TEJO-aktuale: numero 331, 2012-09-06

IJK 2014 EN VIA LANDO!

Kandidatiĝu por organizi la 70-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 15a de oktobro 2012.

Kiel kandidatiĝi?

Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 15a de oktobro 2012. Se vi havas demandon dum la plenigo, ne hezitu demandi al la estraro ĉe ijk ĉe tejo.org! Legu pli:http://tejo.org/organizu-kongreson

BARBARA PIETRZAK ALVOKAS POR EFIKA INFORMADO

Kvankam ankoraŭ freŝaj estas la rememoroj pri la pasintaj feriaj semajnoj kaj Esperanto-aranĝoj, la komenco de septembro signifas rekomencon de laboro kaj aktivado en niaj asocioj, kluboj kaj rondoj. Tiu laboro daŭris ankaŭ en la pasintaj monatoj, aparte lige kun la 125-jariĝo de Esperanto, pasinta la 26-an de julio. En diversaj lokoj estis organizitaj por-okazaj eventoj; multaj esperantistoj tiuokaze estis intervjuitaj en publikaj radiaj kaj televidaj programoj. Espereble jarfine eblos legi raporton pri la tutjara esperantista engaĝiĝo. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj, N-ro 470, 2012-09-06) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=470

Partoprenu en la 5a Forumo de la UN Alianco de Civilizacioj en Vieno, 26a - 28a februaro!

- Ĉu vi aĝas inter 18 kaj 35?

- Ĉu vi estas membro de TEJO?

- Ĉu vi volas kontribui al monda parolado pri interkultura komprenado kaj interŝanĝi novigajn spertojn?

- Ĉu vi volas renkontiĝi kun aliaj gejunuloj el la tuta mondo por pripensi komunan agadon?

- Ĉu vi ŝatus kuninflui la UN-an tagordon rilate al rilatoj inter diversaj kulturoj?

Tiam reprezentu TEJO-n en la 5a forumo de la UN Alianco de Civilizacioj en Vieno, de la 26a ĝis la 28a de februaro! Se vi interesiĝas, kontaktu oficejo ĉe tejo.org antaŭ la 24a de oktobro por havi pli da informoj!

31a Komuna Seminario 2012, “Takaonomori Wakuwaku Village” apud Monto Takao, en Urbo Hachioji en Tokio, Japanio, 28-30a de decembro 2012

Muziko de Johannes | ... registraĵoj kaj koncertoj

Nova retejo pri mia muziko. http://muziko.johannes-mueller.org/ Tri kantojn mi jam enmetis kun tekstoj. Pliaj sekvos en la venontaj semajnoj. Ĝuu la aŭskultadon.

Video pri la koncerto de Amindaj en la 66-a IJK en Kubo 2010

Koncerto de la muzika kaj danca ensemblo "Amindaj" el la urbo Contramaestre en la 66-a Internacia Junulara Kongreso en Santa Cruz del Norte, Kubo, en julio 2010. Rigardu: http://vimeo.com/49491462

Budo pri Esperanto en Kairo, Egiptujo

La Araba Komisiono dankas TEJO-n, kies reprezentanto en Kairo en kunveno inter organizaĵoj, trovis la tempon por starigi budon pri Esperanto kun arablingvaj materialoj. La reprezentanto de TEJO tie estis Michael Boris Mandirola.

[esperantic.org] Pli riĉa, pli ampleksa biblioteko planata por renovigita Lernu

Malsukcesa elŝuto.

Ĉu vi konas la ttt-ejon NOVAĴOJ EN ESPERANTO

"NOVAĴOJ estas aktuala kaj mojosa novaĵ-stacio en la Internacia Lingvo Esperanto kie vi trovas ĉiutagajn novaĵojn de la plej elstaraj novaĵ-agentejoj en Esperantio, kiel Ĉina Radio Internacia - Monato: la Internacia Magazino Sendependa - Muzaiko - la retejo de Neniam Milito Inter Ni, Eŭropa Civitano, Le Monde diplomatique en Esperanto, kaj tiel plu.

NOVAĴOJ ankaŭ prezentas raportojn de video-ĵurnalistoj Maximiliano Catania, Fábio Monteiro, kaj Wilson Foo.

Respondecas pri NOVAĴOJ: redaktoro Robert Poort el Las Vegaso, Nevado, Usono"

Alklaku: http://novajhoj.weebly.com/kiuj-ni-estas.html

Venontaj renkontiĝoj

13a KEKSO, Potsdam, Germanio, 19A ĜIS 21A DE OKTOBRO 2012 http://www.esperanto.de/gej/kursoj/kekso/aliĝilo.php?lingvo=eo

Lingva Festivalo, Ĉeboksary/Ŝupaŝkar, Rusio, 20an kaj 21an de oktobro 2012 http://www.lingvafestivalo.org aŭ Massimo info ĉe esperanto21.org

Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj, Kastelo Greziljono, Francio, 27a de oktobro ĝis 3a de novembro, http://www.gresillon.org/autune

Klaĉ-Kunveno Post Somera - KKPS, Delft, Nederlando, 2a ĝis 4a de novembro 2012 https://www.facebook.com/events/256141727826605/ kaj http://klaĉkunveno2012.wikispaces.com/hejmo (atentu: c x estas ĝusta retadreso)

2-a BIERo, Žatec, Ĉeĥio, 9a ĝis la 11a de novembro 2012 http://mladez.esperanto.cz/?p=1087&lang=eo

29a IF, Dortmund, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de

Novjara Renkontiĝo / NIS, Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo

4-a Junulara E-Semajno, Naumburg, Germanio, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013, http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

4-a NOVA - Novjara Aranĝo, Praia da Pipa, RN (Norda Riogrando), Brazilo, 3a de januaro ĝis 6a de januaro 2013, http://novjaraaranĝo.wordpress.com/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu