TEJO-aktuale: numero 330, 2012-10

Quentin Weber-Seban, la nova volontulo

TEJO Tutmonde faris intervjuon kun la nova volontulo de TEJO, Quentin Weber-Seban, kiu tre entuziasme, (kaj tiel esperdone) respondis la demandojn rilate al lia ofico. Legu pli: http://tejo.org/node/1464

E-Mental‘ kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo invitas vin al la 2-a BIERo, Žatec, Ĉeĥio, 9a ĝis la 11a de novembro 2012

Legu pli pri la Brila Internacia Esperanto-Renkontiĝo: http://mladez.esperanto.cz/?p=1087&lang=eo

Aliĝilo - JES 2012: La JES aliĝilo ekde nun funkcias!

Venu kaj festu kune jarfine je speciale malaltaj prezoj! Legu pli: http://jes.pej.pl/2012/aliĝilo.php

Aperis nova numero de Kontakto

Samideano, ĉu vi atendas ĝis la fina venko? Legu la intervjuon kun Eterne Rima en la plej lasta numero de revuo Kontakto! Tre bela kaj enhavriĉa, kaj krome ĝi estas la numero 250 de nia kara revuo. Legu pli: http://kontakto.tejo.org

[Esperanto] Saluton! Aperis la 8a parto de la 82a VV-elsendo

Ĝi kiu resume fermas la raporto-ciklon pri la 79a E-Kongreso en Italio. Kio en ĝi eksciu rekte el la retejo. Kaj, kompreneble, kiel kutime, bonan aŭskultadon! Aŭskultu: http://www.podkasto.net

PREMIO DEGUĈI AL URSULA KAJ GIUSEPPE GRATTAPAGLIA

Ges-roj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia ricevis la ĉi-jaran Premion Onisaburo Deguĉi. La Estraro de UEA aljuĝas tiun "esperantistan pacpremion" pro agado, kiu per Esperanto antaŭenigis internacian amikecon kaj solidarecon en la spirito de D-ro L.L. Zamenhof kaj Onisaburo Deguĉi. La Premio estis starigita en 1987 per donaco de Oomoto; ĝi konsistas el diplomo, monsumo de 2000 eŭroj kaj donaceto de Oomoto. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 468) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=468#1

LA UNUA PREMIO DIANA AITAI AL ZHAO WENQI

La ĉina junulo Zhao Wenqi fariĝis la unua ricevanto de la Premio Diana Aitai, kiun UEA starigis per donaco de la estona esperantisto Peeter Aitai por omaĝi la memoron de lia filino Diana, kiu forpasis nur 22-jara en tragika akcidento en januaro 2011. La premio celas rekoni kaj kuraĝigi la plej junan aktivan anon de la Internacia Koruso de Universala Kongreso. Diana Aitai mem estis korusano en la UK-oj de Roterdamo (2008) kaj Bjalistoko (2009). (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 468) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=468#3

[Esperanto] Nova hiphopa albumo haveblas

Hiphopo en Esperanto: Espokatrtel': Biznes'. Legu pli: http://hiphopesperanto.blogspot.fr/2012/09/espokatrtel.html

SEK-Bulteno 36 aperis

Jen n-ro 36 de nia oficiala organo SEK-Bulteno. Ĉifoje ĝi enhavas nacian kaj internacian novaĵojn kaj mi atendas ke ĝi plaĉu al vi. Legu pli: http://www.gazetejo.org/node/1935

Venontaj renkontiĝoj

KoKoLoRES - la ludo-semajnfino, Schwerte, Germanio, 3a ĝis 7a de oktobro, petra.dueckershoff ĉe esperanto.de

13a KEKSO, Potsdam, Germanio, 19A ĜIS 21A DE OKTOBRO 2012 http://www.esperanto.de/gej/kursoj/kekso/aliĝilo.php?lingvo=eo

Lingva Festivalo, Ĉeboksary/Ŝupaŝkar, Rusio, 20an kaj 21an de oktobro 2012 http://www.lingvafestivalo.org aŭ Massimo info ĉe esperanto21.org

Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj, Kastelo Greziljono, Francio, 27a de oktobro ĝis 3a de novembro, http://www.gresillon.org/autune

Klaĉ-Kunveno Post Somera - KKPS, Delft, Nederlando, 2a ĝis 4a de novembro 2012 https://www.facebook.com/events/256141727826605/ kaj http://klaĉkunveno2012.wikispaces.com/hejmo (atentu: c x estas ĝusta retadreso)

29a IF, Dortmund, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de

Novjara Renkontiĝo / NIS, Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo

4-a Junulara E-Semajno, Naumburg, Germanio, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013, http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu