TEJO-aktuale: numero 329, 2012-08-06

REZOLUCIO DE LA 97-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo

Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012, pli ol 800 partoprenantoj el 62 landoj en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 466, 2012-08-06) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=466

En Prago nun ekzistas haltejo de Zamenhof

La 1-a septembro portis al praganoj multajn ŝanĝojn en la urba trafiksistemo. Kelkaj linioj estas nuligitaj, de kelkaj lokoj oni jam ne povas rekte veni al iu alia loko, ĉar oni nuligis rektan konekton, tamen ekzistas unu tre interesa ŝanĝo. Legu pli: http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/en-prago-nun-ekzistas-haltejo-de-zamenhof.html

Eŭropa Unio subtenis intensan metodikan seminarion pri Esperanto-instruado

Inter la 16a kaj 24a de aŭgusto okazis metodika seminario dum la Itala Kongreso, en Mazara del Vallo, Sicilio. La seminarion, gvidatan de Katalin Kovats, partoprenis 8 personoj, el kiuj 4 junuloj estis subvenciataj de Eŭropa Unio, kadre de Grundtvig-projekto kiun preparis Kosmo Strategio Ltd.. Legu pli: http://edukado.net/novajhoj?id=268

[Esperanto] Prelego pri "Springboard to languages"

Prelego pri "Springboard to languages", projekto pri propedeŭtika instruado de Esperanto al britaj bazlernejanoj, kadre de TEDx. Estas subtekstoj en diversaj lingvoj, inkluzive Esperanton - aldonu vian lingvon kaj diskonigu! Lernu pli: http://www.universalsubtitles.org/en/videos/O4AQUKRYxnan/info/tedxgranta-tim-morley-springboard-to-languages/

38 IFTEK en Bydgoszcz, Pollando, 23a ĝis 30a de septembro 2012

Okazas 38 INTERNACIA FORUMO pri TURISMO, KULTURO kaj EDUKADO (38 IFTEK) kaj 42 SESIO de AIS KLERIGEJO en Bydgoszcz. Pliaj informoj: http://www.esperanto-turismo.za.pl

29-a Internacia Festivalo - en Dortmund: internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo

Post kelkaj semajnoj, fine de septembro, finiĝos la dua (kaj favora) periodo de IF-kotizoj. Aliĝu jam nun kaj utiligu niajn rabatokuponojn! Ĝoju pri etosoplena aranĝo kaj altkvalita programo! Legu pli: http://www.internacia-festivalo.de

Okazis la internacia enreta E-kurso de Jagelona Universitato, jun. 2012

En junio okazis la pli frue anoncita oficiala 20-hora, internacia, lingvoperfektiga E-kurso de Jagelona Universitato. Ĝi disvolviĝis plene en interreta studejo, ret-ĉeeste, realtempe.

Al la kurso aliĝis esperantistoj el 5 landoj de 3 kontinentoj: Brazilo (3 personoj), Urugvajo, Katalunio, Nederlando kaj Kongolo.

Dum la kursa kontakto la partoprenantoj montris grandan intereson pri la kulturoj de la aliaj studantoj kaj pri tiuj mem. Eksterlecione okazis du spontanaj renkontiĝoj pri interesaj detaloj koncernantaj la lingvojn kaj kulturojn de kursanoj. Ili rezultis el la bezono transdonadi al aliaj siajn interesajn informojn. Okazis ankaŭ interŝanĝoj inter personoj kun similaj profesiaj interesoj, t.e., ĉefe pri metodiko kaj organizado de E-instruado.

La partoprenantoj ankaŭ interkonatiĝis, kaj jam samsomere iuj novaj konatoj renkontiĝis.

La universitato estas fiera pro la diversaj formoj de E-instruado, realigataj en ĝi de pluraj jaroj, kaj pro la eksterlandaj partoprenantoj.

Por pliaj informoj kontaktu Maria Majerczak mmajerczak ĉe gmail.com

Ekeldono de “Signoj de viv'” ĉe Youtube

La fina venk' estas la 7a kanzono el la nova albumo de i.d.c., signoj de viv'. La video estis filmita en Varsovio de Éric, kun Pieczarka, Gonja, kaj Melono. Rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=qJUYODkEr-o

La tuta albumo estas aŭskultebla kaj aĉetebla ĉe http://initialsdc.bandcamp.com

[Esperantistoj] Jen la nova paĝaro pri ortodoksismo en Esperanto

Kristana ortodoksa rondo esperantista. Legu pli: http://ortodoksio.org

Venontaj renkontiĝoj

BAVELO-Seminaro, Kastelo Ortenberg, Germanio 21.9.-23.9.2012, http://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/bavelo-seminario/invito.php?lang=EO
28-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto, Poznano, Pollando, 21a ĝis 23a de septembro, http://arkones.org/
JEB renkontiĝo en Belfast, 29a kaj 30a de septembro, Belfast, Britio, http://jeb.org.uk/next_event/eo
2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro ĝis 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html
KoKoLoRES - la ludo-semajnfino, Schwerte, Germanio, 3a ĝis 7a de oktobro, petra.dueckershoff ĉe esperanto.de
13a KEKSO, Potsdam, Germanio, 19A ĜIS 21A DE OKTOBRO 2012 http://www.esperanto.de/gej/kursoj/kekso/aliĝilo.php?lingvo=eo
Lingva Festivalo, Ĉeboksary/Ŝupaŝkar, Rusio, 20an kaj 21an de oktobro 2012 http://www.lingvafestivalo.org aŭ Massimo info ĉe esperanto21.org
Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj, Kastelo Greziljono, Francio, 27a de oktobro ĝis 3a de novembro, http://www.gresillon.org/autune
Klaĉ-Kunveno Post Somera - KKPS, Delft, Nederlando, 2a ĝis 4a de novembro 2012 https://www.facebook.com/events/256141727826605/ kaj http://klaĉkunveno2012.wikispaces.com/hejmo (atentu: c x estas ĝusta retadreso)
29a IF, Dortmund, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de
Novjara Renkontiĝo / NIS, Xanten, Germanio, 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo
4-a Junulara E-Semajno, Naumburg, Germanio, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013, http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu