TEJO-aktuale: numero 327, 2012-08-02

Rezolucio de la 68a Internacia Junulara Kongreso en Hanojo

La rezolucio de la 68a IJK en Hanojo nun haveblas en la retpaĝo de TEJO: http://tejo.org/rezolucio-hanojo

REZULTOJ DE LA BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2012

La rezultoj en poezio, prozo, eseo, teatraĵo, infanlibro kaj premio “nova talento” haveblas en la retpaĝo de UEA. (Fonto:Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 464, 2012-08-02) Legu: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=464

Esperanto-filmkonkurso pro 125 jaroj da Esperanto

Tiu ĉi filmkonkurso estas por filmoj de maksimuma daŭro de kvin minutoj. Ĉiu povas partopreni, de komencanto ĝis absoluta profesiulo. La prezento de la plej bonaj filmoj kaj la transdonado de la premioj (entute 5000 EUR) okazos la 15an de Decembro 2012 en Berlino.
La filmkonkurso estas kontribuo de la Germana Esperanto-Asocio por festi 125 jarojn de Esperanto. Bonvolu, helpu nin subteni tiun gravan datrevenon:
- Mi petas vin distribui la PDF al ĉiu el viaj Esperanto-amikoj. Ju pli multe des pli bone. Bv. petu viajn amikojn redistribui la dokumenton.
- Eble vi ankaŭ povus aranĝi publikadon en gazetoj aŭ interretaj forumoj.
- Mi ankaŭ serĉas volontulojn, kiuj traduku la dokumenton al siaj lingvoj kaj sendu ĝin al filmistoj aŭ filmakademioj en siaj landoj. Jam ekzistas germanlingva traduko.
Mi dankas vin por via subteno
Ĉiuj informoj troveblas en http://esperanto.de/gea/film-eo.html
Rainer Kurz, Organizanto de la filmkonkurso

Volontulojn serĉante en Pakistano!

Ni serĉas volontulojn en Pakistano, kiuj povas kunlabori pri la agado de esperanto-disvastigado en Pakistano. Tiuj, kiuj volas kunlabori volontule bonvole kontaktu nin senmalfrue.

Kontaktunumero nia: 0313-5363211

ret: jepoficejo ĉe gmail.com
http://www.facebook.com/yepak

[DEJ] KoKoLoRES - la ludo-semajnfino, 3a ĝis 7a de oktobro, Schwerte, Germanio

La venonta KoKoLoRES - semajnfina rekontiĝo - okazos en ĉi-tiu jaro de la 3a ĝis la 7a de oktobro en Schwerte:

Ni loĝos en domo de la naturamika asocio. Proksime troviĝas bela arbaro, en kiu oni laŭplaĉe povas sekvi diverslongajn promen- kaj migradvojojn. Detalojn pri la domo vi trovas ĉe http://www.naturfreundehaus-schwerte.de/haus.html.

La domo estas proks. 4 kilometrojn for de la centro de Schwerte, sed tre bone atingebla per busoj de la stacidomo Schwerte aŭ de la stacio Dortmund-Hörde.

Tiu aranĝo tre bone taŭgas por komencantoj! Kiel kutime ni (ne nur) tre multe ludos kaj ekskursos al interesa loko en la najbara urbo Dortmund.

La prezo por tuttempa partopreno estos 66 €. Ankaŭ eblas parttempa partopreno. (Gastoj kiuj ne tranoktos en la domo pagu 3 €/tago.)

Pliajn informojn vi ricevos de petra.dueckershoff ĉe esperanto.de

JEB renkontiĝo en Belfast, 29a kaj 30a de septembro, Belfast, Britio

La komitatanoj de JEB ĝojas anonci ke nia venonta renkontiĝo okazos inter la 29a kaj 30a de Septembro en la urbo Belfasto en Norda Irlando. Ĉiujn informojn pri la renkontiĝo oni povas trovi ĉe nia retpaĝo: http://jeb.org.uk/next_event/eo

Ne nur spertaj esperantistoj estas bonvenaj ĉe nia renkontiĝo. Komencantoj aŭ simple simpatiantoj de la lingvo ankaŭ estas tre bonvenaj ĉe ni.

Espereble ni renkontiĝos baldaŭ en Belfasto.

Komuna feriado por infanoj, familioj, geavoj, 27a de oktobro ĝis 3a de novembro, Kastelo Greziljono, Francio

Kursoj, koncertoj, muzikado, mantro, promenado, ludoj, kaj aliaj aktivaĵoj laŭ via elekto.

Specialaj gastoj : Svetlana Smetanina el Moskvo kaj Kees Ruig el Nederlando.

De sabato, 27-a de oktobro ĝis sabato, 3-a de novembro 2012, en la fama kastelo Greziljono, franca Kulturdomo de Esperanto.

Detalaj informoj en reto: http://www.gresillon.org/autune

Kontakto: kastelo ĉe gresillon.org , tel. 0033-2.41.89.10.34

Adreso: Maison Culturelle de l'Espéranto, Grésillon, F-49150 St. Martin d'Arcé

28-aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto, 21a ĝis 23a de septembro, Poznano, Pollando

Arta festivalo sub aŭspicioj de TEJO - jam septembre en Poznano
Aliĝu: http://pej.pl/2012/09/04/28-aj-artaj-konfrontoj-en-esperanto-septembre-en-poznano/

[DEJ] Festu la novan jaron en Xanten, apud la german-nederlanda landlimo!

Kutime al la Novjara Renkontiĝo venas inter 150 kaj 200 partoprenantoj, el deko da landoj aŭ pli, inter ili sesdeko da infanoj kaj junuloj, sed ankaŭ junaj plenkreskuloj, mezaĝaj kaj pli aĝaj partoprenantoj. Bela kuneco de la generacioj kun tre diversaj programeroj, tuta semajno da internacia etoso kaj komuna festado :-)

Ĉi-foje ni kunvenos en Xanten, urbo kun romia historio, proksime al Nederlando kaj Belgio - do ideala por internacia kunveno, kiu okazos de la 27-a de decembro 2012 ĝis la 3-a de januaro 2013. Ĝis nun aliĝis sesdeko da homoj, du trionoj de ili el ekster Germanio, triono infanoj kaj junuloj ĝis 20 jaroj.

Ek al la aliĝformularo ĉe http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#alighilo. Venonta limdato de aliĝkategorio: 9-a de septembro. Do ne tro hezitu! Kaj se vi havas iajn demandojn: Volonte mi respondos! Plu ĝuu la fino de la somero

Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand

Internaciaj ferioj http://www.esperantoland.org

Venontaj renkontiĝoj

Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

TRE-PEKE, 8a de septembro, Helmond, Nederlando http://tre-peke.lafontano.net

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro ĝis 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

13a KEKSO, Potsdam, Germanio, 19A ĜIS 21A DE OKTOBRO 2012 http://www.esperanto.de/gej/kursoj/kekso/aliĝilo.php?lingvo=eo (atentu: g x estas ĝusta retadreso)

Lingva Festivalo, Ĉeboksary/Ŝupaŝkar, Rusio, 20an kaj 21an de oktobro 2012 http://www.lingvafestivalo.org aŭ Massimo info ĉe esperanto21.org

Klaĉ-Kunveno Post Somera - KKPS, Delft, Nederlando, 2a ĝis 4a de novembro 2012 https://www.facebook.com/events/256141727826605/ kaj http://klaĉkunveno2012.wikispaces.com/hejmo (atentu: c x estas ĝusta retadreso)

29a IF, Dortmund, Germanio 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de

4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013 Naumburg, Germanio http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu