TEJO-aktuale: numero 325, 2012-07-23

Informiĝu regule pri la IJK

Dum la 68-a IJK en Hanojo, vi havos la eblecon ricevi freŝajn informojn pri la plej interesaj okazaĵoj el la Kongreso. Sekvu la blogon de TEJO-Tutmonde (http://www.tejo.org/eo/blog/8543) kaj la ret-radion Muzaiko: http://muzaiko.info/, kiuj klopodos liveri ĉiutage sciindaĵojn rekte el Hanojo.

TEJO-aktuale ferias ĝis fino de aŭgusto

TEJO-aktuale paŭzas dum la somero kaj pro tio la onta eldono aperos fine de aŭgusto. Ĝuu la someron kaj ĝis la venonta eldono.

Esperanto-parolantoj en la mondo - The Petition Site

Kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo? Partoprenu la popolnombradon! http://www.thepetitionsite.com/1/esperanto-parolantoj-en-la-mondo/

[Varsovia Vento Elsendoj] La karibaj raportoj de Ari el Kubo

Malsukcesa elŝuto.

"Platano malaperis"

"Min produktas vin" prezentas "Platano malaperis". Intervjuo de Gijom Armide kiu tristas, ĉar por 77 tagoj lia amiko kaj rep-stelulo : Platano, el La Pafklik malaperis...http://www.miprovi.info

UEA ELDONIS KOLEKTON DE PREMIITAJ ESEOJ PRI LA ESPERANTA LITERATURO

Por prezento en la Universala Kongreso en Hanojo aperis la libro “Pri homoj kaj verkoj”, kun dek unu eseoj de naŭ aŭtoroj. La eseoj, premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, traktas la Esperanto-literaturon kaj ankaŭ pli vaste la Esperanto-kulturon. La 143-paĝa libro estas redaktita de Humphrey Tonkin kaj Michela Lipari, respektive la nunaj prezidanto kaj sekretario de la Belartaj Konkursoj. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 462, 2012-07-23) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=462#2

[instru-german] ILEI-konferenco en Kunming

Malsukcesa elŝuto.

Diverslingvaj informoj okaze de la jubilea tago de Esperanto

- La unuan fojon en la historio de Esperanto ni celebros ĝian naskiĝtagon internacie je la 26a de Julio por informadaj celoj. Ni jam uzis la tagon por informi ĵurnalistojn, televidon ktp tra la tuta mondo pri la tago. Ni laboras kiel oficiala laborgrupo de UEA. Legu pli: http://uea.org/vikio/Projekto_125

- La laborgrupo jam atingis multajn sukcesojn inkluzive de televidaj programoj pri Esperanto en multaj landoj. Rigardu: http://www.youtube.com/watch?v=KVYI5P7VXLc&feature=g-vrec

- Jam venis multe da proponoj oficialaj/ne-oficialaj pri la agado okaze de la jubilea tago. Ĉu vi jam aŭdis pri la jena projekto? https://www.facebook.com/groups/125pliajEsperantistoj/ Mi mem apogas la projekton, kaj mi jam trovis lernanton, kiu fakte estas komencinto.

- Kim kaj Villads en dissendo de TV2 okaze de la 125-jardatreveno. Estis ankaŭ radio-dissendo ĉe P3. http://go.tv2.dk/morgentv/id-52111816.html

- Feliĉa datreveno, joyeu x anniversaire! - RTN votre radio régionale (regiona franclingva radio): http://www.rtn.ch/rtn/Actualites/Regionale/20120725-Felica-datreveno-joyeŭ-anniversaire.html

- La koruso de infanoj de la Ateliero de la Estonteco, kantis muzikon en esperanto antaŭ 300 spektantoj por komemori la datrevenon de la lingvo. http://www.esperanto.com.br/atelierodelaestonteco

[esperantic.org] Nova ESF-filio mastrumos la retejon Lernu kaj aliajn retajn projektojn

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 4a ĝis 11a de aŭgusto http://gresillon.org/s3

IJK 2012, Hanojo, Vjetnamio, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 http://www.tejo.org/ijk

Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 11a ĝis 20a de aŭgusto http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, Jalto, Ukrainio, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012 http://satesperanto.org/Bonvenon.html

Klimat- kaj Energi-tendaro, Lausitz, Germanio, 12-an ĝis 19-an de aŭgusto http://www.ecotopia2012.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Instruista trejnado, Sicilio, Italujo, 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

FESTO 2012, Métabief, Francio, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012 http://festo2012.esperanto-jeunes.org

79a Kongreso de Esperanto, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo, 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012 http://kongreso.esperanto.it/

22-a KISO, Marburg, Germanio, 20-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2012 http://www.esperanto.de/KISO/

Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro ĝis 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu