TEJO-aktuale: numero 324, 2012-07-19

Grundtvig seminario pri projektumado kaj EU-subvencioj. 6-13 Aprilo 2013, Palermo, Italujo

SALTO-YOUTH proponas trejnseminarion pri projektumado kaj EU subvencioj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1452

Neatingebleco de tejo.org dum la semajnfino 27-29.07.2012

Karaj vizitantoj al la retpaĝaro de TEJO,

Dum la proksima semajnfino (inter la 27a kaj 29a de julio) ni okazigos teĥnikajn laborojn pri la servilo. Sekve la retpaĝaro estos neatingebla dum plejparto de tiuj tagoj. Espereble ĉiuj ĝisdatigoj pasos glate kaj komence de la semajno ni havos renovigitan kaj denove funkciantan retpaĝaron.

Dum la semajnfino vi daŭre povos kontakti la volontulinon de TEJO, per oficejo (ĉe) tejo.org kaj viziti la Facebook-paĝon de TEJO (http://www.facebook.com/tejo.org).

3. 7a Foiro pri Edukaj Iloj, Varsovio, Pollando, 19-23 novembro 2012
Reprezentu vian landan asocion kaj/aŭ TEJOn en la 7a Foiro pri Edukaj Iloj de SALTO-Youth! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1454

7a Foiro pri Edukaj Iloj, Varsovio, Pollando, 19-23 novembro 2012

Reprezentu vian landan asocion kaj/aŭ TEJOn en la 7a Foiro pri Edukaj Iloj de SALTO-Youth! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1454

UEA EN UN-KUNSIDO PRI INDIĜENAJ POPOLOJ

Inter la 9-a kaj 13-a de julio okazis ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo la 5-a sesio de la fakula kunsido traktanta la tutmondan situacion koncerne rajtojn de indiĝenoj, "Ekspertaj Mekanismoj pri la Rajtoj de Indiĝenaj Popoloj (EMRIP)". Reprezentantoj de UEA Verena Graf, Cesco Reale kaj Stefano Keller partoprenis la eventon, kiun ĉeestis delegitoj de indiĝenaj popoloj el ĉiu kontinento kaj membroj de NRO-oj defendantaj indiĝenojn. La rezultoj de la EMRIP-kunsido, kiu okazas unufoje ĉiujare, estos plutraktataj de la Homrajta Konsilio de UN. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 46 1, 2012-07-19) Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=461

[Karavano al FESTO] Oficiale aliĝu al la karavano de FESTO!

Malsukcesa elŝuto.

Aperis nova eldono de Esperanto Ilustrita - La Virtuala Revuo de Esperantujo:

Promeno sub 13 milionoj kubmetroj da akvo en la meza Nigra Arbaro

Nun finfine vi povos vidi kie ni estis kaj promenis en la Nigra Arbaro dum la amika tago meze de majo. Raporto kaj fotoj haveblas: http://esperanto-bw.de/pages/eo/fotogalerio/bavelo-migrado/printempo-2012.php

Varsovia sistemo de publikaj bicikloj “Veturilo”

Varsovia sistemo de publikaj bicikloj Veturilo havas jam sian retpaĝon: http://www.veturilo.waw.pl kaj ekfunkcios la 1-an de aŭgusto.

La lanĉado de Globeto – Interreta Televido

Venontaj renkontiĝoj

UK, Hanojo, Vjetnamio, 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/kongresoj/uk_2012.html

Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE, Greziljono, Francio, 28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012 http://gresillon.org/s2

IJS 2012, Neninsulo, Hungario, 30a de julio ĝis 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo

Ecotopia 2012, Lausitz, Germanio, 1-an ĝis 26-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 4a ĝis 11a de aŭgusto http://gresillon.org/s3

IJK 2012, Hanojo, Vjetnamio, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 http://www.tejo.org/ijk

Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 11a ĝis 20a de aŭgusto http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, Jalto, Ukrainio, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012 http://satesperanto.org/Bonvenon.html

Klimat- kaj Energi-tendaro, Lausitz, Germanio, 12-an ĝis 19-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Instruista trejnado, Sicilio, Italujo, 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

FESTO 2012, Métabief, Francio, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012 http://festo2012.esperanto-jeunes.org

79a Kongreso de Esperanto, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo, 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012 http://kongreso.esperanto.it/

22-a KISO, Marburg, Germanio, 20-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2012 http://www.esperanto.de/KISO/

Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro ĝis 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu