TEJO-aktuale: numero 323, 2012-07-12

IJK 2014 en via lando!

Kandidatiĝu por organizi la 70-an Internacian Junularan Kongreson en via lando! TEJO organizos la kongreson kune kun vi. Limdato por kandidatiĝi estas la 15a de oktobro 2012.

Kiel kandidatiĝi?

Por inviti IJK-n al via lando necesas plenigi invitilon kaj sendi ĝin ĝis la 15a de oktobro 2012. Legu pli: http://tejo.org/eo/organizu-kongreson

Ekzameniĝu pri Esperanto kun TEJO-rabato

La 9an de julio kadre de la Tutmonda Skriba Sesio de la KER-ekzamenoj 356 personoj ekzameniĝis en 17 diversaj landoj. Ĉu vi partoprenis kaj ekhavis emon fari ankaŭ la parolan parton? Ĉu vi maltrafis la okazon?

Partoprenu en la sekvaj okazoj: la 27an de julio dum SES, en Nitra, Slovakio, la 3an de aŭgusto dum UK en Hanojo, Vjetnamio, inter la 18a kaj 25a de aŭgusto dum la Itala Kongreso en Mazaradelvalo, Italio aŭ inter la 7a kaj 9a de decembro dum speciala ekzamena semajnfino en Moskvo, Rusio. Por pli da informoj vizitu http://edukado.net/ekzamenoj/ker.

Ne forgesu, ke kaze de sukcesa skriba aŭ parola ekzameno je nivelo C1, TEJO redonas al siaj membroj 7,5 eŭrojn, kaze de kompleksa ekzameno je nivelo C1, 15 eŭrojn. Se vi deziras ricevi la TEJO-rabaton, skribu mesaĝon al Petra Smidéliusz ĉe petra ĉe tejo.org, antaŭ la ekzameno. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1450

Trejnkurso en Bulgario "Volunticipation All Over", 25 Aŭgusto - 2 Septembro 2012

SALTO-YOUTH invitas vin al trejnkurso pri junulara aktivado kaj volontulado. La trejnado celas antaŭenpuŝi volontuladon, kaj proponi novajn ilojn, alirojn kaj ideojn por projektoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1451

EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO PRI LA TEMO „KONSTRUITAJ LINGVOJ POR LA GLOBALIZITA MONDO“

Unu lingvo savon donos, se ĝi sonos tra la ter'... Tial sciu la homar': Menade bal püki bal!

Ĉi kanto-linioj aŭdiĝis en la vespero de la 15a de junio en la Princa Salono de Bavara Ŝtata Biblioteko. Ili devenas de la dua strofo de himno, kiun la biblioteka koruso prezentis okaze de la malfermo de la ekspozicio Inter Utopio kaj Realo: Konstruitaj lingvoj por la globalizita mondo. Oni kantis en la origina lingvo Volapük. Ĉi lingvo, inventita por la tut-monda komunikado fine de la 19a jar-cento, elirante de Suda Germanujo disvastiĝis tut-monde dum pli ol deko da jaroj, sed poste forgesiĝis. En Munkeno la Volapük-himno jam unu fojon prezentiĝis antaŭ precize 125 jaroj: sia-tempe tie okazis la 2a universala kongreso de Volapük. Legu pli: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 460. 2012-07-12, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=460

[Esperanto] Definitiva Arta Programo de FESTO 2012

Definitiva Arta Programo de FESTO 2012 preparita kunlabore kaj partnerece kun JEFO kaj EUROKKA: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/395095

Lastaj aliĝoj ankoraŭ akcepteblas …

Ĝis FESTO en Metabief! Plej muzike, Flo!

6. 13a KEKSO, Potsdam, Germanio, 19A ĜIS 21A DE OKTOBRO 2012

La 13a Kekso-renkontiĝo okazos la 19an ĝis 21an de oktobro 2012 en Potsdam, Germanio.

Ĝi estas malgranda renkontiĝo de la Germana Esperanto-Junularo por junuloj inter 15 kaj 25 jaroj, enhavas Esperanto-kursojn, aliajn amuzaĵojn kaj multajn keksojn. Oni aparte bonvenigas ne-germanojn (por pli paroligi la novulojn en Esperanto). Legu pli: http://www.esperanto.de/gej/kursoj/kekso/aliĝilo.php?lingvo=eo

Reen en... la pasintecon, per HEJ!

Ĉu vi volis aliĝi al IJS, sed vi forgesis pri la limdato de la dua aliĝperiodo? Jen bonega eblo por tamen ĉeesti kaj pagi laŭ la dua kategorio!

Nenio komplikas pri ĝi: nur aliĝu kun iu alia (konatulo/amiko de vi), kaj vi ambaŭ skribu pri tio ĉe la parto "komentoj" en la aliĝilo. Aliĝu nun, senhezite - kaj vi ambaŭ povos ĝui tiun ĉi unikan tempoveturon! ;-)

Averto: aliĝi eblas nur ĝis la 26a de julio, do ne perdu la valoran tempon cerbumante! Ni kalkulas je via ĉeesto kaj amike salutas vin: teamo de IJS. Pliaj informoj, detala programo kaj aliĝilo ĉe nia retpaĝo: http://www.ijs.hu/eo

Studado en Bydgoszcz 2012/2013

Nun ni proponas promocian aliĝon ĝis la 31.07.2012 por la studado en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz 2012/2013 - dum 23.09.2012 ĝis 20.04.2013 – pagante nun ĝis la 31.07.2012 sumon de 200 EUR aǔ 200 USD. Pliaj informoj: http://www.esperanto-studium.za.pl; http://www.esperanto.bydgoszcz.eu;

Venu al la 22-a KISO por „ludi, krei, sperti vin mem” de la 20-a ĝis la 26-a de aŭgusto 2012, Marburg, Germanio

La Marburga Esperanto-Grupo invitas vin al sunsomera 22-a KISO. Ĝi okazas en la Naturamika Kabano, kiu situas en arbaro proksime al la urbo. Pliaj informoj: http://www.esperanto.de/KISO/

Venontaj renkontiĝoj

ILEI-KONFERENCO, Ĉinio , 20a ĝis 26a de julio 2012 http://ilei.info

Somera Esperanto-Studado (SES-2012), Nitra, Slovakio, 21-a ĝis 29-a de julio 2012 http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/

Muzikstaĝo en Kvinpetalo, Francio, 20a ĝis 28a de julio 2012 http://kvinpetalo.org/spip.php?article46

Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 21a ĝis 28a de julio http://gresillon.org/s1

Unua Vintra Aranĝo de BEJO (VINA), Macaé, Brazilio, 26a ĝis 30a de julio https://www.facebook.com/events/369595093108834/

UK, Hanojo, Vjetnamio, 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/kongresoj/uk_2012.html

Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE, Greziljono, Francio, 28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012 http://gresillon.org/s2

IJS 2012, Neninsulo, Hungario, 30a de julio ĝis 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo

Ecotopia 2012, Lausitz, Germanio, 1-an ĝis 26-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 4a ĝis 11a de aŭgusto http://gresillon.org/s3

Klimat- kaj Energi-tendaro, Lausitz, Germanio, 12-an ĝis 19-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

IJK 2012, Hanojo, Vjetnamio, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 http://www.tejo.org/ijk

Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 11a ĝis 20a de aŭgusto http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, Jalto, Ukrainio, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012 http://satesperanto.org/Bonvenon.html

Instruista trejnado, Sicilio, Italujo, 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

FESTO 2012, Métabief, Francio, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012 http://festo2012.esperanto-jeunes.org

79a Kongreso de Esperanto, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo, 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012 http://kongreso.esperanto.it/

Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro ĝis 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu