TEJO-aktuale: numero 322, 2012-07

[Esperanto] Unua Vintra Aranĝo de BEJO, Macaé, Brazilio, 26a ĝis 30a de julio

Ĉu neniom por fari julie? Ĉu Hanojo tro foras al vi? Ĉu vi sopiras julian mojosan esperantumadon? Ne ploru! Partoprenu en la unua VINA!

Ĝi okazos de la 26-a ĝis la 30-a de julio en la urbo Macaé, subŝtato Rio de Ĵanejro. Tamen, en la tagoj 28 kaj 29 ni vizitos la regionon Sana, montara distrikto de Macaé. Tie eĉ dum vintro iomete varmas! Kunportu viajn banvestojn por baniĝi en akvofalo kaj maro, kaj ankaŭ viajn muzikilojn por muzikumi vespere en la aranĝejo. Kaj ne forgesu la akuzativon nek la bieron! Legu pli: https://www.facebook.com/events/369595093108834/

Somera renkontiĝo en Stokholmo, Svedio, 21a de julio

Bonvenon al esperanta renkontigho kun literatura temo, en verda loko borde de Stokholmo! Dum la renkontigho okazos interalie malfrua jarkunveno de SEJU. La loko estas parceleto (kolonilott) en Bergshamra, atingebla per subfervojo de centra Stokholmo.
Malferma programo:
- Jarkunveno
- Literatura metiejo
- Prelego
- Tradukado
- Amikumado
Legu pli: https://www.facebook.com/events/383983888331296/

[Esperanto] “signoj de viv'” de Initaloj D.C. aperos je 01 Aŭgusto.

Vi jam povas aŭskulti 2 pecojn kaj antaŭmendi la albumon! Aŭskultu: http://initialsdc.bandcamp.com/album/signoj-de-viv

Flo (Vinilkosmo) ricevos kulturpremion de FAME-fondaĵo

[baveleto] kunveturado al franca kastelo Greziljono en julio - aŭgusto

Pluraj e-istoj loĝantaj en aŭ apud Freiburg i.B kaj Rottweil veturos al kastelo Greziljono inter la 21a de julio kaj 20-an de aŭgusto. Se vi volas uzi la eblecon kune veturi en iuj tagoj, bv. skribi al Bert kaj kopie al la kastelo

Konsultu la programon de kursoj kaj aktivaĵoj en: http://gresillon.org/somero.

Maison Culturelle de l'Espéranto

château de Grésillon

45159 St. Martin d'Arce

FRANCE
http://gresillon.org

Esperanto Ilustrita - La Virtuala Revuo de Esperantujo aperis

Eŭropa-bulteno aperis

Ĝi enhavas artikolojn pri la malfavora decido pri la himno, kaj pli agrabla estas la artikolo pri la pentekosta kongreso en Berlino. Legu: http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno

[esperantic.org] ESF publikigas jarraporton, kunvenas por diskuti strategion

Malsukcesa elŝuto.

Raporto pri la 11-a Kongreso pri Eduko de LBV!

Kun ĝojo ni invitas Vin viziti LBV-retejon por legi raporton kaj vidi foto-galerion pri ĉi tiu grava evento de Legio de Bona Volo (LBV), kiu okazis en la urbo San-Paŭlo, Brazilo, pasintsemajne kaj temis pri "Taksado: ia rigardo trans la intelekto".
Rigardu: http://www.boavontade.com/fotos/index2.php?option=com_galeriasmc&view=exibirgaleria&id=145&idioma=6

Venontaj renkontiĝoj

SOMERE, Jünkerath, Eifel, Germanio, 13-a ĝis 21-a de julio 2012 http://www.esperantoland.org/somere/

Somera Esperanto-Renkontiĝo, Tokio, Japanio, 13a ĝis 16a de Julio 2012 http://esperantokunveno.wordpress.com/aligilo/

KEFeto Stafeto, Kopenhago, Danio, kaj Malmo, Svedio, 10a kaj 11a de julio 2012 http://www.facebook.com/kulturaesperantofestivalo kaj http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco, Svitavy, Ĉeĥio, 14-a ĝis 20-a de julio, Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, Galivo, Irlando, 16a ĝis 20a de julio 2012 http://eeu-kongreso.webnode.com/

"Renkontiĝo de Amikoj“, Bajkalo, Rusio, 17a ĝis 25a de julio 2012, http://ra.nsk.ru/RA-7/

ILEI-KONFERENCO, Ĉinio , 20a ĝis 26a de julio 2012 http://ilei.info

Somera Esperanto-Studado (SES-2012), Nitra, Slovakio, 21-a ĝis 29-a de julio 2012 http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/

Muzikstaĝo en Kvinpetalo, Francio, 20a ĝis 28a de julio 2012 http://kvinpetalo.org/spip.php?article46

Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 21a ĝis 28a de julio http://gresillon.org/s1

UK, Hanojo, Vjetnamio, 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/kongresoj/uk_2012.html

Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE, Greziljono, Francio, 28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012 http://gresillon.org/s2

IJS 2012, Neninsulo, Hungario, 30a de julio ĝis 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo

Ecotopia 2012, Lausitz, Germanio, 1-an ĝis 26-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 4a ĝis 11a de aŭgusto http://gresillon.org/s3

Klimat- kaj Energi-tendaro, Lausitz, Germanio, 12-an ĝis 19-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

IJK 2012, Hanojo, Vjetnamio, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 http://www.tejo.org/ijk

Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 11a ĝis 20a de aŭgusto http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, Jalto, Ukrainio, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012 http://satesperanto.org/Bonvenon.html

Instruista trejnado, Sicilio, Italujo, 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

FESTO 2012, Métabief, Francio, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012 http://festo2012.esperanto-jeunes.org

79a Kongreso de Esperanto, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo, 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012 http://kongreso.esperanto.it/

Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro ĝis 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu