TEJO-aktuale: numero 321, 2012-07

Kontakto: Punka Diservo en rusia templo: Kontakto 2012:3 aperis en la reto

Punka Diservo en rusia templo - Kvankam tiu titolo povas aspekti iom stranga unuavide, sub ĝi kaŝiĝas grava temo: La manifestacio kaj sekva aresto de tri membroj de rusa ina punka grupo Pussy Riot en Rusio. Ĝi estas nia ĉefartikolo en Kontakto 2012:3, kies .pdf-versio jam troviĝas ĉe la Reta Jarlibro de UEA. Legu pli: http://kontakto.tejo.org/2012/07/punka-diservo-en-rusia-templo-kontakto.html

Korekto: Vizitu la retejon de KKPS 2012 kaj eĉ jam ALIĜU !!!

La retpaĝo estas http://klaĉkunveno2012.wikispaces.com (kun ikso, ne kun ĉapelo).

Ĉu taŭga informpaĝaro por junuloj?

Bv iri al la paĝarkomenco http://drupal.esperanto-info.org/eo kaj volonte diru vian opinion pri ĝi rilate al ĝia (mal)taugeco kiel informpaĝaro por junuloj.

[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Jen nova premio de revuo Kontakto kaj Vinilkosmo

Malsukcesa elŝuto.

[Esperanto] Google festu kun ni la Esperanto-naskiĝtagon

Mi ĝis nun ne legis pri iuj aktivaĵoj por havi Google-Doodle je la 26-a de julio 2012. Mi memorigas pri la kazo, ke en 2009 (vidu la sube ligitan artikolon de Esperantic Studies Foundation) Google festis kun ni la 150an naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof. Supozeble pli ol 2.000.000 homoj aŭdis pri Esperanto je tiu tago. Estus bele denove havi GoogleDoodle. Por atingi tion Esperanto-parolantoj el multaj partoj de la mondo devus skribi al Google (laŭeble eventuale ankaŭ al la naciaj reprezentejoj).

Por proponi: proposals@google.com

Legu eventuale ankaŭ la artikolojn en la angla: http://www.google.com/doodle4google/doodler.html
http://www.google.com/doodle4google/history.html

http://www.google.com/doodles/finder/2012/All%20doodles

Kiel mi jam skribis supre, eble taŭgus krom skribi al proposals@google.com ankaŭ iom aktivi en forumoj de Google aŭ provi havi la kontaktadresojn de lokaj Google-respondeculoj. Nur tiel supozeble atingeblas, ke la grafikistoj kreas GoogleDoodle kaj ke ĝi vaste aperos en la mondo.

Mi skribis en la angla la jenon (tradukite): Saluton, je la 26-a de julio okazos la 125-a datreveno de la unua libro pri Esperanto (Esperanto-naskiĝo). Mi tre ĝojus se Google povus festi tiun gravan tagon per GoogleDoodle. Martin Schäffer, Meksiko.

Inventu viajn proprajn tekstojn. Kompreneble ili devus esti klaraj, bonstilaj kaj ĝentilaj. Skribu laŭeble en la angla kaj aldone en via propra lingvo. Subskribu kaj menciu vian landon (tio gravas, ĉar nur tiel la GoogleDoodle aperus en plej multe da landoj)

Por vidi la kompletan raporton en la angla kaj Esperanta lingvoj, klaku ĉi tien: http://dok.esperantic.org/EsperantoGoogleDoodle.pdf

Fondaĵo Cigno nun ankaŭ rete atingebla.

La 15-an de decembro 2011 Fondaĵo Cigno estis kreita kun la celo premii la informan agadon de Landa Asocio en la Eŭropa Unio, kiu plej elstaris tiukampe dum la periodo de unu kalendara jaro. Prezidas ĝin S-ino Ayako Kawakita.

La fondaĵo naskiĝis dank' al la malavara kontribuo de ŝia patro, la japana mecenato Etsuo Miyoshi. Antaŭ 16 jaroj li kreis Cigno Premion por subteni la agadon por Esperanto en la tria mondo kaj ekssocialismaj landoj.

De 2012 la premio ne plu estas aljuĝita kaj anstataŭe Fondaĵo Cigno agados por premii la informan agadon en la 27 landoj de EU.

Por pliaj informoj rigardu: http://www.facebook.com/pages/Fonda%C4%B5o-Cigno/398086216899910

Gresillon festis sian 60-jariĝon

La 29a de junio ĝis 1a de julio, ses-deko da esperantistoj festis la 60-jariĝon de la Esperanto-Kulturdomo en Greziljono aŭ partoprenis ĝian membrokunvenon.

Bonan someron kaj ĝis baldaŭ en Greziljono!

Zav' - Xavier Godivier por la kulturdomo de Esperanto, http://gresillon.org

TURISMA ESPERANTO KALENDARO POR 2012/2013 aperis

La Riverego 108 aperis

Jen la 108-a numero de La Riverego, bulteno de la Esperanto-Societo Kebekia (lingvoj : Esperanto [ĉefe] kaj la franca). Eble vi trovos ĝin interesa kaj utila.

La ligilo al La Riverego (inkluzive de tiu ĉi numero) : http://www.esperanto.qc.ca/eo/riverego

Venontaj renkontiĝoj

TEATRO-STAĜO, Minsko, Belarusio, 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 http://www.morgaulaprintempo.eu

SOMERE, Jünkerath, Eifel, Germanio, 13-a ĝis 21-a de julio 2012 http://www.esperantoland.org/somere/

Somera Esperanto-Renkontiĝo, Tokio, Japanio, 13a ĝis 16a de Julio 2012 http://esperantokunveno.wordpress.com/aligilo/

KEFeto Stafeto, Kopenhago, Danio, kaj Malmo, Svedio, 10a kaj 11a de julio 2012 http://www.facebook.com/kulturaesperantofestivalo kaj http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco, Svitavy, Ĉeĥio, 14-a ĝis 20-a de julio, Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, Galivo, Irlando, 16a ĝis 20a de julio 2012 http://eeu-kongreso.webnode.com/

"Renkontiĝo de Amikoj“, Bajkalo, Rusio, 17a ĝis 25a de julio 2012, http://ra.nsk.ru/RA-7/

ILEI-KONFERENCO, Ĉinio , 20a ĝis 26a de julio 2012 http://ilei.info

Somera Esperanto-Studado (SES-2012), Nitra, Slovakio, 21-a ĝis 29-a de julio 2012 http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/

Muzikstaĝo en Kvinpetalo, Francio, 20a ĝis 28a de julio 2012 http://kvinpetalo.org/spip.php?article46

Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 21a ĝis 28a de julio http://gresillon.org/s1

UK, Hanojo, Vjetnamio, 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/kongresoj/uk_2012.html

Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE, Greziljono, Francio, 28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012 http://gresillon.org/s2

IJS 2012, Neninsulo, Hungario, 30a de julio ĝis 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo

Ecotopia 2012, Lausitz, Germanio, 1-an ĝis 26-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 4a ĝis 11a de aŭgusto http://gresillon.org/s3

Klimat- kaj Energi-tendaro, Lausitz, Germanio, 12-an ĝis 19-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

IJK 2012, Hanojo, Vjetnamio, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 http://www.tejo.org/ijk

Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 11a ĝis 20a de aŭgusto http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, Jalto, Ukrainio, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012 http://satesperanto.org/Bonvenon.html

Instruista trejnado, Sicilio, Italujo, 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

FESTO 2012, Métabief, Francio, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012 http://festo2012.esperanto-jeunes.org

79a Kongreso de Esperanto, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo, 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012 http://kongreso.esperanto.it/

Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro ĝis 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu