TEJO-aktuale: numero 320, 2012-06-15

Esperanto vigle disvastigita ĉe Rio+20

Esperanto-movado vigle partoprenis la internacian konferencon Rio+20. La loka teamo estis kunordigata de Álvaro Motta kune kun Rafael Zerbetto kaj Allan Argolo. Eksterlande la agado havis la apogon de UEA, institucio, kiu estas partnero de UNESCO.

En tiu ĉi jaro unu el la ĉefaj propagandaj strategioj estis enmiksi la Internacian Lingvon en la kuntekston de la protekto de lingvaj rajtoj. La esperantista movado partoprenis en la Kupolo de la Popoloj, en Aterro do Flamengo, disvastigante la idiomon pere de ĉemizoj, afiŝoj, rubandoj kaj flugfolioj, sub la aŭspicio de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. Okazis ankaŭ la partoprenado dum eventoj estigitaj de pluraj sociaj organizoj, ĉiam atentigante la ĉeestantojn pri la graveco de Esperanto.

Kadre de la Internacia Konferenco de Junuloj (Youth Blast) la esperantistoj sukcesis enigi referencojn pri la komunikaj rajtoj en ties oficialan deklaracion. Ĵurnalistino Renata Ventura prelegis dum la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Daŭripova Evoluado, en Riocentro. Tie ankaŭ kulaboris Francisco Wescheler kaj gesinjoroj Grattapaglia.

Radio Muzaiko estis temo de seminario, okazinta dum la 2-a Monda Forumo de Liberaj Kumunikiloj, en la 16-a de Junio. Radio Rio de Janeiro kaj Ĉina Radio Internacia raportis pri la esperantista agado ĉe Rio+20.

Informis: Fabiano Henrique, Rio – Brazilo, http://esperantoilustrita.blogspot.com

E-programo de Radio Rio de Janeiro

Jam estas disponebla ĉe la retejo de Radio Rio de Janeiro la ĉi-semajna disaŭdigo de la programo "Esperanto, la Lingvo de Frateco". Inter la programeroj elstariĝas la raporto pri la esperantista agado ĉe Rio+20, rekte el la Kupolo de la Popoloj. Kvankam tiu ĉi elsendo estis farita en la portugala lingvo, baldaŭ la Esperanto-programoj de Radio Rio de Janeiro okazos ankaŭ en la Internacia Lingvo. La adreso estas la jena: http://www.radioriodejaneiro.am.br/?page_id=364. Tie oni povas legi tekston en Esperanto pri la historio de la Departamento pri Esperanto de Radio Rio de Janeiro.

Informis: Fabiano Henrique, Rio - Brazilo

Espo-Despo - koncertas dum FESTO 2012 en Francio

Esperas vi povos kunvojaĝi... estos Fest-eme :-) Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/394387

Improvizu gitaron kun ŝi

Tiu anonima rok-damo, denaska esp-istino, videble ŝatas lerni kaj ludi bas-gitaron: https://fbcdn-sphotos-a.akamaihd.net/hphotos-ak-prn1/s720x720/539943_3926313919724_481951941_n.jpg

Meze de aŭgusto ŝi improvizos muzikon kun Jean-Pierre Poulin, inventema muzikisto kaj gitar-instruisto http://gresillon.org/spip.php?rubrique32#A1

Tiu gitarkurso okazas ene de pupteatra festivaleto kun Christph Frank, taŭga por infanoj kaj junuloj de la 11a ĝis 20a de aŭgusto, en la franca kastelo Greziljono. Informiĝu en http://gresillon.org/s4 kaj aliĝu nun http://gresillon.org/alighos

JARLIBRO 2012 APERIS

La simbolo de la 125-jariĝo de Esperanto ornamas la titolpaĝon kaj la kovrilo de la Unua Libro de Esperanto la tradician portretan paĝon en Jarlibro 2012 de UEA, kiu aperis la 13-an de junio. Ĝia antaŭparolo estas verkita de prof. Amri Wandel, kiu elstarigas la ĉefajn evoluojn en la kampo de scienca kaj faka agado, pri kiu li respondecas en la Estraro de UEA. Li precipe emfazas la gravecon de la aldono de Esperanto al la aŭtomata tradukilo de Google. En la interreta epoko ĝi eble estas komparebla al la siatempa rekono de Esperanto de Unesko en 1954, li konstatas. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 457, 2012-06-15, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=457#2)

[Esperanto] La 10an kaj 11an de julio ni aranĝas KEFeto Stafeto en Kopenhago kaj Malmo

KEFeto Stafeto okazos kun la samaj 4 artistoj/bandoj en ambaŭ urboj kiel eta turneo. Nome Martin Wiese, Dolĉamar, Danĝera kaj Hotel Desperado. Havi pli da informoj ĉe ĉitiu paĝo: http://www.facebook.com/kulturaesperantofestivalo kaj http://kef10.saluton.dk/

[Amikoj de la Kopenhaga Esperantisto-klubo] Projekto: Legu librojn kaj ŝanĝu la mondon!

Malsukcesa elŝuto.

Grava novaĵo! Ekde nun vi povas viziti la retejon de KKPS 2012 kaj eĉ jam ALIĜI !!!

29-a Internacia Festivalo - en Dortmund -someraj informoj

Post kelkaj tagoj, fine de junio, finiĝos la unua (kaj plej favora) periodo de IF-kotizoj. Aliĝu jam nun kaj utiligu niajn rabatokuponojn! Ĝoju pri etosoplena aranĝo kaj altkvalita programo! Ĉu vi volas ankoraŭ instigi viajn geamikojn kaj konatojn? Tiucele ni plilongigas por vi la limdaton ĝis 8 julio 2012 (dimanĉe).

Kadre de IF okazos la 6-a Internacia Vintra Universitato (IVU). Pri pasintaj IF kaj IVU detale raportis 'Revuo Esperanto', februaro 2012. En niaj interretaj paĝoj vi trovas detalojn pri la pasintjara programo (resp. parton de nia IF-broŝuro) en PDF, krome multajn foto-albumojn de niaj partoprenintoj.

Koran saluton al vi kaj bonvenon al la 29-a IF en Dortmund! Festu jarfine kun ni!

HDP / Hans-Dieter Platz, IF-organizanto

Venontaj renkontiĝoj

Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo, Canet de Mar, Hispanio, 29an de junio ĝis la 1an de julio http://www.esperanto.cat/ir2012

NASK 2012, Dallas, Teksaso, Usono, 25a de junio ĝis 4a de julio http://esperanto.org/nask

Roskilde Festivalo 2012, Roskilde, Danio, 30-a de junio ĝis 9-a de julio 2012 http://roskilde.festoklubo.dk/

TEATRO-STAĜO, Minsko, Belarusio, 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 http://www.morgaulaprintempo.eu

SOMERE, Jünkerath, Eifel, Germanio, 13-a ĝis 21-a de julio 2012 http://www.esperantoland.org/somere/

Somera Esperanto-Renkontiĝo, Tokio, Japanio, 13a ĝis 16a de Julio 2012 http://esperantokunveno.wordpress.com/aligilo/

KEFeto Stafeto, Kopenhago, Danio, 10a de julio 2012 http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco, Svitavy, Ĉeĥio, 14-a ĝis 20-a de julio, Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, Galivo, Irlando, 16a ĝis 20a de julio 2012, http://eeu-kongreso.webnode.com/

"Renkontiĝo de Amikoj“, Bajkalo, Rusio, 17a ĝis 25a de julio 2012, http://ra.nsk.ru/RA-7/

ILEI-KONFERENCO, Ĉinio , 20a ĝis 26a de julio 2012 http://ilei.info

Somera Esperanto-Studado (SES-2012), Nitra, Slovakio, 21-a ĝis 29-a de julio 2012 http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/

Muzikstaĝo en Kvinpetalo, Francio, 20a ĝis 28a de julio 2012 http://kvinpetalo.org/spip.php?article46

Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 21a ĝis 28a de julio http://gresillon.org/s1

UK, Hanojo, Vjetnamio, 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/kongresoj/uk_2012.html

Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE, Greziljono, Francio, 28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012 http://gresillon.org/s2

IJS 2012, Neninsulo, Hungario, 30a de julio ĝis 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo

Ecotopia 2012, Lausitz, Germanio, 1-an ĝis 26-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 4a ĝis 11a de aŭgusto http://gresillon.org/s3

Klimat- kaj Energi-tendaro, Lausitz, Germanio, 12-an ĝis 19-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

IJK 2012, Hanojo, Vjetnamio, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 http://www.tejo.org/ijk

Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 11a ĝis 20a de aŭgusto http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, Jalto, Ukrainio, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012 http://satesperanto.org/Bonvenon.html

Instruista trejnado, Sicilio, Italujo, 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

FESTO 2012, Métabief, Francio, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012 http://festo2012.esperanto-jeunes.org

79a Kongreso de Esperanto, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo, 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012 http://kongreso.esperanto.it/

Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro ĝis 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu