TEJO-aktuale: numero 319, 2012-06-08

Invito al IJS 2012: kuiru kun stelulino!

Vi ne estas jam infano, tamen ŝatas ĝui kuirarton (de aliuloj)? Ĉu vi ŝatus malkovri la hungaran kuirarton, eble eĉ agante?

Tiukaze certe vizitu nian retpaĝon http://www.esperanto-junularo.hu/ por trovi la ĝustan kaj gustan eblon! ;-)

Jen unika eblo ĝuste (kaj guste) por vi: IJS, unu semajna vigla aranĝo komence de aŭgusto, kie atendos vin...

- subĉiela kuirado kun Petra (kies scion pruvas la bildo kaj ŝia kuira programo ĉe Muzaiko),

- koncerto de JoMo,

- karavanoj tien-reen,

- bonfreneza akvobatalo,

+1 tago por budapeŝtumado...

Ne hezitu aliĝi, ni kalkulas je vi!

Amike, Saci (Sarolta BAGÓ), en nomo de la teamo

[retradio] nova retpaĝo de Radio Muzaiko kaj nun ankaŭ podkasta versio

Ĉe la nova retpaĝo de Muzaiko ankaŭ aperas rekta ligilo al podkastita versio de Muzaiko! Krome estas multaj informoj rilate al Muzaiko, ekzemple pri la partneroj - Muzaiko ja estas komunuma retradio, kiun la komunumo kreas! Kunkreu ankaŭ vi! - por informoj ĉiam kontaktu: info ĉe muzaiko.info

Invito al tri mallongaj enretaj, universitataj E-kursoj, tre baldaŭ komenciĝontaj

Ni povas akcepti esperantistojn el aliaj landoj al baldaŭ komenciĝontaj tri diversaj, intensaj, 3-semajnaj, internaciaj kursoj de Jagelona Universitato.

1. Kurso laŭtema „DIVERSAJ STILOJ DE ESPERANTO”

2. Praktika kurso "PLIBONIGO DE LA STILO"

3. Praktika kurso "PLIBONIGO DE LA LINGVOKONO" antaŭ la someraj kongresoj.

La lecionoj okazos en Interreto, vive, realtempe. Daŭro de ĉiu kurso: 12-30 junio 2012. Ĉiu kurso estas 20-hora kaj kostas por A-landanoj 86 eŭrojn, por ĉiuj aliaj – 43 eŭrojn. Pli da informoj: https://docs.google.com/document/d/1lL6ŬSTtIB5feUPJwrUD38PfpyIbIwz7cĴ8pM69KcY/edit?pli=1

Se vi decidis aliĝi, bv. skribi al: esperanto.instruado.jag.univ.pl [ĉe] gmail [punkto] com. Vi ricevos indikojn pri la maniero formale aliĝi. Ni disponas pri kelkaj lokoj en ĉiu grupo.

Se vi tamen deziras veni kaj studi la lingvon ĉiutage, surloke, en Krakovo (B2-nivele), 2-20 julio 2012, ankaŭ tio estos ebla. Bv. sciigi nin pri via intereso, por povi plani.

BONAERO GASTIGOS LA UNIVERSALAN KONGRESON EN 2014

La 99-a Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2014 okazos en Bonaero. La Estraro de UEA elektis la ĉefurbon el inter tri argentinaj urboj, kun kies organizaj kondiĉoj la Konstanta Kongresa Sekretario Clay Magalhães antaŭe konatiĝis surloke.

Argentino gastigos UK por la unua fojo, sed Esperanto havas tie jam longan tradicion. La lingvo estis enkondukita en la landon en 1889 fare de la pola rifuĝinto Polasky. La landa asocio de UEA, Argentina Esperanto-Ligo, estis fondita en 1941. Ĉar unu el ĝiaj kunfondintoj estis Tibor Sekelj, estas bela koincido, ke la elekto de Argentino okazis ĝuste en la jubilea jaro de la 100-a datreveno de lia naskiĝo. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 456, 2012-06-08, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=456#2)

LA LIBROSERVO DE UEA PLI ALLOGA POR KREDITKARTAJ KLIENTOJ

Mendado de libroj kaj aliaj varoj ĉe la Libroservo de UEA fariĝis ankoraŭ pli alloga kaj avantaĝa por tiuj, kiuj pagas siajn mendojn per kreditkarto aŭ PayPal. Ĝis nun la Libroservo fakturis al la klientoj 5% por la kredtikartaj kostoj, sed ekde nun UEA mem kovros tiujn kostojn. Sekve, al la prezoj de la varoj aldoniĝas nur la sendokostoj kaj, por klientoj el la landoj de Eŭropa Unio, la aldonvalora imposto.

Alia bona novaĵo koncernas vizitantojn de la Malfermaj Tagoj de la Centra Oficejo. Ili ĝuis tradicie rabaton de 10% ĉe ĉiuj aĉetoj en la Libroservo, sed ĉar saman rabaton ĉiukaze ricevus la individuaj membroj de UEA, tiu speciala rabato estis plialtigita al unu sesono de la prezo, t.e. 16,7%. La nova rabato estis aplikita jam en la ĉi-jara aprila Malferma Tago. La sekva Malferma Tago ĉi-jare okazos en sabato, la 24-a de novembro. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 456, 2012-06-08, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=456#3)

Informo pri muzikstaĝo en Kvinpetalo, Francio 20a ĝis 28a de julio 2012

Interkant informas, ke okazos muzika staĝo en Kvinpetalo inter la 20a kaj 28 de julio. Ĉiuj estas bonvenaj. Sciu, ke estas eta solidarkaso por tiuj, kiuj hezitus pro la prezo. Detaloj estas legeblaj ĉe: http://kvinpetalo.org/spip.php?article46

[Amikaro de Pola Retradio en Esperanto] Nia interparolo kun K. Kovats ligas al la monda KER-ekzameno.

Malsukcesa elŝuto.

Varsovia Vento Elsendoj - La 80a elsendo

Multe da bona, vive registrita muziko de La Perdita Generacio, renkontiĝo kun Natalia, volontulino de TEJO, iom reklama sonraporto pri la SES, intervjuo kun Bruĉjo Casini kaj la lasta parto de Aniaro de Harry Martinson, jam en la reto kadre de la 80a elsendo de Varsovia Vento. Bonan aŭskultadon! http://www.podkasto.net

Novaĵoj de Vinilkosmo

De unu trimestro novaĵoj aperas ĉiu monate, produktaĵoj, festoj kaj venontaj kulturaj aranĝoj kaj projektoj en preparo, somero anoncas sin varma kaj eventoriĉa!

La albumoj "Originoj" de Zhou-Mack Mafuila et "Taglibro de brutulo" de Eterne Rima, daŭre ĉeestas en la ĉefaĝo de http://www.vinilkosmo.com kaj disponeblas laŭ ciferecaj formatoj ĉe http://www.vinilkosmo-mp3.com. Hodiaŭ, jen Manuel kiu revenas kun nova albumo popkanzona, en kiu malkovrendas liaj unuaj personaj komponaĵoj.

Renkontiĝoj en Katalunio kaj en FESTO por tiuj kiuj ŝatas vojaĝi, bandoj kaj artistoj invititaj por fascinaj projektoj, nova riĉofonto ĉe interreto kun la baldaŭa reveno de la "Esperanta Artista Datumbazo", kiu dormis de 2008, kaj pluraj titoloj el nia katalogo en ampleksa nova kompilo donacita de CD1D kaj ankoraŭ ...

Ĉiuj detaloj legendas ĉi sekve. Dezirante al vi harmonian kaj sunan someron!!! Legu pli: http://www.vinilkosmo.com/?newsletter=35&lge=e

Venontaj renkontiĝoj

Junulara Semajnfino, Liverpool, Britio, 22a de junio 2012 http://www.jeb.org.uk/lpool2012eo

Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo, Canet de Mar, Hispanio, 29an de junio ĝis la 1an de julio http://www.esperanto.cat/ir2012

NASK 2012, Dallas, Teksaso, Usono, 25a de junio ĝis 4a de julio http://esperanto.org/nask

Roskilde Festivalo 2012, Roskilde, Danio, 30-a de junio ĝis 9-a de julio 2012 http://roskilde.festoklubo.dk/

TEATRO-STAĜO, Minsko, Belarusio, 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 http://www.morgaulaprintempo.eu

SOMERE, Jünkerath, Eifel, Germanio, 13-a ĝis 21-a de julio 2012 http://www.esperantoland.org/somere/

Somera Esperanto-Renkontiĝo, Tokio, Japanio, 13a ĝis 16a de Julio 2012 http://esperantokunveno.wordpress.com/aligilo/

KEFeto Stafeto, Kopenhago, Danio, 10a de julio 2012 http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco, Svitavy, Ĉeĥio, 14-a ĝis 20-a de julio, Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, Galivo, Irlando, 16a ĝis 20a de julio 2012, http://eeu-kongreso.webnode.com/

"Renkontiĝo de Amikoj“, Bajkalo, Rusio, 17a ĝis 25a de julio 2012, http://ra.nsk.ru/RA-7/

ILEI-KONFERENCO, Ĉinio , 20a ĝis 26a de julio 2012 http://ilei.info

Somera Esperanto-Studado (SES-2012), Nitra, Slovakio, 21-a ĝis 29-a de julio 2012 http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/

Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 21a ĝis 28a de julio http://gresillon.org/s1

UK, Hanojo, Vjetnamio, 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/kongresoj/uk_2012.html

Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE, Greziljono, Francio, 28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012 http://gresillon.org/s2

IJS 2012, Neninsulo, Hungario, 30a de julio ĝis 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo

Ecotopia 2012, Lausitz, Germanio, 1-an ĝis 26-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 4a ĝis 11a de aŭgusto http://gresillon.org/s3

Klimat- kaj Energi-tendaro, Lausitz, Germanio, 12-an ĝis 19-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

IJK 2012, Hanojo, Vjetnamio, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 http://www.tejo.org/ijk

Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 11a ĝis 20a de aŭgusto http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, Jalto, Ukrainio, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012 http://satesperanto.org/Bonvenon.html

Instruista trejnado, Sicilio, Italujo, 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

FESTO 2012, Métabief, Francio, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012 http://festo2012.esperanto-jeunes.org

79a Kongreso de Esperanto, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo, 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012 http://kongreso.esperanto.it/

Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro ĝis 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu