TEJO-aktuale: numero 318, 2012-06

Ekonomia Forumo de Junaj Aktivuloj seprembre en Pollando

Junaj aktivuloj el tuta Eŭropo renkontiĝos en Pollando por krei ideojn por estonteco de Eŭropo. Temas pri la 7-a Ekonomia Forumo de Junaj Aktivuloj okazonta de la 3-a ĝis l a 7-a de septembro 2012 en Nowy Sącz.

Ĉiujare la Forumo engaĝigas 250 junajn ĉefrolulojn de politikaj, ekonomiaj, sociaj kaj aliaj neregistaraj organizoj el pli ol 42 landoj de Eŭropa Unio, Balkanio, Orienta Eŭropo kaj Kaŭkazio.

Partopreno en la Forumo eblas post aliĝo kaj transiro de rekrutado. Limdato por kandidatiĝi estas la 26-a de junio 2012. Aliĝilo troveblas en: http://www.forum-leaders.eu/2012/application2012.php. Pliajn informojn pri la forumo serĉu ĉe http://www.forum-leaders.eu.

[esperantic.org] Ŝanĝiĝoj en la ESF-estraro – strategia evoluo progresas

Malsukcesa elŝuto.

"Feliĉan Naskiĝtagon! MINI gratulas al...":

La aŭtomobila entrepreno BMW hieraŭ oficiale gratulis al la 125a naskiĝtago de Esperanto! La sekcio pri amaskomunikilaj informoj uzis la sukceshistorion de Esperanto por komparo kun la sukceshistorio de la aŭto "BMW Mini": "Koncize: MINI kaj Esperanto havas sufiĉe multon kune. Ambaŭ estas kosmopolitoj, kunligas kontinentojn kaj generaciojn. Kvankam iliaj radikoj kuŝas en Eŭropo, tamen ili estas hejme ĉie en la mondo. Pro tio MINI deziras en senakĉenta Esperanto "Feliĉan Naskiĝtagon!" kaj ĉion bonan por la venontaj 125 jaroj!" Legu pli: https://www.press.bmwgroup.com/pressclub/p/de/pressDetail.html?outputChannelId=7&id=T0127055DE

Klaĉ-Kunveno Post Somera – KKPS 2012, Delft, Nederlando, 2a ĝis 4a de novembro 2012

De la 2a ĝis la 4a de novembro 2012, okazos en Delft (NL) renovigita versio de la Post Somera Klaĉkunveno. Internacia organiza teamo bonvenigos vin en la skolta domo Het Kruithuis. Estos prelegoj, ludoj, ekskursoj, muziko, kaj ĉefe...klaĉoj! La programo komenciĝas vendrede posttagmeze, sed se vi volas resti kelkajn tagojn antaŭe aŭ poste, ni klopodos aranĝi gastigadon por vi. Baldaŭ aperos novaj informoj, por la momento marku la datojn en via kalendaro! Pliaj informoj: https://www.facebook.com/events/256141727826605/

Programo de la Internaciisma Renkontiĝo de Canet de Mar, 29an-30an de junio kaj 1an de julio

La programo de la 9a Internaciisma Renkontiĝo okazonta en Canet de Mar (Katalunio) de la 29a de junio ĝis la 1a de julio. haveblas ĉe: http://www.esperanto.cat/ir2012

[Amikaro de Pola Retradio en Esperanto] La 125-a E-programo de la Pola retRadio aperis

Malsukcesa elŝuto.

Ecotopia 2012 kaj Klimata Tendaro en Lausitz, Germanio

"Ecotopia 2012" estas loko por ideo-interŝanĝo pri la temoj ekologio kaj socia justeco kun homoj el ĉiuj eŭropaj landoj. Ĝi okazos en en Jänschwalde, Germanio de 1a ĝis la 26a de aŭgusto 2012. Vivu la ŝanĝon kiun vi deziras vidi en la mondo : aktiva, kreiva, alternativa. Vidu ankaŭ ligon al artikolo 'Verda lingvo' en apuda rubriko dekstre en kiu vi ekcias pri esperantistoj kiuj partoprenis jam en ekotopio.

En Ekotopio eblas meti sian sperton en praktiko pere de agadoj kaj de komuna organizado de la tendaro dum kvar semajnoj de ekkonstruo al ĉeesto kaj malkonstruo. Ecotopia 2012 ankaŭ donas la spacon al la aktiva envolviĝo de partoprenantoj tra atelieroj, muziko kaj arto, festanta la diversecon.

Ecotopia 2012 samtempas kun la Klimata Tendaro, tiele subtenante la proteston kontraŭ la bruna karbominado por energia produktado en la regiono kaj postulanta pliajn klopodojn por evoluigi daŭreblajn energiajn fontojn.

Pli da informoj: http://www.ecotopia2012.org

Kontakto : info ĉe ecotopia2012.Org

Ecotopia sur Facebook: http://fb.ecotopia2010.Org

Por pli da informoj sur la Klimata Tendara vizitu http://www.lausitzcamp.info

NOVA VIDEOKLIPO DE MARTIN WIESE

Sveda gitaristo/kantisto Martin Wiese (Persone, Martin & la Talpoj) publikigis muzikvideon en YouTube por sia nova frapkanto "Superbazaro". La peco, produktita fare de Roĝer Borĝes, estis registrita en publikaj spacoj de hispana urbo Huesca, kie la artisto koncertis kadre de internacia festivalo. Mikse en la video aperas referencoj el diversaj aliaj popularaj filmaĵoj (Mary Anne Goes to the Market, Moskvichka, Lost...) "Dum la komponado, mi denove sentis tiun kemion inter la muziko kaj la vortoj," la kantisto diras. "Mi certas ke tio travideblos per la klipo." La filmeto videblas nun je http://is.gd/superbazaro

Ipernity: "Ĉu plu ekzistas amo ?" nova albumo de MANŬEL far Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod.

Manŭel la itala kantisto ĵus eldonis «Ĉu plu ekzistas amo ?» - sian duan KD-albumon . Unuafoje prezentita en 2011 per sia unua albumo, ‘Duonvoĉe… tutkore’ (VKKD104), Manŭel estas certe netipa artisto kiu tamen akiris la aprobon de la esperantistoj. Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/393308

Venontaj renkontiĝoj

EKSPOZICIO KAJ SIMPOZIO EN BAVARA ŜTATA BIBLIOTEKO, Munkeno, Germanio 14a kaj 15a de junio 2012 http://www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M562baccbf1d.0.html(de, eo) kaj http://www.bsb-muenchen.de/Detailed-information.403+M55ef4ef2898.0.html(en)
Florgvidado en la ĉirkaŭaĵo de Immendingen – Bachzimmern, Germanio, 17a de junio 2012 f.vogler ĉe email.de
Junulara Semajnfino, Liverpool, Britio, 22a de junio 2012 http://www.jeb.org.uk/lpool2012eo
Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo, Canet de Mar, Hispanio, 29an de junio ĝis la 1an de julio http://www.esperanto.cat/ir2012
NASK 2012, Dallas, Teksaso, Usono, 25a de junio ĝis 4a de julio http://esperanto.org/nask
Roskilde Festivalo 2012, Roskilde, Danio, 30-a de junio ĝis 9-a de julio 2012 http://roskilde.festoklubo.dk/
TEATRO-STAĜO, Minsko, Belarusio, 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 http://www.morgaulaprintempo.eu
SOMERE, Jünkerath, Eifel, Germanio, 13-a ĝis 21-a de julio 2012 http://www.esperantoland.org/somere/
Somera Esperanto-Renkontiĝo, Tokio, Japanio, 13a ĝis 16a de Julio 2012 http://esperantokunveno.wordpress.com/aligilo/
KEFeto Stafeto, Kopenhago, Danio, 10a de julio 2012 http://kef10.saluton.dk/
OSIEK-konferenco, Svitavy, Ĉeĥio, 14-a ĝis 20-a de julio, Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz
9-a kongreso de EEU 2012, Galivo, Irlando, 16a ĝis 20a de julio 2012, http://eeu-kongreso.webnode.com/
"Renkontiĝo de Amikoj“, Bajkalo, Rusio, 17a ĝis 25a de julio 2012, http://ra.nsk.ru/RA-7/
ILEI-KONFERENCO, Ĉinio , 20a ĝis 26a de julio 2012 http://ilei.info
Somera Esperanto-Studado (SES-2012), Nitra, Slovakio, 21-a ĝis 29-a de julio 2012 http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/
Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 21a ĝis 28a de julio http://gresillon.org/s1
UK, Hanojo, Vjetnamio, 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/kongresoj/uk_2012.html
Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE, Greziljono, Francio, 28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012 http://gresillon.org/s2
IJS 2012, Neninsulo, Hungario, 30a de julio ĝis 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo
Ecotopia 2012, Lausitz, Germanio, 1-an ĝis 26-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl
Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 4a ĝis 11a de aŭgusto http://gresillon.org/s3
Klimat- kaj Energi-tendaro, Lausitz, Germanio, 12-an ĝis 19-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl
IJK 2012, Hanojo, Vjetnamio, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 http://www.tejo.org/ijk
Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 11a ĝis 20a de aŭgusto http://gresillon.org/s4
85-a kongreso de SAT, Jalto, Ukrainio, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012 http://satesperanto.org/Bonvenon.html
Instruista trejnado, Sicilio, Italujo, 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205
FESTO 2012, Métabief, Francio, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012 http://festo2012.esperanto-jeunes.org
79a Kongreso de Esperanto, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo, 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012 http://kongreso.esperanto.it/
Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php
2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro ĝis 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu