TEJO-aktuale: numero 317, 2012-06
Karaj retpoŝtaj abonantoj de TA,
La ĝisdatigo estas finita, dankon por viaj reagoj kaj via kunlaboro.
Kore, Julia NOE,
redaktorino de TEJO-aktuale
Mi estas Massimo Ripani kaj mi estas komitatano de Junulara
Esperanto-Asocio de Ĉuvaŝa Respubliko (http://www.esperanto21.org).
Ĉi-jare nia Lingva Festivalo (http://www.lingvafestivalo.org)
okazos la 20an kaj la 21an de oktobro 2012 kaj en la antaŭaj tagoj ni
vizitos lernejojn de vilaĝoj apud Ĉeboksary/Ŝupaŝkar, ĉefurbo de nia
respubliko. Ni ne povas pagi vian flug-bileton, sed ni volonte gastigos kaj
manĝigos vin ĉe ni. Se vi pretas partopreni, skribu al info ĉe esperanto21.org.
Amike kaj samideane, Massimo
La venkinto estis Brittany el NovZelando. Bedaŭrinde ne okazos ĉi foje ke
esperanto estos parolata al la ŝtatestroj, sed la rezultoj estis pozitivaj
al ni, ĉar gravuloj eksciis pri esperanto aŭ ekrespektis ĝin. Dankon al
ĉiuj kiuj voĉdonis kaj varbis por meti min en la finalo.
Amike, Rafael.
Malsukcesa elŝuto.
Lastatempe mi kaj aliaj informemuloj laboras pri projekto nomata
"Eo-Info". En la unua fazo de la projekto temas pri krei
eo-informpaĝaron multlingvan kaj modernan. Volonte rigardu http://vikio.ikso.net/HokanX/EoInfo
(zamenhof 1859) por vidi kia aspektos la paĝaro.
En tiu vikipaĝo ankaŭ estas informoj pri kiel aliĝi al la projekto se
vi ŝatus kunlabori pri ĝi (aŭ simple sekvi kio okazas en ĝi). La laboro
pri la aspekto kaj la strukturo de la paĝaro estas pli malpli finfarita.
Nun sekvos verkado de enhavo kaj kolektado de bonaj (belaj, viglaj aŭ
amuzaj) eo-fotoj. Estus granda helpo se vi sendus viajn plej ŝatatajn
eo-fotojn al mi, kun permeso uzi ilin en la projekto!
Post monato aŭ du eblos ektraduki enhavotekstojn. Volonte skribu al mi se
vi pensas ke vi ŝatus kunlabori pri tio.
Projektinvite, Hokan, hokan ĉe
ikso.net
Okaze de la 100-a datreveno de la morto de Prelato Johann Martin Schleyer
(1831-1912), la aŭtoro de Volapük, kaj la 125-jara ekzisto de Esperanto,
Bavara Ŝtata Biblioteko (BŜB) en Munkeno aranĝos ekspozicion kun la
titolo „Inter utopio kaj realo: konstruitaj lingvoj en globalizita
mondo“. BŜB apartenas al la plej grandaj universalaj bibliotekoj de la
mondo kaj ĝi posedas unu el la plej riĉaj planlingvaj sortimentoj.
La solena malfermo de la ekspozicio okazos ĵaŭdon, la 14-an de junio je
19h00 en la biblioteko (Ludwigstrasse 16, Munkeno), fare de d-ro Rolf
Griebel, ĝenerala direktoro de BŜB. La biblioteka koruso prezentos
kantojn en Volapük kaj Esperanto. Enkonduka referato pritraktos la temon
„Kio estas kaj kiucele oni okupiĝas pri interlingvistiko?“
Aliĝoj okazu jene:
1) por la solena malfermo: veranstaltungen ĉe
bsb-muenchen.de;
2) por la simpozio: baes.sekretariat ĉe
bsb-muenchen.de.
En la reto samtempe okazos virtuala ekspozicio.
Detaloj en la germana kaj en Esperanto: http://www.bsb-muenchen.de/Einzeldarstellung.403+M562baccbf1d.0.html
Detaloj en la angla: http://www.bsb-muenchen.de/Detailed-information.403+M55ef4ef2898.0.html
Pupteatro, por infanoj junaj ĝis plenkreskaj, kun Christoph Frank
Gitara improvizado, por junuloj, kun Thierry Pouplin
Krome aliaj aktivaĵoj, E-kursoj ktp, vegetara manĝo, tendumado...
de 11-a ĝis 20-a de aŭgusto 2012 en la franca kastelo Greziljono, kie
pasintjare okazis la fama FESTO.
Pliaj detaloj en http://www.gresillon.org/s4
Tuta somera programo en http://www.gresillon.org/somero
Kore salutas, Kulturdomo de Esperanto
Junulara Semajnfino, Liverpool, Britio, 22a de junio 2012 http://www.jeb.org.uk/lpool2012eo
Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna
Esperanto-Junularo, Canet de Mar, Hispanio, 29an de junio ĝis la 1an de
julio http://www.esperanto.cat/ir2012
NASK 2012, Dallas, Teksaso, Usono, 25 de junio ĝis 4a de julio http://esperanto.org/nask
Roskilde Festivalo 2012, Roskilde, Danio, 30-a de junio ĝis 9-a de
julio 2012 http://roskilde.festoklubo.dk/
TEATRO-STAĜO, Minsko, Belarusio, 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 http://www.morgaulaprintempo.eu
SOMERE, Jünkerath, Eifel, Germanio, 13-a ĝis 21-a de julio 2012 http://www.esperantoland.org/somere/
Somera Esperanto-Renkontiĝo, Tokio, Japanio, 13a ĝis 16a de Julio 2012
http://esperantokunveno.wordpress.com/aligilo/
KEFeto Stafeto, Kopenhago, Danio, 10a de julio 2012 http://kef10.saluton.dk/
OSIEK-konferenco, Svitavy, Ĉeĥio, 14-a ĝis 20-a de julio, Petro
Chrdle, chrdle ĉe
kava-pech.cz
9-a kongreso de EEU 2012, Galivo, Irlando, 16a ĝis 20a de julio 2012,
http://eeu-kongreso.webnode.com/
"Renkontiĝo de Amikoj“, Bajkalo, Rusio, 17a ĝis 25a de julio 2012,
http://ra.nsk.ru/RA-7/
ILEI-KONFERENCO, Ĉinio , 20-26 julio 2012 http://ilei.info
Somera Esperanto-Studado (SES-2012), Nitra, Slovakio, 21-a ĝis 29-a de
julio 2012 http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/
Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj
intensaj kursoj, Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 21a ĝis 28a de
julio http://gresillon.org/s1
UK, Hanojo, Vjetnamio, 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2
Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE, Greziljono,
Francio, 28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012 http://gresillon.org/s2
IJS 2012, Neninsulo, Hungario, 30a de julio ĝis 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo
Ecotopia 2012, Lausitz, Germanio, 1-an ĝis 26-an de aŭgusto http://ecotopia2010.org aŭ Ronaldo N.
ro-esp ĉe dds.nl
Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto
antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze,
Esperanto-kastelo Greziljono, Francio, 4a ĝis 11a de aŭgusto http://gresillon.org/s3
Klimat- kaj Energi-tendaro, Lausitz, Germanio, 12-an ĝis 19-an de
aŭgusto http://ecotopia2010.org
aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl
IJK 2012, Hanojo, Vjetnamio, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 http://www.tejo.org/ijk
Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj, Esperanto-kastelo
Greziljono, Francio, 11a ĝis 20a de aŭgusto http://gresillon.org/s4
85-a kongreso de SAT, Jalto, Ukrainio , 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012 http://satesperanto.org/Bonvenon.html
Instruista trejnado, Sicilio, Italujo, 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012
http://edukado.net/novajhoj?id=205
FESTO 2012, Métabief, Francio, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012 http://festo2012.esperanto-jeunes.org
79a Kongreso de Esperanto, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo, 18a ĝis
25a de aŭgusto 2012 http://kongreso.esperanto.it/
Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php
2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), Kaub, Germanio, 30a de septembro
- 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu