TEJO-aktuale: numero 316, 2012-07-28

ĜISDATIGO DE LA RETPOŜTABONANTO-LISTO de TEJO-AKTUALE

Karaj retpoŝtaj abonantoj de TA,

inter la eldono de TA (315) kaj la eldono de TA (317) okazos ĝisdatigo de la retpoŝtabonanto-listo. Do se vi ricevas neniun retpoŝton pri TA ĉio enordas. Se vi ne ricevas la ontan eldonon, kiu estas planita por la 30.05.2012, via retpoŝto estas laŭ la datumbazo “ne valida” kaj mi sensukcese provis atingi vin retpoŝte. Vi nepre povas re-aliĝi per http://www.uea.org/retlistoj.

Dankon por via kompreno, Julia NOE, redaktorino de TEJO-aktuale

[tejo] Esperanta nomo por publikaj bicikloj en Varsovio? VOĈDONO BEZONATA!

Karaj Esperantistoj! Denove bezonatas Via reta voĉdonemo! :)

Estraro de Publika Transportado en Varsovio malfermis konkurson por nomo, kiun havos sistemo de publikaj bicikloj en Varsovio. La unuan etapon transiris unu nomo en Esperanto: veturilo.

Nun el 6 eblecoj, en reta voĉdono oni elektos la venkintan. Do Via helpo bezonatas! Bonvolu iri al la paĝo http://www.ztm.waw.pl/informacje.php?i=534&c=98&l=1

Tie, en suba dekstra angulo Vi trovos la voĉdonon ("sonda"). Inter la elekteblecoj estas "veturilo". Necesas marki ĝin kaj klaki "Głosuj", kio signifas "voĉdonu".

La voĉdono daŭras ĝis la 25-a de majo, do restis nur kelketaj tagoj!

Ĉu dum ontaj vizitoj en Varsovio eblos fari Esperanto-ekskurson per “veturilo”? Ni vidos! Informojn serĉu ankaŭ ĉe http://pej.pl/2012/05/22/veturilo-cu-nomo-por-publikaj-bicikloj-en-varsovio/

Invito al Roskilde Festivalo 2012 inter sabato la 30-a de junio kaj lundo la 9-a de julio 2012

Ni daŭre havas liberajn lokojn por la Roskilde Festivalo 2012 volonte aliĝu!

Se vi ŝatus partopreni la Rokan Festivalon senpage kun la esperantistoj - Aŭ konas bonulojn kiuj ŝatus ĝin partopreni - Skribu al ni tuj!

Nia kontakta retpoŝta adreso estas: roskildefestivalo ĉe gmail.com

Por legi pli, vidu: http://roskilde.festoklubo.dk/

Somera Esperanto-Renkontiĝo Tokio, Japanio, 13a - 16a de Julio 2012

La Somera Esperanto Kunveno estas junulara Esperantorenkontiĝo kiu okazas somere en Tokio. Ĝi okazos unuafoje kaj havas la celon kunigi japanajn junajn esperantistojn kun alilandaj. La kongreso havos la amplekson de kutimaj internaciaj junularaj kongresoj, sole kun la diferenco ke ĝi daŭros nur 4 tagojn.

Pri la enhavo vi povos ĝui lingvokursojn en diversaj niveloj, interesajn programerojn kiuj enhavas ĉion de prelego ĝis danckurso. Krome vespere okazos koncertoj kun mondfamaj esperanstistaj artistoj, tiel ke la evento havos sufiĉan amplekson je programeroj kaj tiel estos tre internacia.

Maksimuma nombro de partoprenantoj estas 50, do laŭeble rapide aliĝu: http://esperantokunveno.wordpress.com/aligilo/

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio

Partoprenu dektagan intensivan staĝon laŭ tradicia rusa metodo de Stanislawski kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, klakdancado, parolprononcado, kantado, bio-mekaniko.

La staĝo akceptas komencantojn kaj profesiulojn de teatro, kiuj estos gvidataj de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko en la rusa lingvo. Samtempa interpretado al Esperanto, permesos al vi plene malkovri la teatro-lernadon tiel, kiel oni instruas ĝin en rusparolantaj landoj. Je la fino de la staĝo okazos spektaklo por la publiko.

Vizitu http://www.morgaulaprintempo.eu, tie vi trovos necesajn informilojn kaj aliĝilon

Vidu ankaŭ interesan filmeton pri la unua Esperantlingva Teatro-Staĝo http://youtu.be/YQH3xVOlSYI

"La Plejpleja Festivalo - La projekto...": "La financado sukcesis! Dankon al ĉiuj, kiuj helpis disvastigi kaj kunlaboris."

ILEI-KONFERENCO, 20-26 julio 2012, Ĉinio

ILEI konferencos en Ĉinio dum la semajno antaŭ la UK en Hanojo.

Konferenca urbo: Kunming, provinco Yunnan en suda Ĉinio.

Konferencejo: Profesia Artkolegio de Kunming.

Transporto al Hanojo por UK: Flugo 1,5 horojn, aŭ Tuttaga postkonferenca ekskurso per buso ĝis la vjetnama landlimo + litvagonare ĝis Hanojo

Konferenca temo: La arto de komunikado, komunikado de artoj

Informoj, aliĝilo, detaloj: http://ilei.info

[Esperanto] Informletero de Vinilkosmo n-ro 34 majo 2012 pri aktualaj esperanto-muzikoj aperis

Nepre legu gravegajn informojn en la Informletero de Vinilkosmo n-ro34 Majo 2012! http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/390146

[BAVELO-Aktuell] Esperanto-Tago 2012 en Konstanz - Postrikolto

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012, Pocinhos, Brazilo http://jrn-eo.blogspot.com

Junulara Semajnfino, Liverpool, Britio, 22a de junio 2012 http://www.jeb.org.uk/lpool2012eo

Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo, 29an de junio ĝis la 1an de julio, en Canet de Mar http://www.esperanto.cat/ir2012

NASK 2012 (25 de junio ĝis 4a de julio), Dallas, Teksaso http://esperanto.org/nask

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

SOMERE ĝui en bela naturo: 13-a ĝis 21-a de julio 2012, Jünkerath, Eifel http://www.esperantoland.org/somere/

Ŝanĝo: 10a KEF en 2013! KEFeto Stafeto, 10a de julio 2012, Kopenhago, Danio http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio, okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

"Renkontiĝo de Amikoj“ 17a-25a de julio 2012, Bajkalo, Rusio http://ra.nsk.ru/RA-7/

Somera Esperanto-Studado (SES-2012) inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012, Nitra, Slovakio http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/

Esperanto-kastelo Greziljono: julio-21/28: Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s1

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE http://gresillon.org/s2

Venu kun ni al Neninsulo, Hungario atendas vin! (IJS 2012), 30a de julio - 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo

Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio: La 1-an ĝis 26-an de aŭgusto okazos Ecotopia 2012 kaj 12-an ĝis 19-an de aŭgusto okazos Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-04/11: Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete: http://gresillon.org/s3

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk

Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-11/20: Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012, Jalto, Ukrainio http://satesperanto.org/Bonvenon.html

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

FESTO 2012 | Lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo!, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012, Métabief, Francio http://festo2012.esperanto-jeunes.org

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Aŭtuna BARO 2012: 6-a ĝis 9-a de septembro 2012 http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Jarfine al 29a IF, Dortmund, Germanio 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de

4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013 Naumburg, Germanio http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

2013

Printempa BARO 2013: planita por 8-a ĝis 12-a de majo 2013 (inkluzive ĉieliro, la 9-a de majo) http://www.krokodilo.de/baro/baro.php

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu