TEJO-aktuale: numero 313, 2012-04-22

TEJO serĉas volontulon!

TEJO serĉas volontulon! Ĉu estu vi? Kandidatiĝu ĝis la 30a de majo 2012!
TEJO invitas vin kandidatiĝi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti labori dum unu jaro (pli aŭ malpli longa daŭro esceptokaze eblas) ekde aŭgusto/septembro 2012 (preciza dato laŭ interkonsento). La limdato por sendi vian kandidatiĝon estas la 30a de majo 2012. Legu pli: http://tejo.org/eo/volontulu

Seminarioj pri projekmastrumadaj kaj entreprenaj kapabloj, 2012-2013, en Slovakujo kaj Britujo.

Kadre de la programo Grundtvig In-Service Training eblas ricevi subvencion por kovri la kostojn por la partopreno al du trejnseminarioj, kiuj okazos en diversaj momentoj de la jaroj 2012 kaj 2013, en Slovakujo kaj en Britujo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1439

Gajnintoj de la subvencio "Partoprenu IJK-n"

Ni tre ĝojas anonci la ĉijarajn gajnantojn de la konkurso “Partoprenu IJK-n”. Venis entute 10 kandidatiĝoj kaj la estraro de TEJO havis la komplikan taskon elekti la kvin gajnantojn. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1438

Plej Bela Rozo de la Mondo - Hans Christian Andersen

Ni invitas vin koni la MP3 sondosieron de Fabelo de Andersen titolita "Plej Bela Rozo de la Mondo" kun la voĉoj de Flávio Fonseca, Cristina Pancieri kaj Clara Pancieri.

Jen la ligilo por senpaga elŝuto: http://www.kunlaboro.pro.br/esperanto/fabeloj/plej-bela-rozo-de-la-mondo/

Oni povas libere kopii kaj disdoni la sondosieron!

Kore Salutojn, Portal Kunlaboro
kunlaboro ĉe kunlaboro.pro.br

ĜEMELURBA AGADO DE UEA 10-JARIĜIS

Niaj instituciaj praktikoj de amikeco aparte kapabligas nin en fakoj de publika agado, kiujn la ordinara mondo pli kaj pli agnoskas. La ĝemeliĝado de urboj estas unu tia fako. Tiel skribas prezidanto Probal Dasgupta en sia gratulmesaĝo en la ĵus aperinta 40-a numero de Informilo pri Ĝemelaj Urboj. Kvankam la bulteno mem havas rondan numeron, ĝia ĉefa festokialo estas la 10-jariĝo de la ĝemelurba agado de UEA. Legu pli: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 451, 2012-04-22, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=451#2

19-a MIRECO, 6-a de Majo en Divinópolis - Minas-Ĝerajso - Brazilo

Je la 6-a de Majo okazos en Divinópolis - Minas-Ĝerajso - Brazilo la 19-a MIRECO (Minasa Renkontiĝo de Esperanto de la Centra Okcidenta Regiono).
La ĉefa temo de la renkontiĝo estos: Esperanto, la nova paradigmo de la monda komunikado.
La evento okazos ĉe publika lernejo en la centra parto de la urbo, ĝi komencos je la 8-a matene kaj daŭros ĝis la 5-a posttagmeze, la ĉefprelegonto estos James Piton el la urbo Paulínia - San Paŭlo. Pliaj informoj: Fabjo Silva esperanton ĉe gmail.com

[BAVELO-Ak​tuell] BAVELO-Mig​rado, 12-05-2012, Bad Kinzig, Germanio

Malsukcesa elŝuto.

Korekto: NOVA RETEJO POR NATURAMANTOJ KAJ EKOLOGIEMAJ ESPERANTISTOJ : ESPERANTA NATURAMIKARO

Esperanto Naturamikaro : nova retejo ne nur por naturamantoj kaj ekologiemaj esperantistoj, sed ankaŭ por ĉiuj kiuj interesiĝas pri verdaj vojoj, biciklado, feriaj lokoj, verdaj kaj bluaj ekonomiaj modeloj, klimatŝanĝiĝo, rearbarigo, tutmonda akvoproblemaro, lingva ekologio ktp

Esperanto tutmonda : Kial Esperantio pli bone troveblu multskribe, multalfabete kaj multlingve.
Legu pli : http://eo-naturamikaro.webnode.nl/artikoloj/dosiero-lingva-ekologio/

Korekto: BRAZILA KONTRIBUO POR KONKURSO DE FILMETOJ POR RIO+20

Estis misa ligo en la novaĵo. Jen ĝusta ligo kaj pliaj novaĵoj pri la konkurso.

La esperanta video de Date With History estas en la dua pozicio sed la video en la tria pozicio rapide kreskas kaj estas granda risko ke la esperanta video perdu unu pozicion en la rango. Ĉu ni lasos tion okazi? Tiom da esperantistoj en Facebook kaj ni ne sukcesos enmeti esperantan paroladon en Rio+20? Bv. helpi nin per voĉdonoj kaj varbado!!! http://datewithhistory.com/#!/media/nvghcy

Helpu ankaŭ nia samideano Kotha Naga Siva Kumar, kiu konkuras kiel reprezentanto de Azio. Ni du ja povas venki se la esperantistaro amase voĉdonos por ni!!! http://datewithhistory.com/#!/media/orkrde

Mankas nur 1 tago!!! Ni devu intense varbadi pri tiuj videoj por ke Esperanto iru al Rio+20!!!
Kial gravas voĉdoni por esperantaj videoj ĉe Date With History? Malkovru ĉe http://muzaiko.info/podkasto/podkasto-2012-05-02.ogg ekde la 17-a minuto!

Venontaj renkontiĝoj

6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio Ludger Schmeink ludger.schmeink ĉe esperanto.de

Trejnseminario "MediaED Lab" 7-16 majo 2012 - Rigo, Bernati, Latvio http://tejo.org/eo/node/1434

75 jarojn Paco kaj Justeco, 12a de majo 2012, Brügge, Belgio heidi.en.esperantujo ĉe gmail.com

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

Konferenco kaj ateliero pri sociaj kaj sonvidaj komunikiloj 19a ĝis la 24 de majo 2012 - en Budapest, Hungario http://tejo.org/eo/node/1437

Komuna Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso, samtempe 89a Germana Esperanto-Kongreso, de la 25a ĝis la 28a de majo 2012 (dum Pentekosto) en la urbo Berlin-Lichtenberg http://www.esperanto.de/kek2012/

Ekzotika Renkontiĝeto, 26a de majo ĝis 27a de majo 2012, en Berlin, Germanio https://www.facebook.com/events/208446285931331/

Landa kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu (apud Nantes, Francio), 25a ĝis la 29a de majo http://esperanto-france.org/congres-national-esperanto-2012

3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012, Pocinhos, Brazilo http://jrn-eo.blogspot.com

Junulara Semajnfino, Liverpool, Britio, 22a de junio 2012 http://www.jeb.org.uk/lpool2012eo

Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo okazos la 29an kaj la 30an de junio kaj la 1an de julio, en Canet de Mar http://www.esperanto.cat/ir2012

NASK 2012 (25 de junio ĝis 4a de julio), Dallas, Teksaso http://esperanto.org/nask

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

SOMERE ĝui en bela naturo: 13-a ĝis 21-a de julio 2012, Jünkerath, Eifel http://www.esperantoland.org/somere/

Ŝanĝo: 10a KEF en 2013! KEFeto Stafeto, 10a de julio 2012, Kopenhago, Danio http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio, okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

"Renkontiĝo de Amikoj“ 17a-25a de julio 2012, Bajkalo, Rusio http://ra.nsk.ru/RA-7/

Somera Esperanto-Studado (SES-2012) okazos inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012, Nitra, Slovakio http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/

Esperanto-kastelo Greziljono: julio-21/28: Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s1

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE http://gresillon.org/s2

Venu kun ni al Neninsulo, Hungario atendas vin! (IJS 2012), 30a de julio - 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo.

Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio: La 1-an ĝis 26-an de aŭgusto okazos Ecotopia 2012 kaj 12-an ĝis 19-an de aŭgusto okazos Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-04/11: Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete: http://gresillon.org/s3

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk

Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-11/20: Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012, Jalto, Ukrainio http://satesperanto.org/Bonvenon.html

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

FESTO 2012 | Lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo!, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012, Métabief, Francio http://festo2012.esperanto-jeunes.org

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Jarfine al 29a IF, Dortmund, Germanio 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de

4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013 Naumburg, Germanio http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu