[36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA] PLI ALTA RABATO EN LA LIBROSERVO!!! 28a de aprilo 2012
Malsukcesa elŝuto.
TEJO-aktuale: numero 312, 2012-04-20
Malsukcesa elŝuto.
La 9an de junio okazos tutmonda sesio de la KER-ekzamenoj (pri lingvo-scioj
laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro). Laŭ la alvokoj 25 organizaĵoj el
13 landoj anoncis sian intencon organizi sesion en tiu tago.
Ĉu vi jam ekzameniĝis?
Kaze de sukcesa ekzameno je nivelo C1, TEJO redonas nun al siaj membroj
7,50 eŭrojn de la ekzameno-kostoj (15 € se estas kompleksa — skriba
kaj parola — ekzameno). Pli da informoj pri la ekzamenoj legeblas ĉe: http://edukado.net/ekzamenoj/ker.
Se vi volas peti la subvencion de TEJO, bonvolu kontakti Petra: petra ĉe tejo punkto org.
Legu
pli: http://tejo.org/eo/node/1442
Jen video farita de skipo de brazilanoj (mi aktoris) por konkurso de
filmetoj por Rio+20. 3 filmoj estos elektitaj de la publiko por la finalo,
kiam koalicio de pluraj NROj kaj kelkaj aktivuloj pri medioprotektado
voĉdonos por elekti la venkonton, kiu parolos al ŝtatestroj. Se mi
venkos, mi parolos al ili esperante.
La video ne temas nur pri esperanto, ĉar la temo de tiu konkurso estas
tute alia, sed se esperantistoj amase voĉdonos por tiu video, gravuloj
pliserioze traktos esperanton, do, gravas ke la esperantistaro klopodu
disvastigi tiun filmeton kaj voĉdoni en ĝi.
Gravas mencii ke por voĉdoni necesas klaki sur la steleto, se oni klakas
sur butono de Facebook tio ne validas kiel voĉdono, sed la plejmulto de la
esperantistoj al kiuj mi petis voĉdonojn ne rimarkis tion kaj ne
voĉdonis, nur ŝatis.
Amike, Rafael.
http://www.citizenglobal.com/gcca/datewithhistory/media/nvghcy?device_id=134
La fina deklaro de la Konferenco de Neregistaraj Organizoj, kiun la
Departemento pri Publika Informado de Unuiĝintaj Nacioj okazigis en Bonn
en septembro pasintjare, fariĝis oficiala dokumento de la Ĝenerala
Asembleo de UN. Ĝi estis tradukita al ĉiuj oficialaj lingvoj de UN kaj la
20-an de marto registrita en la aktoj de la Ĝenerala Asembleo .
Pliaj informoj: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 450, 2012-04-20, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=450#2)
Por omaĝi la 125-an datrevenon de la apero de la Unua Libro de Esperanto
kaj por reklami la lingvon, UEA mendis ĉe la nederlanda kompanio PostNL
poŝtmarkon kun la jubilea emblemo desegnita de la brita esperantisto Peter
Oliver. Ĝi validas por afranki unuaklasan enlandan leteron ĝis 20gr. en
Nederlando.
En marto la jubilea simbolo aperis sur poŝtmarko mendita de
Esperanto-Asocio de Finnlando. La nova nederlanda marko estis eldonita
sojle de la Malferma Tago de la Centra Oficejo (28 aprilo), sed ĝi estas
jam aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA, en blokoj de 10 markoj. Unu bloko
kostas EUR 6,00 (plus afranko; kvanta rabato ne estas aplikebla).
La poŝtmarko pri la 125-jariĝo de Esperanto estas la kvina laŭ mendo de
UEA. La antaŭaj markoj ricevis multe da publikeco en nederlandaj filatelaj
revuoj, kaj la nova marko certe spertos la samon. La temoj de la unuaj du
markoj, aperintaj en 2008, estis la 93-a UK en Roterdamo kaj la 100-a
datreveno de la fondo de UEA. Ili ambaŭ estas jam elĉerpitaj, sed
ankoraŭ haveblaj estas la poŝtmarkoj pri la 150-a datreveno de L.L.
Zamenhof kaj la 100-a datreveno de Ivo Lapenna, ambaŭ eldonitaj en 2009.
Ankaŭ ili estas vendataj en blokoj de 10 markoj (EUR 5,50 por bloko).
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 450, 2012-04-20, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=450#1
)
Tio ĉi daŭris kelkajn monatojn, sed nun, finfine, la promesata
vekhorloĝo venas! Finfine eblas vekiĝi per la muziko de viaj plej
ŝatataj stacioj.!
Tio signifas ke oni povas ekz. vekiĝi per Muzaiko je la horo 6.45 matene
dum la labortago kaj 10 dum la semajnfino :-)
Mi enmetis kelkajn proponojn por stacioj, iru al la menuo kaj enŝaltu
ilin aŭ redaktu ilin.
Krom tio estas amaso da etaj plibonigoj, kaj ebleco subteni la programon
(per donaco aŭ per reklamoj).
Dum la fino de aprilo mi testos tiun ĉu version, mi petas vin skribi se
vi renkontas problemojn kun la nova versio.
En tiu ĉi versio mi devas peti por kelkaj pliaj permesoj por ke la
vekhorloĝo funkciu (kaj unu por onta donaca funkcio). Espereble tio ne
fortimigos homojn.
Eblas elŝuti ĝin de Guglo Play https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio
aŭ rekta elŝuto de http://code.google.com/p/esperanto-telefono/downloads/detail?name=EsperantoRadio-release-v110.apk
Kore, Jacob
37 ESPERANTO TAGOJ de BYDGOSZCZ kun 41 SESIO Internacia Akademio de la
Sciencoj (AKB/AIS) dum 19–26 de aprilo 2012 okaze de 666 JAROJ de URBO
BYDGOSZCZ kaj 125 – JARA JUBILEO de ESPERANTO andreo ĉe rubikon.net.pl
ĈeSKEJ en Ostrava, Ĉeĥio, aprilo 20 ĝis aprilo 22 2012 http://mladez.esperanto.cz/?p=916&lang=eo
PRINTEMPA kursa SEMAJNO: seminario Mondvojaĝantoj, intensivaj kursoj,
internaciaj KER-ekzameno 13a ĝis 21a de aprilo 2012 http://gresillon.org/printempo
Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012, Skotlando
http://britakongreso.org/eo/
[baveleto] Trilanda renkontiĝo en Tongeren, Belgio, la 22an de aprilo
2012 http://www.tongeren.be/Toerisme
(elektu vian lingvon)
Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout,
suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/
aŭ krokodila2012 ĉe
gmail.com
Hispana Kongreso de Esperanto, 27a de aprilo ĝis 1a de majo, Almagro,
Hispanio http://www.esperanto.es/kongreso
La 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 28-an de aprilo http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=447#1
Beneluksa Kongreso, de aprilo 28 ĝis majo 1, La Marlagne, Belgio http://www.esperanto-wallonie.be
JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo), de la 28a ĝis la 30a de aprilo,
Hungario, Szeged http://www.esperanto-junularo.hu/p/jer.html
6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen
(TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio Ludger Schmeink ludger.schmeink ĉe
esperanto.de
Trejnseminario "MediaED Lab" 7-16 majo 2012 - Rigo, Bernati, Latvio http://tejo.org/eo/node/1434
75 jarojn Paco kaj Justeco, 12a de majo 2012, Brügge, Belgio heidi.en.esperantujo ĉe
gmail.com
Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en
Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de
Konferenco kaj ateliero pri sociaj kaj sonvidaj komunikiloj 19a ĝis la 24
de majo 2012 - en Budapest, Hungario http://tejo.org/eo/node/1437
Komuna Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso, samtempe 89a Germana
Esperanto-Kongreso, de la 25a ĝis la 28a de majo 2012 (dum Pentekosto) en
la urbo Berlin-Lichtenberg http://www.esperanto.de/kek2012/
Ekzotika Renkontiĝeto, 26a de majo ĝis 27a de majo 2012, en Berlin,
Germanio https://www.facebook.com/events/208446285931331/
Landa kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu (apud Nantes,
Francio), 25a ĝis la 29a de majo http://esperanto-france.org/congres-national-esperanto-2012
3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012, Pocinhos, Brazilo http://jrn-eo.blogspot.com
Junulara Semajnfino, Liverpool, Britio, 22a de junio 2012 http://www.jeb.org.uk/lpool2012eo
Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna
Esperanto-Junularo okazos la 29an kaj la 30an de junio kaj la 1an de julio,
en Canet de Mar http://www.esperanto.cat/ir2012
NASK 2012 (25 de junio ĝis 4a de julio), Dallas, Teksaso http://esperanto.org/nask
TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu
SOMERE ĝui en bela naturo: 13-a ĝis 21-a de julio 2012, Jünkerath,
Eifel http://www.esperantoland.org/somere/
Ŝanĝo: 10a KEF en 2013! KEFeto Stafeto, 10a de julio 2012, Kopenhago,
Danio http://kef10.saluton.dk/
OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio,
okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz
9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/
"Renkontiĝo de Amikoj“ 17a-25a de julio 2012, Bajkalo, Rusio http://ra.nsk.ru/RA-7/
Somera Esperanto-Studado (SES-2012) okazos inter la 21-a kaj la 29-a de
julio 2012, Nitra, Slovakio http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/
Esperanto-kastelo Greziljono: julio-21/28: Art-amatora semajno kun teatro,
muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete:
http://gresillon.org/s1
Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2
2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika
seminario de AVE http://gresillon.org/s2
Venu kun ni al Neninsulo, Hungario atendas vin! (IJS 2012), 30a de julio -
5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo
Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio: La 1-an
ĝis 26-an de aŭgusto okazos Ecotopia 2012 kaj 12-an ĝis 19-an de
aŭgusto okazos Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio http://ecotopia2010.org aŭ kontaktu
Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl
Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-04/11: Turisma kultura semajno,
kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj
kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete: http://gresillon.org/s3
IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk
Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-11/20: Pupteatra festivalo por
infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun
Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj
interrete: http://gresillon.org/s4
85-a kongreso de SAT, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012, Jalto, Ukrainio http://satesperanto.org/Bonvenon.html
TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a
de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205
FESTO 2012 | Lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo!, 17a ĝis 24a de
aŭgusto 2012, Métabief, Francio http://festo2012.esperanto-jeunes.org
79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo,
Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/
[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a de
oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html
Jarfine al 29a IF, Dortmund, Germanio 27a de decembro 2012 ĝis 3a de
januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de
4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013
Naumburg, Germanio http://www.facebook.com/junularaesemajno
kaj http://www.jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu