TEJO-aktuale: numero 311, 2012-07-28

Aperoj en aprilo kaj majo 2012: Novaj KDoj ĉe Vinilkosmo

La KD „Originoj“ de Zhou Mack Mafuila jam aĉeteblas en la retejo de Vinilkosmo: http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd110&lng=e kaj la dua plena albumo de ETERNE RIMA - Taglibro de brutulo aĉeteblos en majo. La video jam haveblas ĉe http://www.youtube.com/watch?v=rHbKiYLr2YA

La Riverego 107 aperis

Legu la novaĵojn de la aktuala eldono ĉe http://www.esperanto.qc.ca

Nova filmo-projekto: "La Plejpleja Festivalo“

Dokumenta filmo pri la Kultura Esperanto-Festivalo en 2005. Paŭzu dum 10 minutoj, kaj bonvolu rigardi tiun fimeton kaj disvastigi ĝin inter viaj geamikoj - Vi povas fari kontribuojn, elekti rekompenson aŭ simple sekvi la novaĵojn pri la projekto. Se sufiĉe da homoj apogos ĝin , eblos realigi "La Plejplejan Festivalon". Pliaj informoj: http://www.indiegogo.com/kef2005

[Esperanto] http://vortaro.net funkcias

Okazas laboroj! Tiu ĉi paĝo estas kreita por la reta versio de PIV. Rigardu http://vortaro.net (vi devas registriĝi aŭ ensaluti per via lernu-pasvorto).

Ekzotika Renkontiĝeto, 26a de majo ĝis 27a de majo 2012, en Berlin, Germanio

Kiel kromprogramo al la Komuna Esperanto Kongreso ni proponas al ekzotikemuloj ekskursojn al ekzotikaj restoracioj kaj ekzotikaj aktivadoj.
Provizora listo:
* tibeta restoracio
* vjetnamaj bastonpanoj
* usonaj kukoj
* sudanaj manĝetoj
* vizito al "Karneval der Kulturen": ekzotika festivalo
* azia karaokejo
Legu pli: https://www.facebook.com/events/208446285931331/

Junulara Semajnfino, Liverpool, Britio, 22a de junio 2012

La sekva renkontiĝo de JEB okazos en la historia havenurbo Liverpool. Pli da informo pri la interesa programo troviĝas ĉe nia retpaĝo: http://www.jeb.org.uk/lpool2012eo

Ŝanĝo: 10a KEF en 2013! KEFeto Stafeto, 10a de julio 2012, Kopenhago, Danio

Saluton amikoj de Kultura Esperanto Festivalo,

Ni ĝojas anonci al vi jam nun KEF 2013! Ĝi okazos en la sama loko, Hillerød norde de Kopenhago. Por prepariĝi bone por la sekvontjare neforgesebla KEF ni decidis transformi la ĉi-jaran KEF al senpaga, unutaga koncerto je la 10-a de julio en Kopenhago sub la nomo KEFeto-Stafeto (ĝi transdonas la bastonon de pasintjara JUK al sekvontjara KEF). Venos kelkaj el la mondfamaj artistoj promesitaj por KEF10.

Tiuj, kiuj jam antaŭpagis ĉi-jare, rericevos siajn pagojn.

Kopenhago, 10-a de julio: ĉeestu!

Helpu esplori esperanton!

Ĉu mi rajtas peti dek minutojn de via tempo? Temas pri malgranda anonima demandaro, kiun mi bezonas por mia projekto pri lingvistiko; vi tre helpus al mi, se vi plenumus ĝin. Antaŭdankon.

Ligilo al la demandaro: https://docs.google.com/spreadsheet/viewform?formkey=dFJRelFfMDBucm9WX0VhSVhncThMVkE6MQ#gid=0

Se vi interesiĝos pri la rezultoj de mia esploro, skribu al mi, kaj mi sciigos vin, kiam ili aperos rete.

Amike, Daria Zelenina flythreebucksfly ĉe gmail.com

Fajro en Donneville ĉe Vinilkosmo, sekvo

Post la fajro en niaj ejoj fine de la pasinta jaro, kaj dum kvinmonata necerteco kiam Vinilkosmo restis sen asekuro por la provludejoj kaj registrejo, ni fine trovis solvon.

La ejoj estas denove asekurataj de post la 1-a de aprilo 2012. Tio eblas nur pere de la asocio Eurokka, ĉar neniu asekurkompanio akceptis kovri la konstruaĵojn sekve de la fajro en pasinta septembro.

Vinilkosmo kontraktis tra Eurokka ĉe la nova asekurkompanio por fari la riparojn kaj fari ĉiujarajn kontrolojn pri la kontraŭfajra kaj elektra instalaĵoj pere de oficialaj fakuloj. Ĉi tiuj konformigoj kaj kontroloj estas farataj, kaj en februaro kaj marto Vinilkosmo komencis malkonstrui la brulintan ejon.

La konstruista entrepreno ĵus komencis la rekonstruadon en la unua semajno de aprilo per la mono de la antaŭa asekurkompanio. Bedaŭrinde, ĉi tiu kompanio rifuzas repagi la tutan laborkoston, ĉar, laŭ ĝi, la ejo estis kaduka.

Vinilkosmo estos konstrutereno dum pluraj monatoj, sed tamen ne forgesos la nombrajn aktualajn muzikprojektojn nek la orelojn de siaj legantoj!

Venontaj renkontiĝoj

37 ESPERANTO TAGOJ de BYDGOSZCZ kun 41 SESIO Internacia Akademio de la Sciencoj (AKB/AIS) dum 19–26 de aprilo 2012 okaze de 666 JAROJ de URBO BYDGOSZCZ kaj 125 – JARA JUBILEO de ESPERANTO andreo ĉe rubikon.net.pl

ĈeSKEJ en Ostrava, Ĉeĥio, aprilo 20 ĝis aprilo 22 2012 http://mladez.esperanto.cz/?p=916&lang=eo

PRINTEMPA kursa SEMAJNO: seminario Mondvojaĝantoj, intensivaj kursoj, internaciaj KER-ekzameno 13a ĝis 21a de aprilo 2012 http://gresillon.org/printempo

Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012, Skotlando http://britakongreso.org/eo/

[baveleto] Trilanda renkontiĝo en Tongeren, Belgio, la 22an de aprilo 2012 http://www.tongeren.be/Toerisme (elektu vian lingvon)

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

Hispana Kongreso de Esperanto, 27a de aprilo ĝis 1a de majo, Almagro, Hispanio http://www.esperanto.es/kongreso

La 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 28-an de aprilo http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=447#1

Beneluksa Kongreso, de aprilo 28 ĝis majo 1, La Marlagne, Belgio http://www.esperanto-wallonie.be

JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo), de la 28a ĝis la 30a de aprilo, Hungario, Szeged http://www.esperanto-junularo.hu/p/jer.html

6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio Ludger Schmeink ludger.schmeink ĉe esperanto.de

Trejnseminario "MediaED Lab" 7-16 majo 2012 - Rigo, Bernati, Latvio http://tejo.org/eo/node/1434

75 jarojn Paco kaj Justeco, 12a de majo 2012, Brügge, Belgio heidi.en.esperantujo ĉe gmail.com

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

Konferenco kaj ateliero pri sociaj kaj sonvidaj komunikiloj 19a ĝis la 24 de majo 2012 - en Budapest, Hungario http://tejo.org/eo/node/1437

Komuna Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso, samtempe 89a Germana Esperanto-Kongreso, de la 25a ĝis la 28a de majo 2012 (dum Pentekosto) en la urbo Berlin-Lichtenberg http://www.esperanto.de/kek2012/

Landa kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu (apud Nantes, Francio), 25a ĝis la 29a de majo http://esperanto-france.org/congres-national-esperanto-2012

3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012, Pocinhos, Brazilo http://jrn-eo.blogspot.com

Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo okazos la 29an kaj la 30an de junio kaj la 1an de julio, en Canet de Mar http://www.esperanto.cat/ir2012

NASK 2012 (25 de junio ĝis 4a de julio), Dallas, Teksaso http://esperanto.org/nask

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

SOMERE ĝui en bela naturo: 13-a ĝis 21-a de julio 2012, Jünkerath, Eifel http://www.esperantoland.org/somere/

10a Kultura Esperanto Festivalo, Danio, Hillerød (norde de Kopenhago), la 10a ĝis la 16a de julio http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio, okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

"Renkontiĝo de Amikoj“ 17a-25a de julio 2012, Bajkalo, Rusio http://ra.nsk.ru/RA-7/

Somera Esperanto-Studado (SES-2012) okazos inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012, Nitra, Slovakio http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/

Esperanto-kastelo Greziljono: julio-21/28: Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s1

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE http://gresillon.org/s2

Venu kun ni al Neninsulo, Hungario atendas vin! (IJS 2012), 30a de julio - 5a de aŭgusto 2012 http://www.ijs.hu/eo

Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio: La 1-an ĝis 26-an de aŭgusto okazos Ecotopia 2012 kaj 12-an ĝis 19-an de aŭgusto okazos Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio http://www.ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-04/11: Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete: http://gresillon.org/s3

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk

Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-11/20: Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012, Jalto, Ukrainio http://satesperanto.org/Bonvenon.html

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

FESTO 2012 | Lasta FESTO antaŭ la fino de la mondo!, 17a ĝis 24a de aŭgusto 2012, Métabief, Francio http://festo2012.esperanto-jeunes.org

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Jarfine al 29a IF, Dortmund, Germanio 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de

4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013 Naumburg, Germanio http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu