TEJO-aktuale: numero 310, 2012-03-22
Teatra staĝo en Esperanto, en kiu Esperanto ne estas celo, sed ilo!
Malkovru rusajn kulturon kaj teatron
Vizitu Vilnon kaj vivu 10 tagojn en Minsko
Partoprenu frenezan travivaĵon
La sistemo de Stanislavski adaptita en Esperanto
Plibonigu vian scipovon de Esperanto
Venu ludi spektalon dum Kongreso de EEU
Malkovru Irlandon kaj ĝiajn pejzaĝojn
Partoprenu dektagan intensivan staĝon laŭ tradicia rusa metodo de
Stanislawski kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata
teatro, scena esprimado, klakdancado, parolprononcado, kantado,
bio-mekaniko.
La staĝo akceptas komencantojn kaj profesiulojn de teatro, kiuj estos
gvidataj de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko en la
rusa lingvo. Samtempa interpretado al Esperanto, permesos al vi plene
malkovri la teatro-lernadon tiel, kiel oni instruas ĝin en rusparolantaj
landoj.
Je la fino de la staĝo okazos spektaklo por la publiko. Poste ni proponas
al vi veturi kune al Galivo en Irlando por ludi esperantan spektaklon dum
la EEU kongreso 2012. La spektaklo utiligos la ekzercojn kaj verkojn
ellaboritajn dum la staĝo.
Instruistoj, sendu viajn gelernantojn sperti esperanton!
Kosto laŭ la dato de aliĝo:
350 € ĝis la 15-a de aprilo 2012
400 € post la 16-a de aprilo 2012
Vizitu http://www.morgaulaprintempo.eu,
tie vi trovos necesajn informilojn kaj aliĝilon
Vidu la filmeton pri la 1a Esperantlingva Teatro-Staĝo http://youtu.be/YQH3xVOlSYI
Koran dankon!
Jadwiga RUDA
Asocio MORGAŬ LA PRINTEMPO
Adreso:
DEMAIN LE PRINTEMPS
14 rue de la Tour d'Auvergne
75009 Paris
Francio
Tel/fakso + 33 1 42 81 33 96
morgau.la.printempo ĉe
gmail.com
Laŭ la oficiala statistiko, aperinta en la aprila numero de la revuo
Esperanto, en 2011 UEA havis 5321 individuajn membrojn en 118 landoj, t.e.
je 33 pli ol en 2010. La pinto de 12 landoj konsistis el Francio (534;
-13), Germanio (502; -4); Brazilo (385; +11), Japanio (358; -8), Usono
(285; -10), Nederlando (233; -6), Italio (181; +1), Rusio (144; +56),
Hispanio (142; +1), Svedio (142; +8), Belgio (136, -1), kaj Britio (133;
-2). En Kubo, la lando de la Universala Kongreso en 2010, estis 107 membroj
(-54), kaj en la pasintjara kongreslando Danio 109 membroj (+6).
Iom malkreskis la nombro de aligitaj membroj, t.e. tiuj membroj de la
landaj asocioj, kiuj ne estas samtempe individuaj membroj de UEA. Ili
nombris 10480 (-47). Sur la unua loko estis Ĉinio kun 1051, same multe
kiel en 2010. Por pli ol 300 aligitaj membroj pagis Japanio (908; +7),
Pollando (750; +50), Italio (678; -93), Germanio (653; -18), Belgio (461;
+59), Kroatio (398; +139), Usono (386; -102), Britio (336; -3) kaj Svedio
(314; +15).
La tuta UEA-membraro, kiu konsistas el la individuaj kaj aligitaj membroj
kune, estis pasintjare 15801 (–14). Malpli ol 30-jaraj estis 373
individuaj membroj, kiuj do samtempe estis individuaj membroj de la
junulara sekcio TEJO (+49). Krome, 1714 el la aligitaj membroj estis malpli
ol 30-jaraj (-20), tiel ke TEJO havis entute 2087 membrojn (+29).
La revuo Esperanto havis pasintjare 3300 pagitajn abonojn (-208) kaj la
renovigita revuo de TEJO, Kontakto, 653 (+56). (Fonto: Gazetaraj Komunikoj
de UEA, N-ro 449, 2012-03-22, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=449#1
)
Jen mi prezentas al vi la 10-an SOMERE en julio ĉi-jare en Jünkerath
Ĉi-jare ni povos jubilei: Okazos la 10-a Somera Mezeŭropa Renkontiĝo
(SOMERE), de la 13-a ĝis la 21-a de julio 2012. Ni denove kunvenos en la
plaĉa Jünkerath, en la Eifel-regiono, meze inter Kolonjo kaj Trier
(Treviro), Germanio, kie okazis jam pluraj belaj someraj kunvenoj de
EsperantoLand.
Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en
internacia rondo? Ĉu ĉi-jare meze de julio konvenos kaj plaĉos al vi?
Tiam
Venu SOMERumi kun ni!
Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj
Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas ligi
lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.
Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de dek jaroj
aŭ pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn kaj
aliflanke povas leĝere akompani la lingvan progreson de la aliaj.
Lerni Esperanton en EsperantoLando
Lagumado, promenoj, ludoj, prelegoj kaj multa babilado
En domo aŭ tendo
Venonta fino de aliĝperiodo: 15-a de aprilo
Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj aliĝi. Jen la
informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE, http://www.esperantoland.org/somere/.
Se restas demandoj, mi volonte respondos al ili.
Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE, ĉu?
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
Internaciaj ferioj: http://www.esperantoland.org
Ni esperas, ke vi bonfartas kaj planas Esperanto-plenan someron...
simile al ni, teamo de HEJ.
Ni ŝatus veki vian atenton, ke ni ankaŭ ĉi-jare okazigos IJS-n
(Internacia Junulara Semajno, 30a de julio - 5a de aŭgusto) kaj zorgos pri
tio ke ĝi iĝu neforgesebla. Tion realigi helpos cetere pluraj aferoj:
unika ejo kaj loĝeboj en rava travivaĵparko, proksima naturo kaj bunta
programo. Nur kelkaj eroj de ĝi: akvobatalo, ekskurso, kazino kaj aŭkcio
kaj... koncerto de JoMo!
Malkovru, ke estas tamen vero
Via kara infanaĝa revo;
Ne estu ĉi-foje prokrastulo,
Venu kun ni nun al Neninsulo!
Por detaloj kaj aliĝilo vizitu nian retpaĝon: http://www.ijs.hu/eo.
Esperas je somera revido, amike: la tuta IJS-teamo
Fariĝu ŝatanto de lernu! ĉe la oficiala Facebook-paĝo de lernu! http://www.facebook.com/lernu.net
Ekkonu aliajn lernu-uzantojn, interŝanĝu interesajn ligilojn, kaj ekhavu
gravajn informojn pri la paĝaro!
37 ESPERANTO TAGOJ de BYDGOSZCZ kun 41 SESIO Internacia Akademio de la
Sciencoj (AKB/AIS) dum 19–26 de aprilo 2012 okaze de 666 JAROJ de URBO
BYDGOSZCZ kaj 125 – JARA JUBILEO de ESPERANTO andreo ĉe rubikon.net.pl
ĈeSKEJ en Ostrava, Ĉeĥio, aprilo 20 ĝis aprilo 22 2012 http://mladez.esperanto.cz/?p=916&lang=eo
PRINTEMPA kursa SEMAJNO: seminario Mondvojaĝantoj, intensivaj kursoj,
internaciaj KER-ekzameno 13a ĝis 21a de aprilo 2012 http://gresillon.org/printempo
Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012,
Skotlando http://britakongreso.org/eo/
[baveleto] Trilanda renkontiĝo en Tongeren, Belgio, la 22an de aprilo
2012 http://www.tongeren.be/Toerisme
(elektu vian lingvon)
Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout,
suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/
aŭ krokodila2012 ĉe
gmail.com
Hispana Kongreso de Esperanto, 27a de aprilo ĝis 1a de majo, Almagro,
Hispanio http://www.esperanto.es/kongreso
La 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 28-an de aprilo http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=447#1
Beneluksa Kongreso, de aprilo 28 ĝis majo 1, La Marlagne, Belgio http://www.esperanto-wallonie.be
JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo), de la 28a ĝis la 30a de aprilo,
Hungario, Szeged http://www.esperanto-junularo.hu/p/jer.html
6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen
(TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio Ludger Schmeink ludger.schmeink ĉe
esperanto.de
Trejnseminario "MediaED Lab" 7-16 majo 2012 - Rigo, Bernati, Latvio http://tejo.org/eo/node/1434
75 jarojn Paco kaj Justeco, 12a de majo 2012, Brügge, Belgio heidi.en.esperantujo ĉe
gmail.com
Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en
Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de
Komuna Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso, samtempe 89a Germana
Esperanto-Kongreso, de la 25a ĝis la 28a de majo 2012 (dum Pentekosto) en
la urbo Berlin-Lichtenberg http://www.esperanto.de/kek2012/
Landa kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu (apud Nantes,
Francio), 25a ĝis la 29a de majo http://esperanto-france.org/congres-national-esperanto-2012
3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012, Pocinhos, Brazilo http://jrn-eo.blogspot.com
Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna
Esperanto-Junularo okazos la 29an kaj la 30an de junio kaj la 1an de julio,
en Canet de Mar http://www.esperanto.cat/ir2012
NASK 2012 (25 de junio ĝis 4a de julio), Dallas, Teksaso http://esperanto.org/nask
TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio
http://www.morgaulaprintempo.eu
10a Kultura Esperanto Festivalo, Danio, Hillerød (norde de Kopenhago),
la 10a ĝis la 16a de julio http://kef10.saluton.dk/
OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio,
okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz
9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/
"Renkontiĝo de Amikoj“ 17a-25a de julio 2012, Bajkalo, Rusio http://ra.nsk.ru/RA-7/
Somera Esperanto-Studado (SES-2012) okazos inter la 21-a kaj la 29-a de
julio 2012, Nitra, Slovakio http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/
Esperanto-kastelo Greziljono: julio-21/28: Art-amatora semajno kun
teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj
interrete: http://gresillon.org/s1
Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2
2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika
seminario de AVE http://gresillon.org/s2
Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio: La
1-an ĝis 26-an de aŭgusto okazos Ecotopia 2012 kaj 12-an ĝis 19-an de
aŭgusto okazos Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio http://www.ecotopia2010.org aŭ
kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl
Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-04/11: Turisma kultura semajno,
kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj
kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete: http://gresillon.org/s3
IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk
Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-11/20: Pupteatra festivalo por
infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun
Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj
interrete: http://gresillon.org/s4
85-a kongreso de SAT, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012, Jalto, Ukrainio http://satesperanto.org/Bonvenon.html
TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la
25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205
79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo,
Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/
[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a
de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html
Jarfine al 29a IF, Dortmund, Germanio 27a de decembro 2012 ĝis 3a de
januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de
4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013
Naumburg, Germanio http://www.facebook.com/junularaesemajno
kaj http://www.jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu