TEJO-aktuale: numero 309, 2012-07-28

Prezidanta blogo: kiuj temoj por la estrara kunveno?

Estraro de TEJO laboras dum tuta jaro pere de interreto kaj kelkfoje jare renkontiĝas ankaŭ en reala mondo. Tiaj regulaj tutestraraj renkontiĝoj okazas dufoje jare: printempe kaj aŭtune. Tiam ni havas okazon ĉeeste, dum 2-3 tagoj intense kunlabori pri plej gravaj aferoj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1436

Noto de la redakcio

Por tiuj, kiu konfuziĝis pro la eldono 308 aŭ ne komprenis la enhavon. Tio estis ŝerco okaze de la unua de aprilo, kiu estas ŝercotago en multaj landoj. La enhavo de la alineoj priskribas diversajn tradiciojn rilate al la unua de aprilo. Ne zorgu, krom dum tiu (iom) internacia ŝercotago, TEJO-aktuale daŭre aperos en Esperanto.

Gratulu Muzaikon okaze de ĝia naskiĝtago

Muzaiko aĝas preskaŭ unu jaron, kaj daŭre vivas kaj viglas! Je la 10-a de aprilo ĝi festos sian naskiĝtagon per specialaj kaj historiaj elsendoj. Ankaŭ vi povas partopreni en tiu ĉi festo: registru hejme vian naskiĝtagan mesaĝon al Muzaiko, kaj alŝutu ĝin ĉe http://muzaiko.info/alŝutu. (Atentu: "alŝutu" en la ligilo, devas esti x-kode) Aŭ se vi ne havas registrilon, sendu al info ĉe muzaiko.info kaj ni laŭtlegos. Ni elsendos ĉiujn mesaĝojn en Muzaiko.

Krome Muzaiko daŭre povas uzi vian helpon. Mondonaci eblas nun al la UEA-konto mzik-m, kaj vi povas indiki, ĉu vi volas aperigi vian nomon en la retpaĝo de donacintoj, kaj al kio laŭ vi Muzaiko elspezu la monon. Ĉefe necesas mono por pagi la servilojn, aŭtorrajtojn, kaj registrilojn por intervjuantoj. Kaj se vi havas pli da tempo ol mono, iru al http://muzaiko.info/partoprenu kaj partoprenu!

[DEJ] 125 instruhoroj por 125 eŭroj, 12,5 stipendioj: juliaj trejnkursoj en Herzberg

Lernu Esperanton – lernu instrui Esperanton en Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo!

Speciala jubilea oferto: Esperanto 125

Junuloj sub 26 jaroj povas anonci sin ĉe la organizantoj por 50 %a rabato. Intensa lingvokurso kun instrukapabligado laŭ ILEI-normoj 13-20 kaj 20-27 julio, 2012

OFERTO: 2x1-semajna, 125 hora lernado, trejnado, eksterordinara ne nur por altnivela lingva ekzercado, perfektigo de ĉiuj kvar bazaj lingvaj kapabloj, sed instrukapabliga kurso laŭ la normoj de ILEI-UAM Poznan, eĉ taŭga por poste akiri diplomon.

STRUKTURO: 125 kurshoroj: 8 instruhoroj/tago, kaj 2-4 lernhoroj/tago ekzercado, praktiko, memlernado. La studojn helpos tuttaga praktika lingvouzo kaj uzo de la ICH-biblioteko kun aparte riĉa pedagogia-metodika fakkolektaĵo, son- kaj filmarkivo, instruhelpiloj, fakvortaroj, ktp.

KOTIZOJ: 125 kurshoroj por 125 EUR=1 instruhoro por 1 EUR! aŭ eĉ malpli! por 1 semajno/2 semajnoj A-landoj B-landoj ĝis 30.04.2012 65/125 45/80 EUR post 30.04.2012 80/140 65/125 EUR

SERVOJ: La kotizo enhavas senkostan tranoktadon por memzorgantoj en tendoj. Eblas elekti ankaŭ kelklitan ferioloĝejon aŭ 3-4 stelajn hotelojn (diversaj prezoj inter ĉ. 10-40 EUR).

Manĝado: gastkuirejoj, komuna pretigo de manĝaĵoj, ĝardena rostado, lokaj bufedoj, restoracioj.

Sendrata interreto en la Esperanto-domo kaj en la ĝardeno. Uzo de biblioteko, teknikiloj.

SUBVENCIO: Germana Esperanto-Junularo (GEJ) kaj Germana Esperanto-Centrum/Interkultura Centro Herzberg (ICH) subtenas la lernadon de junaj fakuloj por „kvalifikado de aktivuloj pri metodika-didaktika evoluado”. Ni povas disdoni 12,5 subvenciojn!

GVIDANTOJ: Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kvalifikitaj Esperanto-instruistoj kaj aliaj fakuloj

Aliĝu tuj: Interkultura Centro Herzberg, esperanto-zentrum ĉe web.de, 37412 Herzberg am Harz, Grubenhagenstr. 6

Pliaj detaloj: http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=80022548

NI KORE ATENDAS VIN!

Raporto de 1a SAS

La historia unua Sudazia Seminario (SAS) finiĝis en la 6a de marto post la aprobado de jenaj detalaj planoj:
Seminaria temo por la venonta SAS: Esperanto estu pontlingvo inter ĉiuj sudazianoj: La seminario mem pruvas ke Esperanto ja estas pontlingvo. Ni decidis okazigi SAS en ĉiu dua jaro kaj fiksi la daton kaj lokon nur unu jaron antaŭ la programo. Ni formis provizoran komitaton por kunordigi la pluan agadon de SAS. La unuaj ĉefaj celoj estos (1) kontaktiĝi kun bangladeŝaj kaj srilankaj esperantistoj kaj inviti ilin elekti reprezentantojn por la komitato; (2) instrui Esperanton en ĉiuj ĉefurboj; (3) fari publikaĵojn pri Esperantaj kaj regionaj aferoj; (4) kunlabori gefrate por la regiona movado. Legu pli: http://sudazia.blogspot.in/2012/03/raporto-de-1a-sas.html

STUDU intense en aprilo, ricevu diplomon en aŭtuno

Vi jam balbutas 24 vortojn, sed celas flue babili 24 horojn. Vi planas instrui Edzperanton, sed bezonas lingve pli klaran kleron. La plej indaj diplomitaj E-instruistoj kaptos vian verdan revon, tutcerte tutlerte. Tuluza okcitano ekscitos cin per ekzercoj 24 horojn tage. HerzBerga hungarino transsorĉas vian lingvan ason al Parnaso. Post la fina ekzameno, internacia kaj fakultativa, ĉesos ĉia ĉagreno. De la 13a ĝis la 21a de aprilo en nia kastelo Greziljono.

Informoj tie: http://gresillon.org/printempo

Aliĝo tie: http://gresillon.org/aligho

Alikaze, vidu en SOMERA PROGRAMO: http://gresillon.org/somero

Salutas Grésillon

[Esperantistoj] 221 libroj en Esperanto por senpaga elŝuto

ĈeSKEJ en Ostrava, Ĉeĥio, aprilo 20 ĝis aprilo 22 2012

Ĉiuj estas bonvenitaj por la renkontiĝo de ĈeSKEJ, kiu okazos 20a-22a aprilo en silezia urbo Ostrava. Por pliaj informoj vizitu: http://mladez.esperanto.cz/?p=916&lang=eo

Beneluksa Kongreso, de aprilo 28 ĝis majo 1, La Marlagne, Belgio

Venu festi, lerni, amikumi kaj agi kun ni!

Fine de aprilo ĝis la una de majo. en arbaro proksime de Namuro, facile atingebla trajne. Koncertoj, prelegoj, eo-kursoj, manlaborado, tajĝiĉuano, filmoj, ekskursoj...

Seminario "Profesiiĝu kaj agu!" Ĉu vi volas pli agi por Esperanto? Efike kaj moderne? Tiu seminario estas por vi! Pli da informoj kaj aliĝilo ĉe http://www.esperanto-wallonie.be

Venontaj renkontiĝoj

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cervia, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

MK - Mezorienta Kunveno, Gaziantep, Turkio, 6a ĝis 8a de aprilo http://uea.org/vikio/La_kvina_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo_en_2012

PRINTEMPE 2012, 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012, Marienburg apud Zell/Mosel, Germanio http://www.esperantoland.org/printempe

KEKSO-RENKONTIĜO, 6.4. ĜIS 9.4.2012 EN Rostock, GERMANIO http://www.esperanto.de/kekso (germane)

37 ESPERANTO TAGOJ de BYDGOSZCZ kun 41 SESIO Internacia Akademio de la Sciencoj (AKB/AIS) dum 19–26 de aprilo 2012 okaze de 666 JAROJ de URBO BYDGOSZCZ kaj 125 – JARA JUBILEO de ESPERANTO andreo ĉe rubikon.net.pl

JER (Junulara Esperanto-Renkontiĝo), de la 28a ĝis la 30a de aprilo, Hungario, Szeged http://www.esperanto-junularo.hu/p/jer.html

75 jarojn Paco kaj Justeco, 12a de majo 2012, Brügge, Belgio heidi.en.esperantujo ĉe gmail.com

PRINTEMPA kursa SEMAJNO: seminario Mondvojaĝantoj, intensivaj kursoj, internaciaj KER-ekzameno 13a ĝis 21a de aprilo 2012 http://gresillon.org/printempo

Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012, Skotlando http://britakongreso.org/eo/

[baveleto] Trilanda renkontiĝo en Tongeren, Belgio, la 22an de aprilo 2012 http://www.tongeren.be/Toerisme (elektu vian lingvon)

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

Hispana Kongreso de Esperanto, 27a de aprilo ĝis 1a de majo, Almagro, Hispanio http://www.esperanto.es/kongreso

La 36-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 28-an de aprilo http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=447#1

6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio Ludger Schmeink ludger.schmeink ĉe esperanto.de

Trejnseminario "MediaED Lab" 7-16 majo 2012 - Rigo, Bernati, Latvio http://tejo.org/eo/node/1434

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

Komuna Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso, samtempe 89a Germana Esperanto-Kongreso, de la 25a ĝis la 28a de majo 2012 (dum Pentekosto) en la urbo Berlin-Lichtenberg http://www.esperanto.de/kek2012/

Landa kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu (apud Nantes, Francio), 25a ĝis la 29a de majo http://esperanto-france.org/congres-national-esperanto-2012

3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012, Pocinhos, Brazilo http://jrn-eo.blogspot.com

Internaciisma Renkontiĝo de Kataluna Esperanto-Asocio kaj Kataluna Esperanto-Junularo okazos la 29an kaj la 30an de junio kaj la 1an de julio, en Canet de Mar http://www.esperanto.cat/ir2012

NASK 2012 (25 de junio ĝis 4a de julio), Dallas, Teksaso http://esperanto.org/nask

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

10a Kultura Esperanto Festivalo, Danio, Hillerød (norde de Kopenhago), la 10a ĝis la 16a de julio http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio, okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

"Renkontiĝo de Amikoj“ 17a-25a de julio 2012, Bajkalo, Rusio http://ra.nsk.ru/RA-7/

Somera Esperanto-Studado (SES-2012) okazos inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012, Nitra, Slovakio http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/

Esperanto-kastelo Greziljono: julio-21/28: Art-amatora semajno kun teatro, muziko, dancoj, kantoj, korpomovoj kaj intensaj kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s1

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE http://gresillon.org/s2

Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio: La 1-an ĝis 26-an de aŭgusto okazos Ecotopia 2012 kaj 12-an ĝis 19-an de aŭgusto okazos Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio http://www.ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-04/11: Turisma kultura semajno, kursoj de franca lingvo kaj Esperanto antaŭtagmeze, ekskursoj al reĝaj kasteloj ĉe rivero Luaro posttagmeze. Informoj interrete: http://gresillon.org/s3

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk

Esperanto-kastelo Greziljono: aŭgusto-11/20: Pupteatra festivalo por infanoj, junuloj, familioj. Farado de manpupoj kaj vesperaj spektakloj kun Christoph Frank. Muziko, gitaro, sporto, ludoj kaj E-kursoj. Informoj interrete: http://gresillon.org/s4

85-a kongreso de SAT, 11a ĝis 18a de aŭgusto 2012, Jalto, Ukrainio http://satesperanto.org/Bonvenon.html

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Jarfine al 29a IF, Dortmund, Germanio 27a de decembro 2012 ĝis 3a de januaro 2013 http://www.internacia-festivalo.de

4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013 Naumburg, Germanio http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu