TEJO-aktuale: numero 305, 2012-02-29

Somera Esperanto-Studado (SES-2012) okazos inter la 21-a kaj la 29-a de julio 2012, Nitra, Slovakio

Jam la kvina fizika lernu!-renkontiĝo okazos en okcidentslovaka historia urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava, 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, kaj 155 km de Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

- Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;

- Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;

- Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Legu pli: http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/2012/

Jarfine al 29a IF, Dortmund, Germanio - Unua Informilo

Dortmund, la 'enira pordo' al la konata Ruhr-regiono, bonvenigas vin! Komforta domo kun belaj salonoj kaj etosoplena trinkejo (iama profesia restoracio, nia estonta 'Knajpo') ofertas al vi agrablan restadon. La domo situas en sentrafika flanka strato, urbocentre, nur 300 m al ŝatata piedira strato (kun multaj vendejoj kaj butikoj) kaj 500 m al la ĉefa stacidomo. Ni rekomendas alveni per trajno, la urbo estas facile atingebla per naciaj kaj internaciaj trajnoj. Informiĝu pli detale perrete aŭ en niaj informiloj. Enkadre de IF okazos la 6-a Internacia Vintra Universitato (IVU). Pri pasintaj IF kaj IVU vi legu raportojn en 'revuo esperanto' aŭ en nia interreta paĝaro.

Festu jarfine kun ni! Aliĝoj ĝis 31 marto 2012 ĝuas plej favoran kotizon + rabatokuponon por frualiĝintoj.

INTERNACIA FESTIVALO

HDP / Hans-Dieter Platz (organizanto)

Retpoŝto: HDP ĉe internacia-festivalo.de

Interreto: http://www.internacia-festivalo.de

[pri IJK] Bonvenigu la someron ĉe la plaĝoj de Katalunio

Malsukcesa elŝuto.

Esperanto-radio por Android-aj telefonoj

Pli kaj pli da homoj uzas la plurfunkciajn telefonojn kaj tabulkomputilojn, funkciantaj per la operacia sistemo androjdo (Android).

Kiel donaco por la Esperanto-movado aperis senpaga aplikaĵo "Esperanto-radio Muzaiko" por androjdaj aparatoj, kiu ebligas aŭskultadon de pli ol 10 Esperantaj radio-kanaloj.

La programo estas senpage elŝutebla el la Androjda Bazaro. Serĉu la vorto: "Muzaiko", retumu al https://market.android.com/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio.

Post starto de la programo ĝi tuj sonigas la 24-horan radiostacion "Muzaiko".

Krome ĝi ofertas elekton el pli ol 10-kanala sortimento de Esperanto-radiopodkastoj.

Per la programo oni povas ne nur elekti inter la diversaj podkastoj de tiuj radio-kanaloj, sed ĝi aperigas ankaŭ la hejmpaĝojn de ili, kaj donas eblon por tuja kontaktado de redakcioj.

La androjda radioprogramo multe simpligas la aŭskultadon de Esperantaj radioelsendoj; la telefono estas ĉiam ĉemane kaj sufiĉas nur premo de butono por ekaŭskulti Esperanto-radion.

La programo elŝutas la sonon tra la interreto, pro tio rekomendindas esti konektita al sendrata reto aŭ havi datum-abonon, se oni volas ofte aŭskulti Esperanto-radion.

Survoje, sed ankoraŭ ne publikite, estas pluraj novaj funkcioj. Interalia oni povos uzi la Esperanto-radion kiel vekhorloĝon, por vekiĝi per agrabla Muziko en Esperanto.

Se vi havas proponojn por plibonigo de la programo vi estas bonvena kontakti la aŭtoron, Jacob Nordfalk, ĉe jacob.nordfalk ĉe gmail.com

[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] Aŭskultu Muzaiko-n! Dum okazas la voĉdonoj por komitatanoj B de TEJO, Muzaiko intervjuos ĉiujn sep kandidatojn.

Malsukcesa elŝuto.

Komuna Dana-Germana-Pola Esperanto-Kongreso, samtempe 89a Germana Esperanto-Kongreso, de la 25a ĝis la 28a de majo 2012 (dum Pentekosto) en la urbo Berlin-Lichtenberg

Kompreneble ne nur Danoj, Poloj kaj Germanoj estas invititaj, sed samideanoj el tuta Esperantujo. Legu pli: http://www.esperanto.de/kek2012/

UEA EN KONSULTA PARTNERECO KUN UNESKO

Universala Esperanto-Asocio fariĝis konsulta partnero de Unesko, la Organizo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo. Tiel decidis la Ĝenerala Direktoro de Unesko, s-ino Irina Bokova, konforme al la novaj gvidlinioj pri la rilatoj de Unesko kun Ne-Registaraj Organizaĵoj (NRO-j), kiujn la Ĝenerala Konferenco adoptis en novembro. Fakte, laŭ la novaj gvidlinioj ne plu temas pri rilatoj sed pri partnereco por pli bone esprimi, ke Unesko celas kunlabori kun NRO-j por la komunaj celoj kaj ne nur formale rilati kun ili. Por Unesko NRO-j estas gravaj, ĉar pere de ili ĝi rekte atingas la civilan socion preter la ŝtataj strukturoj.

Legu pli: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 445, 2012-02-29, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=445

ESPERANTO - STUDADO kun praktiko 2012-2013

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz Klerigejo ISTK/AKB/AIS – Akademio Internacia de la Sciencoj invitas ĉiujn por Esperanto – STUDADO en Bydgoszcz dum 2012/2013 – precipe por jenaj semestraj Esperanto – Kursoj
1. Semestro aŭtuna 2012 – dum 22.09-20.12.2012- ev. kun praktikoj en Germanio, Luksemburgo, Francio, Belgio, Nederlando, Pollando dum 14-20.12.2012
2. Semestro vintra-printempa dum 21.01 – 20.04.2013 - ev. kun praktikoj en Germanio, Luksemburgo, Francio, Belgio, Nederlando, Pollando dum 27.03-2.04.2013
BONAN STUDADON en BYDGOSZCZ - BONDEZIRAS Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz
http://www.esperanto-studium.za.pl
rete: andreo ĉe rubikon.net.pl
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo - Klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (ISTK/AKB/AIS) en Bydgoszczstr. M.Sklodowskiej - Curie 10, PL-85-094 BYDGOSZCZ, Pollando

[Amikaro de Pola Retradio en Esperanto] Pola Retadio en Esperanto havis jubilean 100-a E-elsendon, la 2an de marto

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr
La 3a Humurino en Odeso, Ukrainio, 30an de marto kaj 1an de aprilo 2012 http://humurino.retejo.info/
II-a INTERNACIA FESTIVALO DE E-KANTO, RECITADO, ORATORA KONKURSO, 31.03-02.04.2012, KARLOVO-SOPOT, BULGARIO leonov ĉe rozabg.com
28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi
IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012
MK - Mezorienta Kunveno, Gaziantep, Turkio, 6a ĝis 8a de aprilo http://uea.org/vikio/La_kvina_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo_en_2012
PRINTEMPE 2012, 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012, Marienburg apud Zell/Mosel, Germanio http://www.esperantoland.org/printempe
KEKSO-RENKONTIĜO, 6.4. ĜIS 9.4.2012 EN Rostock, GERMANIO http://www.esperanto.de/kekso (germane)
37 ESPERANTO TAGOJ de BYDGOSZCZ kun 41 SESIO Internacia Akademio de la Sciencoj (AKB/AIS) dum 19–26 de aprilo 2012 okaze de 666 JAROJ de URBO BYDGOSZCZ kaj 125 – JARA JUBILEO de ESPERANTO andreo ĉe rubikon.net.pl
75 jarojn Paco kaj Justeco, 12a de majo 2012, Brügge, Belgio heidi.en.esperantujo ĉe gmail.com
La franca Kulturdomo de Gresillon organizas sian duan PRINTEMPAN SEMAJNON de la 13a ĝis 21a de aprilo 2012 http://gresillon.org/printempo
Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012, Skotlando http://britakongreso.org/eo/
[baveleto] Trilanda renkontiĝo en Tongeren, Belgio, la 22an de aprilo 2012 http://www.tongeren.be/Toerisme (elektu vian lingvon)
Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com
6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio Ludger Schmeink ludger.schmeink ĉe esperanto.de
Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de
Landa kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu (apud Nantes, Francio), 25a ĝis la 29a de majo http://esperanto-france.org/congres-national-esperanto-2012
3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012, Pocinhos, Brazilo http://jrn-eo.blogspot.com
NASK 2012 (25 de junio ĝis 4a de julio), Dallas, Teksaso http://esperanto.org/nask
TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu
10a Kultura Esperanto Festivalo, Danio, Hillerød (norde de Kopenhago), la 10a ĝis la 16a de julio http://kef10.saluton.dk/
OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio, okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz
9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/
"Renkontiĝo de Amikoj“ 17a-25a de julio 2012, Bajkalo, Rusio http://ra.nsk.ru/RA-7/
Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2
2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE http://gresillon.org/s2
Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio La 1-an ĝis 26-an de aŭgusto okazos Ecotopia 2012 kaj 12-an ĝis 19-an de aŭgusto okazos Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio http://www.ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl
IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk
TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205
79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/
[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html
4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013 Naumburg, Germanio http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu