TEJO-aktuale: numero 304, 2012-02-24

75 jarojn Paco kaj Justeco, 12a de majo 2012, Brügge, Belgio

La bruĝa klubo (kiu festas sian 75-jariĝon ĉi-jare...) planas jubilean tagon la 12an de majo. Estos akcepto en la urbodomo, muziko, babilado... kaj por allogi ankaŭ ne-esperantistojn samtempe serĉludo. Vespere estos koncerto de JoMo. Pliaj informoj: heidi.en.esperantujo ĉe gmail.com

[esperantic.org] La Universitato de Teksaso en Dalaso bonvenigos NASK 2012!

Malsukcesa elŝuto.

37 ESPERANTO TAGOJ de BYDGOSZCZ kun 41 SESIO Internacia Akademio de la Sciencoj (AKB/AIS) dum 19–26 de aprilo 2012 okaze de 666 JAROJ de URBO BYDGOSZCZ kaj 125 – JARA JUBILEO de ESPERANTO

La partopreno en la 37 Esperanto Tagoj de Bydgoszcz kun 41 ISTK/AKB Studadsesio dum 19 – 26.04.2012 kun sep tranoktoj en hotelo aŭ studentaj domoj en Bydgoszcz kostas 150 EUR aŭ 200 USD aŭ ankaŭ kun Internacia Kurso pri Entrepreno kaj Pola Kulturo en Ekonomia Universitato en Bydgoszcz kaj monata loĝado en studenta domo de EUB kostas dum 2-30.04.2012 - 250 EUR aŭ 300 USD. La kotizojn eblas pagi ĝis la 1.03.2012. Pliaj informoj:

INTERNACIA CENTRO pri KULTURO kaj TURISMO

str. M.SKŁODOWSKIEJ-CURIE10, 85-094 BYDGOSZCZ, POLLANDO

tel./fakso: (48-52) 346-11-51

e-mail: stud-esperanto ĉe wp.pl; stud ĉe esperanto.bydgoszcz.eu; andreo ĉe rubikon.net.pl

Elekto de Komitatanoj B

Karaj individuaj membroj de TEJO! Ni ĝojas anonci al Vi, ke Vi havas la oportunon voĉdoni pri Komitatanoj B por la oficperiodo 2012-2014.
Laŭ artikolo 3.3 de la Regularo kaj laŭ Reglamento pri elekto de Komitatanoj B, la individuaj membroj elektas Komitatanojn B kiel siajn reprezentantojn en la Komitato de TEJO. Oni elektos 4 Komitatanojn B por la periodo 2012-2014. Legu pli: http://tejo.org/eo/komitatanoj-b-2012

La 24-hora Retradio Muzaiko daŭre evoluas!

Muzaiko estas kunvolontula tuttempa, tutesperanta kaj tutmojosa retradio, kia ĝis nun ne ekzistis en Esperantujo.

Ekde aprilo 2011, pli kaj pli granda grupo de volontuloj laboras por realigi tiun ĉi projekton, kaj vi povas ekde oktobro aŭskulti la tuttempan, ĉiutage ĝisdatigatan provelsendon ĉe la retpaĝo: http://muzaiko.info/.

La retradio daŭre evoluas kaj gajnas kunlaborantajn partnerojn, ekzemple vi povas aŭskulti Muzaikon pere de Androido kaj pere de Muzaiko vi povas aŭskulti novaĵojn de TEJO-Aktuale.

Por vigle vivi, Muzaiko bezonas eĉ pli da entuziasmaj homoj kiuj ŝatas verki, registri, paroli, intervjui, komputilumi... unuvorte: krei. Se vi havas hobion, profesion, pri kio vi ŝatus raporti, aŭ vi ŝatus diskonigi la agadon de via asocio, aŭ vian muzikon, vi estas ege bonvena. Se vi ne scias kiel fari, simple demandu!

Por fari tion, aliĝu al la retlisto: http://groups.google.com/group/retradio-projekto?hl=eo aŭ skribu al info ĉe muzaiko.info por havi pli da informoj.

46-a Landa Sekcio ĉe TEJO

TEJO ĝojas anonci ke per reta voĉdono, la Komitato decidis re-bonvenigi MEJ, la Meksikan Esperanto-Junularon, en la sinon de TEJO, kiel la 46-an plenrajtan Landan Sekcion.

TEJO deziras al MEJ sukceson en ilia agado kaj efikan spert-interŝanĝon kun aliaj LS-j per la komunik-kanaloj de TEJO. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1432

La 3a Humurino en Odeso, Ukrainio, 30an de marto kaj 1an de aprilo 2012

Aliĝu la mojosan Humurinon por Esperantistoj! http://humurino.retejo.info/

[Esperantistoj] Esperanto Movado: Kiu moviĝas, lernas pli bone

APERIS NOVA NUMERO DE LPLP -- SPECIALA ABON-OFERTO

En Nepalo, unu el la plej multlingvaj landoj de la mondo, pereas dekoj da lingvoj rezulte de "malplanado", laŭ kiu la registaro intence neglektas minoritatajn lingvojn. Tiel asertas profesoro Ram Ashish Giri en anglalingva artikolo, kiu aperas en la plej aktuala numero de "Language Problems and Language Planning" (Lingvaj Problemoj kaj Lingvoplanado). Prof. Giri estas nepalano kiu instruas en la Universitato Monash, Aŭstralio.

Gravas, ke esperantistoj subtenu la revuon, rekomendante al bibliotekoj, ke ili abonu ĝin, kaj mem aĉetante abonojn. La revuo aperas trifoje jare. Oni povas aboni ĝin pere de la Libroservo de UEA; la abonprezo por individuoj estas 70 eŭroj; por institucioj 214 eŭroj (plus imposto de 6% por EU-landoj).

SPECIALA OFERTO: Ĉiu, kiu abonas LPLP pere de la Libroservo de UEA antaŭ la 30-a de aprilo 2012, rajtos elekti senpage unu volumon el la Plena Verkaro de Zamenhof, pagante nur la sendokostojn. Indas samtempe mendi ankaŭ aliajn varojn, ĉar tiam la sendokostoj aldoniĝos nur por tiuj aliaj varoj kaj la Zamenhof-libro estos sendita senpage kun ili.

Legu pli: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 444, 2012-02-24, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=444

Venontaj renkontiĝoj

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

II-a INTERNACIA FESTIVALO DE E-KANTO, RECITADO, ORATORA KONKURSO, 31.03-02.04.2012, KARLOVO-SOPOT, BULGARIO leonov ĉe rozabg.com

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

MK - Mezorienta Kunveno, Gaziantep, Turkio, 6a ĝis 8a de aprilo http://uea.org/vikio/La_kvina_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo_en_2012

PRINTEMPE 2012, 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012, Marienburg apud Zell/Mosel, Germanio http://www.esperantoland.org/printempe

KEKSO-RENKONTIĜO, 6.4. ĜIS 9.4.2012 EN Rostock, GERMANIO http://www.esperanto.de/kekso (germane)

La franca Kulturdomo de Gresillon organizas sian duan PRINTEMPAN SEMAJNON de la 13a ĝis 21a de aprilo 2012 http://gresillon.org/printempo

Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012, Skotlando http://britakongreso.org/eo/

[baveleto] Trilanda renkontiĝo en Tongeren, Belgio, la 22an de aprilo 2012 http://www.tongeren.be/Toerisme (elektu vian lingvon)

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio Ludger Schmeink ludger.schmeink ĉe esperanto.de

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

Landa kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu (apud Nantes, Francio), 25a ĝis la 29a de majo http://esperanto-france.org/congres-national-esperanto-2012

3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012, Pocinhos, Brazilo http://jrn-eo.blogspot.com

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

10a Kultura Esperanto Festivalo, Danio, Hillerød (norde de Kopenhago), la 10a ĝis la 16a de julio http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio, okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

"Renkontiĝo de Amikoj“ 17a-25a de julio 2012, Bajkalo, Rusio http://ra.nsk.ru/RA-7/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE http://gresillon.org/s2

Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio
La 1-an ĝis 26-an de aŭgusto okazos Ecotopia 2012 kaj 12-an ĝis 19-an de aŭgusto okazos Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio http://www.ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013 Naumburg, Germanio http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj http://www.jes.pej.pl

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu