TEJO-aktuale: numero 303, 2012-07-28

VOLONTULU DU MONATOJN EN TULUZO – Limdato plilongita!

Ĉu vi deziras loĝi malmultekoste du monatojn en Tuluzo, malkovri belegan regionon, ĝui la vivon en vigla kaj agrabla urbo?

Ĉu vi pretas samtempe partopreni esperantajn aranĝojn kaj foje helpi en projektoplena esperanta asocio?

Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo gastigos vin en majo kaj junio 2012!

Nur unu volontulon aŭ volontulinon ni serĉas, malpli ol 30-jaraĝa, nefranclingvanon, kiu sufiĉe bone parolas esperanton.

- NI pagos por la loĝado, la manĝoj, kaj la vojaĝkostoj en la regiono (kunlima sumo).

- VI pagos la vojaĝkostojn por veni kaj reiri.

ATENTU : Tiu volontula servo ne estos oficiala, ĝi estos interkonsento pri gastigado en Tuluzo kontraŭ helpo al nia asocio.

Por kanditatiĝi, por pli da informoj: http://esperanto.toulouse.free.fr/nova/wikini/wakka.php?wiki=PaĝoVolontulo

Aŭ skribu al Marion Quenut (respondeculino pri la projekto) : esperanto.toulouse ĉe free.fr

Video-Prelego de Spomenka Štimec pri la mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto Tibor Sekelj

En 2012 oni omaĝas la 100-an datrevenon de la naskiĝo de Tibor Sekelj (1912-1988). Spomenka Štimec prelegis en la Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro 2011 pri la vivo de tiu fama mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj Esperanto-aganto. Jen la prelego kiel 40-minuta filmo. Rigardu: http://vimeo.com/36402930

[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)] IJK 2012!!! La retpaĝo pretas

Malsukcesa elŝuto.

[Esperantistoj] Raportaĵo pri la 1-a BIERo organizita de Ĉeĥa E-Junularo kaj E-mental'

Jen ĝi estas malantaŭ ni. La unua BIERo, kio memkompreneble estas la mallongigo de tute sobra nomo “... Rigardu: http://mladez.esperanto.cz/?p=744&lang=eo

[esperantic.org] Lernu kreskas en Ĉinio – ESF financas esplorviziton

Malsukcesa elŝuto.

4-a Junulara E-Semajno, 28a de decembro 2012 ĝis 4a de januaro 2013 Naumburg, Germanio

Pli da informoj haveblas en http://www.facebook.com/junularaesemajno kaj baldaŭ ankaŭ en http://www.jes.pej.pl

[Amikoj de la Kopenhaga Esperantisto-klubo] Programo Printempo 2012

Malsukcesa elŝuto.

[edukado.net] Finiĝis la unua kursaro sur la Esperanto-Insulo en Hajnano

Malsukcesa elŝuto.

[Esperanto] Google ektradukas Esperanton

Venontaj renkontiĝoj

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

II-a INTERNACIA FESTIVALO DE E-KANTO, RECITADO, ORATORA KONKURSO, 31.03-02.04.2012, KARLOVO-SOPOT, BULGARIO leonov ĉe rozabg.com

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

MK - Mezorienta Kunveno, Gaziantep, Turkio, 6a ĝis 8a de aprilo http://uea.org/vikio/La_kvina_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo_en_2012

PRINTEMPE 2012, 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012, Marienburg apud Zell/Mosel, Germanio http://www.esperantoland.org/printempe

KEKSO-RENKONTIĜO, 6.4. ĜIS 9.4.2012 EN Rostock, GERMANIO http://www.esperanto.de/kekso (germane)

La franca Kulturdomo de Gresillon organizas sian duan PRINTEMPAN SEMAJNON de la 13a ĝis 21a de aprilo 2012 http://gresillon.org/printempo

Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012, Skotlando http://britakongreso.org/eo/

[baveleto] Trilanda renkontiĝo en Tongeren, Belgio, la 22an de aprilo 2012 http://www.tongeren.be/Toerisme (elektu vian lingvon)

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio Ludger Schmeink ludger.schmeink ĉe esperanto.de

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

Landa kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu (apud Nantes, Francio), 25a ĝis la 29a de majo http://esperanto-france.org/congres-national-esperanto-2012

3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012, Pocinhos, Brazilo http://jrn-eo.blogspot.com

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

10a Kultura Esperanto Festivalo, Danio, Hillerød (norde de Kopenhago), la 10a ĝis la 16a de julio http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio, okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

"Renkontiĝo de Amikoj“ 17a-25a de julio 2012, Bajkalo, Rusio http://ra.nsk.ru/RA-7/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE http://gresillon.org/s2

Ecotopia 2012 kaj Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio
La 1-an ĝis 26-an de aŭgusto okazos Ecotopia 2012 kaj 12-an ĝis 19-an de aŭgusto okazos Klimat- kaj Energi-tendaro en Lausitz, Germanio http://www.ecotopia2010.org aŭ kontaktu Ronaldo N. ro-esp ĉe dds.nl

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu