TEJO-aktuale: numero 301, 2012-07-28

TEJO-aktuale festas sian 300-an numeron!

Feliĉan jubileon al ĝi, TEJO-aktuale ŝanĝis sian prefikson kaj eniris la 3-an centon. TA aperis komence de 2001 kun la celo liveri tujajn, aktualajn, koncizajn informojn pri la junulara E-movado, kaj nuntempe ĝiajn dissendojn, redaktitajn de Julia Noe, sekvas ĉirkaŭ 700 personoj. Ĉiuj numeroj ekde la plej unua, legeblas ĉe http://tejo.org/ta. Ni dankas al vi, niaj fidelaj kunlegantoj. Se iu el viaj amikoj deziros same ekaboni, ni memorigas ke eblas facile fari tion per speciala skatolo en maldekstra flanko de http://tejo.org.

TEJO-aktuale ĝojos ricevi viajn kurtajn informojn pri io ajn rilata al E-junularo, per la adreso http://tejo.org/tejo-aktuale/kontaktu.php aŭ retpoŝte al tejo-aktuale ĉe tejo.org.

Prezidanta blogo: rolo de komitatano

Lige kun la proksimiĝanta fino de oficperiodo de la TEJO-Komitato kaj bezono varbi novajn homojn al ĝi, oni diskutis kio ekzakte estas rolo de unuopa komitatano. Tion priskribas neniuj dokumentoj de TEJO, malkiel rolon de la tuta Komitato. Kelkaj komitatanoj prezentis siajn opiniojn kaj tiel kreiĝis kurta resumo pri rolo de komitatano. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1426

Raportu el Rio de Ĵaneiro pri la konferenco de Daŭripova Evoluo

Ĉu vi emus vive raporti el Rio de Ĵaneiro pri la UN-konferenco de Daŭripova Evoluo (RIO+20)? Se vi estas juna ĵurnalisto el Eŭropo kiu ofte raportas pri daŭripovaj temoj (aŭ emas ofte fari tion), kaj flue regas la anglan, legu la suban alvokon. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1422

Festado de Internacia Tago de Ĵazo

Ĉu vi ludas ĵazmuzikon? Se jes, aranĝu koncerton por la 30a de aprilo, kaj TEJO helpos vin varbi ĝin! Helpu nin kaj UNESKO-n plibuntigi la tagon de ĵazo por pli inkluzivaj socioj! Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1421

Konkurso Partoprenu IJK-n 2012 en Vjetnamio

TEJO ĝojas anonci ke la fonduso “Partoprenu IJK-n” denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero ŝipe, buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la provizitaj ĉambroj (por kelkaj personoj), do la diferencon vi pagos). Atentu pri la limdato: 1a de marto 2012. Legu pli: http://tejo.org/eo/p-ijk

Landa kongreso de Esperanto en Saint-Aignan de Grand Lieu (apud Nantes, Francio)

La landa kongreso de Esperanto en Francio okazos de la 25a ĝis la 29a de majo en Saint-Aignan de Grand Lieu apud Nantes, en kastelo La Plinguetière.

Ne nur kunsidoj de la partoprenantaj asocioj, sed ankaŭ prelegoj (i.a de Roman Dobrzynski), atelieroj kaj laborgrupoj, spektakloj (koncerencoj de Gijom), ekskursoj...

Informoj ĉe http://esperanto-france.org/congres-national-esperanto-2012

3a JRN en Brazilo, 7a ĝis la 10a de junio 2012

Kun la temo "Regionismo kaj Interkulturo" okazos la 3-a Junulara Renkontiĝo de Nordoriento, en la urbo Pocinhos, Brazilo, de la 7-a ĝis la 10-a de junio 2012. Pliaj informoj en la retejo de la renkontiĝo: http://jrn-eo.blogspot.com. Vi jam povas aliĝi! Enskriboj por prezentado de laboroj: de la 15-a de januaro ĝis la 15-a de aprilo. La renkontiĝo kalkulas je la apogo de la Urba Sekretariejo de Kulturo kaj Sportoj. Okazontaj kursetoj kaj prezentadoj rajtigos al diplomoj kaj atestiloj.

Favora aliĝkotizo gis fino de februaro: 70a Regiona staĝo de Esperanto, 23-25ajn de marto 2012 en "La Petite Pierre", Francio

2012-07-28/08-04 Greziljono: Alternativa Semajno kun verd-politika seminario de AVE

Prelegoj kaj diskutoj, lingvo-kursoj, ekoturismo kaj kulturaj aktivaĵoj:
Programo kaj aliĝilo: http://gresillon.org/s2

Venontaj renkontiĝoj

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

MK - Mezorienta Kunveno, Gaziantep, Turkio, 6a ĝis 8a de aprilo http://uea.org/vikio/La_kvina_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo_en_2012

PRINTEMPE 2012, 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012, Marienburg apud Zell/Mosel, Germanio http://www.esperantoland.org/printempe

KEKSO-RENKONTIĜO, 6.4. ĜIS 9.4.2012 EN Rostock, GERMANIO http://www.esperanto.de/kekso (germane)

La franca Kulturdomo de Gresillon organizas sian duan PRINTEMPAN SEMAJNON de la 13a ĝis 21a de aprilo 2012 http://gresillon.org/printempo

Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012, Skotlando http://britakongreso.org/eo/

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio Ludger Schmeink ludger.schmeink ĉe esperanto.de

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

10a Kultura Esperanto Festivalo, Danio, norde de Kopenhago, la 10a ĝis la 16a de julio http://kef10.saluton.dk/

OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio, okazos en Svitavy, Ĉeĥio Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de augusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA), 30a de septembro - 5a de oktobro 2012 http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu