TEJO-aktuale: numero 300, 2012-02

OSIEK-konferenco kun riĉa turisma programo, 14-a ĝis la 20-a de julio, okazos en Svitavy, Ĉeĥio

Ties temo estas: "SCIENCFIKCIO kaj ROBOTOJ". Al la temo kontribuos certe Istvan Nemere, Mikaelo Bronŝtejn, Mélanie Maradan, Miguel Gutiérez, Toon Wika, kaj Petro Chrdle. Pluaj interesatoj kontribui bv. skribi al prezidantino de OSIEK Anne Jausions anneclojausions ĉe aol.com kaj/aŭ al la kunorganizanto Toon Witkam toon.witkam ĉe planet.nl.

Bv. informi ankaŭ interesiĝantojn, kiuj ankoraŭ ne havas lingvajn spertojn por povi ĝui prelegojn, ke paralele kun la prelegoj okazos Kurso por komencintoj (do kaj tiuj, kiuj ĵus ekinteresiĝis pri Esperanto, kaj eternaj komencantoj) gvidata de sperta Ĉe-metoda instruisto kaj aŭtoro de famkonata lernolibro "Esperanto per rekta metodo" Stano Marček. Kaj por posttagmezoj kaj vesperoj atendas la partoprenantojn riĉaj kultura kaj turisma programoj (i.a. vizito de proksima Litomiŝlo, listigita en la listo de kulturaj heredaĵoj ĉe Unesko, konata en Esperantujo pro la romano de Karolo Píč "La Litomiŝla tombejo").

La konferenco okazos en la Esperanto-muzeo en Svitavy.

Krome, por interesiĝantoj ni planas organizi turisman programon antaŭ la konferenco en Prago kaj eventuale ankaŭ turisman plilongigon en Svitavy por pli proksime ekkoni la belegan ĉirkaŭaĵon.

Pluajn informojn aldone al tiuj sur la menciita retpaĝo respondos Petro Chrdle, chrdle ĉe kava-pech.cz

[Esperantistoj] JEP-anoj aranĝos ekspozicion pri Esperanto, NANKANA SAHIB(O), Pakistano

Antaŭ la ekspozicio, ni havas planon aranĝi bazan kurson en lernejoj, kolegioj kaj lokaj diversaj asocioj kaj individue ankaŭ donos informadon pri Esperanto, kulturo, historio, literaturo, filmoj antaŭ la ekspozicio kaj dum la ekspozicio...

1) Ekspozicio pri Esperanto okazos en la sankta kaj fama urbo "Nankana Sahibo" dimanĉe je la 26-a februaro, 2012 1-a-foje.

2) 1-a kunsido de PakEsA estos en la sama urbo kaj ankaŭ 1-a-foje ni klopodos marki datrevenon de memoro de patrono de Esperanto-Movado de Allama Muztar Abbasi en la sama urbo.

3) Kia materialo estas bezonota por ekspozicio.?

* afiŝoj, glumarkoj, butonoj kaj kalendaroj, gazetaroj el UEA/TEJO kaj via lando.

*lernolibroj, historiaj libroj, literaturaj libroj, bildokartoj, aĵoj pri UEA/TEJO kaj via lando.

*mapoj, vortaroj, biografio de Zamenhof, kaj aliaj libroj.

Ni tutkore atendos kaj se vi sendus al ni multekostajn aĵojn, ni povas resendi vin je via peto.
Sendu materialon, kiu estas menciita supre kaj ankaŭ kiu ne estas menciita supre.

Ni esperas ke vi helpos nin por nia grandega celo. Atendas por via respondo kun esperegoj.

Amike, Adeel Mahmood Butt



Junularo Esperantista Pakistana

Ward No. 11, Near M.C. High School

39100, Nankana Sahib / PAKISTANO
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nankana_Sahib

poŝ: +92334371376

ret: jepoficejo ĉe gmail.com
http://www.facebook.com/yepak

6a Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE), 5an de majo 2012 en Essen, Germanio

La Esperanto-Grupo Essen invitas vin partopreni la 6-an Transliman Renkontiĝon Esperantistan de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE). Ĉifoje ĝi okazos sabaton, la 5-an de majo en Essen. Ĝuu la tagon vizitante interesajn lokojn, promenante tra bela pejzaĝo, piknikante, je la frua vespero manĝante en restoracio kaj antaŭ ĉio babilante Esperanton.
Por ke ni pli bone povas plani la renkontiĝon, ni petas vin aliĝi sufiĉe ĝustatempe sub la retadreso ludger.schmeink ĉe esperanto.de . Krome mi petas vin indiki, ĉu vi volas vespermanĝi aŭ ne en la restoracio. Kiam la planado estas finfarita, ĉiu aliĝinto ricevos itineron.
Korajn salutojn de Ludger Schmeink

[Esperantistoj] Helena Esperanto-Asocio enretigis sian retpaĝon

Helena Esperanto-Asocio enretigis sian renovigitan kaj rekonstruitan retpaĝon. Bonvolu viziti kaj ĝui ĝin. Kun ĝojo ni akceptos viajn komentojn! http://www.esperanto.gr

70a Printempa staĝo, 23a-25a de marto 2012, La Petite Pierre, Francio

Programo kaj aliĝilo troviĝas en jenaj retejoj: http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr kaj http://mulhouse.esperanto.free.fr

Konkurso Partoprenu IJK-n 2012 en Vjetnamio

Ni ĝojas anonci ke la fonduso “Partoprenu IJK-n” denove povas helpi al membroj de TEJO partopreni la Internacian Junularan Kongreson. Per ĝi eblas peti monon por parte kovri vojaĝkostojn (laŭ plej malmultekosta maniero ŝipe, buse, trajne aŭ aviadile), loĝadon en provizitaj ĉambroj kaj programkotizon (vi povas loĝi pli lukse, sed ni subvencias nur la prezon por loĝado en la provizitaj ĉambroj (por kelkaj personoj), do la diferencon vi pagos). Legu pli: http://tejo.org/eo/p-ijk

[Esperantistoj] Nun vi povas aliĝi al KEF 10, / La 10a Kultura Esperanto Festivalo

Ĝi okazos en Danio, norde de Kopenhago ek de la 10a ĝis la 16a de julio. Speciala jubilea programo - Venu, Festu, Kulturu ! Amaso da muziko, teatro, poezio, video, ludo ktp. Aliĝu ĉi-tie: http://kef10.saluton.dk/

Nova estraro de BEJO (2012-2014)

Dum la 32a BEJK en Taguatinga estis elektata nova estraro por BEJO. Vidu kiuj estas: http://bejo.esperanto.org.br/eo/estraro.html

[baveleto] 2a Esperantista Migrado Aŭtuna (EMA)

30a de septembro - 5a de oktobro 2012 (dimanĉo - vendredo) sur la migrovojo "Rheinsteig" kaj tra "Binger Wald"

Pliajn informojn kaj aliĝilon vi trovas ĉi tie: http://www.esperanto.de/gea/ema2012.html

Venontaj renkontiĝoj

[baveleto] GEA-Studmodulo 17.02.12 - 19.02.12 en Herzberg http://esperanto-urbo.de (multlingva)

[koruso] Invito de TutPEKO al nia 19-a korusa staĝo de 17-a ĝis 26-a de februaro en La BASTIDE-sur-l'Hers, Francio Tutpeko ĉe aliceadsl.frhttp://esperanto.ariege.free.fr/ http://esperanto.ariege.free.fr/

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

MK - Mezorienta Kunveno, Gaziantep, Turkio, 6a ĝis 8a de aprilo http://uea.org/vikio/La_kvina_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo_en_2012

PRINTEMPE 2012, 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012, Marienburg apud Zell/Mosel, Germanio http://www.esperantoland.org/printempe

KEKSO-RENKONTIĜO, 6.4. ĜIS 9.4.2012 EN Rostock, GERMANIO http://www.esperanto.de/kekso (germane)

La franca Kulturdomo de Gresillon organizas sian duan PRINTEMPAN SEMAJNON de la 13a ĝis 21a de aprilo 2012 http://gresillon.org/printempo

Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012, Skotlando http://britakongreso.org/eo/

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de augusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu