TEJO-aktuale: numero 299, 2012-02

5-a Mezorienta Esperanto-Kunveno - Gaziantep, Turkujo

Renkontiĝo de esperantistoj el mezorientaj landoj en Turkujo en la jaro 2012-a.

Lokoj kaj datoj: 6-7-8 Aprilo 2012 en Gaziantep. La vera kunveno.

9 Aprilo en Ŝanlı Urfa. Turisma vizito.

10-11 Aprilo en Mardin… Turisma vizito.

Vere mezoriento… Belegaj urboj… Bonega etoso… Homoj povas veni antaŭ aŭ post la kunveno kaj ili povas pasigi tempon en Istanbulo (ni gvidos ilin en Istanbulo laŭeble…)

Programo: prelegoj, ekskursoj, artaj aranĝoj!

Aliĝoj kaj informoj ĉe: mezorienta.kunveno ĉe gmail.com kaj http://uea.org/vikio/La_kvina_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo_en_2012

Volontulu en Mediteraneo!

Itala Esperanto-Federacio kaj Centro por Esperanto kaj Interkulturo serĉas du junajn aŭ junkorajn volontulojn por instrui Esperanton en la belega urbo Mazaradelvalo (itale Mazara del Vallo). La urbo situas en la varma Mediteraneo, sur la insulo Sicilio, ĉe la maro!

Disponeblaj periodoj: de plejeble tuj ĝis komenco de junio kaj de fino de februaro ĝis fino de julio. Eventuale interkonsenteblas pli mallonga restado, tamen minimume kvinsemajna.

La volontulado okazas kadre de la projekto igi la urbon la Mediteranea centro de Esperanto! Temas pri unika ŝanco por Esperanto: la komunumo decidis subteni nian agadon kaj ebligis al ni gvidi kursojn en la lernejoj kie nun pluraj centoj da infanoj kaj junuloj lernas Esperanton, la kursoj petitaj estas tiom ke unu homo sola ne povas gvidi. Krome ĝi disponigis al ni oficejon en domo forprenita de mafio.

Se vi interesiĝas pri la volontulado, demandu nin tuj sendante retmesaĝon al cei ĉe esperanto.it.

Se vi volas kandidatiĝi sendu al ni vivresumon kaj motivadan leteron al la sama adreso (cei ĉe esperanto.it)!

Rekomendo: reta kultura kurso pri Vjetnamio

Kurso pri Vjetnamio, kiu povus esti interesa programo por tiuj kiuj partoprenos IJK ĉi-somere. La limdato por rabatpreze aliĝi estas la 31a de januaro. Pliaj informoj: http://edukado.net/novajhoj?id=199

UEA invitas junulojn partopreni en Somera Terminologia Trejnado, 8a ĝis 14a de julio 2012, Vieno, Austrio

Subtene al siaj junaj membroj, Universala Esperanto-Asocio (UEA) ofertas al du studentoj la eblon partopreni la Someran Terminologian Trejnadon en Vieno, Aŭstrio.

Temas pri neesperantista aranĝo por lerni pri terminologio. Ĝi daŭros de la 8-a ĝis la 14-a de julio 2012. Instruos mondfamaj profesoroj pri terminologio kaj faka komunikado.

UEA pagos la kotizojn por la aranĝo, vojaĝkostojn, la restadon kaj unusemajnan bileton por amasveturiloj en Vieno. Limdato por kandidatiĝoj estas la 8-a de aprilo 2012.

Detalojn oni legu tie: http://esperanto.net/tec/somera-terminologia-trejnado-2012.pdf

NOVAJ ESPERANTO - STUDADOJ en BYDGOSZCZ

[koruso] Invito de TutPEKO

Feliĉan novjaron al vi ĉiuj !

Jen momento aliĝi al nia 19-a korusa staĝo ĉe Pireneoj.

Ĝi okazos de vendredo 17-a ĝis dimanĉo 26-a de februaro en La BASTIDE-sur-l'Hers (Ariège, inter LAVELANET-09, LAROQUE d'Olmes-09 kaj QUILLAN-11). Bv. peti pliajn informojn kaj ĝis plej baldaŭ al plej multaj.

Kore salutas Jorgos & Famili. Tutpeko ĉe aliceadsl.frhttp://esperanto.ariege.free.fr/

Intensa Eo-kurso + KER-ekzamenoj : 13 - 21 aprilo => rabato 10 % ĝis februar-fino

Ne eblis eltiri la enhavon.

[baveleto] GEA-Studmodulo 17.02.12 - 19.02.12 en Herzberg

Speciala oferto por vi! Klerigado laŭ studmoduloj (semajnfine)

Ni ĝojas, ke ni povas oferti por vi unikan studmodulon de la 17a de februaro (vespere) ĝis la 19a de februaro 2012.

I.a. prelegos por vi d-ro Johannes Mueller pri Scienca Revuo, prof-ro Rüdiger Sachs pri Esperanto kaj Scienco, Melanie Maradan (UEA-komisiito) pri terminologio, A. Vergara pri scienca agado (skajpe).

Krome fakprelegos Zsofia Korody kaj Petro Zilvar.
Vi povas akiri studpoenton.

Se vi petas, ni povas sendi al vi informilon pri GEA-klerigado, ekz. por fariĝi "Esperanto-instruisto / GEA".

Junuloj, kiuj estas membroj ĉe Germana Esperanto Junularo povas SENKOTIZE partopreni.

Bv. baldau aliĝi!

Bonvenon!

Amike salutas, Petro Zilvar kaj Zsofia Korody
http://esperanto-urbo.de (multlingva)

VOLONTULU DU MONATOJN EN TULUZO

Ĉu vi deziras loĝi malmultekoste du monatojn en Tuluzo, malkovri belegan regionon, ĝui la vivon en vigla kaj agrabla urbo?

Ĉu vi pretas samtempe partopreni esperantajn aranĝojn kaj foje helpi en projektoplena esperanta asocio?

Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo gastigos vin en majo kaj junio 2012!

Nur unu volontulon aŭ volontulinon ni serĉas, malpli ol 30-jaraĝa, nefranclingvanon, kiu sufiĉe bone parolas esperanton.

- NI pagos por la loĝado, la manĝoj, kaj la vojaĝkostoj en la regiono (kunlima sumo).

- VI pagos la vojaĝkostojn por veni kaj reiri.

ATENTU : Tiu volontula servo ne estos oficiala, ĝi estos interkonsento pri gastigado en Tuluzo kontraŭ helpo al nia asocio.

Por kanditatiĝi, por pli da informoj: http://esperanto.toulouse.free.fr/nova/wikini/wakka.php?wiki=PaĝoVolontulo

Aŭ skribu al Marion Quenut (respondeculino pri la projekto) : esperanto.toulouse ĉe free.fr

Venontaj renkontiĝoj

Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj E-mental’ invitas al Pardubice, Ĉeĥio, 4a-5a de februaro 2012 http://mladez.esperanto.cz/?p=624&lang=eo

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

MK - Mezorienta Kunveno, Gaziantep, Turkio, 6a ĝis 8a de aprilo http://uea.org/vikio/La_kvina_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo_en_2012

PRINTEMPE 2012, ĉ. 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012 http://www.esperantoland.org/printempe

KEKSO-RENKONTIĜO, 6.4. ĜIS 9.4.2012 EN Rostock, GERMANIO http://www.esperanto.de/kekso (germane)

Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012, Skotlando http://britakongreso.org/eo/

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de augusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu