TEJO-aktuale: numero 298, 2012-01

Prezidanta blogo: Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO

Kiel rilatas TEJO al la angla lingvo? Ĉu TEJO subtenas je EDE? Kio estas la lingva problemo de internacia komunikado? Ĉu ni deziras, ke la mondo havu nur unu lingvon? Tiujn kaj plurajn aliajn demandojn rilatajn al lingvopolitiko pritraktis lastatempe Komitato de TEJO. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1413

TEJO havas novan volontulon

En sia lasta reta kunsido, la estraro de TEJO traktis interalie la kandidatiĝojn por la posteno de volontulo en la Centra Oficejo. Evidentiĝis ke la ekster-eŭropunianojn kandidatiĝintajn ne eblas nuntempe akcepti pro la komplikaĵoj rilataj al restado-vizo por Nederlando. Bonŝance, la situacion savis la lastmomenta kandidatiĝo de Natalia Antolak, kiu jam aktivas en TEJO kiel komitatanino A por Pollando. Ŝi ankaŭ oficas kiel sekretario de PEJ kaj Varsovia Vento de kelkaj jaroj, sekve havas tre taŭgajn kapablojn. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1416

Edinburga Kunkongreso de Esperanto, 20a ĝis 22a de Aprilo 2012, Skotlando

La skota ĉefurbo Edinburgo gastigos Kongreson kunorganizatan de Esperanto-Asocioj de Britio kaj de Skotlando kaj bonvenigas homojn tra la Esperanto-mondo. La kongreso okazos de vendredo la 20a ĝis dimanĉo la 22a de aprilo 2012 en histoririĉa urbo. Legu pli: http://britakongreso.org/eo/

[baveleto] Nova ekspozicio Fervojo kaj Esperanto

Ni serĉas ankoraŭ taŭgajn materialojn fotojn, grafikaĵojn, librojn, glumarkojn, pentraĵojn kaj aliajn taŭgajn Esperanto-objektojn kiel prezentmaterialojn rilate al fervojo kaj Esperanto.
La afero jam urĝas, ĉar je fino de januaro 2012 ni devos prepari la novan fakan eskspozicion.
Per tio ni volas ankaŭ varbi por la granda fakkongreso kaj Esperanto.
Se vi povos pruntedoni interesan historian materialon, ekz. pri la IFK en Pekino, ktp.
bv. informi nin plej baldaŭ. Kontaktu http://ic-herzberg.de

[DEJ] Dum pasko rigardi super Mozelo: PRINTEMPE 2012, 5-a ĝis 12-a de aprilo, Marienburg, Germanio

Dum pasko 2012 la renkontiĝo PRINTEMPE okazos en la kunvenejo "Marienburg" bele situanta super Mozelo kun vasta rigardo al la rivero. Denove do PRINTEMPE estos proksima al Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando - ni esperas kaj fidas, ke estos ankaŭ ĉi-foje bele internacia rondo de partoprenantoj, same kiel jam dum la du unuaj PRINTEMPE-kunvenoj.

Sur http://www.esperantoland.org/printempe vi trovos kelkajn fotojn de la domo, pliajn informojn kaj la aliĝilon. La aktuala kotizo validas ankoraŭ ĝis la fino de januaro - sed kompreneble ni bonvenigas vian aliĝon aŭ viajn demandojn jam nun.

Ĉion bonan por la Nova Jaro - kaj eble dum pasko en PRINTEMPE, ĉu?

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand http://www.esperantoland.org

Varsovia Vento Elsendoj – 77a elsendo

Nekutima, vive registrita elsendo dum renkontiĝo kun la aŭskultantoj la 31an de decembro 2011 dum la 3a JES en Gdansko. En la programo aperas registrita dum la vespera programo muziko de Inicialoj D.C, LPG, Danĝera, Asorti, Gijom kaj Kimo.
Ĉion la plej bonan en la Nova Jaro!!! http://www.podkasto.net

[baveleto] Prosperan jaron kun diverrstipaj interesaj programoj

Por la jaro 2012 ni deziras al vi prosperon kaj sukcesajn poresperantajn agadojn!

Novaj ofertoj por vi kaj multajn informojn sur nia hejmpaĝo: http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=91295910

Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg, DE-37412 Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

[instru-german] ILEI-seminario en Herzberg: ILEI kaj IFEF praktike kunlaboras

Malsukcesa elŝuto.

Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj E-mental’ invitas al Pardubice, Ĉeĥio, 4a-5a de februaro 2012

Bela urbo meze de Ĉeĥa Respubliko bonege atingebla. Belega historia urbocentro, fama ĉevalkonkursejo, odoro de marcipano (kaj iam eĉ de la loka rafinejo…). Al tio bierfabriko kun bongustega biero (ĉeĥaj bieroj ja estas la plej bonaj en la tuta mondo kaj tiu ĉi estas unu el la plej bonaj ĉeĥaj bieroj!). Travivu tion proprahaŭte! Legu pli: http://mladez.esperanto.cz/?p=624&lang=eo

Venontaj renkontiĝoj

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

MK - Mezorienta Kunveno, Gaziantep, Turkio, 6a ĝis 8a de aprilo http://uea.org/vikio/La_kvina_Mezorienta_Kunveno_en_Turkujo_en_2012

PRINTEMPE 2012, ĉ. 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012 http://www.esperantoland.org/printempe

KEKSO-RENKONTIĜO, 6.4. ĜIS 9.4.2012 EN Rostock, GERMANIO http://www.esperanto.de/kekso (germane)

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/ aŭ krokodila2012 ĉe gmail.com

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vjetnamio http://www.tejo.org/ijk

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de augusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu