TEJO-aktuale: numero 297, 2012-01

IJK restos en Azio: en 2012 okazos en Vjetnamio kaj sekvajare en Israelo

Post trisemajna necerteco pri loko de 68-a Internacia Junulara Kongreso, kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, TEJO-Estraro alprenis la decidon pri okazigo de IJK 2012 en Hanojo, Vjetnamio - samurbe kiel la Universala Kongreso. Decidita estas ankaŭ loko de TEJO-kongreso en 2013 - ĝi okazos en Israelo. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1414

Kandidatiĝu por komitatano B por 2012-2014

Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2012 ĝis la 31-a de majo 2014. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1410

TEJO kaj Kontakto premios novajn membrojn!

TEJO kaj revuo Kontakto lanĉis abono- kaj membro-kampanjon, kiu disdonos premiojn por novaj membroj. Personoj, kiuj unuafoje aliĝos kiel individua membro de TEJO aŭ aparte abonos la revuon Kontakto komence de 2012 ricevos TEJO- aŭ Kontakto- T-ĉemizon. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/kampanjo-2012

Prezidanta blogo: reaktivigo

Saluton karaj! Komencante la novan jaron mi jen rekomencas prezidantan blogon, kiun siatempe havis David-Emil Wickström. Pere de ĝi mi klopodos laŭeble regule informi Vin pri tio kio okazas ene de nia organizo kaj espereble ankaŭ ricevos iom da reagoj. Por komenci – fulmrapide pri la ĵus okazinta en Gdansko Eksterordinara Komitatkunsido. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1408

Prezidanta blogo: Laborplano de TEJO

Kontinuante la temon de la antaŭa enskribo, do rezultojn de la lasta komitata kunsido, jen mi pli detale prezentos la unuan eron. Laborplano de TEJO-Estraro 2011-2012 estas dokumento, kiun pretigas Estraro de TEJO kaj aprobas la Komitato. Ĝi enhavas ĝeneralajn planojn de TEJO por la plej proksima jaro dividitajn laŭ estraraj fakoj. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1409

[esperantic.org] La Universala Lingvo: nun havebla DVD-e!

Malsukcesa elŝuto.

E-o enkondukita, en 2011, en pliajn superajn lernejojn de Pollando

Ĉar ĉiam, kaj speciale dum la kelkaj lastaj jaroj, la situacio en polaj lernejoj estas plene favora al E-instruado, E-o estis enkondukita, en 2011, interalie en du pliajn superajn lernejojn de Pollando:

1. Urbo: Biała Podlaska (en la centrorienta parto de la lando)

Nomo de la lernejo: Państwowa Szkoła Wyższa - Ŝtata Supera Lernejo

Instruisto: Dorota Mączka

E-o instruata ekde oktobro 2011

2. Urbo: Kraków

Nomo de la lernejo: Akademia Górniczo-Hutnicza (AGH) - fama teknologia universitato.

Instruisto: Maria Majerczak

E-o instruata ekde 15 aprilo 2011 (sed ankaŭ iam en la 20-a jrc., far prof. M. Sygnarski?)

Tiu novaĵo estu konkreta jarfina donaco por E-o.

Ĉion ĉarman, inkluzive de pli da E-studemo ;-), deziras al la E-medio

Maria Majerczak

La stato de E-instruado en Pollando, en 2009/10: http://esperanto-reto.org/ilei/ -> Agado de polaj E-instruistoj -> Statistiko

Esperanto Internacia deziras “Feliĉan novan jaron 2012”!

Multaj landoj kaj kulturoj ĵus festis la jarŝanĝon al la jaro 2012. Esperanto Internacia, la juna internacia organizaĵo por Esperanto-informado kaj –instruado deziras al vi ĉiuj “Feliĉan novan jaron 2012!”.

Por Esperanto-parolantoj la jaro 2012 estas iu speciala jaro, jubilea jaro. La unua libro pri Esperanto eldoniĝis je la 26-a de julio 2012. La lingvo Esperanto en 2012 do fariĝos 125-jara.

Sendube Esperanto havis grandan sukceson! Hodiaŭ Esperanto estas plene vivanta lingvo, parolata en pli ol 120 landoj kaj teritorioj. Supozeble Esperanto troviĝas inter la 30 - 50 plej ofte uzitaj lingvoj por internacia komunikado (do ne kalkulante la komunikadon inter homoj kun sama patrina lingvo). Tiun sukceson atingis Esperanto nur pro libervola lernado, sen militoj kaj sen granda financa helpo de ŝtatoj.

Plia disvastiĝo de Esperanto egalas al pliaj uzeblecoj, pliaj legantoj de nia literaturo, pliaj aŭskultantoj de nia muziko. Preskaŭ ĉiu Esperanto-parolanto devus interesiĝi pri Esperanto-informado por atingi, ke pli da homoj en la mondo parolu kaj uzu Esperanton.

Ni petas vin laŭeble forte subteni la iniciatojn de Esperanto Internacia, Universala Esperanto-Asocio, ILEI, aliaj Esperanto-organizaĵoj kaj individuoj informi en 2012 (kaj kompreneble poste) pri Esperanto.

Al vi kaj viaj familioj ni deziras bonan jaron 2012 kun multe da paco, feliĉo kaj sano!

Esperanto Internacia

Martin Schäffer

Andreas Emmerich

[baveleto] Jarĉefkunveno kaj nova estraro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo

La nova estraro en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo dum la venontaj tri jaroj estas / estos la jena: Petro Zilvar (prezidanto) nun jam dum 35 jaroj, Harald Mantz (dua prezidanto), Zsofia Korody (vicprezidantino), Marika Frense (estraranino), Ursula Zilvar (kasistino), Mathias Reimann (estrarano) kaj Ewa Kukileka (novelektita estraranino). Kasrevizorino estas Helga Vogelsang. Anstataŭantoj estas d-ro Wilfried Hinrichs kaj Jürgen Tietz. Gabi Oturari estas la komisiitino por la nova Esperanto-projekto "Nacia Parko Harz".

La Esperanto-Centro denove atingis multe por Esperanto dum la jaro 2011. Ekzemple la germana Esperanto-movado havas nun belan daŭrpovan Esperanto-salonon en la kastela muzeo kun diversaj esperantrilataj ekspozicioj.

La plej granda defio en 2012 estos kune kun GEFA la kunorganizado de la Internacia Fervojista Kongreso / IFK (19.05. - 25.05.2012) en Herzberg.

Venontaj renkontiĝoj

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

PRINTEMPE 2012, ĉ. 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012 http://www.esperantoland.org/printempe

KEKSO-RENKONTIĜO, 6.4. ĜIS 9.4.2012 EN Rostock, GERMANIO http://www.esperanto.de/kekso (germane)

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Hanojo, Vietnamio http://www.tejo.org/ijk

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo) de la 16a ĝis la 25a de augusto 2012 http://edukado.net/novajhoj?id=205

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu