TEJO-aktuale: numero 296, 2011-12-23

TEJO serĉas... novan redaktoron de TEJO-Tutmonde!

Ĉu vi ŝatas ĵurnalismon? Ĉu vi interesiĝas pri la internacia junulara E-movado? Fariĝu redaktoro de TEJO-Tutmonde, kaj helpu ĉiam liveri aktualajn, interesajn informojn pri kio okazas en TEJO kaj en ĝiaj Landaj Sekcioj.
Iam oficiala gazeto de la organizo, TT nun konsistiĝas el 3 malsamaj eroj:
- Kvar-paĝa rubriko ene de la revuo Kontakto (6 foje jare)
- Unu-paĝa rubriko ene de revuo Esperanto (ĉiumonate, krom en aŭgusto)
- Blogo ĉe tejo.org (regule ĝisdatigata)
Kiujn taskojn havas la redaktoro?
La redaktoro respondecas pri la regula aperigo de artikoloj en la supre menciitaj informiloj. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1404

Alvoko por nova volontulo plilongigita ĝis la 15a de januaro!

La estraro de TEJO decidis plilongigi la alvokon por nova plentempa volontulo en la Centra Oficejo en Roterdamo. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1407

TRE SENPAGA instruista trejnado en Sicilio (Italujo)

Okazos instruista trejnado kadre de la Kongreso de Esperantujo en Italujo kiu pasos de la 16a ĝis la 25a de aŭgusto 2012 en la sicilia urbo Mazara del Vallo. Partoprenantoj loĝantaj en Eŭropa Unio plus Svislando, Norvegio, Islando, Kroatio kaj Turkio povas partopreni ĝin SENPAGE kaj kun REPAGO de vojaĝkostoj kaj restadkostoj.

Ege urĝa neprokrastebla limdato: 16a de januaro.

Por pliaj informoj: http://edukado.net/novajhoj?id=205

IJF: plilongigo de unua aliĝperiodo kaj fonduso por malriĉlandanoj.

La limdato de la unua aliĝperiodo de IJF estis plilongigita ĝis la 16a de januaro. Tio signifas ke vi havas ankoraŭ kelkajn tagojn por partopreni IJFn en la plejmalmultekosta aliĝkategorio! IJF, junulara renkontiĝo organizata de IEJ, okazos de la 4a ĝis la 10a de aprilo en Cervia, ĉe la Adriatika Maro, preskaŭ plaĝe. Ni vin invitas amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia mara etoso sed krom trinkejo kaj gufujo estos ankaŭ programo kun temo "Novaj lingvaĵoj por novaj komunikiloj: de Leibniz al Zuckerberg, tra Turing",koncertoj, ekskursoj kaj... vi! :)

Eblas aliĝi ĉe: http://iej.esperanto.it/ijf/2012/index.eo.php

Cetere estas IJFonduso por ebligi senpagan memzorgan partoprenon al homoj el malfacilaj ekonomiaj kondiĉoj: http://iej.esperanto.it/ijf/2012/ijfonduso.eo.php

Eblas kandidatiĝi ĝis la 31a de januaro!

La IJF-teamo, ijf.admin ĉe gmail.com

PLI VIDEBLA ROLO POR UEA EN LA TERMINOLOGIA MONDO

Nur kelkajn monatojn post sia aprila elekto kiel la komisiito por la rilatoj de UEA kun la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO) kaj kun Infoterm , Mélanie Maradan povis raporti al la Estraro de UEA pri pluraj atingoj.

En majo UEA kaj Infoterm subskribis interkonsenton pri kunagado. Infoterm estas malpli longa nomo de la Internacia Informejo por Terminologio, kiun Unesko fondis en 1971 por subteni kaj kunordigi internacian kunlaboron en la kampo de terminologio. En ĝi membras naciaj, internaciaj kaj regionaj institucioj k.a. terminologiaj organizaĵoj. Laŭ la interkonsento UEA kaj Infoterm interŝanĝos informojn kaj kunlaboros pri projektoj, renkontiĝoj kaj eldonaĵoj pri terminologio, leksikografio, lingvistiko, lingvolernado kaj administrado de informoj kaj strukturitaj enhavoj.

Infoterm ankaŭ proponis al UEA traduki la dokumenton Gvidlinioj pri terminologiaj politikoj por apero en la retejo de Unesko. Infoterm atentigis UEA, ke la Eŭropa Patent-Oficejo (EPO) kaj Google faris interkonsenton pri maŝina tradukado de patentaj enhavoj al diversaj lingvoj. Infoterm sugestis al UEA provi kontakti Google cele al kunlaboro en tiu projekto, se kompetenta Esperanta lingvisto estos disponebla.

Legu pli: http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=440#1
Terminologia Esperanto-Centro de UEA: http://esperanto.net/tec (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 440, 2011-12-23, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=440#1)

KEKSO-RENKONTIĜO, 6.4. ĜIS 9.4.2012 EN Rostock, GERMANIO

Kekso estas projekto kiu okupiĝas pri junuloj inter 15 kaj 25 jaroj. Okazas regule renkontiĝoj kun lingvo-kursoj por tiu aĝ-klaso. Legu pli: http://www.esperanto.de/kekso (germane)

Radioelsendo en Esperanto el Turingio, Germanio

La 1-an de januaro 2012 je la 21a horo (9a vespere) laŭ centreŭropa tempo estis mia unua radioelsendo en esperanto sur la ondoj de la radiostacio "Radio FREI" (vidu: eo.wikipedia.org/Radio_F.R.E.I.). La enhavo: Lokaj novaĵoj el Erfurto (ĉefurbo de Turingio/Germanio), kie mi loĝas.

Vi povas aŭskulti la elsendojn rekte per interreto: http://www.radio-frei.de/player/flash/flplayer.html [=play webradio, sur la hejmpaĝo supre dekstren}

Baldaŭ ankaŭ elŝuteblos la elsendoj. Ĉiun unuan dimanĉon po monato je la sama tempo disaŭdiĝos tia esperanto-elsendo.

Tre varme bonveniĝus ankaŭ leteroj al la radio pri la elsendo, al la retpoŝtadreso: n.sabath ĉe t-online.de

Ankoraŭ peton: Se vi povus ie ĉe vi reklami pri la elsendo, bonvolu fari tion. Dankon anticipe. Kun ĉiuj bonaj salutoj, Bernardo Schwaiger

IJK 2012 ne okazos en Japanio

TEJO tre bedaŭras la anoncon ke en la jaro 2012 IJK bedaŭrinde ne okazos en Japanio. Post kelkaj organizaj malfacilaĵoj, la Japana LKK devis rezigni pri organizi la kongreson. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1405

Kandidatiĝu por komitatano B por 2012-2014

Venis la tempo por kandidatiĝi kiel Komitatano B de TEJO por la oficperiodo de la 1-a de junio 2012 ĝis la 31-a de majo 2014. Legu pli: http://www.tejo.org/eo/node/1410

Venontaj renkontiĝoj

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://novjaraaranĝo.wordpress.com

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

PRINTEMPE 2012, ĉ. 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012 http://www.esperantoland.org/printempe

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de

TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu