TEJO-aktuale: numero 295, 2011-12
Nia nova slogano "Atentu viajn pensojn..." spekteblas en nia rethejmo http://www.movado-sen-nomo.org/
kaj en nia forumo http://msn.ipernity.com .
En nia retejo elŝuteblas ankaŭ la kalendaro por 2012. Eblas rekte
pendigi ĝin sur muro, aŭ faldi ĝin por fari triangulon kiu povas stari
sur via labortablo (post fikso de la faldita paĝo per glubendo).
Ni deziras al vi gajan jarfinon en agrabla familia etoso kaj bonan
komencon de la nova jaro!
Korajn salutojn de la teamo de Movado sen Nomo!
ANKAŬ VI ESTAS FREMDULO kaj STUDPROGRAMOJ de ISTK/AKB
Okaze de la 152-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof – Internacia
Tago de Esperanto-Libroj, kadre de Zamenhofaj Tagoj en BYDGOSZCZ estis
eldonita de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo (ISTK) en Bydgoszcz
la nova 252-paĝa lernolibro de ISTK/AKB-AIS-Klerigejo Bydgoszcz verkita de
d-ro Przemysław Paweł Grzybowski el Universitato Kazimiro la Granda en
Bydgoszcz (190 paĝoj) plus kvar suplementoj de la Studprogramoj de
ISTK/AKB en Bydgoszcz (67 paĝoj). La valora lernolibro estas jam aĉetebla
ĉe ISTK en Bydgoszcz. Ĝi kostas 5 EŬRO + 5 EŬRO sendokostoj = 10
EŬROJ. Aldone por 5 EŬRO eblas ankorau ricevi la libron “Ŝtatoj,
landoj kaj lingvoj de la mondo” kun koloraj mondmapoj en Esperanto kaj
libro “Esperanto en Bydgoszcz-pli ol 100 jaroj” – do la tuta sendaĵo
kostas 15 EUR. Krome eblas ankau aĉeti la du volumojn de vortaro
ESPERANTO-ANGLA-POLA de Edward Kozyra por 10 EŬRO kaj + 5 EŬRO
sendokostoj = 15 EUR. Do entute promocie ĝis la 31.12.2011 la du
libropakaĵoj (4+3=7 libroj) kostas nur 30 EŬRO kun sendokostoj pageblaj
por la konto de Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo.
Ĉion la plej bonan en la NOVA 2012 JARO bondeziras
Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz
rete: esperanto-turismo ĉe
wp.pl , info ĉe
esperanto.bydgoszcz.eu kaj andreo ĉe rubikon.net.pl
paĝoj: http://www.esperanto-studium.za.pl
, http://www.esperanto.bydgoszcz.eu,
http://www.esperanto-turismo.za.pl
Malsukcesa elŝuto.
Kiel kutimas, la 1-an de decembro oni skribas leterojn al Kristnaska Viro.
Skribu al li! Kaj li respondos al vi! Li kapablos tion ankaŭ en Esperanto!
Ni invitas do ĉiujn esperantistojn, kaj junajn, kaj spirite junajn,
partopreni la tradicion skribi al Kristnaska Viro. Simple sendu permane
skribitan leteron (en Esperanto memkompreneble) al la adreso:
AVO FROSTO
NORDA POLUSO
KANADO, CANADA
HOH OHO
Kristnaska Viro preferas permane skribitajn leterojn, eĉ se ilin skribus
malgrandaj manetoj, kiuj nur lernas skribi.
Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1393
Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara
Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la
3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr
28-a Internacia Festivalo - en Xanten - internacia etoso - renoma aranĝo
- alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de
JES: 27a de decembro 2011 ĝis 1a de januaro 2012, Gdansk, Pollando http://jes.pej.pl/
Jarfina Festo+Silvestra Festeno == 27.dec-02.jan.2012 == en franca
E-kastelo Greziljono http://gresillon.org/jarfino
Seminario SANO-2 (28.12.11 - 02.01.12) en Herzberg - la Esperanto-urbo http://esperanto-urbo.de
(multlingva)
2012
NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo)
inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato
Minas-Ĝerajso, Brazilo http://novjaraaranĝo.wordpress.com
32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la
19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/
70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE
PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr
28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn,
Germanio http://esperanto.de/psi
IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo
2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012
PRINTEMPE 2012, ĉ. 5-a ĝis 12-a de aprilo 2012 http://www.esperantoland.org/printempe
Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout,
suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/
aŭ krokodila2012 ĉe gmail.com
Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso 19.05.2012 - 25.05.2012 en
Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo http://ifk64.esperanto-urbo.de
TEATRO-STAĜO de la 7-a ĝis la 17-a de julio 2012 en Minsko, Belarusio http://www.morgaulaprintempo.eu
9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/
Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2
IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk
79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo,
Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu