TEJO-aktuale: numero 292, 2011-10-12

[Esperantistoj] Ĉu vi ĉiam revis pri aŭskulti tuttempan tutesperantan retradion?

Muzaiko (http://muzaiko.info/ ) estas tuttempa tutesperanta retradio (projekto), kiu nun, jam dum sia provelsendo elsendas ĉiutage unu freŝan horon. Kunkreu ĝin kaj aŭskultu ĝin! :) http://www.facebook.com/pages/Muzaiko/205933802764796

OFICISTO DE TEJO EKLABORIS

Multjara deziro de TEJO pri propra dungito plenumiĝis komence de oktobro, kiam la antaŭa volontulo Manuela Ronco eklaboris kiel duontempa oficisto laŭ decido de la septembra kunsido de la Estraro de TEJO. Krom diversaj administraj taskoj ŝi okupiĝos interalie pri serĉado de subvencifontoj kaj pri pretigo de subvencipetoj kaj raportoj pri la uzo de la ricevitaj subvencioj. Ŝi laboras en Torino, Italio, kaj laŭbezone vizitos la Centran Oficejon en Roterdamo, i.a. okaze de la kunsidoj de la Estraro.

Kiel nova volontulo de TEJO eklaboris meze de aŭgusto Sébastien Denu x el Francio. Lia deĵorado daŭros unu jaron. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 430, 2011-10-12, http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=430#2 )

[Esperantistoj] Renkonta servo por esperantistoj

Trovu edz(in)on tra esperantujo: http://www.edzperanto.org/

[retradio] Aktivado: Montru al la mondo "Mi parolas Esperante"

Ni estas junaj Esperanto-parolantoj el Chengdu, Ĉinio. Ni estas obedata de la ideo kaj kulturo de Eo. Kaj ni establis blogon kaj organizis aktivadojn por propagandi Esperanton.

La plej oftaj demandoj kiujn homoj demandas: "Kiu vere parolas Esperante?","Ho ve ,ĝi estas mistera lingvo, ĉu ne?" Ili pensas ke neniu aŭ iu stranga povas vere uzi ĝin kaj finfine opinias ke Esperanto estas senutila lingvo.

Do, ĉi tie ni proponas :" Kial Esperanto-parolantoj ne montru sin al la tuta mondo?"

Ni sciigu al la neesperantujo "Kiuj vere estas Esperantistoj!"

Estas vere simpla. Vi nur skribu kelkajn frazojn(via nomo, aĝo, laboro, ŝatokupo, lando, io ajn) pri vi mem sur blanka-papero,nepre finita kun la frazo " Mi parolas Esperante." ,kaj poste kaptu foton kaj sendu al ni. Nia retpoŝtadreso: miparolasesperante ĉe gmail.com

Ni alŝultos la fotojn al twitter kaj tumblr.

Ekzemple: http://miparolasesperante.tumblr.com

Twitter: http://twitter.com/miparolasesp

Tumblr: http://miparolasesperante.tumblr.com

Bonvolu subteni nin. Bonvolu subteni la Eo-movadon.

[Esperanto] Video-raporto pri 1a Esperanta Kinofestivalo "Kino sen limoj"

[Amikaro de Pola Retradio en Esperanto] La ĉiutritaga programo de la Pola retRadio

Malsukcesa elŝuto.

[esperantic.org] Normand Fleury nomumita al la ESF-Konsilantaro

Malsukcesa elŝuto.

Interkultura edukado - ZAMENHOFAJ TAGOJ en Bydgoszcz, TORUN kaj VARSOVIO dum 10-18.12.2011

Dum la Zamenhofaj Tagoj en Bydgoszcz ni invitas Vin speciale partopreni kurson pri interkultura edukado en la mondo, kiun gvidos d-ro Przemyslaw Grzybowski el Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz (http://www.grzybowski.ukw.edu.pl ). Interkultura edukado estas specifa modelo de sociala, kultura kaj kleriga agadoj. Ĝi celas reciprokan konatiĝon, kompreniĝon kaj enriĉigon de kulturoj kaj de unuopaj personoj, kiuj kunkreadas tiujn ĉi kulturojn. La ĉefa trajto de tiu ĉi edukado estas malfermo je homaj diferencoj. La preferata efiko de tiuspeca agado estas integriĝo kaj socikultura dinamikigo de diferencaj kulturaj sferoj, pere de reciproka alproksimiĝo de iliaj partoprenantoj.

Esperanto estas la unika ilo de interkultura edukado en la mondo.

Pliaj informoj: andreo ĉe rubikon.net.pl

[instru-german] ILEI-agado: Esperanto 125

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

28-a Internacia Festivalo - en Xanten - internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

JES: 27a de decembro 2011 ĝis 1a de januaro 2012, Gdansk, Pollando http://jes.pej.pl/

Jarfina Festo+Silvestra Festeno == 27.dec-02.jan.2012 == en franca E-kastelo Greziljono http://gresillon.org/jarfino

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://novjaraaranĝo.wordpress.com

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

70a Regiona Staĝo de Esperanto, 23 / 24 / 25-an de marto 2012, LA PETITE PIERRE, Francio http://esperanto.alsacelorraine.perso.neuf.fr

28a Printempa Semajno Internacia (PSI), 2a ĝis 9a de aprilo en Bonn, Germanio http://esperanto.de/psi

IJF - Internacia Junulara Festivalo 2012, 4a de aprilo ĝis 10a de aprilo 2012, Cattolica, Italio http://iej.esperanto.it/ijf/2012

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

79a Kongreso de Esperanto 18a ĝis 25a de aŭgusto 2012, Mazaradelvalo, Sicilujo, Italujo http://kongreso.esperanto.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu