TEJO-aktuale: numero 288, 2011-10-27

[Esperanto] Martin Wiese, en koncerto kun Inicialoj DC en novembro en Francio

Martin Wiese koncertos kun Inicialoj DC la 18an en Parizo... Kaj 19an en Liono (Francio)

Disvastigu Esperanto-jubileon per la Kampanjo-125

La 26an de julio 2012 Esperanto iĝos 125-jara. Kiel jam okazis la 15an de decembro 2009 (Zamenhof-tago), ekzistas bona ebleco, ke Google solenu la festotagon se esperantistoj mem tion proponus per simplaj anglalingvaj mesaĝoj ĉe proposals ĉe google.com , kaj konvinkus aliajn samon fari.

Massimo Ripani

Esperantista Novaĵ-agentejo Disvastigo - Lingvoj kaj Kulturo

http://disvastigo.esperanto.it/index.php/Kampanjo-125

[Esperantistoj] Senpage elŝutu fabelajn novelojn en Esperanto

Senpage elŝutu fabelajn novelojn en Esperanto en PDF! http://libroj.esperanto.com/

[Esperanto] Ĉu estas vero ke nur ekzistas 400 Esperanto-parolantoj en la mondo?

Saluton, en Germanio momente okazas granda konkurso de germana banko. Oni elektas la 1000 plej ŝatatajn asociojn rete. Se Germana Esperanto-Asocio estus inter la 1000 plej ŝatataj asocioj tio ne nur donus grandan prestiĝon, sed GEA ankaŭ ricevus premion! Bv. helpi en la agado kaj voĉdoni. Ĉiu persono (retpoŝtadreso) povas doni 3 voĉojn (oni simple devas sekvi la paŝojn denove).

Kial en la voĉdonado pri la "1000" plej ŝatataj asocioj de Germanio" neniu volas helpi al GEA akiri lokon inter la unuaj 1000 asocioj? Voĉdonu karaj amikoj!

Mi petas vin subteni la retan voĉdonadon en Germanio. Kompreneble ni volas ke Germana Esperanto-Asocio estu inter la plej ŝatataj asocioj. Pliaj klarigoj: http://www.esperanto-mexico.org/helpualgea

[baveleto] Oficiala hisado de la Esperanto-flago en la Esperanto-urbo Herzberg

Saluton,

ni tre ĝojas, ke Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo havas novan unikan Esperanto-fenomenon. Ĉe la Joachim-Giessner memorejo antaŭ la stacidomo en Herzberg nun estas konstanta granda flagomasto, nur pro kaj por Esperanto!

La administracio de la Esperanto-urbo Herzberg komisiis la Esperanto-Centron je hisado de la granda Esperanto-flago ĉe la vizitado de gravaj Esperanto-gastoj, internaciaj kunvenoj kaj Esperanto-kongresoj en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo.

Tio estas denova ampruvo de la oficiale Esperanto-urbo mem por la Esperanto-movado.

Krome la urbo plibeligis la irvojon ĉirkaŭ la Giessner-memorejo.

Malantaŭ la Zamenhof-monumento la urbo konstruis belan ŝtonmuron.

Bv. rigardi mem!

Bonvenon!

Venu, vidu kaj fotu mem!

Amike kaj samideane salutas, Petro Zilvar, Zsofia Korody, Harald Mantz

http://esperanto-urbo.de (multlingva)

UEA KAJ TEJO AKTIVAS ĈE UNESKO

La 36-a sesio de la Ĝenerala Konferenco de Unesko estis inaŭgurita en Parizo la 25-an de oktobro kaj daŭros ĝis la 5-a de novembro. Universala Esperanto-Asocio, kiu havas oficialajn rilatojn kun Unesko ekde 1954, partoprenas ĝin kiel invitita observanto pere de siaj konstantaj reprezentantoj en Parizo, Renée Triolle, Barbara Despiney kaj François Lo Jacomo.

Kiel prezidanto de la Ĝenerala Konferenco estis elektita la hungara Unesko-ambasadorino Katalin Bogyay, konata pro sia laboro por interkultura dialogo kaj antaŭenigo de kultura diplomatio. En sia inaŭgura parolado la ĝenerala direktorino Irina Bokova elstarigis: La defioj de paco kaj daŭripova evoluigo nuntempe situas en edukado, scienco, kulturo kaj kundivido de scioj. Ĉio ĉi postulas pli fortan rolon de Unesko.

La 26-an kaj 27-an de oktobro kadre de la Konferenco okazis "Forumo de Gvidantoj", kun partopreno de pluraj ŝtatestroj, pri la temo Kiel Unesko kontribuas al la konstruado de kulturo de paco kaj al daŭripova evoluigo? Alia kulmino estos la plenkunsido de la 2-a de novembro, kiu estos dediĉita al la 10-a datreveno de la adopto de la Universala Deklaracio de Unesko pri Kultura Diverseco.

De la 17-a ĝis la 20-a de oktobro okazis la 7-a Junulara Forumo, kies temo estis Kiel junularo kondukas ŝanĝon kaj kiu celis prepari rekomendojn al la Ĝenerala Konferenco. UEA ricevis inviton ĉeesti ankaŭ ĝin kiel observanto kaj delegis kiel reprezentantojn du aktivulojn de sia junulara sekcio TEJO, Veronika Poór kaj Nico Huurman. Ambaŭ partoprenis aktive en la diskutoj de la Forumo. Iliaj atentigoj pri la neceso gardi lingvan diversecon kiel esencan parton de kultura diverseco ricevis apogon de pluraj aliaj reprezentantoj. Mencio pri lingva diverseco tamen ne eniris la finan raporton, kiu estis aprobita esence tia, kia ĝi estis preparita antaŭ la Forumo. La raporto tamen rekomendas al la membroŝtatoj de Unesko kreskigi la konscion de la junularo pri la bezono konservi la palpeblan kaj nepalpeblan kulturan heredaĵon, kaj enhavas plurajn aliajn rekomendojn, kiujn UEA kaj TEJO dividas. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 431, 2011-10-27 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=431#1 )

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2012

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 63-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 97-a Universala Kongreso en Hanojo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉo Infanlibro de la Jaro.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome la jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita;

Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da paĝoj);

Teatraĵoj: maksimuma longo ne fiksita;

Eseo: teme ligita kun Esperanto aŭ kun la kongresa temo ("Esperanto – ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo, proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj); la unua premio nomiĝas "Luigi Minnaja";

Infanlibro de la Jaro: originala aŭ tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2010. Unu premio.

Ĉiujn konkursaĵojn -- en unu ekzemplero escepte de tiuj por la infanlibra branĉo, kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj -- oni devas sendi al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio, aŭ prefere rete al michela.lipari ĉe tiscali.it, indikante la elektitan pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por ricevo de konkursaĵoj estas 2012-03-31.

Premioj: unua premio 250 EUR, dua premio 175 EUR, tria premio 100 EUR; Nova Talento 175 EUR; Infanlibro de la Jaro 525 EUR.

Laŭ decido de la Komitato de UEA la branĉoj Kanto kaj Filmo estas suspenditaj, ĝis oni decidos pri ilia estonteco.

Detala regularo estas havebla ĉe UEA. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 431, 2011-10-27 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=431#3 )

[Esperantistoj] En la 74a Varsovia Vento Elsendoj

En la 74a VVE i.a. interparolo kun la nova prezidanto de TEJO, intervjuo kun la litova teamo Asorti, Ilia Sumilfia iom pri la indonezia E-movado kaj la 6a ĉapitro de la verko “El la Verda Biblio”. En programo, kiun kungvidas Marta, Goŝka ME, Agnieszka Rudzia, Karina kaj Irek, koncerta muziko de Ale Kosabela kaj Asorti. Bonvenon! http://www.podkasto.net

[DEJ] PSKK en Belgio, 25a ĝis la 27-a de novembro

De la 25a ĝis la 27-a de novembro okazos la PostSomera KlaĉKunveno de FLEJA en la centro "De Spreedonken" en Olmen-Balen, Belgio.

Pli da informo je: http://www.fleja.be

PSKK estas junulara evento tamen ĉiuj estas bonvenaj.

Ĉu vi ankoraŭ konas homojn kiuj povus interesiĝi partopreni la PSKK-on? Tiam bonvolu plusendi ĉi-mesaĝon.

Amikajn salutojn, La PSKK-teamo

Venontaj renkontiĝoj

Eŭropa Rendevuo de Stella, 12a de Novembro 2012, Village vacances Stella-Maris, Francio http://www.stella.esperanto-nord.org/

Urba Semajnfino, 19a kaj 20a de Novembro, Harrisburg, PA, Usono http://is.gd/harrisburg2011chuck ĉe chucksmith.de

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

28-a Internacia Festivalo - en Xanten - internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

JES: 27a de decembro 2011 ĝis 1a de januaro 2012, Gdansk, Pollando http://jes.pej.pl/

Jarfina Festo+Silvestra Festeno == 27.dec-02.jan.2012 == en franca E-kastelo Greziljono http://gresillon.org/jarfino

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

9-a kongreso de EEU 2012, 16a ĝis 20a de julio 2012, Galivo, Irlando http://eeu-kongreso.webnode.com/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012, 5a ĝis 12a de aŭgusto 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu