TEJO-aktuale: numero 285, 2011-10

Alproksimiĝas dua aliĝperiodo de JES: la 23a de oktobro

Karaj homoj,
ni volas memorigi ke alproksimiĝas fino de la dua aliĝperiodo al JES - 23.10. 2011. Se vi volas profiti pli malaltajn prezojn ne atendu pli, aliĝu nun!
jen la ligilo: http://jes.pej.pl/2011/aliĝilo.php
Dankon!

Jarfina Festo+Silvestra Festeno == 27.dec-02.jan.2012 == en franca E-kastelo Greziljono == aliĝu ĝis 26.oct 2011

Venu kune festi kaj restadi dum la jarfina semajnfino aŭ amuziĝi eĉ dum tuta semajno: ekde la 27a de decembro ĝis 2a de januaro 2012

Venu kun via tuta familio aŭ viaj plej bonaj geamikoj, ili bezonas koni nur 1 Esperanto-vorton: "fantomo".

Por gaje dancadi kun la kastelaj fantomoj, masko-vestu vin kiel ili: diamanto-brile aŭ dento-timige. Prelegu pri sorĉitaj anglaj kasteloj aŭ animu alian temon.

Loko: Esperanto-kastelo Greziljono.

urbo Baugé, 275 km sudokcidente de Parizo.

Ni peras kunveturadon.

Informoj: http://gresillon.org/jarfino

Aliĝilo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique27

NB: Redukto de 10 % se antaŭpago okazas ĝis 26a de oktobro por 5-6-taga restado.

[pri IJK] Post malpli ol 3 semajnoj okazos en Barcelono la 35a Kataluna Kongreso de Esperanto

Malsukcesa elŝuto.

[esperantic.org] 100 000 EUR por ESF!

Malsukcesa elŝuto.

FAJRO DAMAĜAS SIDEJON DE VINILKOSMO

Inter la 18-a kaj la 19-a de septembro parto de la sidejo de Vinilkosmo, en Francio, estis detruita de incendio. Fajro bruligis la ekzercejon sep, kie ekzercis tri rokaj bandoj je tiu tago, kaj la stokejon de Vinilkosmo. Fajro-brigado sukcesis savi la studion, sed multaj sonaparatoj, granda parto de la KD-a stoko kaj aliaj materialoj bruliĝis. Neniu vundiĝis. Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/346840

Kiel subteni vinilkosmon post la brulego: http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/346840#commentlist

Vendado de butonoj okaze de 30a Komuna Seminario

Korea Esperanto-Junularo faras kaj vendas butonojn kiel memoraĵojn okaze de la 30-a Komuna Seminario kaj la Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio. Aperos pli da butonoj diversaj!

[tejo] La krakova universitata E-medio jam kontribuis al Eŭropa Tago de Lingvoj. Nova E-kurso.

La krakova universitata E-medio partoprenis ĉi-semajne la Eŭropan Tagon de Lingvoj en la fama Kopernik-Liceo, en la urbo Katowice (la ĉefa urbo de Supra Silezio). La liceo specialiĝas pri instruado de lingvoj – ĝi havas filologian karakteron kaj preskaŭ universitatan prestiĝon. Lernantoj de la liceo havas sufiĉe profundan intereson pri lingvoj.

La originon, diversajn aspektojn de E-o, ties praktikajn aplikojn ktp. prezentis la studento Filip Tarnawski. La gejunuloj ankaŭ aŭskultis specimenojn de la lingvo - fragmenton de la nacia epopeo "Sinjoro Tadeo" de A. Mickiewicz, en E-o (en nova radiofonia interpreto de Maria Majerczak) kaj kanton de la reprezentanta altan nivelon franca muzikgrupo Kore.

En la dua parto de la renkontiĝo okazis E-leciono, dum kiu estis atingitaj de la junulo konkretaj rezultoj.

Sekve de la sukcesa prezentado komenciĝas en la liceo E-kurso, prizorgata de la universitata E-medio en Krakovo.

Maria Majerczak, gvidantino de la studenta E-agado en Krakovo

P.S. Dezirante vidi fotojn, kiuj estos aldonitaj post pluraj tagoj, oni povos uzi http://www.kopernik.katowice.pl/wydarzenia kaj elekti: 2011/12 - Europejski Dzien Jezykow 2011.

raporto pri la Lernfesto en Villingen

Esperanto-Lernfesto en la Nigra Arbaro -Villingen gastigis la BAVELO-Seminarion ĉijaran

La nomo Lernfesto bone esprimis la ĉefan trajton de la BAVELO-aranĝo ĉiaŭtuna (16.-18.9.2011). La programo riĉis kaj donis festokarakteron per teatro kaj ludoj.

En la vendredvespera diservo de la katolika komunumo Sankta Fidelis, la loka pastro (ne Bernhard Eichkorn, ĉar tiu estis forvojaĝinta) salutis kaj bondeziris al la “Esperanto-gastoj”. Fakte la eklezia komunumo (kies pastro ĝis antaŭ nelonge estis Bernhard Eichkorn) estis gastiganto de la kursanoj en sia “Fidelisheim”.

Christoph Frank el la najbara Rottweil prezentis sian pupteatran pecon “ElefanTonoj” vendredon vespere kaj amuzigis la kursanojn per konkurso en minigolfsimilaj tabloludoj sabaton vespere.
Frank Vogler kaj Cornelia Majer poste knajpestris en la du vesperoj, disponante trinkaĵojn kaj manĝetaĵojn; babiladoj kaj kartludoj longigis la vesperon kaj mallongigis la nokton.

Al la kursprogramo Christoph Frank kontribuis per faka trejnado por uzo de sia voĉo en esprimvaria laŭtlegado de teksto. Marek Blahuš el Ĉeĥio gvidis kurson por progresantoj, dum Johannes Mueller, Ludwigsburg, instruis komencantojn. Ambaŭ kune ili per prezentado de bildoj, kantoj kaj filmetoj montris la viglan vivon de junularaj aranĝoj kaj tiamaniere ili komprenigis al novuloj, ke Esperanto estas pli ol lingvo, ke ĝi havas riĉan kulturon kun socia vivo.

Andreo Grossmann dimanĉon montris alian faceton de la Esperanto-movado, montrante lumbildojn pri sia vizito al Kubo antaŭ, dum kaj post la UK en Havano pasintjare.

Alois Eder gvidis seminarieton pri la temo, kiamaniere babilemuloj kaj silentemuloj en klubo povas kunvivi je ĉies komforto.

Nekursemulojn Inge Simon dume gvidis al la naturmonumento “Schwenninger Moos”, proksima marĉeja ebenaĵo, kie fontas la rivero Nekaro (Neckar). Post la kuna kaj adiaŭa tagmanĝo en gastejo, Frank Vogler ekskursis kun kelkaj, kiuj volis, al la akvofalo de Triberg.

Agrablis la ebleco ŝpari monon tranoktante dormosake en la kursejo kaj matenmanĝi kune, ebleco kiun uzis triono de la partoprenantoj. Inge Simon organizis abundan bufedon bonvenigan vendredvespere kaj matenmanĝan sabate kaj dimanĉe. La Esperantogrupo Villingen regalis la kursanojn, „siajn gastojn“, per kafo kaj kuko ĉe bele dekoritaj tabloj sabatpostagmeze.

Josef Schiffer lerte gvidis esperantlingve sabatposttagmeze tra la historia urbokerno de Villingen, ĵurnalisto akompanis la vizitantojn dum la tuta ĉiĉeronado kaj raportis poste en diversaj lokaj gazetoj, admirante la bonan funkcion de Esperanto en la praktika uzo.

Bedaŭrinde absinta gutego falis en la postfestan ĝojon, ĉar buboj ŝtelis dorsosakon de Ursula Niesert, Freiburg, kaj mansakon de Simone Cajelot el Fraize, Francio. Kiam Simone, kiu ne regas la germanan, faris siajn depoziciojn (konstatojn) ĉe la polico esperantlingve, Inge interpretis germanen, kaj jen la protokolanta policisto mirigite elvokis: “Tiu Esperanto ja funkcias!”

Alois Eder

9-a kongreso de EEU, Irlando 2012, Galivo, 16a ĝis 20a de julio 2012

EEU plezure invitas vin al sia 9-a kongreso kiu okazos en Galivo (Gaillimh/Galway), Irlando, inter la 16-a kaj la 20-a de julio 2012. Kongresejo estos hotelo Ardilaun en Galivo, la pitoreska ĉefurbo de la okcidenta parto de Irlando, kun 70,000 enloĝantoj, situanta ĉe Atlantika Marbordo.

Kongresoj de EEU okazas ĉiun duan aŭ trian jaron kaj estas bona okazo por Eŭropaj esperantistoj interŝanĝi ideojn por esperanta agado en Eŭropa Unio, nun multe pli grava pro la ĉiam pli granda kvanto da oficialaj lingvoj - nun jam 23 oficialaj kaj 5 “duonoficialaj” lingvoj. Ĉeftemo estos “Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli” kun emfazo pri lernfaciligaj ecoj de Esperanto por lernado de aliaj ligvoj. Tio aparte gravas post la akcepto de la rekomendo ke “endas esplori kiu dua lingvo pli verŝajne kuraĝigas la lernadon de tria kaj aliaj lingvoj” 30-an de marto 2011 fare de la Platformo por Multlingveco de la EU-Komisiono (reprezentante 29 tuteŭropajn organizaĵojn, 28 el ili neesperantistaj). Tiu rekomendo kaj 140-paĝa oficiala raporto sur kiu ĝi baziĝas, povos malfermi gravan pordon al Esperanto, se ni scipovos efike uzi ĝin. Dum la kongreso tial estas antaŭviditaj prelegoj de gravaj lingvaj fakuloj, laborejoj kaj diskutejoj. Kompreneble, kiel ĉiam, atendas vin ankaŭ riĉa kulturprogramo kaj turismaĵoj. Antaŭ- kaj postkongresaj ekskursoj ebligos al vi ekkoni belegan naturon en la regiono kaj kondukos vin al Dublino, Aran insuloj, Conamara/Connemara nacia parko kaj aliaj vidindaĵoj.

Venu kaj kontribuu, ĝuu kaj lernu!

Seán Ó Riain, prezidanto de EEU

Legu pli: http://eeu-kongreso.webnode.com/

Venontaj renkontiĝoj

[pri IJK] 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, la 28an, 29an, 30an kaj 31an de oktobro 2011, Barcelono, Hispanio http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/

SPECIALA KONCERTO DE MARTIN WIESE 29a de oktobro http://www.periferias.org

Pri Tibor Sekelj kaj Vikipedio en la Malferma Tago 26a de novembre http://www.uea.org

Decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

9. 28-a Internacia Festivalo - en Xanten - someraj informoj ... internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu