TEJO-aktuale: numero 284, 2011-09-10

Kontakto: La nova numero de Kontakto jam estas en la reto

La pdf-versio de "Kontakto 2011:3" jam haveblas ĉe la Reta Jarlibro de UEA. http://kontakto.tejo.org

Verda stacio - retradio en la lingvo Esperanto

28-a Internacia Festivalo - Dua Informilo - en Xanten internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo

Koran bonvenon al la 28-a IF en Xanten! Post kelkaj semajnoj, fine de septembro, finiĝos la dua (kaj favora) periodo de IF-kotizoj. Aliĝu jam nun kaj utiligu niajn rabatokuponojn! Ĝoju pri etosoplena aranĝo kaj altkvalita programo! Rigardu: http://www.internacia-festivalo.de

[Esperantistoj] Partoprenu konkurson pri improviza rakonto

La estraro de EASP preparas konkurson pri improviza rakonto - ian kabaretan version. Rigardu: http://www.easp.org.br > kuriero32e

[esperantic.org] Lee Miller nomumita al ESF-konsilantaro

Malsukcesa elŝuto.

[Esperantistoj] Ĉe la eldonejo Impeto baldaŭ aperos nova libro.

Ĉe la eldonejo Impeto baldaŭ aperos nova libro.

L.L. Zamenhof

Fundamento de la internacia lingvo Esperanto.

Represo de la 2-a eldono de “Posrednik”, 1911 Al centjariĝo de la 2-a eldono en la eldonejo “Posrednik”: http://www.impeto.trovu.com/zam3

SPECIALA KONCERTO DE MARTIN WIESE

Kadre de arta festivalo "Periferias 2011" okazos speciala koncerto de Martin Wiese (Persone, Amplifiki, La Talpoj). Kun plena rokgrupo li prezentos antaŭ 1000-homa, ne-esperantista publiko sian diskon 'Pli Ol Nenio'. La evento, kunproduktita de Roĝer Borĝes (kiu ankaŭ disk-ĵokeos en la festivalo), okazos je sabate, la 29an de oktobro, 21:00 en la urbo Huesca, Hispanio. Rigardu: http://www.periferias.org

Pri Tibor Sekelj kaj Vikipedio en la Malferma Tago

La 35-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro atentos la 100-an datrevenon de Tibor Sekelj (1912-1988), pri kies multfaceta vivo prelegos la Esperanto-verkistino Spomenka Ŝtimec . La datreveno de Sekelj fakte estos en februaro, tiel ke la novembra Malferma Tago fariĝos enkonduko al la jaro, dum kiu okazos ankoraŭ multaj aliaj aranĝoj omaĝe al tiu fama mondvojaĝanto, ĵurnalisto, verkisto kaj movada aganto.
Alia temo de la Malferma Tago estos Vikipedio, pri kies evoluigo kaj utiligeblo parolos d-ro Ziko van Dijk . Ekde majo ĉi-jare li estas prezidanto de Wikimedia Nederland, la nederlanda filio de Fondaĵo Vikimedio kiu estras tiun ĉi liberan retan enciklopedion. En la posta tago en la CO okazos ankaŭ seminario por esperantistoj-vikipediistoj.
En la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 427, 2011-09-10

[Esperantistoj] Unua realtempa rettelevidprogramo de "me-informo"

Unua realtempa rettelevidprogramo de "me-informo" el la bela urbo Aguaskaljentes, MEKSIKO. ni invitas vin spekti kaj komenti al me.informo.mx ĉe gmail.com kaj iĝi korespondento ĉe nia lando de nia informprogramo. Rigardu: http://www.telecentral.com.mx

Venontaj renkontiĝoj

Kekso-renkontiĝo, 30.9. ĝis 3.10.2011 en Soest, Germanio http://www.esperanto.de/kej/kekso_e.html
Septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de
***
Atentu la finon de la aliĝperiodo je 2011-06-30: 1a Esperantista Migrado Autuna (EMA), 2.-7. oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede), de Boppard ĝis Kaub, Germanio, sur la fama migrovojo "Rheinsteig" (fiksa hotelo), http://www.esperanto.de/deb/ema2011.html
KoKoLoRES - LA renkontiĝo por ludemuloj De la 30-a de septembro ĝis la 3-a de oktobro 2011, Herne, Germanio http://www.esperanto.de/kokolores aŭ demandu skribe petra.dueckershoff ĉe esperanto.de.
30-a Komuna Seminario, 7-10 de okt. 2011 en Seongnam, Koreio Kontakto: JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika ĉe saluton.net aŭ ĉe Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario
[pri IJK] 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, la 28an, 29an, 30an kaj 31an de oktobro 2011, Barcelono, Hispanio http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/
Decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de
Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr
9. 28-a Internacia Festivalo - en Xanten - someraj informoj ... internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de
2012
NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/
32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/
Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com
Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2
IJK 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu