TEJO-aktuale: numero 283, 2011-08-04

[Esperantistoj] ARTIKOLO: PRI KEVA

Karaj geesperantistoj el tuta mondo, saluton;

KEVA estas konga esperanta virina asocio kiu uzas esperanton kiel armilo por militi kontraŭ ĉiuj virinaj perfortoj kaj disvatigas la lingvon inter la kongaj virinoj. Ĝi havas siajn celojn, kiuj eble samas kun la aliaj virinaj asocioj en la mondo. Membro ĉe FEM kaj kunlaboras kun UEA kaj firme volas plenumi siajn taskojn sed sola ne povas; pro tio, ĝi bezonas eksterlandan helpon.(materiale: vestaĵoj, manĝaĵoj, instrumentoj; ktp).

En KEVA ekzistas ankaŭ virinoj nelegosciaj, kiuj faras la praktikajn laborojn kiel: agrikulturo,bredado, kudrado, ktp. KEVA jam ekzistas en aliaj du provincoj aparte Kinshasa kie troviĝas ĝia komitato. Por infanoj necesas ankaŭ lerni esperanton por prepari la venonta konga elito. Kaj en la provincoj kelkaj infanoj suferas pri misnutrado kaj bezonas. Du projektoj jam estas pretigitaj ĉe KEVA kiuj temas pri agrikulturo kaj okazaĵo de la esperanta seminaio , venontjare 2012 en julio. Do virinoj estos kontentaj pro la fakto ke ili profitos sciigi ion de esperanto tra kelkaj projektoj. Ni bezonas financa kaj materiala helpo kaj ankaŭ geesperantistoj por venu instrui la partoprenantoj en venonta seminario kaj bonvolu konfirmi nin je la fino de decembro 2011 ke vi venos.

Ni antaŭdankas al vi.

kontaktoj: 1. nelly_masemi ĉe yahoo.fr

uea-konto: emmb-s

Telefonumero: 00 243 9 98 89 21 53

2. kevakongaesperantavirinaasocio ĉe yahoo.fr

3. BP. 7245 KINSHASA 1.

Krokodila Renkontiĝo, 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012, Arrout, suda Francio / Okcitanio

Krokodila Renkontiĝo okazonta de la 27-a de aprilo ĝis la 1-a de majo 2012 en la pirinea vilaĝo Arrout (suda Francio / Okcitanio). Pliaj informoj: http://krokodila2012.wordpress.com/krokodila2012 ĉe gmail.com

NOVA ADRESARO DE PASPORTA SERVO APERIS

La ĉi-jara adresaro de Pasporta Servo enhavas 1087 gastigantojn en 672 urboj en 90 landoj. Ĝi estis redaktita de Alexandre Baudry kaj unuafoje prezentita dum la Internacia Junulara Kongreso en Kievo kaj la Universala Kongreso en Kopenhago. Kiel en multaj aliaj movadaj statistikoj, ankaŭ en la nova adresaro la unuan lokon okupas Francio kun 169 gastigantoj. Francio havas ankaŭ la plej grandan nombron de urboj (91), kie troviĝas gastiganto. La pakistana urbo Multan siavice estas la urbo kun plej multe da adresoj (21).

En la 188-paĝa poŝlibro troviĝas, krom la adresoj k.a. informoj pri la gastigantoj, ankaŭ mapoj kun indikoj pri iliaj loĝlokoj. Enestas ankaŭ reguloj kaj konsiloj pri la uzo de la servo.

La ideo pri Pasporta Servo, tiam sub la nomo Programo Pasporto, estis prezentita de la argentinano Rubén Feldman González en 1966. La unua adresaro laŭ la nuna sistemo, kun 40 gastigantoj, aperis en 1974 sub la gvido de Jeanne-Marie Cash el Francio. Ambaŭ pioniroj estas gastigantoj ankaŭ en la nuna eldono.

En 2009, Pasporta Servo fariĝis ankaŭ socia retejo, kie kaj gastoj kaj gastigantoj povas membriĝi kaj kontakti unu la alian. Ĝi ne anstataŭas la presitan libron sed ofertas aldonajn servojn, haveblajn nur per Interreto: zomebla monda mapo, serĉilo, forumo por peti informojn pri vojaĝo, kaj blogejo por rakonti pri siaj vojaĝoj. La retpaĝo nun havas pli ol 2000 uzantojn.

La adresaro estas aĉetebla ĉe la Libroservo de UEA. La prezo estas 9,00 EUR plus afranko (plus imposto de 6% en EU). Ekde 3 ekz. oni ricevas trionan rabaton.

(Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 425, 2011-08-04)

Pri la libro Meditadoj el la Animo

Ĝoje mi Vin sciigas, ke la libro “Meditadoj el la Animo” verkita de la ĵurnalisto kaj edukanto José de Paiva Netto, direktoro-prezidanto de Legio de Bona Volo (LBV), sukcese aperis dum la 8-a Tutamerika Kongreso de Esperanto okazinta pasintmonate en la urbo San-Paŭlo, Brazilo.

Pri partopreno de LBV en ĉi tiu bela kaj fruktdona evento kaj pri la verko mem, mi petas de vi, ke kompleze diskonigu, per retejo aŭ papera informilo, al via E-grupo anoncon pri apero de la libro. Jen la ligiloj al raportoj kaj filmeto:

http://www.boavontade.com/pdf/BonaVolo/68_pg16_17.pdf

http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=91509&cs=14&ci=6

Ni ankaŭ atendas viajn komentojn pri ĉi tiu novaĵo.

Kun antaŭdanko kaj frataj korsalutoj, el sidejo de LBV en San-Paŭlo, Brazilo

Maria Aparecida da Silva

Respondeculino de la Departemento pri Esperanto de LBV

http://www.bonavolo.com

http://www.tbv.com.br/esperanto

[Esperantistoj] Aliĝu al la grupo pri IJK 2011

Se vi partoprenis en la Internacia Junulara Kongreso en kiewo 2011 tie-ĉi vi povas kontakti kun aliaj: http://www.esperanto.com/grupoj/partoprenantoj-de-la-ijk-2011-en-kievo

[Esperantistoj] Jam pli ol 1800 uzantoj ĉe Esperanto.com - nia komunumo en Esperanto

Esperanto.com estas virtuala komunumo, kiu donas eblecon al esperantistoj el ajna parto de la mondo. Partoprenu: http://www.esperanto.com/

[Esperantistoj] Sufiĉe interesaj impresoj pri SES kaj IJK

[Esperanto] Saluton ĉiuj, mi ĵus kreis Scoop.it paĝon

Saluton ĉiuj, mi ĵus kreis Scoop.it paĝon kun utilaj retpaĝoj en Esperanto. Bonvolu vidi kaj kunhelpu se vi konas bonajn retpaĝojn kiuj ankoraŭ mankas tie. Douwe Beerda

Vidu: http://www.scoop.it/t/esperanto-lingvo-de-la-mondo

[instru-german] ILEI-novaĵoj

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano, Polando (22-23.09.2011) http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

27-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto, 23-25 de septembro en Poznań, Pollando http://www.arkones.org

Kekso-renkontiĝo, 30.9. ĝis 3.10.2011 en Soest, Germanio http://www.esperanto.de/kej/kekso_e.html

Septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de

***
Atentu la finon de la aliĝperiodo je 2011-06-30: 1a Esperantista Migrado Autuna (EMA), 2.-7. oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede), de Boppard ĝis Kaub, Germanio, sur la fama migrovojo "Rheinsteig" (fiksa hotelo), http://www.esperanto.de/deb/ema2011.html

KoKoLoRES - LA renkontiĝo por ludemuloj De la 30-a de septembro ĝis la 3-a de oktobro 2011, Herne, Germanio http://www.esperanto.de/kokolores aŭ demandu skribe petra.dueckershoff ĉe esperanto.de.
30-a Komuna Seminario, 7-10 de okt. 2011 en Seongnam, Koreio Kontakto: JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika ĉe saluton.net aŭ ĉe Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario

[pri IJK] 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, la 28an, 29an, 30an kaj 31an de oktobro 2011, Barcelono, Hispanio http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/

Decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

9. 28-a Internacia Festivalo - en Xanten - someraj informoj ... internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu