TEJO-aktuale: numero 282, 2011-07-25

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO kaj 32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso 2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) okazos inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012 en la urbo Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso. Tuj poste, la brazila esperantista junularo vojaĝos karavane al la urbo Taguatinga, apud la brazila ĉefurbo, Braziljo, por la 32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso. Por la unua fojo BEJK okazos januare, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012. Pli da informoj: http://www.bejo.esperanto.org.br/

[baveleto] 5-jara Esperanto-urbo Herzberg estu la ĝermo por estonta Esperanto-mondo

Saluton,

dum kelkaj tagoj ni festetis la kvinjaran jubileon de la ankoraŭ nova kaj juna "Esperanto-urbo Herzberg am Harz". Urbestro Gerhard Walter tre ĝojis i.a. pri la gratulletero de la Zamenhof-nepo d-ro Louis Zaleski-Zamenhof. Li gratulis kaj bondeziris "Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo estu la ĝermo por la estonta Esperanto-mondo". La ĉefo de la bela urbo mem prelegis en Esperanto. Pri tio la ĉeestantoj aparte ĝojis kaj aplaŭdis.

Je la 9a de julio ni festis en la Parko ĉe Futurateliero. I.a. kantis nia talenta modkantisto Ralph Glomp el Hamburgo. Ni disdonis bongustan jubilean torton. Bv. vidi mem!

Je la 11a de julio ni sidis en la amika rondo en la bela Esperanto-ĝardeno kaj manĝis alian "naskiĝtagan torton".

Je mardo (12a de julio) okazis la oficiala jubilea festeto en la kavalira salono. Ĉeestis ĉ. 45 personoj el la loka politiko, urboadministracio kaj Esperanto-movado. Urbestro Gerhard Walter laŭdis la longjarajn multfacetajn Esperanto-laboradojn de la Esperanto-Centro. Jam en multaj lokoj de la urbo oni povas iom sperti Esperanton, nun ankaŭ en la kastela muzeo. Gerhard Walter prezentis la plibeligitan Esperanto-ĉambron al ĵurnalistoj kaj al ni. La nova ekspozicio "Mondliteraturo en Esperanto" estis inaŭgurita. La muzea Esperanto-ĉambro nun multe pli bele aspektas. Spertu mem! Nia korea praktikanto nepre prezentis esperantrilatajn fotojn pri nia urbo per komputilo. Denove ni manĝis "Esperanto-torton". Gabi Kanopfer kreis la belajn dolĉajn tortofotojn.

Dankon al ĉiuj.

Diversajn fotokolektojn vi trovas sub: http://www.esperanto-urbo.de

Amike salutas via kompleta EGS-estraro

Peter Zilvar, Herzberg am Harz

Harald Mantz, Osterode am Harz

Zsofia Korody, Herzberg am Harz

Ursula Zilvar, Herzberg am Harz

Marika Frense, Heilbad Heiligenstadt

Matthias Reimann, Nordhausen

http://esperanto-urbo.de (multlingva)

UEA RICEVIS TRI NOVAJN HONORAJN MEMBROJN

En sia kunsido sabaton, la 23-an de julio, en Kopenhago la Komitato de UEA elektis tri elstarajn movadanojn kiel Honorajn Membrojn de UEA. Ili estas d-ro Detlev Blanke el Germanio, d-ro Renato Corsetti el Italio kaj s-ro Rob Moerbeek el Nederlando.

Detlev Blanke (nask. 1941) estis sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de GDR 1968-1980 kaj ekde 1981 de Esperanto-Asocio de GDR. Li doktoriĝis en 1976 per disertacio pri kompara vortfarado de Esperanto kaj la germana, kaj habilitiĝis en 1985 per disertacio pri planlingvoj (Internationale Plansprachen). En 1988 li fariĝis docento pri interlingvistiko en la Berlina Humboldt-Universitato. Ekde 1976 li estas estrarano de Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), kies bultenon Informilo por Interlingvistoj li redaktas ekde 1992. Ekde 1992 li kompilas (kun H. Tonkin) bibliografion pri Esperanto kaj interlingvistiko por la usona Modern Language Association. Li iniciatis la Esperantologiajn Konferencojn, kiuj okazas ekde 1978 en ĉiu UK. Kun sia edzino Wera li laboras i.a. pri terminologio kaj iniciatis la fondon de Terminologia Esperanto-Centro de UEA en 1987.

Renato Corsetti (nask. 1941) laboris dum la unua parto de sia vivo en banko kaj poste en la Universitato de Romo. Li estas aktiva en la Esperanto-movado de la fino de la 1960-aj jaroj. Prezidanto de TEJO li estis 1971-1973, poste honora prezidanto. Li estis estrarano de UEA 1980-1986, vicprezidanto 1998-2001 kaj prezidanto 2001-2007. Corsetti membris en multaj komisionoj de UEA kaj estis prezidanto 1980-1986 kaj vicprezidanto ekde 2002 de Institucio Hodler '68. Estrarano kaj prezidanto de Itala Esperanto-Federacio li estis dum pluraj periodoj. Membro kaj sekretario de la Akademio de Esperanto li estas ekde 1999. En 2008 li ricevis la Premion Deguĉi. Li aŭtoris aŭ redaktis multajn librojn kaj artikolojn. En sia agado li aparte interesiĝas pri la disvastigo de Esperanto al ĉiuj kontinentoj kaj pri ĝia utiligo por certigi la lingvajn homajn rajtojn je ĉiu nivelo.

Rob Moerbeek (nask. 1936) laboris 32 jarojn kiel oficisto de UEA zorgante pri la ekspedofako de la Centra Oficejo kaj pri provlegado de Esperanto k.a. periodaĵoj kaj eldonaĵoj de UEA. Li prizorgis ankaŭ la Bibliotekon Hodler kaj la arkivon de la CO. Post emeritiĝo en 2001 li laboras volontule en la CO. Li korektas ankaŭ la revuojn Monato, Internacia Pedagogia Revuo, Scienca Revuo, Fen-x (E-o Nederland), E-ista Vegetarano, La Kontakto (nederlanda LIBE-sekcio), k.a. Agado por handikapuloj, precipe blinduloj, estas proksima al li. Li prizorgas voĉlegadon de Esperanto k.a. revuoj por blinduloj. Ekde 2001 li reprezentas Ligon Internacian de Blindaj Esperantistoj en la Komitato de UEA. Li estis privatdocento pri E-o ĉe la Universitato de Amsterdamo 1978-1998. En 2000 li ricevis la Premion Deguĉi. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 422, 2011-07-25)

[Esperantistoj] BBC pri Universala Kongreso en Kopenhago

Krokoloko Podkasto – Esperanta Podkasto

9a Krokoloko Podkasto aperis. Aŭskultu: http://www.krokoloko.cl

ORo 2011 - Oranĝa Renkontiĝo, 7a ĝis 9a de oktobro 2011, Härnösand, Svedio

jen, denove ujutna malmultekosta junuleca nekrokodila renkontiĝo apudlaga! ĉi-jare kvinjara jubileo de tiu-ĉi mitologia okazaĵo. ;)
el la programo:
- saŭno
- koncertoj (interalie La Perdita Generacio)
- fungoekskurso
- poezia metiejo
- homfutbalo
estu bonvena!
Hernusanda Esperantista Klubo kaj SEJU
Pli da informoj: http://www.facebook.com/event.php?eid=121768147918701
PS. Se vi ankoraŭ ne konas la vorton “ujutna”, rigardu ĉitie: http://www.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php?t=8743

LA KOPENHAGA UK FERMITA, HANOJO KAJ REJKJAVIKO ATENDAS

Sabaton, la 30-an de julio, finiĝis la 96-a Universala Kongreso de Esperanto en Kopenhago per la Solena Fermo, kiun gvidis la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta. Ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak faris resuman raporton pri la laboraj, klerigaj kaj kulturaj programeroj, kiuj disvolviĝis dum la kongresa semajno. D-ro José Antonio Vergara, kiu reĝisoris la traktadon de la kongresa temo, ligita al la Internacia Jaro de Junularo, legis la kongresan rezolucion, en kiu kristaliĝis la konkludoj el tiu traktado.

Estraranino Claude Nourmont anoncis la rezuitojn de la Belartaj Konkursoj kaj Oratora Konkurso. Estrarano Amri Wandel disdonis diplomojn pri elstara agado al ok meritplenaj movadanoj kaj diplomojn pri elstara arta agado al kvar kulturaj agantoj. Estraranino Maritza Gutiérrez anoncis la ricevantojn de la subvencio Cigno kaj transdonis la "esperantistan pacpremion", Premion Deguĉi, al s-ro HORI Jasuo el Japanio. Estraranino Loes Demmendaal transdonis diplomojn pri 50-jara kaj 40-jara seninterrompa membreco en UEA.

Post la ferma festparolado de prezidanto Dasgupta la partoprenantoj de la Internacia Infana Kongreseto ĝojigis la publikon per du kantoj. Poste la LKK-prezidantino Ileana Schroeder kaj Konstanta Kongresa Sekretario Clay Maglahães invitis sur la podion la LKK-anojn kaj la helpantojn, kiuj ricevis rozon kaj fortan aplaŭdon de la dankema kaj evidente tre kontenta kongresanaro.

Fine sekvis la transdono de la kongresa flago, kiun el la manoj de s-ino Schroeder akceptis la prezidanto de LKK de la 97-a UK, s-ro Nguyen Van Loi, kiu kore bonvenigis la kongresanojn post unu jaro al Hanojo. Pli frue, Barbara Pietrzak anoncis la decidon de la Estraro de UEA, ke la 98-a UK en 2013 okazos en Rejkjaviko, 36 jarojn post la antaŭa UK en la islanda ĉefurbo.

Post la komuna kantado de "La Espero" sub la gvido de la Internacia Koruso kaj ĝia estro Alan Bishop la prezidanto de UEA deklaris la 96-an UK fermita. (Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 424, 2011-07-30)

[Esperanto] La monda vojaĝreto de Esperanto! Pasporta Servo

Ekde la jaro 1974, Pasporta Servo estas esperantista reto tutmonda. Miloj de vojaĝemuloj, turistoj, laboristoj, studentoj, ktp. uzas ĝin semajnon post semajno.
Pasporta Servo estas adresaro de homoj el la tuta mondo, kiuj ofertas al uzantoj de tiu listo gasti en iliaj hejmoj senpage. La sola kondiĉo estas koni Esperanton. La mondo estas nia. Esploru: http://pasportaservo.org/

Kaj nun, Pasporta Servo serĉas kunlaborantojn por plimodernigi la servon, ankaŭ vi povas kunhelpi! Legu ĉe http://tejo.org/eo/node/1247

[DEJ] KoKoLoRES - La renkontiĝo por ludemuloj

De la 30-a de septembro ĝis la 3-a de oktobro 2011 okazos al venonta KoKoLoRES en Herne. Kvankam la ĉefa okupo dum tago kaj nokto estos ludado, ĝi certe taŭgas por ne (tiom) ludemaj homoj, ĉar ni ankaŭ havos aliajn programerojn kaj ekskurson al la ekspozicio pri malnovaj telekomunikiloj en Bochum (vidu http://www.telekom-historik.de ).

Pliajn informojn vi legu ĉe www.esperanto.de/kokolores aŭ demandu skribe petra.dueckershoff ĉe esperanto.de.

Venontaj renkontiĝoj

Ekzotika renkontiĝo en Berlino: 9-12 septembro http://is.gd/ekzotiko

[instru-german] Lernfesto, seminario en Villingen, Germanio 16-18.09.2011 http://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/bavelo-seminario/invito.php

XIa Meksika Esperanto Kongreso. Guadalajara, Jalisco 16a-18a septembro 2011, Meksiko http://www.esperanto-mexico.org

2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano, Polando (22-23.09.2011) http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

27-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto, 23-25 de septembro en Poznań, Pollando http://www.arkones.org

Kekso-renkontiĝo, 30.9. ĝis 3.10.2011 en Soest, Germanio http://www.esperanto.de/kej/kekso_e.html

Septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de

***
Atentu la finon de la aliĝperiodo je 2011-06-30: 1a Esperantista Migrado Autuna (EMA), 2.-7. oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede), de Boppard ĝis Kaub, Germanio, sur la fama migrovojo "Rheinsteig" (fiksa hotelo), http://www.esperanto.de/deb/ema2011.html

30-a Komuna Seminario, 7-10 de okt. 2011 en Seongnam, Koreio Kontakto: JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika ĉe saluton.net aŭ ĉe Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario

[pri IJK] 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, la 28an, 29an, 30an kaj 31an de oktobro 2011, Barcelono, Hispanio http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/

Decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

9. 28-a Internacia Festivalo - en Xanten - someraj informoj ... internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

2012

NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012, Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012, Taguatinga, Brazilo http://www.bejo.esperanto.org.br/

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu