TEJO-aktuale: numero 281, 2011-06-30

[baveleto] Esperanto-urbo Herzberg kaj firmaoj "per Esperanto"

Saluton,

1) eble vi jam aŭdis el aliaj informkanaloj, ke s-ro Amir JAVADI (el Aŭstrio resp. Irano) antaŭ 2 semajnoj aĉetis en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo la "Hotelon Ora Cervo". Ŝajnas, ke nun komenciĝas riparperiodo de la domego. Li diris, ke antaŭe li posedis la "Esperanto-paradizon" ĉe Vieno (Aŭstrio). Certe vi ankoraŭ aŭdos de li.

2) Jam antaŭ ĉ. 3 jaroj venis esperantlingvaj naturkuracisto kaj Ginseng-konsilistino al nia bela urbo.

3) Ni aŭdis, ke ĉ. 3 pluaj Esperanto-entreprenistoj planas fondi firmaetojn kaj komenci ion novan en Herzberg - la Esperanto-urbo.

4) Eble ankaŭ aliaj ekŝatos la ideon kaj trovos la kondiĉojn, ofertojn de la Esperanto-urbo bonaj kaj allogaj por translokiĝo kaj vere kunkonstruos, ekz. por Germana Esperanto-Centro resp. Interkultura Centro Herzberg rilate al Esperanto-organizado, instruado, klerigado, informado, administrado, E-biblioteko, ktp.?

Se vi havas demandojn, bv. kontakti nin senpere.

Anticipe ni dankas.

Amike kaj samideane salutas via ICH-teamo

http://esperanto-urbo.de (multlingva)

ILEI KAJ UEA SUBTENAS LA UNIVERSITATAN TREJNADON

Tra la lastaj du jaroj UEA kaj ILEI kunlaboris por finance kaj praktike subteni la instruisto-trejnan programon de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, Pollando. Ili tion faris per disponigo de kvar stipendioj en la valoro de 250 eŭroj, por mildigi al precipe junaj kursanoj el malpli pagipovaj landoj iliajn kurs- kaj vojaĝ-kostojn. Prioritaton oni donis al tiuj, kiuj povis montri klaran intencon aktive instrui la lingvon post aŭ eĉ dum la studado.

Por 2011, UEA kaj ILEI denove anoncas la eblon pri la nove lanĉota tri-jara kursaro pri interlingvistiko, kiu kovros vastan gamon de temoj: lingvo, kulturo, literaturo, tradukado, utiligo, kaj, nelaste, pedagogio. La kurso komenciĝos en septembro 2011, kaj la stipendioj rilatos al la unuaj du semestroj de la ses-semestra tuto. La kurso estas en la universitato plene oficiala; kursfinintoj ricevos ŝtate rekonatan diplomon.

Kandidatiĝoj estos akceptataj ĝis la 15-a de aŭgusto 2011. Petoj por stipendioj akcepteblos ĝis la 20-a de julio, aŭ surloke en la Universala Kongreso en Kopenhago ĝis la 25-a de julio. La ricevontoj estos deciditaj en la UK de UAM (Ilona Koutny), UEA (Claŭde Nourmont), ILEI (Zsófia Kóródy) kaj Edukado.net (Katalin Kováts). Kandidatoj bv. liveri biografiajn informojn, kun emfazo al instruado de lingvoj kaj ekzistanta aŭ estonta instruado de aŭ pri Esperanto. Preferon ricevos junaj kandidatoj kun limigita pagipovo, kiuj povas klare montri intencon instrui Esperanton aŭ alimaniere aktivi movade dum kaj post la kurso. La ricevontoj de stipendioj devos subskribi kontrakton pri plenumo de la kursodevoj.

Kandidatiĝojn oni sendu al: Ilona Koutny (interlin ĉe amu.edu.pl), Zsófia Kóródy (zsofia.korody ĉe esperanto.de), Claŭde Nourmont (moonmont ĉe pt.lu) kaj Katalin Kováts (katalin.kovats ĉe gmail.com).

Pliaj informoj: http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Platano, Natas, Many Oshu Freestyle @Radio Libertaire

[Esperantistoj] REVADO duobla albumo de esperanto-progresiva muziko

La itala bando el Milano Rêverie ĵus eldonis la unuan duoblan albumon de progresiva muziko en esperanto/itala "Revado"

Unu disko por esperanto kaj unu disko por la itala.

La KD duobla albumo disponeblos ĉe la diskoservo ekde la 15a de julio 2011 ĉe http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd107&lng=e

sed jam de nun eblas malkovri Revado-n en la elŝutservoj de Vinilkosmo

laŭ MP3 kaj ogg formatoj ĉe http://www.vinilkosmo-mp3.com/reverie-c-76_177.html

kaj laŭ FLAC senperda formato ĉe http://cd1d.com/fr/artist/reverie

Turisma Esperanto Kalendaro ĝis AŬGUSTO 2012 aperis

INTERNACIA KLUBO “ESPERANTOTUR”

str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Pollando

 (+4852) 346-11-51 retpaĝoj: http://www.esperanto.bydgoszcz.eu, http://www.esperanto-turismo.za.pl

rete: esperanto-turismo ĉe wp.pl , info ĉe esperanto.bydgoszcz.eu , andreo ĉe rubikon.net.pl

Muzik-teatra maniero varbi pri esperanto en Italujo

Karaj,

Temas pri spektaklo, kiun mi faros en Licano (Lizzano, Italujo), la 18-an de aŭgusto. Ĝi estas muzika kaj teatra varbado pri esperanto en la itala, kun famaj (italaj sed ne nur) kanzonoj kantotaj en esperanto. Ĝi okazos kadre de internacia festivalo pri daŭripova evoluigo. Mi tre ŝatus, ke lokaj esperantistoj aliĝu al ĝi por pliriĉigi la postspektaklan diskuton.

Dankon pro interesiĝi kaj plusendi.

Koran ĝison, Gijom

Por pli da informoj, vizitu la retejon de la festivalo: http://www.sferracavalli.com aŭ kontaktu rekte Gijom Armide al: nennu.phare ĉe gmail.com

[instru-german] ILEI-konferenco 2011

Malsukcesa elŝuto.

raporto pri TAKE - TutAmerika Kongreso de Esperanto en Brazilo

Saluton al ĉiuj!

Kiel multaj de vi scias, pasintsemajne okazis TAKE - TutAmerika Kongreso de Esperanto en Brazilo. Jen la novaĵoj, kiujn mi havas:

1) Kune kun TAKE, okazis la unua internacia esperanta kinofestivalo, baptita "Kino sen Limoj". Ĝi estis bonega kaj mojosa. La brazilanoj Rogener Pavinski gajnis la premion en la kategorio 5s (5-sekundaj filmoj) kaj Luana França venkis en la kategorio 15s (15-sekundaj filmoj). La argentinano Carlos Devizia venkis en la kategorio 30s (30-sekundaj filmoj).

2) KER-ekzamenoj sesio sukcese okazis en Brazilo dum TAKE. Brazilanoj amase ekzameniĝis kaj Brazilo fariĝis la lando plenplena je ekzameniĝintoj en la mondo.

3) La venonta NOVA - Novjara Aranĝo de BEJO (Brazila Esperantista Junulara Organizo) okazos inter la 11-a kaj la 15-a de januaro 2012 en la urbo Formiga, subŝtato Minas-Ĝerajso. Tuj poste, la brazila esperantista junularo vojaĝos karavane al la urbo Taguatinga, apud la brazila ĉefurbo, Braziljo, por la 32-a BEJK, Brazila Esperantista Junulara Kongreso. Por la unua fojo BEJK okazos januare, inter la 15-a kaj la 19-a de januaro 2012.

Ekzotika renkontiĝo en Berlino: 9-12 septembro!

La Ekzotika Renkontiĝo okazos en Berlino de la 9-a ĝis la 12-a de septembro 2011. Temas pri gustumado de ekstereŭropaj manĝoj kaj elprovado de alilandaj aktivaĵoj. Certe ni ankaŭ turismumos - ni ja loĝos en centra Berlino!

Vegetaranoj kaj veganoj bonvenas. Ĉiuj restoracioj ofertas ankaŭ bonegajn vegetarajn kaj veganajn opciojn.

Detaloj, programo kaj aliĝilo: http://is.gd/ekzotiko

Facebook: https://www.facebook.com/event.php?eid=129376910487245

Venontaj renkontiĝoj

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Aŭgusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

SAT-kongreso en Sarajevo, Bosnio http://www.satesperanto.org/3-a-kongresa-bulteno.html

Somera festo en Jüterbog 2011, 27a aŭgusto 2011, Germanio http://www.esperanto.de/bb/sommerfest-in-juterborg/

MELA-dufoje en aŭgusto, 7-a ĝis 16-a de aŭgusto (aldona), kaj 22-a ĝis 30-a de aŭgusto 2011 (oficiala), Hungario http://www.krokodilo.de/mela/mela.php

[instru-german] Lernfesto, seminario en Villingen, Germanio 16-18.09.2011 http://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/bavelo-seminario/invito.php

XIa Meksika Esperanto Kongreso. Guadalajara, Jalisco 16a-18a septembro 2011, Meksiko http://www.esperanto-mexico.org

2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano, Polando (22-23.09.2011) http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

27-aj ARtaj KONfrontoj en Esperanto, 23-25 de septembro en Poznań, Pollando http://www.arkones.org

Kekso-renkontiĝo, 30.9. ĝis 3.10.2011 en Soest, Germanio http://www.esperanto.de/kej/kekso_e.html

Septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de

***
Atentu la finon de la aliĝperiodo je 2011-06-30: 1a Esperantista Migrado Autuna (EMA), 2.-7. oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede), de Boppard ĝis Kaub, Germanio, sur la fama migrovojo "Rheinsteig" (fiksa hotelo), http://www.esperanto.de/deb/ema2011.html

30-a Komuna Seminario, 7-10 de okt. 2011 en Seongnam, Koreio Kontakto: JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika ĉe saluton.net aŭ ĉe Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario

[pri IJK] 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, la 28an, 29an, 30an kaj 31an de oktobro 2011, Barcelono, Hispanio http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/

Decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

9. 28-a Internacia Festivalo - en Xanten - someraj informoj ... internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio http://www.internacia-festivalo.de

2012

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

IJK 2012 en Nara, Japanio http://www.tejo.org/ijk

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu