TEJO-aktuale: numero 277, 2011-06-30

[DEJ] *Junulara UK en Danio*

JUK estas la junulara parto de la ĉi-jara Universala Kongreso kiu okazas en Kopenhago, Danio. Ĝi ekos sabate la 23an de julio kaj daŭros ĝis sabate la 30an de julio.

La programo jam enhavas:

* Koncertojn kun la plej famaj nordeŭropaj esperantaj artistoj (kunlabore kun la teamo de KEF)

* Ekskursojn al Kristianio, la Cerva parko kaj la ekologia vilaĝo Torup

* Sportan tagon

* Piknikon en la Reĝa Ĝardeno

* Prelegojn

* Malsolenan inaŭguron

* kaj multe pli!

Laŭ la slogano "Ĝui kaj kontribui" ni samtempe invitas ĉiujn partoprenantojn mem influi al la programo dum la semajno.

Estas tranoktejo en kiu ni ofertas malmultekostan tranoktadon kontraŭ nur 15 eŭroj por loĝado dum la tuta UK kaj JUK.

Senpagas partopreni en la JUK-programeroj kaj neniu kroma aliĝo aŭ kotizo bezonatas. Tamen por partopreni la programerojn, kiuj okazas en la kongresejo (Bella Center) necesas aliĝi al la UK.

Venu al UK kaj venu al JUK! :)

Legu pli ĉe http://juk2011.wikispaces.com/

Ĝis baldaŭ! La JUK-teamo

Furora beletra verko nun en Esperanto

Estas por mi granda plezuro skribi al vi, ĉar okazos la TutAmerika Kongreso de Esperanto, dum la venonta JULIO en la urbo San Paŭlo, Brazilo.

Inter aliaj, okazos lanĉon de belega furora beletra verko nun en Esperanto, pri kiu mi sendas ligilon al vi, kaj mi petas vin bonvolu aperigi tiun ĉi novaĵo pri tiu libro kun tiu ligilo en via medio, t. e. ĵurnaloj, aŭ gazetoj aŭ ttteoj, paĝoj en la reto, laŭ via eblo. Mi antaŭ dankas vin kore: http://www.boavontade.com/inc/interno.php?cm=90630&cs=2&ci=6

Mi esperas legi vian respondon ĉar tio estos helpo por mi.

Ĝis poste, Samideane via, Amadeus.

Por junuloj, kiuj volas profesiiĝi pri esperantologio

Esperantologio? Ĉu tiu scienc-branĉo ekzistas? Ĉu eblas studi pri Esperanto? Mia respondo estas: jes, ĉe UAM (Universitato Adam Mickiewicz) en urbo Poznań en la tria plej granda kaj plej fama universitato de Pollando.

Mi mem studas tie ankaŭ nun. Mi komencis miajn studojn en septembro 2010. Mi partoprenas la unu-jaran Instruistan Trejnadon, komunan programon de UAM kaj ILEI. Unue oni devas ĉeesti tie en septembro dum unu semajno por havi lecionojn pri metodiko de instruado, gramatiko kaj literaturo de Esperanto. Ekde septembro ĝis februaro de la sekva jaro okazas konsultado de la gvidaj profesoroj (mi menciu ĉefe la instruistinojn Ilona Koutny kaj Katalin Kováts), kaj memstara studado. En februaro okazas denova renkontiĝo same unu semajnon longa, sed ĉi tiam oni ankaŭ ekzameniĝas pri la dum-semestraj lernitaĵoj. Ekde februaro oni devas labori pri la finlaboraĵo post kies prezentado kaj finaj ekzamenoj oni ricevas ILEI-diplomon pri instruado. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1219

15 faktoj kiujn vi certe ne sciis pri Hungario… kaj pri IJS

1) La hungara lingvo estas finn-ugra lingvo, ĝiaj plej proksimaj parenclingvoj estas la mansa, ĥanta, udmurta kaj komia. La hungara lingvo estas la oficiala lingvo de la hungara ŝtato ekde 1844 (antaŭe estis la latina).

2) En la hungara lingvo estas 44 literoj, el kiuj 14 estas vokaloj (a,á,e,é,i,í,o,ó,ö,ő,u,ú,ü,ű).

3) La plej longa hungara vorto estas töredezettségmentesítőtleníttethetetlenségtelenítőtlenkedhetnétek.

Legu pli, inter alie pri IJS: http://tejo.org/eo/node/1216

[DEJ] Fw: [eĉei-membroj] DVD Esperanto elektronike - nova antaŭmenda kampanjo

Malsukcesa elŝuto.

[DEJ] Jubilea slogano por Esperantovarbado en 2012

Saluton,

en 2012 estos la 125 jubileo de Esperanto. Preparante intensigitan publikan agadon en tiu jaro kaj pretiĝante al pli granda intereso de ĵurnalistoj, GEA nun serĉas sloganojn, kiujn eblas uzi okaze de tiu ĉi jubileo.

La kolekto de sloganoj kaj argumentoj okazas en la retpaĝo http://tricider.com/t/decide/?show=1xdV , kiun eblas tre facile uzi sen registriĝo. Mi petas vin, aldoni tie viajn ideojn kaj laŭokaze ankaŭ argumentojn.

Tie jam estas kelkaj proponoj. Mi esperas je viaj pliaj ideoj kaj vasta publika agado en la sekva jaro.

Amike, Felix

[pri IJK] Unua aliĝperiodo por la Kataluna Kongreso de Esperanto

Malsukcesa elŝuto.

XIa Meksika Esperanto Kongreso. Guadalajara, Jalisco 16a-18a septembro 2011, Meksiko

La 11ª Meksika Esperanto Kongreso okazos venontan septembron en Guadalajara, Jalisco. La ĉefa temo estas: "La instruado de Esperanto en Meksiko; malfacilaĵoj, defioj kaj proponoj" Komencu la planadon por ĝin partopeni kaj informu viajn konatulojn!
La XIa Nacia Kongreso de Esperanto en Meksiko, kies temo estas: "La instruado de Esperanto en Meksiko; malfacilaĵoj, defioj kaj proponoj ", okazos inter la 16ª kaj 18ª de septembro, en la urbo Guadalajara, Jalisco. Legu pli: http://www.esperanto-mexico.org

28-a Internacia Festivalo - en Xanten - someraj informoj ... internacia etoso - renoma aranĝo - alloga programo, 27.12.2011 ĝis 3.1.2012, Germanio

Karaj geamikoj,

post kelkaj tagoj, fine de junio, finiĝos la unua (kaj plej favora) periodo de IF-kotizoj. Aliĝu jam nun kaj utiligu niajn rabatokuponojn! Ĝoju pri etosoplena aranĝo kaj altkvalita programo! Rabatokuponojn (plurfoja partopreno; novaj gastoj, ktp.) vi trovos surloke en via dokumentujo.

Xanten (pron: Ksánten) situas inter la germana Duisburg kaj la nederlanda Nijmegen, ĉ. 50 km de ambaŭ urboj. Komforta domo kun belaj salonoj kaj etosoplena trinkejo (nia ŝatata "Knajpo") ofertas al vi agrablan tutsemajnan restadon. Ĉiuj ĉambroj disponas pri propraj duŝejo kaj necesejo. La domo estas renovigita (kaj pligrandigita) nur en 2010. La urbeto Xanten estas konata pro la Arkeologia Parko (APX) kun rekonstruoj el la Romia epoko. Imponas la majesta katedralo St. Viktor, origine romanika, sed gotika rekonstruo el la 13-a jarcento, la plej granda inter Kolonjo kaj Norda Maro.

Kadre de IF okazos la 5-a Internacia Vintra Universitato (IVU). Pri pasintaj IF kaj IVU detale raportis 'Revuo Esperanto', numeroj februaro kaj marto 2011. En niaj interretaj paĝoj vi trovas detalojn pri la pasintjara programo (resp. parton de nia IF-broŝuro) en PDF, krome multajn foto-albumojn de niaj partoprenintoj.

Nia nunjara kadra temo estas Benelukso: ni prezentas al vi la najbarajn ŝtatojn Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio, kiuj jam tre frue interkonsentis pri ekonomia kaj poste pri dogana unio. Celo de nia tuttaga ekskurso estas la najbara Nijmegen (pron: Najme:ĥe), la plej malnova urbo en Nederlando - jam en 2005 ĝi festis sian dumil-jariĝon. Ĝuu tagmanĝan menuon en tipa restoracio (inkl. en la biletprezo).

Nia aranĝo estas seminario por lingve spertaj personoj, baza kono kaj uzo de Esperanto estas gravaj. Okazas paroligaj kursoj, ekz. por la partnero. Ni ŝatas la komencantojn, kiuj klopodas paroli kaj uzi la lingvon, sed malpli la "krokodilojn" ...

Ni informas pri nia IF-Fonduso kaj ĝojas ke ĉiujare ni povas subvencii multajn partoprenantojn el reformaj kaj nepagipovaj landoj. Ni anticipe dankas pro via subteno resp. rezigno pri prelega honorario. Kutime ni subtenas niajn reformlandanojn inter 5 % - 50 %, depende de iliaj kontribuoj kaj niaj rimedoj.

Ĉu ĉi-jare vi partoprenos en IF kaj spertos nian renoman seminarion? Ni ĝojas pri via baldaŭa aliĝo! En niaj interretaj paĝoj vi trovas PDF-informilojn, instigu do viajn geamikojn al komuna aliĝo! Se vi deziras ricevi la paperan version de niaj Informiloj, bv. skribi. Informu ankaŭ, se vi disponas pri adresoj de konatoj kaj/aŭ geamikoj, al kiu ni sendu niajn IF-informojn.

Koran saluton al vi kaj bonvenon al la 28-a IF en Xanten! Festu jarfine kun ni!

HDP / Hans-Dieter Platz

Aliĝstato: 54 personoj el 11 landoj

Retpoŝto: HDP ĉe internacia-festivalo.de

Interreto: http://www.internacia-festivalo.de

Venontaj renkontiĝoj

[esperantic.org] NASK 2011: 2-10-a de julio 2011,Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) http://esperantic.org/eo/edukado/nask

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), de la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso

[pri IJK] Esperanta Kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum TAKE, http://kinofestivalo.org

44-a Konferenco de ILEI, Kopenhago, 17-23 julio 2011 http://www.ilei.info//agado/Kopenhago2011.php

Julio-17/23: Seminario kun prelegoj pri lingvo kaj edukado. Intensaj E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

2-an teatro-staĝon en Minsko (Belarusio) http://www.dlptheatre.net

IJK, Kievo/Kijivo, Ukrainio, 14a ĝis la 21a de julio 2011 http://www.tejo.org/ijk

julio-22 kaj julio-31 je 20h30: Muzika presento de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj: Manŭel - Emanuele Rovere, Italujo http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

julio-23/30: Alternativa semajno (ekologio, kuracmetodoj, verda turismo). E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

Junulara UK en Kopenhago, Danio, 23a ĝis 30a de julio http://juk2011.wikispaces.com/

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto, 23 - 30 de julio 2011, Kopenhago – Danio http://www.uea.org/kongresoj/uk_2011.html

SOMERE ĝui en bela naturo: 23-a ĝis 30-a de julio, Kirchähr, oriente de Koblenz, Germanio http://www.esperantoland.org/somere

Internacia Esperanto-Tago, 26a de Julio 2011 ĉe Twitter, #Esperanto

[Junulara E-Semajno] Esperanto-tendaro ĉe “Segmaŝino”/ ”Pilorama”, apud urbo Perm, Rusio, 29-31 julio 2011 http://rusio.info/sm ;

Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011, Nitra, Slovakio http://lernu.net/SES/

3a Kulturturisma Semajno (30a de julio 2011 ĝis la 5a de aŭgusto 2011) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio http://esperanto-urbo.de

julio-30/aŭgusto-06: Turisma semajno. Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto matene. Ekskursoj al Luar-kasteloj posttagmeze. http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

Mirinda Internacia Renkontiĝo (MIRO) 1a - 6a de aŭgusto 2011, Stara Sušica, Kroatio, http://www.keja.hr/miro/eo/index.html

MELA-dufoje en aŭgusto, 7-a ĝis 16-a de aŭgusto (aldona), kaj 22-a ĝis 30-a de aŭgusto 2011 (oficiala), Hungario http://www.krokodilo.de/mela/mela.php

FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr

aŭgusto-08/15: Junulara internacia renkonto FESTO kun muzika festivalo, organizata de JEFO http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

Venu al la 21-a KISO por „ludi, krei, sperti vin mem” de la 15-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2011, Marburg, Germanio http://esperanto.de/kiso/

aŭgusto-15/24: Festa semajno por infanoj, junuloj, familioj. Post-FESTO tuj post FESTO. Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

IJS 2011, 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto, Bubanatvolgy, Hungario http://ijs.hu/eo/IJS-en-2011_eo

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Aŭgusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

SAT-kongreso en Sarajevo, Bosnio http://www.satesperanto.org/3-a-kongresa-bulteno.html

[instru-german] Lernfesto, seminario en Villingen, Germanio 16-18.09.2011 http://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/bavelo-seminario/invito.php

2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano, Polando (22-23.09.2011)
2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011) http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de

***
Atentu la finon de la aliĝperiodo je 2011-06-30: 1a Esperantista Migrado Autuna (EMA), 2.-7. oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede), de Boppard ĝis Kaub, Germanio, sur la fama migrovojo "Rheinsteig" (fiksa hotelo), http://www.esperanto.de/deb/ema2011.html

30-a Komuna Seminario, 7-10 de okt. 2011 en Seongnam, Koreio Kontakto: JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika ĉe saluton.net aŭ ĉe Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario

[pri IJK] 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, la 28an, 29an, 30an kaj 31an de oktobro 2011, Barcelono, Hispanio http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/

Decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

2012

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu