TEJO-aktuale: numero 276, 2011-06-30

[pri IJK] ekskursi antaŭ/post IJK

Malsukcesa elŝuto.

[Esperantistoj] Invito al nekonkursan fotoekspozicion enkadre de la unua Esperanta Kinofestivalo "Kino sen limoj", kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo.

La temo de ekspozicio estos "Kio estas libero?".

Evidentiĝas ke "liberon" ĉiu komprenas laŭ sia maniero. Por ĉiu ĝi signifas ion apartan. Samkiel per filmoj ni provos espliki, kion signifas vivi sen limigoj, samtiel ni ŝatus ekscii, kion signifas libero por vi.

La limdato por alsendi la fotojn estas la 20-a de junio 2011.

La fotojn ni akceptas elektronike ĉe retadreso: kinofestivalo ĉe gmail.com kun la temo "Kio estas libero?"

Rafael Henrique Zerbetto, Kunordiganto de fotoekspozicio

Aleksander Osincev, Direktoro de Kinofestivalo

Unua Junulara Somera Komuna Aranĝo(JuSKA), 18-21 de julio, Lubo,en la provinco Pinar del Río, Kubo

Ekde la 18-21 de julio okazos en Lubo,en la provinco Pinar del Río,nia Unua Junulara Somera Komuna Aranĝo(JuSKA) @ kampadejo El Salto de los Portales,en la urbo Guane. La temo estas: MOVADOJ EKSTER EŬROPO:KIAL ESPERANTO EN AMERIKO. Okazos prelegoj pri la movadoj en Ameriko, pri iliaj lingvoj kaj pri la indiĝenaj lingvoj ankaŭ,krom distra programo.Ĉiuj estos bonvenaj al nia aranĝo. Ĝis revido

Korekto: Nova Volontulo de TEJO

La nova volontulo de TEJO nomiĝas Sébastien Denu'x. Mi pardonpetas pro la erara skribmaniero kaj gratulas por la nova posteno. redaktorino de TEJO-aktuale

SOMERE ĝui en bela naturo: 23-a ĝis 30-a de julio, Kirchähr, oriente de Koblenz, Germanio

Saluton!

Ĉi-jare okazos jam la naŭa Somera Mezeŭropa Renkontiĝo (SOMERE), de la 23-a ĝis 30-a de julio 2011. Ni ĉi-foje kunvenos rande de la vilaĝo Kirchähr, en la regiono Westerwald, proksime de Montabaur, oriente de Koblenz.

SOMERE 2011 Ĝui en bela naturo

Ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en internacia rondo? Ĉu vi ŝatos ĝui kamparan vivon dum semajno fine de julio? Tiam: Venu SOMERumi kun ni! http://www.esperantoland.org/somere

Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas ligi lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.

Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de deko da jaroj aŭ pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn kaj aliflanke povas leĝere akompani la lingvan progreson de la aliaj.

Lerni Esperanton en EsperantoLando

Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la lando mem. Venu do al aranĝo de EsperantoLand' por sperti la internacian etoson kaj praktiki Esperanton de mateno ĝis vespero. Okazos kursoj por komencantoj kaj konversacia rondo por progresantoj. Ekster la kursoj estos daŭra ebleco uzi Esperanton dum la manĝoj kaj dum leĝera kafumado aŭ teumado, dum promenoj, ekskursoj kaj programofertoj en la domo kaj ĝardeno.

Apuda rivereto, promenoj - kaj multa babilado

La domo troviĝas apud rivereto en plaĉa valo, kiu invitas al promenoj kaj ĝuado de la naturo. Ni certe havos diversajn ekskursojn kaj en la domo kelkajn prelegojn - la programo kunmetiĝos iom post iom.

En domo aŭ tendo

La tranoktado estos laŭ via plaĉo: Ĉu en la domo aŭ en tendo apud la domo (aŭ eble en via loĝauto)? Vi povas elekti!

Kelkaj homoj jam aliĝis

Venonta limdato: 26-a de junio

Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj - se vi ŝatos - aliĝi; venonta limdato estas la 26-a de junio. Jam kelkaj aliĝintoj troviĝas sur la paĝo http://esperantoland.org/somere/partoprenantoj_somere9.php - aliaj jam anoncis sian intencon veni.

La informpaĝo kaj la aliĝilo pri SOMERE troveblas en la reto ĉe http://www.esperantoland.org/somere/. La germana versio estas ĉe http://www.esperantoland.org/somere/index_de.shtml.

Ĝuu la someron, eble kun ni en SOMERE. Ni ĝojos vidi vin kaj komune pasigi belajn tagojn :-)

Lu Wunsch-Rolshoven

http://www.esperantoland.org

[Esperantistoj] JEN nova muzikgrupo!

Miaj ekslernantoj de la januara fulma kurso!! =D

La muzikgrupo "Terure" registras sian unuan sukcesan muzikon.

Terure - Bicikli volas mi http://www.youtube.com/watch?v=vTo_yS2yVBo

Matheus Mateo

MELA-dufoje en aŭgusto, 7-a ĝis 16-a de aŭgusto (aldona), kaj 22-a ĝis 30-a de aŭgusto 2011 (oficiala), Hungario

Karaj,

intertempe estas oficiala:

Pro multflanka deziro la 20-a MELA (MEmzorga LAg-umado) okazos aldone duan fojon, inter la SES kaj la IJS. Bedaŭrinde samtempe kiel la FESTO, sed mutaj, kiel mi, bedaŭrinde ne povos veturi al la FESTO. Ni devos anstataŭe festi inter ni en pli proksima lando, kun malpli da muziko kaj pli da lago.

7-a ĝis 16-a de aŭgusto (aldona), kaj 22-a ĝis 30-a de aŭgusto 2011 (oficiala). En la paŭzo okazos la IJS.

Informoj kiel ĉiam en la MELA-hejmpaĝo: http://www.krokodilo.de/mela/mela.php kun ligoj al raporto de la MELA (dankon, Karina!) kaj la MELA-kanto (dankon, Tomio kaj Karin!).

La MELA-paĝo estos ankoraŭ aktualigata. La PDF ankoraŭ ne pretas, sed baldaŭ. Vi vidos novan bildon de Karina kaj mi sur du krokodiloj :-) kiam ĝi aktualos.

Ligoj al elektitaj, interesaj renkontiĝoj vi trovas iom sube en la paĝo http://www.krokodilo.de/renkontiĝoj.html

Amike, espereble ĝis IJK kaj IJS, Andi

HHK2 (HipHopa Kompilo Volumo 2) hodiaŭa apero ĉe VINILKOSMO

Junio 9a je la 11:30ptm

Loko: en la reto ĉe VINILKOSMO
La HHK 2 jam disponeblas en la diskoservo kaj elŝutservo de Vinilkosmo !

...ĝi akireblas ekde nun laŭ MP3 kaj OGG formatoj ĉe : http://www.vinilkosmo-mp3.com/hhk2-c-79_172.html?language=eo

La KD jam mendeblas tuj en la diskoservo ĉe : http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd106&lng=e kaj laŭ FLAC formato ĉe : http://www.cd1d.com/fr/album/hihopa-kompilo-volumo-2%23bonus163635
- Vinilkosmo - Elŝuti - aŭskulti senpage muzikojn - kantojn MP3 - OGG Esperanto: http://www.vinilkosmo-mp3.com

Vinilkosmo Reta MP3 - OGG-servo por vendado kaj aŭskultado de esperanto-muzikoj kaj kantoj enrete

[baveleto] GEA-diplomito d-ro Johannes Mueller gratulon al li

Saluton,

Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Centro elkore gratulas d-ron Johannes Mueller el Stuttgart.

Dum la 3 - 4-jara serioza kaj regula partopreno de la GEA-studmoduloj (inkl. sukcesaj lingvoekzamenoj), propraj fakprelegoj, aktive interagado Johannes akiris (plenmerite) la Diplomon "Esperanto-instruisto /GEA".

Sur la foto (far Zsofia Korody) vi vidas la novan laŭreaton kun la valora kaj bela "GEA-diplomo" inter aliaj GEA-studemuloj dum la lasta GEA-studmodulo je fino de majo 2011 en Herzberg - la Esperanto-urbo.

Cetere jam ekde 1998 GEA regule ofertas klerigajn studmodulojn en Herzberg. Elstaraj prelegantoj jam ofertis studmodulan trejnadon, ekz. d-ro sc. Detlev Blanke, d-ro Werner Bormann, d-ro Rudolf Fischer, prof-ro John Wells, prof-ro Erich-Dieter Krause, prof-rino Sabine Fiedler, d-rino Vera Barandovska-Frank, Andreas Emmerich, prof-ro Martin Haase, prof-ro Helmar Frank kaj multaj aliaj fakuloj.

GEA ofertas unikan sukcesan kaj regulan studprogramon (vere modele) en la mondo.

Unuavice temas pri faka klerigado, ekz. literaturo, kulturo, historio, interlingvistiko, gramatiko, didaktiko kaj metodiko, informado, tradukado, lingvaj kaj kultura minoritatoj. Kompreneble ne mankas praktikaj kaj organizaj taskoj, kiel varbado, E-servoj en kaj per la reto, fakvortara laborado (terminologio), eŭropaj kaj kulturaj projektoj, praktika instruado, studado per la granda ICH-biblioteko, ktp.

Cetere d-ro Johannes Mueller jam memstare instruas Esperanton en la universitato de Stuttgart. Foje Johannes eĉ muzikis kaj kantis dum la studmoduloj.

Estis vere agrabla tempo de la "Esperanto-studado" kune kun Johannes kaj la aliaj "Esperanto-gestudantoj".

Johannes ankaŭ ĝojis pri la la nova "Arbo-Esplora Pado" ĉe la proksima Jues-lago en Herzberg.

Baldaŭ vi vidos pluajn fotojn sur nia hejmpaĝo: http://esperanto-urbo.de

Multaj en la "Esperanto-mondo" laŭdas la unikan altnivelan kaj regulan studadon far GEA.

Nur kelkaj kritikas kaj envias. Lasu ilin!

Vivu GEA kaj la Esperanto-urbo Herzberg!

Amike kaj fiere salutas

Petro ZILVAR

(Estro de GEA-filio por klerigado kaj kulturo)

Venontaj renkontiĝoj

22.06 – 26.06.2011, Bavelo kaj la Esperanto-Junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas, Inge.Simon ĉe esperanto.de )

Roskilde-Festivalo 25-a ĝis 4-a de Julio 2011, Roskilde, Danio, http://roskilde.festoklubo.dk/

[esperantic.org] NASK 2011: 2-10-a de julio 2011,Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) http://esperantic.org/eo/edukado/nask

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), de la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso

[pri IJK] Esperanta Kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum TAKE, http://kinofestivalo.org

44-a Konferenco de ILEI, Kopenhago, 17-23 julio 2011 http://www.ilei.info//agado/Kopenhago2011.php

Julio-17/23: Seminario kun prelegoj pri lingvo kaj edukado. Intensaj E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

2-an teatro-staĝon en Minsko (Belarusio) http://www.dlptheatre.net

IJK, Kievo/Kijivo, Ukrainio, 14a ĝis la 21a de julio 2011 http://www.tejo.org/ijk

julio-22 kaj julio-31 je 20h30: Muzika presento de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj: Manŭel - Emanuele Rovere, Italujo http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

julio-23/30: Alternativa semajno (ekologio, kuracmetodoj, verda turismo). E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

Junulara UK en Kopenhago, Danio, 23a ĝis 30a de julio http://juk2011.wikispaces.com/

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto, 23 - 30 de julio 2011, Kopenhago – Danio http://www.uea.org/kongresoj/uk_2011.html

Internacia Esperanto-Tago, 26a de Julio 2011 ĉe Twitter, #Esperanto

[Junulara E-Semajno] Esperanto-tendaro ĉe “Segmaŝino”/ ”Pilorama”, apud urbo Perm, Rusio, 29-31 julio 2011 http://rusio.info/sm ;

Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011, Nitra, Slovakio http://lernu.net/SES/

3a Kulturturisma Semajno (30a de julio 2011 ĝis la 5a de aŭgusto 2011) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio http://esperanto-urbo.de

julio-30/aŭgusto-06: Turisma semajno. Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto matene. Ekskursoj al Luar-kasteloj posttagmeze. http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

Mirinda Internacia Renkontiĝo (MIRO) 1a - 6a de aŭgusto 2011, Stara Sušica, Kroatio, http://www.keja.hr/miro/eo/index.html

FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr

aŭgusto-08/15: Junulara internacia renkonto FESTO kun muzika festivalo, organizata de JEFO http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

Venu al la 21-a KISO por „ludi, krei, sperti vin mem” de la 15-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2011, Marburg, Germanio http://esperanto.de/kiso/

aŭgusto-15/24: Festa semajno por infanoj, junuloj, familioj. Post-FESTO tuj post FESTO. Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

IJS 2011, 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto, Bubanatvolgy, Hungario http://ijs.hu/eo/IJS-en-2011_eo

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Aŭgusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

SAT-kongreso en Sarajevo, Bosnio http://www.satesperanto.org/3-a-kongresa-bulteno.html

[instru-german] Lernfesto, seminario en Villingen, Germanio 16-18.09.2011 http://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/bavelo-seminario/invito.php

2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano, Polando (22-23.09.2011)
2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011) http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de

***
Atentu la finon de la aliĝperiodo je 2011-06-30: 1a Esperantista Migrado Autuna (EMA), 2.-7. oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede), de Boppard ĝis Kaub, Germanio, sur la fama migrovojo "Rheinsteig" (fiksa hotelo), http://www.esperanto.de/deb/ema2011.html

30-a Komuna Seminario, 7-10 de okt. 2011 en Seongnam, Koreio Kontakto: JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika ĉe saluton.net aŭ ĉe Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario

[pri IJK] 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, la 28an, 29an, 30an kaj 31an de oktobro 2011, Barcelono, Hispanio http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/

Decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr2012

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu