TEJO-aktuale: numero 275, 2011-06-30

Mojoseco kaj muziko: Muzaiko!

Muzaiko estas kunlabora tuttempa, tutesperanta kaj tutmojosa retradio, kiu elsendos muzikon, novaĵojn, babilajn programerojn kaj reklamojn el Esperantio.

Ekde aprilo 2011, pli kaj pli granda grupo de gejunuloj laboras por realigi tiun ĉi projekton, kaj volas kunlabori kun eĉ pli da entuziasmaj homoj kiuj ŝatas verki, registri, paroli, intervjui... unuvorte: krei. Vi ne devas esti spertulo, ĉar vi ricevos plenan trejnadon por ĉiuj taskoj.

Aliĝu al la retlisto: http://groups.google.com/group/retradio-projekto?hl=eo aŭ skribu al info ĉe muzaiko.info por havi pli da informoj.

Memoru: Muzaiko estas via radio, kiun ankaŭ vi kreas!

Amike: Veronika

Ne forgesu pri FESTO!

FESTO estas esperantista festivalo por junuloj kiu ĉiujare kunigas centon da esperantistoj el la tuta mondo (ĝenerale pli ol 40 landoj). Tiu renkontiĝo okazas de la 8a ĝis la 15a de Aŭgusto 2011 en la Kastelo Greziljono! (proksime de Anĝevo (Angers), plimalpli mezvoje inter Parizo kaj Bretonio). Mojosa loko, modesta prezo, mirinda programo, muzika etoso! Facile atingebla per trajno kaj aviadilo, Loĝado en unuopa aŭ pluropa ĉambro, en amasloĝejo aŭ sub via tendo, Ekskursoj al kulturaĵoj, sed ankaŭ al naĝejo kaj distrejoj, Ĉiunokta vasta programo ĝis la mateno, kun dancigaj koncertoj, sed ankaŭ pli kvietaj sidfajrejo en la naturo!

FESTO, neforgesebla semajno.

Esperanto-kursoj okazos dum FESTO por komencintoj, sed ankaŭ por progresantoj por plibonigi konon de Esperanto.

Kotizprezaj rabatoj haveblos por tiuj kiuj ŝatas helpi por organizi dum FESTO. Ĝuu la plej favoran aliĝperiodon antaŭ la 31a de Majo! Aliĝu ĉe nia retpaĝo: http://festo.jefo.fr

[Esperantistoj] Jen la oficiala retejo de Pirata Partio!

Esperantaj Piratoj
Pirata Partio estas politika partio, kreita en Svedio, kio kreskas tutmonde. Celo de piratpartioj estas havi malfermitan informsocion en kio ne ekzistas limitojn por krei, remiksi kaj distribui informon kio estas taŭga por la kreskado de scienco, kulturo kaj teĥnologio. Legu pli: http://www.piratpartio.org

34-A ESPERANTOLOGIA KONFERENCO EN KOPENHAGO

Esperantologia Konferenco estas jam tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi eniris la kongresan programon unuafoje en Varno en 1978. Ĝian 34-an sesion en Kopenhago la 27-an de julio gvidos d-ro Detlev Blanke.

Jens Stengaard Larsen prelegos pri la danaj lingvistoj kaj interlingvistoj Rasmus Rask kaj Otto Jespersen , dum prof. Christer Kiselman parolos pri la dana sempatologo kaj esperantologo Paul Neergaard . La prelego de prof. Davide Astori temos pri la unua itala esperantisto kaj interlingvisto Daniele Marignoni . Krome, Otto Prytz pritraktos “fenditajn frazojn” kaj Marek Blahuš prezentos la ciferecan prilaboron de la Zamenhofaj adresaroj. Post ĉiu prelego estos diskuto kaj la prelegotekstoj estos poste publikigitaj presforme.

Torino - dum ankoraŭ unu semajno la kotizo estos rabatita!

Kara ,
Ankoraŭ unu semajno kun rabatita kotizo Ĝis la 31-a de majo la kotizo por aliĝi al la Kongreso de Torino estos rabatita: por junuloj, ekzterlandanoj kaj parencoj nur 37,50 eŭroj; por la unua plenkreska italo de ĉiu familio nur 75 euroj. Ankaŭ poste ĝi ne estos alta, se oni konsideras la tre ampleksan kongresan programon, kiun Torino proponas al vi: Kursoj kaj ekskursoj, koncertoj kaj kulturaj spertoj Jam sabate vi troviĝos en plena kongresa laboro: la verda foiro, lanĉita dum la UK de Florenco kaj spertita pasintjare en Linjano, okazos en Placo de Granmadre, apud unu el la plej konataj preĝejoj de la urbo. Estas okazo por porti la Esperanto-produktojn de via klubo, kaj ilin prezenti al samideanoj kaj al torinanoj. En la grava apuda preĝejo okazos la kongresa Diservo. Ĉiuvespere, jam de sabato, vi povos ĝui la 7 koncertojn de la kongreso, ses el kiuj estos en urbaj placoj, por esti ĝuataj ankaŭ de la loka publiko; tri el ili estos enkondukataj de mallonga koncerto de fama itala juna grupo, ankaŭ por altiri pli da loka publiko. Dimanĉon estos la oficiala malfermo, kun ĉefa parolado de Probal Daŝgupta, Prezidanto de UEA. Posttagmeze kaj vespere vi jam trovos la unuajn du el la 11 ekskursoj kiujn Torino proponas dum la semajno (vidu liston je la fino de tiu ĉi letero). De lundo matene komenciĝos la labora parto de la kongreso: la eŭropa seminario ''Kaj nun ni estu eŭropanoj'', kiu ĝuas financan helpon de Eŭropa Unio, kaj la seminario ''Esperanta dramarto: la unua jarcento'' gvidata de Paul Gubbins, nia konata angla instruisto kaj reĝisoro, kaj 4 lingvo-kursoj: elementa, progresiga kaj perfektiga de Esperanto (gvidataj respektive de Anna Lowenstein, Kristin Tygat kaj Nina Pietuchowska) kaj enkonduka de la itala (gvidata de Davide Astori). Al tiuj aldoniĝos prestiĝa serio de prelegoj (plena listo en la retaj paĝoj http://kongreso.esperanto.it), lingvaj ekzamenoj de la Itala Instituto de Esperanto kaj la internaciaj KER-ekzamenoj de Edukado.net. Do, neniu plia hezitu: aliĝu tuj al Torino, ŝparu monon kaj preparu memorindan someron al vi kaj al via tuta familio. Ni atendas vin: se vi komunikos vian alvenhoron, ni provos veni kapti vin ĉe la flughaveno aŭ ĉe la stacidomo! La ĉijaraj ekskursoj. Dimanĉon posttagmeze al la Egipta Muzeo (la plej granda kaj grava en la mondo post tiu de Kajro) kaj la reĝaj palacoj Madama kaj Reale. Dimanĉon vespere/nokte al la baziliko Superga, sur la samnoma panorama monto, kaj al astronomia muzeo, planedario kaj observejo. Lundon, tuttage, al Alba: Trufoj, aveloj kaj kasteloj. Mardon, matene, al la mezepoka Torino kaj, posttagmeze, al la Sankta Mortotuko. Alternative, marde posttagmeze vi povos ekskursi bicikle al Moncalieri. Merkredon vi povos elekti inter tuttaga ekskurso al Stresa kaj Lago Maggiore, kaj alia al Verĉeli kaj Valsesia. Ĵaŭdon ni vizitos per tuttaga ekskurso la fortresojn de Exilles kaj Bardonekja. Vendredon estos tuttaga ekskurso centrita je la filma kaj televida kulturo: la Mole Antonelliana, kun ĝia ĥinomuzeo, la muzeo de itala televido, kaj fine la reĝa palaco kaj parko de Venaria Reale. Ĉiuj ekskursoj estas jam mendeblaj per la kongresaj paĝoj en reto: http://kongreso.esperanto.it

[esperantic.org] Lernu.net: 100 000 registritaj uzantoj!

Malsukcesa elŝuto.

[Esperantistoj] En la reto jam la 71a elsendo de Varsovia Vento

En la reto jam la 71a elsendo de Varsovia Vento. En ĝi, krom kiel ĉiam bona muziko, ia. konciza sonraporto de Roĉjo pri la IJF, Bruĉjo pri la Italaj Kongresoj, interparolo kun Rogener, la ĉefredaktoro de Kontakto, sinprezentado de Jerzy Fornal kaj daŭrigo de "El la Verda Biblio"... Pli proksime al vi, al la geamikoj, al la movado kaj kulturo, humure kaj malpli oficiale, simple... En la mondon venis nova sento :) Bonan aŭskultadon! http://www.podkasto.net

[Gresillon-informas] Esperanto en oficiala instruado

Malsukcesa elŝuto.

[Esperantistoj] Baldaŭa apero de T-ĉemizoj de VINILKOSMO

Baldaŭa apero de T-ĉemizoj de VINILKOSMO ĉe Esperanto Arta Kolekto en la eŭropa : http://esperanto-arta-kolekto.spreadshirt.fr kaj en la amerika retbutiko : http://esperanto-arta-kolekto.spreadshirt.com INTERNACIA ESPERANTO-RETBUTIKO Bonvenon en nia butiko Esperanto Arta Kolekto, entute dediĉita al esperanta universo.

Venontaj renkontiĝoj

Komuna Nederlanda kaj 88a Germana Esperanto-Kongreso, 10.-13. junio 2011 en Münster/Vestfalujo, Germanio, http://www.esperanto.de/gea/GEK2011.html

22.06 – 26.06.2011, Bavelo kaj la Esperanto-Junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas, Inge.Simon ĉe esperanto.de )

Roskilde-Festivalo 25-a ĝis 4-a de Julio 2011, Roskilde, Danio, http://roskilde.festoklubo.dk/

[esperantic.org] NASK 2011: 2-10-a de julio 2011,Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) http://esperantic.org/eo/edukado/nask

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), de la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso

[pri IJK] Esperanta Kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum TAKE, http://kinofestivalo.org

44-a Konferenco de ILEI, Kopenhago, 17-23 julio 2011 http://www.ilei.info//agado/Kopenhago2011.php

Julio-17/23: Seminario kun prelegoj pri lingvo kaj edukado. Intensaj E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

2-an teatro-staĝon en Minsko (Belarusio) http://www.dlptheatre.net

IJK, Kievo/Kijivo, Ukrainio, 14a ĝis la 21a de julio 2011 http://www.tejo.org/ijk

julio-22 kaj julio-31 je 20h30: Muzika presento de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj: Manŭel - Emanuele Rovere, Italujo http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

julio-23/30: Alternativa semajno (ekologio, kuracmetodoj, verda turismo). E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

Junulara UK en Kopenhago, Danio, 23a ĝis 30a de julio http://juk2011.wikispaces.com/

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto, 23 - 30 de julio 2011, Kopenhago – Danio http://www.uea.org/kongresoj/uk_2011.html

Internacia Esperanto-Tago, 26a de Julio 2011 ĉe Twitter, #Esperanto

[Junulara E-Semajno] Esperanto-tendaro ĉe “Segmaŝino”/ ”Pilorama”, apud urbo Perm, Rusio, 29-31 julio 2011 http://rusio.info/sm ;

Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011, Nitra, Slovakio http://lernu.net/SES/

3a Kulturturisma Semajno (30a de julio 2011 ĝis la 5a de aŭgusto 2011) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio http://esperanto-urbo.de

julio-30/aŭgusto-06: Turisma semajno. Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto matene. Ekskursoj al Luar-kasteloj posttagmeze. http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

Mirinda Internacia Renkontiĝo (MIRO) 1a - 6a de aŭgusto 2011, Stara Sušica, Kroatio, http://www.keja.hr/miro/eo/index.html

FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr

aŭgusto-08/15: Junulara internacia renkonto FESTO kun muzika festivalo, organizata de JEFO http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

Venu al la 21-a KISO por „ludi, krei, sperti vin mem” de la 15-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2011, Marburg, Germanio http://esperanto.de/kiso/

aŭgusto-15/24: Festa semajno por infanoj, junuloj, familioj. Post-FESTO tuj post FESTO. Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

IJS 2011, 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto, Bubanatvolgy, Hungario http://ijs.hu/eo/IJS-en-2011_eo

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Aŭgusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

SAT-kongreso en Sarajevo, Bosnio http://www.satesperanto.org/3-a-kongresa-bulteno.html

[instru-german] Lernfesto, seminario en Villingen, Germanio 16-18.09.2011 http://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/bavelo-seminario/invito.php

2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano, Polando (22-23.09.2011)
2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011) http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de

***
Atentu la finon de la aliĝperiodo je 2011-06-30: 1a Esperantista Migrado Autuna (EMA), 2.-7. oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede), de Boppard ĝis Kaub, Germanio, sur la fama migrovojo "Rheinsteig" (fiksa hotelo), http://www.esperanto.de/deb/ema2011.html

30-a Komuna Seminario, 7-10 de okt. 2011 en Seongnam, Koreio Kontakto: JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika ĉe saluton.net aŭ ĉe Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario

[pri IJK] 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, la 28an, 29an, 30an kaj 31an de oktobro 2011, Barcelono, Hispanio http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/

Decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr

Hanoja UK de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu