TEJO-aktuale: numero 274, 2011-05-18
Ĉi jare vizitu la montaran regionon de Kroatio kaj loĝu en mezepoka
kastelo! :)
La 12a MIRO okazos en Stara Sušica, belega loko en la „verda koro“ de
Kroatio. Ĝi estas ĉirkaŭigita per montoj, arbaroj, herbejoj kaj
riveretoj – ideala loko por ĉiuj kiuj volas ĝui la someron en pura
naturo.
Ni preparas plenplenan amuzan, kulturan kaj sportan programon,
plibeligitan per pluraj ekskursoj tra la regiono. Por ke vi spertu la veran
someran etoson de Kroatio, eblos ekskursi ankaŭ ĉe la maro!
Dum la tago spertu la naturon kaj dum la nokto bonan muzikon, trinkaĵojn
kaj esperantajn interesaĵojn.
Perfekta maniero por daŭrigi viajn somerajn aventurojn...
Aliĝu kiel eble pli frue por uzi pli favorajn prezojn. Ankaŭ vi povas
vidi la liston de la ĝisnunaj aliĝintoj.
Nia organizteamo estas je via dispono kaj pretas respondi al ĉiuj viaj
demandoj kaj proponoj. Legu pli: http://www.keja.hr/miro/eo/index.html
Kapriol' en Novjara Renkontiĝo/Novjara Internacia Semajno en
Bitburg.
La nederlanda muzikgrupo Kapriol' venos koncerti dum la 10-a Novjara
Renkontiĝo/3-a Novjara Internacia Semajno en Bitburg, Germanio,
ĉi-jarfine. La kvarpersona grupo prezentos popolan muzikon, ankaŭ
malnovstilan, kaj ludos por dancigi la partoprenantojn. Marita kaj Marian
dum multaj jaroj partoprenis en la muzikgrupo Kajto. Informoj pri
Kapriol' kaj ilia muziko troveblas ĉe http://www.kapriol.org/.
10-a Novjara Renkontiĝo
La 10-a Novjara Renkontiĝo (NR) kunigos supozeble ĉ. 150 ĝis 200
partoprenantojn el deko da landoj, simile kiel dum la antaŭaj jaroj. Ĝi
ĉi-foje okazos en Bitburg, 30 kilometrojn norde de Trier/Treviro, proksime
de Francio, Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando. Multaj el la plenkreskaj
partoprenantoj de NR estas el la meza generacio, kun aŭ sen infanoj;
ĉeestas ĉ. 60 infanoj inter 0 kaj 14 jaroj, la duono el ili parolas
Esperanton denaske. Bonvenas homoj el ĉiuj aĝogrupoj! Datoj: 27-a de
decembro 2011 ĝis 3-a de januaro 2012, http://www.esperantoland.org/nr
3-a Novjara Internacia Semajno, por junuloj kaj junaj plenkreskuloj
Antaŭ du jaroj ni komencis aparte inviti junulojn kaj junajn
plenkreskulojn por havi specialan programon, Novjara Internacia Semajno
(NIS). Unuflanke la iamaj infanoj fariĝis junuloj kaj la programdeziroj
ŝanĝiĝis (aŭ oni komune amuziĝas sen aparta programo...). Aliflanke
NIS donu jarfinan renkontiĝlokon por junuloj kaj junaj plenkreskuloj ĉe
la okcidenta limo de Germanio, proksime de Francio, Belgio k.a. Ĉi-jare la
domo estas aparte taŭga kaj granda, tiel ke eblos doni apartajn koridorojn
al tiu celgrupo. Ekzistas i.a. kinejo, kiu ebligos prezenti filmojn dum
malfruaj vesperoj. http://www.esperantoland.org/nis
Venu festi kun ni la novan jaron!
Ĉion bonan
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand http://www.esperantoland.org
2-a Interlingvistika simpozio en UAM, Poznano (22-23.09.2011)
Interlingvistiko kaj esperantologio antau la defioj de la 21a jarcento
Ĉefaj temoj / sekcioj:
- Ĉu e-movado respondas al la defioj de la nuntempo?
- Moderna lingva priskribo de esperanto
- Modernaj metodoj en instruado de esperanto
- Nuntempa e-literaturo
- Novaj planlingvaj projektoj, konstruitaj lingvoj en la interreto
La Interlingvistikaj Studoj de UAM invitas Vin partopreni kaj kontribui al
la simpozio, kiu okazos tuj post la interlingvistika sesio (kiu restartos
kaze de sufiĉe da kandidatoj) kaj antaŭ la kultura semajnfino Arkones
(23-25.09.) same en Poznano. Publikigo de recenzitaj kontribuaĵoj estas
antaŭvidata.
Kondiĉoj:
- ne estas partoprenkotizo (pagendos nur bankedo),
- tranoktado eblos ankaŭ en studenthejmo.
Aliĝo ĉe interlin ĉe amu.edu.pl
Ilona Koutny, Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj
Universitato Adam Mickiewicz
al. Niepodleglosci 4, PL-61-874 Poznan
T: +48 61-829-36-75
hejme: +48 61-872-83-09
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html
Arta Programo FESTO 2011 en Kastelo Grezijono de la 8a ĝis 15a de
Aŭgusto 2011 Aliĝu tuj al FESTO por ĝui ĉi tiun porgramon!!! ĉe : http://www.festo.lautre.net/Alighilo/Alighilo
Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/39007/326955
La Kongresa Fako de UEA fiksis la datojn de la 97-a Universala Kongreso de
Esperanto, kiu laŭ la pli frua decido de la Estraro de UEA okazos en la
vjetnama ĉefurbo Hanojo. La 97-a UK disvolviĝos de la 28-a de julio ĝis
la 4-a de aŭgusto 2012.
La definitivigo de la datoj dependis de la elekto de kongresejoj, kiu
povis okazi post la laborvizito de la Konstanta Kongresa Sekretario Clay
Magalhães al Hanojo fine de aprilo. La ĉefa parto de la kongresa programo
okazos en la hotelo Meliá. La ejo de la inaŭguro kaj aliaj programeroj,
en kiuj samtempe partoprenos la tuta kongresanaro, estos la Palaco de
Kulturo. Ĝi troviĝas en piedira proksimeco de la hoteloj, kiujn UEA
ofertos al la kongresanoj.
La preparlaboroj fare de la Loka Kongresa Komitato progresas glate kaj kun
granda entuziasmo, konstatis Clay Magalhães dum sia vizito. Li konatiĝis
i.a. kun eblaj kongresejoj kaj kun loĝigaj eblecoj. Li ankaŭ partoprenis
en kunsido de LKK kaj pasigis multan tempon por konsili ĝiajn membrojn pri
plej diversaj organizaj detaloj. KKS vizitis ankaŭ la infanĝardenon, kie
okazos la 43-a Internacia Infana Kongreseto kaj kies direktorino estas
aktiva esperantisto. (el Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 413, 2011-05-18,
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=413#2)
22.06 – 26.06.2011, Bavelo kaj la Esperanto-Junularoj de
Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas, Inge.Simon ĉe esperanto.de )
Roskilde-Festivalo 25-a ĝis 4-a de Julio 2011, Roskilde, Danio, http://roskilde.festoklubo.dk/
[esperantic.org] NASK 2011: 2-10-a de julio 2011,Universitato de
Kalifornio, San Diego (UCSD) http://esperantic.org/eo/edukado/nask
.
Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE),
46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista
Junulara Kongreso (BEJK), de la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso
[pri IJK] Esperanta Kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de
julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum TAKE, http://kinofestivalo.org .
44-a Konferenco de ILEI, Kopenhago, 17-23 julio 2011 http://www.ilei.info//agado/Kopenhago2011.php
Julio-17/23: Seminario kun prelegoj pri lingvo kaj edukado. Intensaj
E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj http://gresillon.org/spip.php?rubrique8
2-an teatro-staĝon en Minsko (Belarusio) http://www.dlptheatre.net
IJK, Kievo/Kijivo, Ukrainio, 14a ĝis la 21a de julio 2011 http://www.tejo.org/ijk
julio-22 kaj julio-31 je 20h30: Muzika presento de kantoj E-igitaj el
itala kaj angla lingvoj: Manŭel - Emanuele Rovere, Italujo http://gresillon.org/spip.php?rubrique8
julio-23/30: Alternativa semajno (ekologio, kuracmetodoj, verda turismo).
E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj http://gresillon.org/spip.php?rubrique8
Junulara UK en Kopenhago, Danio, 23a ĝis 30a de julio http://juk2011.wikispaces.com/
La 96-a Universala Kongreso de Esperanto, 23 - 30 de julio 2011, Kopenhago
– Danio http://www.uea.org/kongresoj/uk_2011.html
Internacia Esperanto-Tago, 26a de Julio 2011 ĉe Twitter, #Esperanto
[Junulara E-Semajno] Esperanto-tendaro ĉe “Segmaŝino”/
”Pilorama”, apud urbo Perm, Rusio, 29-31 julio 2011 http://rusio.info/sm ;
Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de
aŭgusto 2011, Nitra, Slovakio http://lernu.net/SES/
3a Kulturturisma Semajno (30a de julio 2011 ĝis la 5a de aŭgusto 2011)
en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio http://esperanto-urbo.de
julio-30/aŭgusto-06: Turisma semajno. Kursoj de franca lingvo kaj
Esperanto matene. Ekskursoj al Luar-kasteloj posttagmeze. http://gresillon.org/spip.php?rubrique8
Mirinda Internacia Renkontiĝo (MIRO) 1a - 6a de aŭgusto 2011, Stara
Sušica, Kroatio, http://www.keja.hr/miro/eo/index.html
FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr
aŭgusto-08/15: Junulara internacia renkonto FESTO kun muzika festivalo,
organizata de JEFO http://gresillon.org/spip.php?rubrique8
Venu al la 21-a KISO por „ludi, krei, sperti vin mem” de la 15-a ĝis
la 21-a de aŭgusto 2011, Marburg, Germanio http://esperanto.de/kiso/
aŭgusto-15/24: Festa semajno por infanoj, junuloj, familioj. Post-FESTO
tuj post FESTO. Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso http://gresillon.org/spip.php?rubrique8
IJS 2011, 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto, Bubanatvolgy, Hungario http://ijs.hu/eo/IJS-en-2011_eo
Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la
26a de Aŭgusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/
SAT-kongreso en Sarajevo, Bosnio http://www.satesperanto.org/3-a-kongresa-bulteno.html
[instru-german] Lernfesto, seminario en Villingen, Germanio 16-18.09.2011
http://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/bavelo-seminario/invito.php
Septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj,
kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de
***
Atentu la finon de la aliĝperiodo je 2011-06-30: 1a Esperantista
Migrado Autuna (EMA), 2.-7. oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede), de Boppard
ĝis Kaub, Germanio, sur la fama migrovojo "Rheinsteig" (fiksa hotelo),
http://www.esperanto.de/deb/ema2011.html
30-a Komuna Seminario, 7-10 de okt. 2011 en Seongnam, Koreio Kontakto:
JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika
ĉe saluton.net aŭ ĉe Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario
[pri IJK] 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, la 28an, 29an, 30an kaj 31an
de oktobro 2011, Barcelono, Hispanio http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/
Decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko,
movadaj konoj http://esperanto-urbo.de
Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara
Internacia Semajno, Bitburg/Germanio, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la
3-a de januaro 2012 http://www.esperantoland.org/nr
Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu