TEJO-aktuale: numero 273, 2011-06-30

Printempa Kunveno de la TEJO-Estraro

Dum la paska semajnfino, inter la 22a kaj 25a de aprilo, okazis EstrarKunveno de TEJO. Temis jam pri la 4a, kaj do la lasta, fizika kunveno de la nuna estraro. Ĝi okazis ne en Roterdamo kiel kutime, sed en la norditala komunumo Pornassio. Tie nome estis okazanta Internacia Junulara Festivalo (IJF), la kongreso de Itala Esperanta Junularo (IEJ), kies organizantoj estis tiom afablaj ke ili disponigis al ni la eblecon okazigi nian EstrarKunvenon kadre de ĝi. Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1212

[instru-german] sukcesa PSI, kursoj, KER-ekzamenoj, ICH, fondaĵo

Malsukcesa elŝuto.

Komune festi la Novan Jaron: 10-a Novjara Renkontiĝo kaj 3-a Novjara Internacia Semajno, Bitburg/Germanio

Ĉi-jarfine okazos la 10-a Novjara Renkontiĝo (NR) organizata de EsperantoLand, ĉi-foje en Bitburg, 30 km norde de Trier (Treviro), en Germanio ĉe la okcidenta landlimo. Kunvenos denove ĉ. 150 ĝis 200 homoj el deko da landoj, kiuj komune pasigos belan semajnon, de la 27-a de decembro 2011 ĝis la 3-a de januaro 2012 - kun prelegoj kaj diskutoj, koncertoj kaj (pup)teatroprezento, infana kaj junula programo, kun iom da esplorado de la ĉirkaŭo kaj kun multa amika babilado.

3-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj

Por junuloj kaj junaj plenkreskuloj estos aparta programo, la 3-a Novjara Internacia Semajno (NIS). Jes, ni plu kredas, ke estas bona ideo oferti silvestran semajnon por tiu celgrupo ĉe la okcidenta rando de Germanio, proksime al Belgio, Francio, Luksemburgio kaj Nederlando. Eble povos logi vin interalie, ke la domo havas apartan kinosalonon, kie eblos realigi viajn dezirojn pri bela filmprogramo dumsemajna. La domo disponas cetere pri multa spaco, entute 90 dormĉambroj, tiel ke eblos rezervi apartajn koridorojn por la diversaj celgrupoj.

Kiu venos kaj venis?

Deko da homoj el kvar landoj jam aliĝis, vidu sur http://esperantoland.de/nr/partoprenantoj_nr10.php. Pasintjarajn partoprenintojn vi povas vidi sur http://esperantoland.de/nr/partoprenantoj_nr9.php. Kaj la ĉeestintojn en NIS-aĝo vi povas vidi sur http://esperantoland.de/nis/partoprenantoj_nis2.php.

Eble vi ŝatus scii, ĉu plaĉis al ili, ĉu? Nu, unuflanke la fakto, ke pasintjare same kiel en la antaŭa jaro venis 194 homoj, indikas tion. Sed eble ĵetu rigardon al la prijuĝo de la partoprenintoj pri la programo sur http://esperantoland.de/nr/komentoj.html. (Ĉu vi partoprenis kaj ŝatus aldoni frazon kiel komenton? Volonte, bv. Skribi al mi!)

Aliĝperiodo finiĝos la 15-an de majo 2011

Ni invitas vin festi kun ni jarfine la novan jaron! Venu kaj ĝuu!

Pliajn informojn vi trovos sur http://www.esperantoland.org/nr. Se vi deziras tuj aliĝi: http://esperantoland.de/nr/index.shtml#alighilo.

Ni antaŭĝojas vidi vin!

Kun multaj salutoj

Lu Wunsch-Rolshoven kaj la organiza teamo de NR/NIS

http://www.esperantoland.org

[baveleto] Esperanto ĉe la Europa parlamentejo en Strasburgo

Saluton,

En 2011, denove ni povas ĝoji ke Esperanto estis videbla dum la malfermitaj tagoj en la eŭropa parlamentejo en Strasburgo.

Vi povas spekti filmeton pri la evento per http://benecyril.free.fr/spip.php?article88

Se iu povas kopii la filmon en pli fidindan servilon, vi povos pli facile spekti ĝin. Dosierujo estas http://benecyril.free.fr/parlamentejo/

Bonan spektadon.

Cyrille Hurstel, sekretario de la Strasburga Klubo

Internacia Esperanto-Tago, 26a de Julio 2011

Esperanto ‘Twitter’ Tago okazos je la 26a de julio, la datreveno de la lanĉigo de la Unua Libro. Ni esperas ke vi povos partopreni – se jes bonvole pepu je tiu tago, kaj marku per #Esperanto.

La celo estas antaŭenigi Esperanton reklamcele kaj imiti la sukceson de la antaŭa gugla kampanjo. Jen raporto pri tio, kaj en la angla, kaj en Esperanto.

Detaloj pri la nuna kampanjo jenas ĉi-tie

Espereble vi povos partopreni. Bonvole ankaŭ informu viajn alilandajn amikojn!

Dankas vin, Brian

30-a Komuna Seminario, 7-10 de okt. 2011 en Seongnam, Koreio

La Komuna Seminario (http://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna_Seminario), jam 30 jarojn daŭranta internacia junulara E-aranĝo en Orienta Azio bonvenigas vin! Ĉi-foja KS okazos paralele kun la Komuna Kongreso de Japanio kaj Koreio, kio permesas des pli grandan kaj enhavriĉan programon. Ĝi estos ankaŭ bonega oportuno por junaj aktivuloj, kiuj kunlaboros por la IJK2012 okazonta en japana pitoreska insularo Okinavo. Korea Esperanto-Junularo (KEJ) promesas mojosan etoson en ĉiuj sencoj, kunlabore kun najbaraj junularoj!

1. Ĉefa temo: Etaj Esperantaĵoj en nia vivo

2. Dato: 7(ven)-10(lun) de oktobro 2011

3. Loko: Seongnam, Sud-Koreio (http://eo.wikipedia.org/wiki/Seongnam)

4. Kotizo (kovranta manĝadon kaj loĝadon)

(1) Koreoj kaj japanoj: 77000 ŭonoj (ĉ. 50 eŭroj)

(2) Ĉinoj kaj ceteraj: 63000 ŭonoj (ĉ. 41 eŭroj)

(3) Gimnazianoj: 50000 ŭonoj (ĉ. 33 eŭroj)

(4) Unutaga partoprenanto sen loĝado: 30000 ŭonoj (ĉ. 20 eŭroj)

*Eblas pagi surloke al la organizantoj.

*La kotizo ne kovras ekskurson en la 10-a tago.

5. Kontakto: JUNG Eun-Kyung (ĉeforganizanto) unika ĉe saluton.net aŭ ĉe Facebook: http://www.facebook.com/komunaseminario

2-an teatro-staĝon en Minsko (Belarusio)

Karaj Samideanoj,

Por diskonigi esperantan kulturon ni deziras krei Europan teatro-lernejon por gejunuloj kaj por sperti tion ni organizas la 2-an teatro-staĝon en Minsko (Belarusio). Post la staĝo ni proponas al ĉuj staĝanoj veturi komune al Kievo por ludi esperantan spektaklon dum la IJK. Estus bonege se vi povus helpi nin diskonigi tiun-ĉi eventon. Por ekscii pli pri nia agado kaj la projektita Eŭropa Teatro-lernejo por gejunuloj konsultu nian retpaĝon http://www.dlptheatre.net

Amike

MORGAŬ LA PRINTEMPO

Adreso:

DEMAIN LE PRINTEMPS

14 rue de la Tour d'Auvergne

75009 Paris

France

tel/fax + 33 1 42 81 33 96

[tejo] Logas varia somero: 10 kursoj, 20 animantoj, 30 programeroj, 40 tagoj en kastelo Greziljono

Nia verda kastelo Greziljono defias per riĉa programo. Kun oferto por via kaj ĉies gusto, vivigu la kulturdomon per via ĉeesto.

Julio-17/23: Seminario kun prelegoj pri lingvo kaj edukado. Intensaj E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj

julio-23/30: Alternativa semajno (ekologio, kuracmetodoj, verda turismo). E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj

julio-30/aŭgusto-06: Turisma semajno. Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto matene. Ekskursoj al Luar-kasteloj posttagmeze.

aŭgusto-08/15: Junulara internacia renkonto FESTO kun muzika festivalo, organizata de JEFO

aŭgusto-15/24: Festa semajno por infanoj, junuloj, familioj. Post-FESTO tuj post FESTO. Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso

julio-22 kaj julio-31 je 20h30: Muzika presento de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj: Manŭel - Emanuele Rovere, Italujo

Konsultu plu:

Jara agendo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique2

Somera programo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique8

Kursoj kaj instruantoj: http://gresillon.org/spip.php?article76

Aktivaĵoj kaj animantoj: http://gresillon.org/spip.php?article71

Aliĝilo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique21

Tarifoj: http://gresillon.org/spip.php?rubrique15

Kaze de aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco de la restado, la ĉio-inkluziva prezo reduktiĝas je 5 %.

Greziljono vokas kaj logas http://gresillon.org

Junulara UK en Kopenhago, Danio, 23a ĝis 30a de julio

JUK estas la junulara parto de la ĉi-jara Universala Kongreso en Kopenhago, Danio, kiu okazos inter la 23a kaj 30a de julio. La programo jam enhavas koncertojn, ekskursojn, sporton, piknikon k.t.p. Krome ni disponeblas je tranoktejo en kiu ni ofertas malmultekostan tranokteblecon kontraŭ nur 15 eŭroj por loĝado dum la tuta UK. Venu al UK kaj venu al JUK. Legu pli ĉe http://juk2011.wikispaces.com/

Venontaj renkontiĝoj

[tejo] Invitilo pri La 3a Junulara Seminario en Esperanto en Harbino,Ĉinio, 28-29-a de Majo,2011” songheshu ĉe 126.com ;

Komuna Nederlanda kaj 88a Germana Esperanto-Kongreso, 10.-13. junio 2011 en Münster/Vestfalujo, Germanio, http://www.esperanto.de/gea/GEK2011.html

22.06 – 26.06.2011, Bavelo kaj la Esperanto-Junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas, Inge.Simon ĉe esperanto.de )

Roskilde-Festivalo 25-a ĝis 4-a de Julio 2011, Roskilde, Danio, http://roskilde.festoklubo.dk/

[esperantic.org] NASK 2011: 2-10-a de julio 2011,Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) http://esperantic.org/eo/edukado/nask.

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), de la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso

[pri IJK] Esperanta Kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum TAKE, http://kinofestivalo.org .

44-a Konferenco de ILEI, Kopenhago, 17-23 julio 2011 http://www.ilei.info//agado/Kopenhago2011.php

IJK, Kievo/Kijivo, Ukrainio, 14a ĝis la 21a de julio 2011 http://www.tejo.org/ijk

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto, 23 - 30 de julio 2011, Kopenhago – Danio http://www.uea.org/kongresoj/uk_2011.html

[Junulara E-Semajno] Esperanto-tendaro ĉe “Segmaŝino”/ ”Pilorama”, apud urbo Perm, Rusio, 29-31 julio 2011 http://rusio.info/sm ;

Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011, Nitra, Slovakio http://lernu.net/SES/

3a Kulturturisma Semajno (30a de julio 2011 ĝis la 5a de aŭgusto 2011) en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo, Germanio http://esperanto-urbo.de

Mirinda Internacia Renkontiĝo (MIRO) 1a - 6a de aŭgusto 2011, Stara Sušica, Kroatio, http://www.keja.hr/miro/eo/index.html

FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr

Venu al la 21-a KISO por „ludi, krei, sperti vin mem” de la 15-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2011, Marburg, Germanio http://esperanto.de/kiso/

IJS 2011, 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto, Bubanatvolgy, Hungario http://ijs.hu/eo/IJS-en-2011_eo

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Aŭgusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it /

SAT-kongreso en Sarajevo, Bosnio http://www.satesperanto.org/3-a-kongresa-bulteno.html

[instru-german] Lernfesto, seminario en Villingen, Germanio 16-18.09.2011 http://esperanto-bw.de/pages/eo/bavelo-arangoj/bavelo-seminario/invito.php

Septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de

***
Atentu la finon de la aliĝperiodo je 2011-06-30: 1a Esperantista Migrado Autuna (EMA), 2.-7. oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede), de Boppard ĝis Kaub, Germanio, sur la fama migrovojo "Rheinsteig" (fiksa hotelo), http://www.esperanto.de/deb/ema2011.html

[pri IJK] 35a Kataluna Kongreso de Esperanto, la 28an, 29an, 30an kaj 31an de oktobro 2011, Barcelono, Hispanio http://www.esperanto.cat/kongresoj/2011/

Decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu