TEJO-aktuale: numero 270, 2011-06-30

[Esperantistoj] Manŭel kantisto el Udine en Italio ĵus eldonis «duonvoĉe… tutkore» sian unuan KD-albumon en esperanto.

Legu pli aŭ aŭskulti muzikon ĉe http://www.ipernity.com/blog/39007/316033

La disko mendeblas ĉe: http://www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd104&lng=e

[Esperantistoj] Partoprenu en arta projekto en Esperanto

Ekskurso al Germanio, 7a de majo 2011

Karaj geamikoj,

Sabaton la 7-an de majo Esperanto-Grupo Essen (Germanio) organizos por la kvina fojo interesan ekskurson, ĉi-jare en Mülheim (en la Rur-regiono). La loko estas ne tro for de Nederlando, do tre taŭga por unutaga ekskurso. Ni vizitos muzeon pri la prahistorio de filmoj, faros piknikon en bela parko kaj vizitos vidindaĵojn en la historia urbocentro de Mülheim.

La tago kutime okazas en amika malstreĉa etoso kaj estas rekomendinda por ĉiu kiu volas ekzerci paroladon en Esperanto. Faru tion por kio Esperanto estas celita: komuniki kun alilingvaj personoj kaj iru kun ni al Germanio! Partopreno kaj pikniko estos senpagaj, nur la vojaĝo kaj eventuala vespermanĝo estos por propraj kostoj.

Se vi volas aŭtoveturi kun aliaj aŭ se vi mem disponigos vian aŭton por kunveturado, bonvolu skribi al mi: esperanto ĉe lafontano.net . Aliĝi al la ekskurso eblas per mesaĝo al ludger.schmeink ĉe esperanto.de .

Ralph Schmeits

JUNULARO AKTIVAS EN HANOJO, URBO DE LA UK POR 2012

Nuntempe mi troviĝas en Hanojo, Vietnamio, post mia 4-jara instruado en Kantono, Ĉinio. Ekde la komenco mi ege surpriziĝis pro la alta nivelo de Esperanto ĉi tie. Multaj homoj entuziasme lernas nian lingvon, kaj ankoraŭ estas multaj kandidatoj por leni ĝin. Momente mi instruas Esperanton al du grupoj de universitataj gestudentoj, al alia grupo kiu konsistas el instrusitinoj de infanĝardeno, kie okazos la Infana Kongreseto, al du grupoj de miksitaj aĝoj, kaj tuj mi komencos instrui Esperanton al tria grupo de universitataj gelernantoj. Kion mi vidis ĉi tie estas ke homoj ne nur ŝatas lerni la lingvon, sed , diference de aliaj lokoj, ili havas Esperanton en la koro, ekde la komenco. Ne oni bezonas konvinki ilin. Ili entuziasme, kaj tre rapide lernas kaj volas tuj esti parto de la movado, helpi ĝin, kaj kunlabori kiel volontuloj en la organizado de la UK kiu okazos en Hanojo en la jaro 2012. Kaj, ankaŭ diference de aliaj mondopartoj, ili ŝatas paroli Esperanton. Ili tute ne emas krokodili. Ĉiuj volas tuj komenci uzi la lingvon. Tio multe plifaciligas mian laboron kaj kortuŝigas min.
Kompreneble por mi tio estas granda plezuro. Ĝenerale kiam mi instruas Esperanton la gelernantoj diras al mi, ofte,: "bonvolu iri malrapide". Sed ĉi tie okazas io aliel. Ili diras: "rapide, rapide, ni devas fini la libron tuj". Granda plezuro estas instrui en ĉi tiuj kondiĉoj.

Kaj interesa fenomeno estas ankaŭ ke vietnamoj detruas pedagogiajn teoriojn, kiuj diras ke post 50-jaraĝaj homoj ege malfacile lernas novan lingvon. Unu el la grupoj kiuj lernas kun mi konsistas el maljunuloj, inter 65 kaj 93 jaraĝaj. Kiom ĝenilas ili estas, kiel entuzasmaj, kiel diligentaj. Jam ĉiuj, post mallonga tempo, paroletas en Esperanto. Kompreneble, mi ne devas tion kaŝi, ili havas altan kulturan kaj profesian nivelon (armea kuracisto, kolonelo; universitataj profesoroj; inĝenieroj, ktp). Certe ili estos granda helpo en la organizado de la UK.

Kaj, kion diri pri la vietnama junularo? Mirinda. Ili ne estas la estonteco de la movado, sed jam realaĵo. De ĉiuj miaj junaj gelernantoj mi mem lernas multe. Ili rapidege lernas. Ĉiuj estas talentaj. Ĉiuj havas Esperanton en la koro. Laborante kun ili mia koro plijuniĝas. Kelkaj el ili jam multege laboris ĉi tie en la organizado de naciaj kaj internaciaj e-aranĝoj, kiel IJK, Tutazia Kongreso, Komuna Seminario. Ilia helpo estos ege valora por la UK. En tio multe helpis Flama Floro kaj Belinda, entuziasmaj kaj kapablaj knabinoj.

Speciale mi volus mencii Raquel. Meze de januaro, okaze de la lerneja vintra feriado ŝi decidis partopreni rapidkurson en Ĉinio, en la urbo Kantono, sur la gvido de la usona profesoro Dennis Keefe. La rezulto estis mirinda, ne kredebla. La kurso daŭris unu monaton. (po ok horoj tage). En tiu tempo Raquel (ŝi havas hispanan nomon, ĉar ŝi estas studentino de hispana lingvo, kiun ŝi perfekte parolas, en la Universitato de Hanojo) akiris tre altan nivelon en la kono de Esperanto. Fakte kiam mi konatiĝis kun ŝi ĉiam ŝi parolis kun mi en la hispana lingvo, sed nun, kiam ni renkontiĝas, al ŝia buŝo venas nur esperantaj frazoj.

Baldau ŝi komencos instrui Esperanton, kaj multege helpas en la organizado de la kursoj de Esperanto.

Nova intervjuo en la arkivejo de VVE

Ĵomart ludas gitaron kaj kantas, Nataŝa kantas kaj ludas fluton, Karina - ilia filino - ĉarme kontribuas... En la arkivejo de VVE ĵus aperis la dua muzika intervjuo de VVE kun Ĵomart kaj Nataŝa. Ambaŭ intervjuoj, el la IJF en 2006 kaj el la JES en 2009, denove aŭskulteblas kaj elŝuteblas. Bonan re-/aŭskultadon!

Amikajn salutojn el Varsovio, Irek

http://www.podkasto.net/arkivejo/intervjuo-kun-jomart-natasa-kaj-karina/

[pri IJK] Esperanta Kinofestivalo

Malsukcesa elŝuto.

[pri IJK] Ĉu vi jam vizitis Kievon? - Bonvenon en IJK-2011!

Malsukcesa elŝuto.

[tejo] Vikingaj infanoj kaj junuloj kongresos en IIK dum dana UK

KARAJ GEINFANOJ, (informo por gepatroj sekvas je la fino),

Ĉu vi jam aŭdis pri vikingoj? Ĉu vi konas la belan nordan marbordon de Danio? Ĉu vi ŝatas ludi kun geinfanoj el aliaj landoj? Ĉu vi volas ekprovi novajn ludojn? Se vi jesis al unu el tiuj demando, vi nepre partoprenu la infanan kongreseton en Hundested en julio 2011!

Ni estas teamo de viglaj kaj junaj gvidantoj, kun multe da spertoj pri organizado de aranĝoj por geinfanoj kaj pri la Esperanta medio. Ni ankaŭ deziras provi multajn novajn ideojn: diversajn formojn de ludoj, semajnan temon (vikingoj)...

Matene vi povos lerni Esperanton kaj aliajn amuzajn aferojn, tion en luda etoso. Kursoj paralele okazas por junaj kaj pli aĝaj geinfanoj, por komencantoj kaj progresantoj.

Tagmeze vi spertos danan manĝaĵon preparitan de nia kara Lena. Post la manĝotempo vi povos pli trankvile ludi ludojn el diversaj mondo-partoj aŭ ripozi. Posttagmeze okazos viglaj ludoj kiel la vikingoj siatempe travivis. Neforgesebla estas la vespera programo... Ĉu vi aŭdis pri tiu fama vikinga kapitano kiu malaperis post alveno de sia ŝipo en la haveno de Hundested? Se vi scivolemas la kialon, nepre venu al Hundested dum la IIK! Venu tien por debati kun ni kiel devas aspekti vikingaj vivdetaloj (manĝaĵo, vestaĵoj, ludoj....)

Kaj nepre por revidi korajn geamikojn aŭ konatiĝi kun aliaj geinfanoj kiujn vi ne jam konas.

Ni atendas vin en la IIK de la 23a ĝis la 30a de julio 2011 en la bieno "Gallebjerggård" en Hundested, norda parto de Danio.

amike, via IIK-teamo (Adenjo, Bert, Matthias, Tina kaj la aliaj...)

fotoj kaj aliĝintoj => http://bertosch.free.fr/iik2011

KARAJ GEPATROJ,

Ĉu vi emas ĝui UKon sen pripensi kiel okupi viajn geinfanojn? Ĉu "sekurigus" vin scii ke ĉarmaj gvidantoj zorgos pri ili? La organiz-teamo de la Infana Kongreseto volonte okupiĝos pri viaj geinfanoj dum vi tute libere ĝuos vian UK-ĉeeston. Vi ankaŭ havos la eblecon viziti ilin dum posttagmezo por gepatroj kaj ankaŭ dum la fama Internacia Vespero de la IIK.

organizeme, via IIK-teamo (Adenjo, Bert, Matthias, Tina kaj la aliaj...)

prezoj kaj aliĝilo => http://bertosch.free.fr/iik2011

[baveleto] "Koran bonvenon" che la aranghoj de Germana Esperanto-Asocio en 2011

27a Printempa Semajno Internacia (PSI)

22.-29. aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben/Palatinato

http://www.esperanto.de/psi

(familioj povas ricevi subvencion de la Fondaĵo de Familio Fischer (FFF)) http://www.esperanto.de/vereine/fondajhoj.html

----------------------------------------------------------

Komuna Nederlanda kaj 88a Germana Esperanto-Kongreso

10.-13. junio 2011 en Münster/Vestfalujo

Informoj kaj reta aliĝilo:

http://www.esperanto.de/deb/DEK2011.html (germana)

http://www.esperanto.de/gea/GEK2011.html (Esperanto)

***
Atentu la finon de la aliĝperiodo je 2011-06-30

1a Esperantista Migrado Autuna (EMA)

2.-7. oktobro 2011 (dimanĉe - vendrede), de Boppard ĝis Kaub sur la fama migrovojo "Rheinsteig" (fiksa hotelo)

Informoj kaj reta aliĝilo:

http://www.esperanto.de/deb/ehw2011.html (germana)

http://www.esperanto.de/deb/ema2011.html (Esperanto)

Venontaj renkontiĝoj

2-a PRINTEMPE, 18-a ĝis 25-a de aprilo 2011, en Eifel-regiono (Dahlem-Baasem), http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe

Invito al Aalen/Lonetal, Germanio, 21.04. – 25.04. 2011, Inge.Simon ĉe esperanto.de

KRISTNASKO ĈE FAMILIO...PASKO EN ITALIO!!! Aliĝu al IJF 2011 http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php

Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo, Sète, Francio, 22a ĝis la 26a de Aprilo http://esperanto.sete2011.free.fr/eo/ kaj aliĝu

27a Printempa Semajno Internacia, 22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio http://www.esperanto.de/psi ;

Printempaj kursoj + KER-ekzamenoj 30.04.2011-08.05.2011, Grésillon, Francio http://gresillon.org/spip.php?rubrique20

[pri IJK] 7a Iberia Renkontiĝo en la regiono de Ĝirono en Katalunio la 13an, 14an kaj 15an de majo 2011 http://esperanto.cat/ir2011/

PRI ERASMO EN LA MAJA MALFERMA TAGO, 14a de majo 2011, Roterdamo, Nederlando http://www.uea.org

majo 20-22 - 51a klerigsesio: literaturo, interlingvistiko, varbado http://esperanto-urbo.de

[tejo] Trejnseminario de TEJO kaj SEL en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011 (kun 24-a kaj 30-a kiel vojaĝtagoj). http://www.esperanto.org/skolta aŭ ĉe la Organiza Teamo: SEL.Reaktivigo ĉe gmail.com .

22.06 – 26.06.2011, Bavelo kaj la Esperanto-Junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas, Inge.Simon ĉe esperanto.de )

[esperantic.org] NASK 2011: 2-10-a de julio 2011,Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) http://esperantic.org/eo/edukado/nask .

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), de la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso

44-a Konferenco de ILEI, Kopenhago, 17-23 julio 2011 http://www.ilei.info//agado/Kopenhago2011.php

IJK, Kievo/Kijivo, Ukrainio, 14a ĝis la 21a de julio 2011 http://www.tejo.org/ijk

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto, 23 - 30 de julio 2011, Kopenhago – Danio http://www.uea.org/kongresoj/uk_2011.html

[Junulara E-Semajno] Esperanto-tendaro ĉe “Segmaŝino”/ ”Pilorama”, apud urbo Perm, Rusio, 29-31 julio 2011 http://rusio.info/sm ;

Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011, Nitra, Slovakio http://lernu.net/SES/

FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr

Venu al la 21-a KISO por „ludi, krei, sperti vin mem” de la 15-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2011, Marburg, Germanio http://esperanto.de/kiso/

IJS 2011, 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto, Bubanatvolgy, Hungario http://ijs.hu/eo/IJS-en-2011_eo

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Aŭgusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

SAT-kongreso en Sarajevo, Bosnio http://www.satesperanto.org/3-a-kongresa-bulteno.html

septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de

decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu