TEJO-aktuale: numero 268, 2011-04

[baveleto] jaragendo 2011 el Esperanto-urbo Herzberg

Karaj,

en la reto vi trovas nian jaragendon (programkalendaron) 2011: http://esperanto-urbo.de/download.php?did=65477379

Bv. priatenti, ke ni aktualigos kaj kompletigos la agendon 2011 je mezo de aprilo 2011. Aparte ni rekomendas la regulritmajn klerigmodulojn (en nia funkcio kiel Filio de Klerigado kaj Kulturo de Germana Esperanto-Asocio /GEA). La "nova Esperanto-urbo Herzberg" estas atingebla kaj multflanke servopretas preskaŭ dum la tuta jaro. Bonvenon! Ĉiam pli da homoj studas ĉiutage nian hejmpaĝon, kun spektantoj el pli ol 90 landoj!

Amike kaj samideane salutas, Petro Zilvar, Zsofia Korody, Harald Mantz kaj la ICH-teamo

La 68a elsendo jam el la reto de Varsovia Vento

En la programo inter alie Amri Wandel pri la junulara movado kaj sonraporto kun enkonduko de Ari el Kubo pri la 25a KEA-Komitatkunsido. Reagu, se vi trovos atenton. Bonan aŭskultadon! http://www.podkasto.net

Invito. Inaŭguro de la Katedro Esperanto en la universitato de la Plata

Plezure ni anoncas ke oni sukcesis kreadi esperantan katedron en la Universitato de La Plata (Bonaero- Argentino) La inaŭguro de la Katedro "Esperanto kaj sia kulturo" okazos vendrede la 18-an de Marto en la salonoj de la Rektorejo Strato 7-a inter 47-48-aj je 18,30 horo. Ni invitas vin partopreni aŭ sendi salutmesaĝojn al adreso de organizintoj:

Edgardo Chacon edgardomuseo ĉe yahoo.com.ar

kaj Javier Valli. izatasun ĉe gmail.com

Elkore salutas vin, Silvia Rottenberg, Prezidantino.de AEL Argentina E-Ligo

http://www.esperanto.org.ar

SAT-kongreso en Sarajevo, Bosnio

Saluton. Mi dankas pro regule ricevita informo el Esperantio. Mi surprizas ke en rubriko "venontaj renkontiĝoj" kutime ne aperas informo pri kongresoj de SAT. Ĉijare okazos en Sarajevo, kiu povas esti interesa eblo por esperantistoj. Kiel ne informi? Vidu ĉe: http://www.satesperanto.org/3-a-kongresa-bulteno.html

Mi opinias, ke se vi aldonas tiun informon, estu bona por ĉiuj.

Dankon, Jose Salguero, Hispanio

[baveleto] Semajno de esperanto - 4a ĝis 9a de Aprilo

saluton,

Baldaŭ okazos semajno de Esperanto en Strasburgo, kun prelego en la universitato pri interpretado. Pli da detaloj tie ĉi: http://esperantostrasbourg.free.fr/Esperanto.html

Ni ĝoje bonvenigos vin en Strasburgo.

Cyrille Hurstel, Sekretario de la strasburga klubo.

[tejo] TEJO/SEL-seminario: limdato por aliĝi - 31-a de marto

La organiza teamo de la seminario decidis plilongigi la limdaton por aliĝi ĝis la 31-a de marto.

La seminarion "Konstruante surbaze la diverseco – kiamaniere utiligi inter-organizan kunlaboron?" organizas TEJO kune kun la Skolta Esperanto-Ligo inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011 en Varsovio, Pollando. La celgrupo estas junaj aktivuloj de la skolta aŭ esperanta movadoj, kiuj interesiĝas pri la temo de diverseco kaj volus esplori la potencialan kunlaboron de ĉi tiuj du movadoj. Pliaj detaloj estas haveblaj ĉe la retejo: http://www.esperanto.org/skolta

Danke al la subvencio de la Konsilio de Eŭropo ni povas inviti 30 partoprenantojn, pagante la restadkostojn kaj repagante plejparton de la vojaĝkostoj. La aliĝkotizo estas 70 eŭroj por la 5-taga programo. Pro la limigita nombro de lokoj ni devos selekti partoprenantojn por balanci naciojn, seksojn, kaj potencialan kontribuon al la programo.

Se Vi havas iajn demandojn bonvolu kontakti: SEL.Reaktivigo ĉe gmail.com

Retpaĝo kun ĉiuj informoj, programo kaj aliĝilo: http://www.esperanto.org/skolta

Venu al la 21-a KISO por „ludi, krei, sperti vin mem” de la 15-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2011, Marburg, Germanio

La Marburga Esperanto-Grupo invitas vin al sunsomera 21-a KISO de la 15-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2011. Ĝi okazas en la Naturamika Kabano, kiu situas en arbaro proksime al la urbo. Legu pli: http://esperanto.de/kiso/

IJS 2011, 16-a ĝis la 22-a de aŭgusto, Bubanatvolgy, Hungario

Se vi volonte partoprenus ekscitan akvobatalon, ŝipekskurson sur la Danubo, aŭ vi interesiĝas pri urborigardado en Esztergom, pri koruso, kasino aŭ eble pri danc-lernado, vi ja devas esti tie kun ni! Aldone, la kunveno estas internacia, tiel – simile al kiel en pasintaj IJS-j – vin atendos multnacia, juna partoprenantaro, kio garantias bonegan etoson.

Se vi ŝatus aliĝi, aŭ interesiĝas pri detaloj, klaku ĉi tien: http://ijs.hu/eo/IJS-en-2011_eo

Ĝis, teamo de la Hungara Esperanto-Junularo

[esperantic.org] IpI: “Informilo por Interlingvistoj”, 1/2011

Malsukcesa elŝuto.

Venontaj renkontiĝoj

2-a PRINTEMPE, 18-a ĝis 25-a de aprilo 2011, en Eifel-regiono (Dahlem-Baasem), http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe

Invito al Aalen/Lonetal, Germanio, 21.04. – 25.04. 2011, Inge.Simon ĉe esperanto.de

KRISTNASKO ĈE FAMILIO...PASKO EN ITALIO!!! Aliĝu al IJF 2011 http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php

Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo, Sète, Francio, 22a ĝis la 26a de Aprilo http://esperanto.sete2011.free.fr/eo/ kaj aliĝu

27a Printempa Semajno Internacia, 22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio http://www.esperanto.de/psi ;

Printempaj kursoj + KER-ekzamenoj 30.04.2011-08.05.2011, Grésillon, Francio http://gresillon.org/spip.php?rubrique20

[pri IJK] 7a Iberia Renkontiĝo en la regiono de Ĝirono en Katalunio la 13an 14an kaj 15an de majo 2011 http://esperanto.cat/ir2011/

PRI ERASMO EN LA MAJA MALFERMA TAGO, 14a de majo 2011, Roterdamo, Nederlando http://www.uea.org

majo 20-22 - 51a klerigsesio: literaturo, interlingvistiko, varbado http://esperanto-urbo.de

[tejo] Trejnseminario de TEJO kaj SEL en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011 (kun 24-a kaj 30-a kiel vojaĝtagoj). http://www.esperanto.org/skolta aŭ ĉe la Organiza Teamo: SEL.Reaktivigo ĉe gmail.com .

22.06 – 26.06.2011, Bavelo kaj la Esperanto-Junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas, Inge.Simon ĉe esperanto.de )

[esperantic.org] NASK 2011: 2-10-a de julio 2011,Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) http://esperantic.org/eo/edukado/nask .

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), de la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso

IJK, Hlibivka apud Kievo/Kijivo, Ukrainio, 14a ĝis la 21a de julio 2011 http://www.tejo.org/ijk

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto, 23 - 30 de julio 2011, Kopenhago – Danio http://www.uea.org/kongresoj/uk_2011.html

[Junulara E-Semajno] Esperanto-tendaro ĉe “Segmaŝino”/ ”Pilorama”, apud urbo Perm, Rusio, 29-31 julio 2011 http://rusio.info/sm ;

Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011, Nitra, Slovakio http://lernu.net/SES/

FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Aŭgusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

septembro 30-oktobro 4 - TORPEDO-7: Ĉeftemo: rolo de bibliotekoj, muzeoj, kulturcentroj - praktika interagado por instruado http://esperanto-urbo.de

decembro 9-11 - 53a klerigsesio: literaturo, historio, didaktiko/metodiko, movadaj konoj http://esperanto-urbo.de

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu