TEJO-aktuale: numero 266, 2011-03

[Esperantistoj] Ĉe la Espo-klubo de Ĉina Radio Internacia...

Ĉe la Espo-klubo de Ĉina Radio Internacia http://www.esperanto.cri.cn/641/2011/02/09/1s120950.htm Aŭskulteblas intervjuo de Lina pri la albumo Trajn' Nenien kaj intervjuo pri la bando DOLCHAMAR kun Pieĉjo (Patrik Austin) ĉe http://www.esperanto.cri.cn/641/2011/02/09/1s120951.htm

Aŭskultu: http://www.esperanto.cri.cn

gugle-stipendio

Denove sin anoncas la Guglo-stipendioj por malferm-fonta programado por studentoj: http://google-summer-of-code.googlecode.com/files/GSoC2011Flyer.eo.pdf

Temas pri 5000 usonaj dolaroj por tri-monata laboro, de junio al septembro. Plej verŝajne la trian jaron ni havos la eblon stipendii studenton (de dua aŭ tria ciklo), kiu deziras evoluigi tradukilon el aŭ al esperanto per Apertium. Ne necesas esti fakulo pri komputika lingvistiko, eĉ ne studento pri lingvistiko aŭ komputiko, sed jes esti memsufiĉa uzanto de Linukso kaj bona konanto de esperanto kaj la alia lingvo. Tiu lingvo povas esti kiu ajn hindeŭropa (ne gravas ĉu germana, hindia, persa aŭ romanĉa). La studento-evoluiganto, cetere, estos ja helpata de la aliaj evoluigintoj de esperanto-tradukiloj de Apertium.

Kandidatiĝos formale okazos fine de marto, sed je pli frue oni anoncu sian intereson, des pli bone. Interesitoj retmesaĝu al hectoralos ĉe gmail.com

[DEJ] 2-a PRINTEMPE, 18-a ĝis 25-a de aprilo 2011, en Eifel-regiono (Dahlem-Baasem)

Saluton!

La ĉi-jara renkontiĝo PRINTEMPE de la asocio EsperantoLand okazos de la 18-a ĝis la 25-a de aprilo 2011, en la Eifel-regiono, apud la vilaĝo Dahlem-Baasem (sude de Kolonjo). Jam la 1-a PRINTEMPE pasintjare okazis en la sama domo, kiu tre plaĉis al ni - ĝi troviĝas sur monto kun superrigardo al la valo, apud arbaro kaj ĝi havas agrablan endoman naĝejon. Eblas bele promeni ĉirkaŭe en kampoj kaj arbaro kaj fari ekskursojn en la regiono.

Ni planas pasigi trankvilajn printempajn tagojn, aŭskulti kelkajn prelegojn, havi eble konversacian rondon aŭ alian lingvan kurson, ĝui la flosadon en la varma akvo de la endoma naĝejo, fari promenojn kaj ekskursojn, festi paskon - do ĝui la vivon kaj la printempon. Ni invitas familiojn kun infanoj, parojn kaj unuopulojn.

La renkontiĝo okazos en la semajno antaŭ pasko kaj finiĝos en la paska lundo. La datoj do kongruas ekzemple kun la lernejaj ferioj en Belgio, en germanaj landoj kiel Nordrejn-Vestfalio aŭ Rejnlando-Palatinato kaj en la zonoj B kaj C en Francio (ekzemple Lille kaj Parizo).

La informojn kaj la aliĝilon vi trovas sur http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe .

Ni tre ĝojos, se vi ŝatos partopreni. Volonte mi respondos viajn demandojn.

Kun afablaj salutoj, Lu Wunsch-Rolshoven, EsperantoLand, Internaciaj ferioj

ESPERANTO SUBGRUNDE kompilo elŝutebla ĉe http://www.cd1d.com/Vinilkosmo

Dek unu jarojn post ĝia apero, Vinilkosmo kaj La Blua Papilio disponigas por libera aŭskultado la Kompilo "Esperanto Subgrunde".

La projekto Esperanto Subgrunde naskiĝis dank’al la kunlaboro de la du sendependaj eldonejoj Vinilkosmo en Francio kaj La Blua Papilio en Brazilo.

Ĉiuj bandoj kaj kunlaborantoj partoprenis propravole kaj senpage al tiu ĉi kompilaĵo solidarece al la brazila asocio IBCC de São Paulo por la projekto “Libereco”, por kiu la profitoj de la vendoj de la KDoj estis dediĉitaj. Tiu asocio helpas la virinojn kun modestaj enspezoj por kuracadi ilian mamkanceron. La grafikaĵoj de la KD-kovrilo, de la banderolo, kaj de la disko estis realigitaj de unu inter ili, Lourdinha Borges, kiu skribis ĉi tion: “Mi dezirus ke tiuj ĉi bildoj fariĝu simboloj de forto kaj espero.”

Hodiaŭ la KD estante preskaŭ entute elĉerpita, laŭ komuna decido la muzikistoj de la bandoj kaj la eldonejoj decidis disponigi libere tiun ĉi virtualan reeldonon de la kompilaĵo en 2011 ĉe la cd1d-elŝutejo, kun krome kvar aldonaj trakoj el aliaj diskoj kaj kompilaĵoj.

Kunproduktado franc-brazila prezentante 15 bandojn anarkipunkaj, hardkoraj, grinckoraj, krustkoraj, traŝaj, ktp... el 4 landoj : Piĉismo (Ukrainio), Araukana, Gepatra Averto, Stomaka Korodo kaj DHC (Brazilo), Alaksio kaj la Galaksioj el Kanado, La Konkoj, La Bestoj, La Valsistinoj, La Drinkomaniuloj, Toksa Frenezo, Araŝ-Mumut', Violenta Topaloff, Traŝ-Bog' kaj Hom-faktor' (Francio).

Kiel kromaĵoj 4 titoloj

- "Esperanto" de Araukana eldonita en 1999 el ilia Vinila disketo.

- "La bonaj vortoj" de Piŝamadurjes (Pixamanndurries, Katalunio) eldonita en 1995 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.1

- "Korespondi deziras" de Piĉismo eldonita en 1996 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.2 '

- "Amromanco" de Bruego la ruĝa (Varcarm le rouge, Francio) eldonita en 1996 el Vinilkosmo-Kompil' Vol.2

ESPERANTO SUBGRUNDE kompilo elŝutebla laŭ FLAC (senperda formato) kaj MP3 ĉe http://www.cd1d.com/fr/album/esperanto-subgrunde kaj aŭskulteblas ĉe Vinilkosmo-Radio: http://www.cd1d.com/radio.php?track=149232-149233-149238-149257

[BAVELO-Aktuell] BONVENON al la nova retpaĝaro de BAVELO en Germanio

Malsukcesa elŝuto.

Jam aperis en la Reto la pdf-versio de la renovigita revuo KONTAKTO.

La duobla eldono preparita de nova redaktoro Rogener Pavinski jam elŝuteblas ne nur por TEJO-membroj kaj abonantoj kiel kutime. Ĉi-foje, ĉiuj povas legi la ciferecan version de la revuo. TEJO regalas la tutan esperantistaron per specimeno libere elŝutebla de ĉiuj. Sed ĝi ne estas tute senpaga. Ni postulas de vi unu pepaĵon! Tiu pepaĵo estu eta mesaĝo, kiun vi povas lasi en sociaj retejoj, kiel "Twitter" aŭ "Facebook". Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1191

[baveleto] Kapriol'! en francio kaj en germanio, Aprilo 2011

La faka asocio de TEJO pri muzik-kulturo, EUROKKA, organizas turneon de la frisa balfolk-grupo Kapriol’! Okazos dancigaj koncertoj en Belgio, Francujo kaj Germanujo en Aprilo 2011. Pliaj informoj: http://turneoj.wikispaces.com/Kapriol+2011

Nova enskribo en la arkivejon de Varsovia Vento

Nun, en la akrivejo muzika, longa kaj bonega intervjuo kun la franca kantisto kaj pianisto Gijom Armide. Bonan re-/aŭskultadon! http://www.podkasto.net/

Pola Retradio en Esperanto

Post iom da umado kaj kelkaj konsiloj, kiujn mi obstine ignoris ĝis la lasta minuto, tamen eblis tute laŭkonsile starigi novan stokejon kaj laborplatformon por la redaktistaro de tiama Pola Radio. Ĝi nun nomiĝas "Pola Retradio en Esperanto" kaj troviĝas ĉe Posteruso. Jen la urlo: http://www.retradio.posterous.com . La ĝisnuna amikaro ĉe Fejsbuko renomiĝis laŭe: "Amikaro de Pola Retradio en Esperanto". Oni povas rekte aŭskulti, rekte po-dosiere elŝuti, aboni laŭ la podkasta metodo. Memkompreneble vi povas ankaŭ simple viziti nian Fejsbukejon por atingi la retradion.

Venontaj renkontiĝoj

2-a PRINTEMPE, 18-a ĝis 25-a de aprilo 2011, en Eifel-regiono (Dahlem-Baasem), http://www.esperantoland.org/printempe/index.shtml#printempe

Invito al Aalen/Lonetal, Germanio, 21.04. – 25.04. 2011, Inge.Simon ĉe esperanto.de

KRISTNASKO ĈE FAMILIO...PASKO EN ITALIO!!! Aliĝu al IJF 2011 http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php

Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo, Sète, Francio, 22a ĝis la 26a de Aprilo http://esperanto.sete2011.free.fr/eo/ kaj aliĝu

27a Printempa Semajno Internacia, 22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio http://www.esperanto.de/psi ;

Printempaj kursoj + KER-ekzamenoj 30.04.2011-08.05.2011, Grésillon, Francio http://gresillon.org/spip.php?rubrique20

[pri IJK] 7a Iberia Renkontiĝo en la regiono de Ĝirono en Katalunio la 13an 14an kaj 15an de majo 2011 http://esperanto.cat/ir2011/

PRI ERASMO EN LA MAJA MALFERMA TAGO, 14a de majo 2011, Roterdamo, Nederlando http://www.uea.org

[tejo] Trejnseminario de TEJO kaj SEL en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011 (kun 24-a kaj 30-a kiel vojaĝtagoj). http://www.esperanto.org/skolta aŭ ĉe la Organiza Teamo: SEL.Reaktivigo ĉe gmail.com .

22.06 – 26.06.2011, Bavelo kaj la Esperanto-Junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas, Inge.Simon ĉe esperanto.de )

[esperantic.org] NASK 2011: 2-10-a de julio 2011,Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) http://esperantic.org/eo/edukado/nask .

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), De la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso

IJK, Hlibivka apud Kievo/Kijivo, Ukrainio, 14a ĝis la 21a de julio 2011 http://www.tejo.org/ijk

La 96-a Universala Kongreso de Esperanto, 23 - 30 de julio 2011, Kopenhago – Danio http://www.uea.org/kongresoj/uk_2011.html

[Junulara E-Semajno] Esperanto-tendaro ĉe “Segmaŝino”/ ”Pilorama”, apud urbo Perm, Rusio, 29-31 julio 2011 http://rusio.info/sm ;

Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011, Nitra, Slovakio http://lernu.net/SES/
FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Augusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu