TEJO-aktuale: numero 265, 2011-02

Dua projekto de INTERKANT

Interkant' estas sendependa kultura esperanta asocio de du jaroj kreita. Jam, sukcese, koncertis ses fojoj pri «Ĝenerala kanto» du aliaj koncertoj preparotaj ; la lasta prezento, momente sengarantie, okazos en Sarajevo dum la kongreso de SAT (30.7 ĝis 6.8.2011).

Por ke tiu kultura engaĝigo pludaŭru, kompetenta skipo jam preparas la duan projekton.

«KARMEN' tziganino el Sevilo»

Eniris la skipon por esperantigi : Michel Duc Goninaz, Marcel Redoulez, Rikardo Cash, Bernard Legeay, Serge Sire.

Konsilantoj: Laurent Peuch (teatraĵo), Bernard Behra kaj Jorgos Comte.

Enscenigisto: momente serĉata.

Por eliri kutiman rondon de la multnombraj interpretaĵoj, ni laboras al kompleta spektaklo por:

dancistoj (hispana asocio)

rakontanto

aktoroj

gesolistoj

koruso (Interkant')

pianisto.

Daŭro de la spektaklo: 2 horoj

Celata publiko: ĉiuj publikoj.

La koncerto, preferinde, okazos en regionaj festsalonoj de 200/300 sidlokoj. Cele al ekvilibro de impona budĝeto ni prezentos tiun spektaklon nur 3-4 fojoj en Francio.

La proponota koruslaboro, multe pli facile ol Ĝenerala kanto, kanteblos de simplaj gekantistoj. Kiel por prepari la unuan koruspoemaron, eblos sole labori per retelŝuteblaj registraĵoj kaj partopreni en regiona trimestra provludo.

Eblas antaŭvidi ke Belganoj, Germanoj, Svilandanoj, Italoj kaj Hispanoj partoprenu la projekton.

En 2012 kaj 2013 du staĝetoj de kvar tagoj estos proponitaj, centre de Francio aŭ aliloke por faciligi al la eksterlandanoj, por kunigi la diversajn aktorojn de la spektaklo.

En esperanta gazetaro, vi trovos sekvontajn informojn laŭ la evoluo de la projekto.

Iam nun, sciu ke INTERKANT' serĉas gekantistojn ĉefe tenorojn kaj infanojn.

Se vi estas organizanto pri esperanta spektaklo pri pensu programi nian spektaklon ekde la jaroj 2013/2014.

Franjo LEVEQUE (ĥorestrino), leveque.franjo ĉe gmail.com , 3, rue Voltaire, 22000 – ST BRIEUC - , +33 (0)9 53 92 77 37

Pola Radio ĉesigas la E-elsendojn

Gabriela Kosiarska: Karaj Geaŭskultantoj, Karaj Radioamikoj, hodiaŭ ni havas por vi malĝojigan informon pri foresto de nia E-programo. Nome laŭ la decido de la Estraro de PR ekde hodiaŭ mi ne plu povas okupiĝi pri ili. Ni klopodos baldaŭ liveri al niaj aŭskultantoj kaj amikoj pliajn informojn. Legu pli: http://group.php/?gid=326997163456

Printempaj kursoj + KER-ekzamenoj 30.04.2011-08.05.2011, Grésillon, Francio

Jannick Huet-Schumann prezentas al vi la unuan komunan ILEI/KulturDomo-staĝon + sesion de KER-ekzamenoj.

Okazos en la Eo-kastelo

- de la 30a de aprilo ĝis la 7a de majo, du kursoj por lerni intense Eon

- la 7a kaj 8a de majo, sesio de KER-ekzamenoj B1 B2 C1 (atentu: ĉiu nivelo okazos se 10 personoj aliĝas antaŭ la 15a de aprilo)

La unuan kurson gvidos Christophe Chazarein; la lernantoj de Eo en la lokaj kluboj aliĝu al tiu kurso (5 horoj tage); ili ekparolos Eon, ili kapablos sukcesi la KER-ekzamenon B1.

La duan kurson gvidos Stefan MacGill (ILEI-prezidanto); la instruantoj kaj instruontoj de Eo en la lokaj kluboj aliĝu al tiu kurso; ili regos kaj la lingvon kaj la manieron instrui ĝin efike, ili kapablos sukcesi la KER-ekzamenon B2.

Klaku sur http://gresillon.org/spip.php?rubrique20

[DEJ] IJK 2011 en Ukrainio!

Saluton al ĉiuj,

Jam komenciĝis la dua aliĝperiodo al Internacia Junulara kongreso en Kijivo!

Bonvenon al la retpaĝo: http://www.ijk-67.retejo.info /

Aliĝilo: http://www.ijk-67.retejo.info/aliĝilo - aliĝu tuj:-)

Kaj aliĝintoj: http://www.ijk-67.retejo.info/aliĝintoj :-)

Podkastaro: Esperantaj Podkastoj Por La Mondo

En ĉi tiu epizodo: Ĉi-lunde en nia elsendo audiĝas ne sole aktualaĵoj kaj trarigardo de la pola gazetaro, en kiu evidente dominas temoj ligitaj kun la eventoj en Egipto. Krome hodiaŭ vi ekscios ĉu en Pollando ni parolos baldaŭ pri loĝantoj de nova nacieco. Cetere ni prezentas specimene muzikpecojn. Aŭskultu pli: http://www.podkastaro.org

Ĉuvaŝujo atendas vin

Ĉuvaŝa Esperanto-junularo havas oferton al ĉiuj junaj eŭropanoj, kiuj volas ekde oktobro dediĉi 9 monatojn al Esperanto kaj al ĉuvaŝa kulturo, kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS).

Kie: Ĉeboksary, Ĉuvaŝa Respubliko (Rusa federacio)

Se vi:

- estas veturema, juna (18-29-jara) Esperantisto el Eŭropo

- ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj, kiel instruado de la lingvo aŭ preparado de aranĝoj, volas helpi diskonigon de ĝi

- pretas partopreni en organizado de la XVI Lingva Festivalo (http://www.lingvafestivalo.org ). LF estas grava aranĝo organizita fare de loka Esperanto-Junularo kaj venontjare okazos en Ĉeboksary (preskaŭ koincide) kun Rusia Esperanto-Kongreso.

- pretas ekkoni Ĉuvaŝujon, ĉuvaŝan kulturon kaj lingvon.

- pretas kontribui al la loka volontula agado.

- pretas instrui sian geaptran lingvon.

Eŭropa Komisiono en EVS certigas inter alie:

- plenan pagon de transporto al la loko, en kiu vi laboros, kaj reen post la programo

- plenan pagon de kostoj de loĝado (kutime en studenta domo) kaj manĝaĵoj, de materialoj bezonataj por via laboro kaj biletoj por aliaj labortaskaj lokoj, kaj vi ricevos poŝmonon por kromaj elspezoj

- plenan vivasekuron dum la volontula servo

- urban trafikbusan bileton

- trejnadojn (antaŭ forveturo al Ĉuvaŝujo, tuj post alveno, kaj meze de la programo)

- kurson de la rusa lingvo (aŭ, se vi ĝin konas, de iu alia)

- post la programo vi rajtos ricevi la atestilon YouthPass, kiu certigos ĉion, kion vi dume lernis kaj pri kio okupiĝis

- helpon de prizorgantoj el la gastiganta asocio kaj de ekstero

Tre detala gvidlibro pri la programo Junularo en Agado, kaj tie ankaŭ pri ĝia agado 2 - Eŭropa Volontula Servo, en pluraj lingvoj, troviĝas ĉe ĉi tiu paĝo (http://ec.europa.eu/youth/youth-in-action-programme/doc443_en.htm )

Skribu al massimo.ripani ĉe esperanto.it por havi pli da informoj.

9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, de 26 de februaro ĝis 8-a de marto 2011

Konigu la mondon al nepalo, kaj Nepalon al la mondo per Esperanto

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2011 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Eserpanton dum la Renkontiĝo.

La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj estas servoj faritaj de nepalaj esperantistoj.

Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la Renkontiĝo en Katmando valo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Ĝian riĉan kulturan pasintecon atestas la tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj, notinde tiuj de la plej grandaj urboj, Katmando, Bhaktapuro kaj Patano. Tie vi povos vidi kiel nevaroj kaj tamangoj, la originaj etnoj de la valo, restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo. Ĉi-foje vi povos ekkoni la kulturon kaj vivmanieron de tiuj homoj.

La ĉefa parto de la Renkontiĝo estos vojaĝo (plejparte piedmarŝo) al la regiono je preskaŭ 20 kilometroj nordoriente kaj oriente de Katmando valo. Dum la marŝado vi trapasos plurajn lokojn plenajn de vidindaĵoj, inkluzive Ĉisapani, Nagarkot, Dhulikhel kaj Namo Buddha. Ĉe la horizonto estos mondfamaj montirceloj de Nepalo, kreantaj majestajn vidojn de Himalajo.

La piedvojo inter Sundariĵal kaj Ĉisapani estas plejparte tra neloĝata arbara parto de Ŝivapuri Nacia Parko. La tereno tie estas kovrita de arbaro kaj punktita de diversaj sovaĝaj floroj inkluzive rododendron, la nacian floron de Nepalo. Vi ankaŭ ĝuos vidojn de nigraj simioj, cervoj, moskuloj ktp kaj diversaj specioj (pli ol 250) de montaraj birdoj. Je la komenco vi povos observi la vivon kaj kulturon de etna popolo, la tamangoj. La tamangoj, oni opinias, devenis de Tibeto, kaj ili estas konataj kiel senafekta kaj honesta popolo. Plejparte ili estas tradicie terkultivistoj kaj bredistoj. Ili havas distingajn lingvon, domstilon, vestojn, ornamojn kaj kutimojn, kaj estas aparte famaj pro siaj ravaj dancoj kaj muziko. La plimulto da ili vivas sur altaj deklivoj sude aŭ okcidente de la riveroj Bhotekoshi kaj Triŝuli. La vivo de tiu montpopolo estas modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas penega. Ilia religio similas al Bon, la antaŭbudhisma doktrino de Tibeto.

Lumbini estas la naskiĝloko de la Budho. Fama kolono de Ashoka, Majadevi templo, la lago kie la Budho naskiĝis kaj ŝtono indikanta la precizan lokon kie li naskiĝis troviĝas ĉi tie konservitaj. Aliaj famaj najbaraj lokoj estas Kapilavastu, Ramgram kaj Niglihava.

Aliĝilo al

La 9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo

(de…26° de februaro ĝis……8-a…de marto 2011)

Familia nomo: S-ro/S-ino……………………

Persona nomo:………………………………

Adreso:

Telefono (kun kodo):

Profesio/fako:

Naskiĝdato:

Vegetarano: jes/ne

Fumanto: jes/ne

Mi volas loĝi kun: ………..

(bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere)

Jen mi aliĝas laŭ la kondiĉoj presitaj sube sur tiu ĉi flanko. Mi sendas tion ĉi aliĝilon kaj samtempe pagas la kotizon laŭ la kotiztabelo al la IHR komitato.

Bankkonto: Nepal Esperanto Sangh 550-74775-6, savings account, Nepal Bank Limited, New Road, Kathmandu, Nepal.

Subskribo………..

Dato:……………….

Kotizo: La kotizo estas 650 usonaj dolaroj por unu persono.

La menciita kotizo validas por du lita ĉambro. Se vi deziras unulitan ĉambron (por la tagoj en Katmando), bv aldoni 100 dolarojn al la menciita sumo. La kotizo inkluzivas manĝojn kaj loĝadon dum la tuta programperiodo. La programeroj ŝangeblas pro neatenditaj kialoj. Bv sendi la aliĝilon al Nepala Esperanto-Asocio kaj samtempe pagi la kotizon. Nepala Esperanto-Asocio, G.P.O Box: 10518 Kathmandu, Nepal . Telefono: 00977-1-6209877. Retadresoj: pos.subedi ĉe gmail.com ,

Bonvolu tra legu kaj se iu volas resendu.

Dankon kun salutojn, Poshraj Subedi, NEspA

[instru-german] ICH-preparkursoj, PSI: KER-ekzamenoj

Malsukcesa elŝuto.

Esperanto-Studado (SES-2011) okazos inter la 30-a de julio kaj la 7-a de aŭgusto 2011, Nitra, Slovakio

Jam la kvara fizika lernu!-renkontiĝo okazos en okcidentslovaka historia urbo Nitra, situanta 90 km for de la slovaka ĉefurbo Bratislava, 160 km de Vieno, ĉefurbo de Aŭstrio, kaj 155 km de Budapeŝto, ĉefurbo de Hungario.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

Antaŭtagmeze - instruado pri Esperanto;

Posttagmeze - ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;

Vespere - Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Pri la lernu!-programeroj zorgos lernu!-teamo. Eblos ĉeesti prezenton pri lernu.net, pri la traduk-sistemo de la paĝaro k.s. Vi estos bonvena iam ajn demandi aŭ proponi ion ajn, rilate al la paĝaro.

Vidu ankaŭ mallongan videaĵon, kiu skize demonstras la programon de SES-2010.

Legu pli: http://lernu.net/SES/

Venontaj renkontiĝoj

[esperantic.org] Partoprenu en seminario pri la Literaturo de Esperanto. Louisville, Kentucky (Usono), 26-27an de februaro 2011, Bonvolu anonci al la organizantoj vian deziron partopreni: bonnie.fonsecagreber (ĉe) louisville.edu , tonkin (ĉe) hartford.edu , chez.grebeli (ĉe) gmail.com

MEDITERANEA ESPERANTO-SEMAJNO – 2011, 26-a de februaro ĝis 5-a de marto 2011 Agay - Francio - Lazura Marbordo Monique Prezioso, 92 alleé des Harkis, FR 83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni ĉe hotmail.com ; tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du progres, FR 83600 Frejus, Tel. 0033(0)494956618

Invito al Aalen/Lonetal, Germanio, 21.04. – 25.04. 2011, Inge.Simon ĉe esperanto.de

KRISTNASKO ĈE FAMILIO...PASKO EN ITALIO!!! Aliĝu al IJF 2011 http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php

27a Printempa Semajno Internacia, 22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio http://www.esperanto.de/psi ;

[pri IJK] 7a Iberia Renkontiĝo en la regiono de Ĝirono en Katalunio la 13an 14an kaj 15an de majo 2011 http://esperanto.cat/ir2011/

[tejo] Trejnseminario de TEJO kaj SEL en Varsovio, Pollando, inter la 24-a kaj 30-a de majo 2011 (kun 24-a kaj 30-a kiel vojaĝtagoj). http://www.esperanto.org/skolta aŭ ĉe la Organiza Teamo: SEL.Reaktivigo ĉe gmail.com .

22.06 – 26.06.2011, Bavelo kaj la Esperanto-Junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas, Inge.Simon ĉe esperanto.de )

[esperantic.org] NASK 2011: 2-10-a de julio 2011,Universitato de Kalifornio, San Diego (UCSD) http://esperantic.org/eo/edukado/nask .

Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo, Sète, Francio, 22a ĝis la 26a de Aprilo http://esperanto.sete2011.free.fr/eo/ kaj aliĝu

PRI ERASMO EN LA MAJA MALFERMA TAGO, 14a de majo 2011, Roterdamo, Nederlando http://www.uea.org

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), De la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso

[Junulara E-Semajno] Esperanto-tendaro ĉe “Segmaŝino”/ ”Pilorama”, apud urbo Perm, Rusio, 29-31 julio 2011 http://rusio.info/sm ;

Elteni pdf-dosjeron http://rusio.info/pics/pilorama.pdf
FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Augusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu