TEJO-aktuale: numero 263, 2011-01-16

Membriĝu por 2011

Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en
Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas
en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ
30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu
tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG
(Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de
UEA vi trovos la retan aliĝilon;
jen rigardu la kotiztabelon
por la jaro 2011
kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne
sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon
pri membriĝado al UEA

http://www.uea.org

La kastelo Greziljono malfermas al vi la pordojn de jaro 2011 !

La bondezira karto kaj la foto videblas pli grandformate en: http://gresillon.org/spip.php?article65#sal

DUMONATA VOLONTULA SERVO EN TULUZO >>>Majo kaj Junio 2011

Saluton al ĉiuj!

Ĉu vi deziras loĝi malmultekoste du monatojn en Tuluzo, malkovri belegan regionon, ĝui la vivon en vigla kaj agrabla urbo?Ĉu vi pretas samtempe partopreni esperantajn aranĝojn kaj foje helpi en projektoplena esperanta asocio?Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo gastigos vin en majo kaj junio 2011! Nur unu volontulon aŭ volontulinon ni serĉas, malpli ol 30 jaraĝa, nefranclingvanon, kiu sufiĉe bone parolas esperanton.

- NI pagos por la loĝado, la manĝoj, kaj la vojaĝkostoj en la regiono (kunlima sumo).

- VI pagos la vojaĝkostojn por veni kaj reiri.

ATENTU : Tiu volontula servo ne estos oficiala, ĝi estos interkonsento pri gastigado en Tuluzo kontraŭ helpo al nia asocio.

Por kanditatiĝi, por pli da informoj: http://esperanto.toulouse.free.fr/nova/wikini/wakka.php?wiki=PaĝoVolontulo

Aŭ skribu al Marion Quenut (respondeculino pri la projekto) : esperanto.toulouse ĉe free.fr

[DEJ] UK-karavano(j?)

Estimataj
Mi kaj Pieter E planas kune trajnumi de Nijmegen al Kopenhago je la 22-a de julio. Ĉar la nederlanda fervojo ofertas nur noktan konekton, ni verŝajne entrajniĝos en KLEVE, germanio. Antaŭvidata alventempo estas ĉirkaŭ la 22-a horo.
Se vi emas akompani nin, bonvolu kontakti min je ro-esp @ dds.nl
Tranoktado de 21-a al 22-a de julio organizeblas
ĝis, Ronaldo N

[DEJ] Subvencioj por Esperantoinstruistoj por partopreno en la UK2011 - limdato 14a de januaro

Karaj amikoj,

UEA organizas trejnseminarion pri lingvoinstruado, kadre de la UK 2011. La ĉefgvidanto estos la "Esperantisto de la jaro" Katalin Kovats :-) La trejnseminario estas ĵus oficiale agnoskita de Europa Unio, kiu enlistigis la kurson en la Europa datumbazo de trejnkursoj.

Tio signifas ke interesitoj povas peti subvencion ĉe la programo Grundtvig "In-Service Training" por partopreni en ĝi.

La afero estas ege urĝa, ĉar la limdato por peti subvencion estas la 14 de januaro. Ĉiu interesito devas plenigi formularon en speciala pdf, kiu konektiĝos al la reto kaj "sin sendos" al la koncerna oficejo.Plie, li/shi devas ĝin presi, subskribi kaj sendi papere al la EU nacia agentejo en sia lando (kiu decidos ĉu financi aŭ ne), kune kun oficiala letero de UEA kiu rezervas al vi lokon por la trejnseminario.

Kaze ke oni akceptos la peton, EU repagos la vojaĝkostojn, loĝadon kaj manĝadon je fiksita granda sumo, kaj aliĝkotizon al la seminario (pagenda al UEA kaze de subvencio).

Se vi laboras aŭ volontulas en la instrua fako, bv. kontakti <kosmo ĉe esperanto.it> kiel eble plej frue por ricevi ĉiujn informojn kaj ŝablonon.

Bv. atenti ke ĉi tiu trejnseminario estas nur por limigita grupo.

Kosmo estas la esperantista entrepreno kiu, kune kun UEA kaj Katalin Kovats, organizas la trejnkurson.

plej amike, Francesco Maurelli

[DEJ] Novjara mesaĝo por 2011

Saluton!

Nome de la GEJ-estraro mi unue deziras al vi plezurplenan kaj sukcesan novan jaron. Eble al kelkaj de vi mi eĉ persone povis transdoni miajn dezirojn dum la novjara festo de la JES en Burg/Spreewald.

Mi ĝojas ke nia estaro pligrandiĝis danke al Liesa-Marie Alfier kaj Helen Geyer, kiuj proponis transpreni du komisionojn (Komisiono pri Publikaj Rilatoj kaj Komisiono pri Internaciaj Rilatoj) kaj eniri la GEJ-estraron. La ĉeestintoj de la jarĉefkunveno en Burg bonvole akceptis tiujn proponojn kaj bonvenigis la du aktivulinojn. Sesope kaj kun la subteno de aliaj komisionestroj, ni antaŭĝojas la evoluon de la asocio dum la venonta jaro. Pasintjare ni okupiĝis pri la aktualigo de la membrodatumbazo, la transdono de financaj respondecoj kaj la organizado de la 2a JES – kiu estis granda sukceso por la esperanto-movado. Ĉi-jare ni havas aliajn celojn: Koncentriĝo je publika agado, aktualigo de la retpaĝaro kun nova enhavmastruma sistemo (mallonge CMS – kiel Clemens ;-)) kaj nova koncepto por la membrogazeto Kune.

Krome la estraro ŝatas okazigi plurajn kunvenojn kun gastoj (do vi, se vi ŝatas engaĝiĝi) por kune diskuti pri la aktivaĵoj kaj niaj celoj kiel organizaĵo. Estas tre grava, ke la membroj komuniku al la estraranoj siajn ideojn, komentojn kaj kritikojn. Mi denove ŝatas atentigi vin pri la fakto, ke la Germana Esperanto-Junularo ĉefe ekzistas por vi – kaj pro vi. Mi do samtempe ŝatas danki al vi pro via daŭra subteno de nia agado.

Esperante, ke ni sukcesos kunigi diversajn membrojn por kelkaj interesaj „aktivulaj sesioj“, mi kore salutas vin!

Amike, Julia Hell

PS: Bv. ne heziti alskribi la respondeculojn de la komisionoj, se vi havas demandojn, instigojn, ideojn aŭ kritikaĵojn.

[Junulara E-Semajno] Esperanto-tendaro ĉe “Segmaŝino”/ ”Pilorama”, apud urbo Perm, Rusio, 29-31 julio 2011

Malsukcesa elŝuto.

78a Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Torino, Italujo, de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto 2011

Torino 2011 - Kongreso por ĉiuj - kongreso por vi

Jam estas tre progresintaj la preparlaboroj por la 78a Kongreso de Esperanto, kiu okazos en Torino, Italujo, de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto 2011.

Ankoraŭ du semajnoj por shpari aliĝante.

La ĉefajn trajtojn de nia kongreso mi volas al vi nun resumi.

La aliĝo al la kongresaj laboroj estas nun, en la unua aliĝperiodo, nur 60 eŭroj. Sed la junaj personoj (ĝis 30 jaroj), la handikapitoj kaj la eksterlandanoj pagas nur duonan kotizon, do nur 30 eŭrojn ĝis la 31a de januaro 2011. Ankaŭ loĝi kaj manĝi estas malmultekoste. Ĉiuj tiuj prezoj estas po-tagaj, sed en nia kongreso, la 7an tagon la kasisto ferias... do, se vi restas ĉiujn 7 kongresajn tagojn, vi pagos nur 6.

Aliĝu nun. Vizitu la kongresajn paĝojn: http://kongreso.esperanto.it/

kaj aliĝu nun. Vi trovos tie ĉiujn kondiĉojn, la skemon de la programo, la liston de la jam aliĝintaj kongresanoj. Se vi venas el lando, de kie vi bezonas vizon al Italujo, aliĝu kiel eble plej rapide - ni tuj liveros al vi la bezonatan invitleteron: la kondiĉoj estas listigitaj en la kongresaj paĝoj.

Dankon... ni atendas vin en Torino! (el INFORMITALE 164, Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio)

PRI ERASMO EN LA MAJA MALFERMA TAGO, 14a de majo 2011, Roterdamo, Nederlando

Ĉi-jare pasas 500 jaroj de post la apero de Laŭdo de l’stulteco , per kiu la granda pensulo Erasmo de Roterdamo (1466-1536) en satira formo atakis ĉiajn antaŭjuĝojn kaj superstiĉojn. "Erasmo estas la plej granda filo de Roterdamo, sed antaŭ ĉio li estas la plej elstara figuro en la tuta historio de humanismo kaj ĝuste tial ni esperantistoj devas lin koni”, skribis la recenzanto de la Esperanta traduko de lia ĉefverko en la revuo Esperanto. Sekve la 34-a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA omaĝos la Erasmo-jubileon per du prelegoj. D-ino Věra Barandovská-Frank faros ĝeneralan enkondukon al la vivo kaj verkaro de Erasmo, kaj Gerrit Berveling prelegos pri Laŭdo de l´stulteco, kiun li esperantigis el la latina originalo. La traduko aperis en 1988 okaze de la 73-a UK en Roterdamo.

La 34-a Malferma Tago okazos sabaton, la 14-an de majo. Krom la du prelegoj pri Erasmo kaj lia klasikaĵo, en la programo estos ankaŭ aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La vizitantoj povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantaĵojn en senpaga loterio. Kafo kaj teo, ankaŭ senpagaj, estos varmaj la tutan tagon. La programo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA, N-ro 407, 2011-01-16)

Venontaj renkontiĝoj

[esperantic.org] Partoprenu en seminario pri la Literaturo de Esperanto. Bonvolu anonci al la organizantoj vian deziron partopreni: bonnie.fonsecagreber (ĉe) louisville.edu, tonkin (ĉe) hartford.edu, chez.grebeli (ĉe) gmail.com

MEDITERANEA ESPERANTO-SEMAJNO – 2011, 26-a de februaro ĝis 5-a de marto 2011 Agay - Francio - Lazura Marbordo Monique Prezioso, 92 alleé des Harkis, FR 83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni ĉe hotmail.com; tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du progres, FR 83600 Frejus, Tel. 0033(0)494956618

Invito al Aalen/Lonetal, Germanio, 21.04. – 25.04. 2011, Inge.Simon ĉe esperanto.de

KRISTNASKO ĈE FAMILIO...PASKO EN ITALIO!!! Aliĝu al IJF 2011 http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php
27a Printempa Semajno Internacia, 22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio http://www.esperanto.de/psi;

22.06 – 26.06.2011, Bavelo kaj la Esperanto-Junularoj de Baden-Virtembergo kaj Astrujo invitas, Inge.Simon ĉe esperanto.de)

Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo, Sète, Francio, 22a ĝis la 26a de Aprilo http://esperanto.sete2011.free.fr/eo/ kaj aliĝu

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), De la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso

FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Augusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu