TEJO-aktuale: numero 261, 2011-01

Membriĝu por 2011

Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2011 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.). http://www.uea.org

[baveleto] Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg fondita

Saluton,
je lasta vendredo en la urbodomo de Herzberg - la Esperanto-urbo estis fondita "Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg".
La elkonstruado de la reala fenomeno "Esperanto-urbo" kostis, kostas kaj kostos monon. Multaj modelcelaj projektoj atendas realigadojn. La administracio de la urbo kune kun la Esperanto-movado (kvazaŭ kiel geedziĝpartneroj) kune komencas tiun esperigan projekton. La ĉefo de la estraro estas la urbestro Gerhard Walter mem. Pluaj estraranoj estas Harald Mantz el Osterode, Brian Moon el Luksemburgio, Otto Kern el Herzberg kaj Dirk Brömme same el Herzberg. Membroj de la unua kuratoraro estas Marika Frense (EGS) el Heiligenstadt, Zsófia Kórody el Herzberg, Ursula Zilvar el Herzberg, d-ro Detlev sc. Blanke aus Berlin, Gian Carlo Fighiera el Turin (IT), d- ro Rudolf Fischer el Nordwalde (GEA), Stefan MacGill el Budapeshto (HU) por ILEI, d-ro Wilfried Hinrichs el Braunschweig, Michael Nienstedt (urbo), Harald Schicke el Herzberg, Gerhard Steiling el Herzberg kaj Peter Zilvar el Herzberg. La baza kapitalo atingis 30.000 €. Tamen oni nur povos uzi la etan interezon por Esperanto-subtenado.

La plua paŝo okazos je la nuna sabato en la kavalira salono de la bela kastelo. Urbestro Gerhard Walter invitas politikistojn, estrojn de lernejoj, oficistojn, estrojn de kulturasocioj kaj esperantlingvajn gastojn por prezenti la celojn de la nova "fondaĵo Esperanto-urbo". La unuan raporton kun grupfoto vi vidas sur la urba hejmpaĝo: http://herzberg.de/magazin/artikel.php?artikel=1247&type=&menuid=377&topmenu=7
Krome aperis granda artikolo en la regiona gazeto "Harzkurier". Tio ankaŭ videblas sur la gazeta hejmpaĝo.http://www.harzkurier.de/lokales.php?c=4 kaj ankaŭ sur la hejmpaĝo de nia Esperanto-Centro: http://esperanto-urbo.de

Pri detaloj rilate al kontribuoj de kutime 1000,00 € (ĉar ja temas pri grava fondaĵo) ni volonte informos vin.

Bonvenon en la unua "verda urbo". http://esperanto-urbo.de (multlingva)

[esperantic.org] George Soros vizitas Esperanto-simpozion en Novjorko

Malsukcesa elŝuto.

[Junulara E-Semajno] Aranĝo post JES en slovaka montaro: Poludnica 2011

Malsukcesa elŝuto.

Fariĝu staĝanto de E@I!

Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako? Tiam petu helpe de E@I de via universitato la stipendion "ERASMUS por staĝoj" (300-1000 € monate) kaj fariĝu dum 3-12 monatoj inter junio 2011 kaj septembro 2012 staĝanto de E@I en eksterlando (Slovakio aŭ alia lando) kaj tiel: gajnu monon, ricevu studpoentojn, akiru sperton, vivu eskterlande, lernu novan lingvon, kaj helpu al Esperanto! Pli da informoj ĉe http://tinyurl.com/staghantoj

-- Marek Blahuš, E@I

La 66a elsendo de Varsovia Vento jam en la reto!

Saluton! En la 66a elsendo de Varsovia Vento vi trovos: muzikajn intervjuojn kun Zuza kaj Laca; impresojn pri Bona Espero - intervjuo de Rogener Pavinski kun Maarten Deprez; rakonton pri alveno de Stefan en Malezion - la parto 3; la novjarajn salutojn de la aŭskultantoj; la novjaran angulon de Martusia, Goŝka ME kaj Anton; kaj multe da speciale verkita por tiu ĉi programo muziko.

Bonan aŭskultadon kaj ĉion la plej bonan okaze de la Nova 2011 jaro!!!

Varsovia Vento Elsendoj: http://www.podkasto.net

[esperantic.org] ESF nomumas novan Konsilanton

Malsukcesa elŝuto.

Jam aperis en la Reto la pdf-versio de la renovigita revuo KONTAKTO.

La duobla eldono preparita de nova redaktoro Rogener Pavinski jam elŝuteblas ne nur por TEJO-membroj kaj abonantoj kiel kutime. Ĉi-foje, ĉiuj povas legi la ciferecan version de la revuo. TEJO regalas la tutan esperantistaron per specimeno libere elŝutebla de ĉiuj. Sed ĝi ne estas tute senpaga. Ni postulas de vi unu pepaĵon! Tiu pepaĵo estu eta mesaĝo, kiun vi povas lasi en sociaj retejoj, kiel "Twitter" aŭ "Facebook".

Tiu lasta eldono estas duobla kaj enhavas la numerojn 239 kaj 240, havas 28 paĝojn, el kiuj 8 en la presita versio estos plenkoloraj! Nova enpaĝigo; novaj sekcioj. Unu el la plej tradiciaj revuoj estas nun tutnove naskiĝinta bebo. Do, se vi estas TEJO-membro kaj abonanto, vi povas elŝuti la revuon per la reta jarlibro de UEA. Se ne, vi iru al KONTAKTO-retejo kaj klaku la "pagu per pepaĵo" butonon, per kiu vi ensalutos en "Twitter" aŭ ĉe "Facebook" (la informoj aperas en la angla) kaj tie lasas antaŭdifinitan mesaĝon pri la elŝutebleco de la revuo. Tuj poste vi ricevos ligilon por elŝuti la revuon.

Se vi ankoraŭ ne estas abonanto, ne prokrastu la ŝancon venontjare ricevi hejme ĉiujn eldonojn de nova revuo KONTAKTO! Abonu nun!(Se vi ne havas konton en la menciitaj retejoj, kontaktu nin por ricevi la instruojn kiel elŝuti la revuon). Legu pli: http://tejo.org/eo/node/1191

Eŭropo oficiale rekonas Esperanton

Venontaj renkontiĝoj

MEDITERANEA ESPERANTO-SEMAJNO – 2011, 26-a de februaro ĝis 5-a de marto 2011 Agay - Francio - Lazura Marbordo Monique Prezioso, 92 alleé des Harkis, FR 83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni ĉe hotmail.com; tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du progres, FR 83600 Frejus, Tel. 0033(0)494956618

KRISTNASKO ĈE FAMILIO...PASKO EN ITALIO!!! Aliĝu al IJF 2011 http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php

27a Printempa Semajno Internacia, 22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio http://www.esperanto.de/psi;

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), De la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011 http://easp.org.br/kongreso

FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011 http://festo.jefo.fr

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Augusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu