TEJO-aktuale: numero 260, 2010-12

Triobla E-Kongreso en 2011: 8-a TutAmerika Kongreso de Esperanto (TAKE), 46-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso (BEJK), De la 9-a ĝis la 14-a de julio 2011

S an-Paŭlo invitas vin por grava triobla evento en 2011. Esperantistoj el la tuta Ameriko kunsidos kun brazilanoj kaj junuloj en unu sola granda kongreso. Oni atendas pli ol kvincent kongresanojn. La granda, moderna kaj vigla urbo San-Paŭlo meritas vian ĉeeston. Temas pri unu el la plej mirindaj metropoloj en la mondo, riĉa je kulturaj allogaĵoj, turismaj vidindaĵoj, multnombraj loĝeblecoj kaj bolanta komerca aktivado. Pli da informoj : http://easp.org.br/kongreso

Esperanto-kantoj de Ralph Glomp

Saluton kara Esperanto-amikino, saluton estimata Esperanto-amiko,

verŝajne vi iam aŭdis miajn kantojn dum Esperanto-renkontiĝo aŭ eĉ posedas miajn kompaktdiskojn.

Nun miaj kantoj ankaŭ elŝuteblas en mp3-formato ĉe via plej favora interreta muzikvendejo kiel ekzemple Amazon, iTunes kaj aliaj.

Tie vi trovos miajn proprajn kantojn kun novaj kantoj antaŭe ne publikitaj je favora prezo. La Esperanto-versioj de la mondfamaj kantoj kiel „Gotenburg’ – Waterloo“, „Estas ĉiuj floroj for – Where have all the flowers gone / Sag’ mir, wo die Blumen sind“, “Iom da paco – Ein bisschen Frieden / Een beetje vrede” kaj aliaj ne haveblas kiel mp3-versio, sed estas sur kompaktdiskoj mendeblaj ĉe diversaj Esperanto-libroservoj.

Por ke vi sciu, pri kiuj kantoj temas, vi ricevas kune kun tiu-ĉi mesaĝo la libretojn en PDF-formato. Ĝi enhavas la kantotekstojn de la elŝuteblaj kantoj por kunkanti aŭ pli bone kompreni la enhavon.

Ĝis la venonta renkontiĝo espereble baldaŭ en Esperantujo.

Via Ralph Glomp

FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011

Karaj, atentu pri tio ke en 2011 ankaŭ okazos FESTO FESTO FESTO!

Jes ja!

En Grezijono, nura esperanto-kastelo en la mondo, okazos FESTO de la 8a ĝis la 15a de aŭgusto 2011, jup jup tralala! La kastelo de Grezijono situas en la kamparo de francio, (sufiĉe sudokcidente de Parizo)

Daŭre Vinilkosmo zorgos pri la mojosegaj koncertoj de niaj frenezaj vesperoj, artistoj kiujn vi ĉiuj konas aŭ kiujn vi devas malkvori, ĉio okazos en FESTO!

Oficiala retejo, daŭre http://festo.jefo.fr (kie vi krome trovas multajn fotojn de FESTO 2010).

KRISTNASKO ĈE FAMILIO...PASKO EN ITALIO!!! Aliĝu al IJF 2011.

Ĉu vi jam havas ion planitan por Pasko 2011? Ĉu ne?!!! Do, tuj aliĝu al IJF 2011, la plej mojosa junulara renkontiĝo en la tuta Esperantio!
Internacia Junulara Festivalo 2011 okazos en Pornassio, montara urbeto en la provinco de Imperio, en Ligurio, nur 30 km distance de la maro!
De la 20-a ĝis la 26-a de aprilo 2011 pli ol cent junuloj, italoj kaj eksterlandanoj, renkontiĝos por diskuti la temon "Vojaĝantaj generacioj", sed ankaŭ por amikumi kaj amuziĝi en junulara, internacia etoso. La programo abundos je interesaj kontribuoj, prelegoj, tablorondoj,ludoj, koncertoj, ekskursoj, kaj multo alia!
Kiel kutime, kiu plej baldaŭ aliĝas ricevas rabaton, do vizitu la paĝon http://iej.esperanto.it/ijf/2011/index.eo.php por pli da informoj, plenigu la aliĝilon, kaj ne forgesu inviti viajn amikojn!
Amike, La estraro de IEJ

La 65a elsendo jam en la reto.

Saluton! Hieraŭ malfruvespere aperis la 65a elsendo de Varsovia Vento, en kiu ia. informoj pri apero de la novaj muzikaj KDoj de Vinilkosmo, la dua parto de Stefan-rakonto pri alveno en Malezion, muzika intervjuo kun la hispana muzikisto Solotronik kaj trarigardo de viaj reagoj.
Bonan aŭskultadon! Irek
PS. Ne forgesu, se nur plaĉas al vi la ideo, registri kaj sendi al ni la novjarajn salutojn al viaj geamikoj. Tiujn ni prezentos la 21an de decembro en la lasta ĉi-jare la 66a elsendo. Pli : http://www.podkasto.net

Nova Esperanto-instruejo en Sicilujo: Instruistoj kaj administranto serĉataj

Karaj amikoj,
bv. dissendi ĉi tiun informon plej eble dise. Estas unika ŝanco labori por konstrui fortan E-movadon en Sicilio. Povas peti europan subvencion nur homoj ne loĝantaj en Italio (kaj kompreneble ĉiuj estas bonvenaj kunlabori / volontuli).
Itala Esperanto-Federacio kaj la Komunumo Mazara-del-Vallo (Sicilio) interkonsentas pri malfermo de Centro por Interkulturo kaj Esperanto en la ĉeplaĝa sicilia urbo.
Por ĝin aktivigi ni serĉas
A - Instruistojn (por instrui kaj al junuloj kaj ĉefe al plenkreskuloj)
B - Administran respondeculon.
La dungado estos surbaze de Eŭropa projekto, kun daŭro de minimume 13 ĝis maksimume 45 semajnoj. La salajro estos 4.263 EUR por la unua 13 semajna periodo kaj 192 EUR po ĉiu plia semajno. Ni preferus longdaŭrajn proponojn, por bone enradikigi la Centron en tiu regiono. La interesitoj bv. kontakti kosmo ĉe esperanto.it -n por peti pli da informoj kaj kandidatiĝinstrukcioj. Kompletaj kandidatiĝproponoj devas esti pretaj antaŭ la fino de februaro. Kaze de akcepto de Eŭropaj instancoj, laborkomenco okazos ekde aŭgusto 2011. Depende de la estontaj cirkonstancoj, ni esperas ke estos eĉ ebleco por pli longa kunlaboro.
Itala Esperanto-Federacio, Internaciaj Rilatoj - kosmo ĉe esperanto.it

JES post kelkaj tagoj

Jam malpli ol du semajnoj restis ĝis la dua eldono de la Junulara E-Semajno. Post kiam pasintjare pli ol 200 junaj homoj festis la jarŝanĝon en suda Pollando, piede de la Tatroj, en Zakopane ni ĉi-jare bonvenigas vin, en la urbeto Burg en orienta parto de Germanio. Al tiu ĉi evento aliĝis jam preskaŭ 300 junaj homoj el tuta Eŭropo. Ĉi-jara temo estos „Estinteco, estanteco, estonteco”. Programo, same taga kiel vespera antaŭviodeble estos aparte riĉaj. La urbeto Burg (kastelo) troviĝas en la belega biosferrezervejo Spreewald (arbaro ĉe la rivero Spree) kiu famas pro siaj multegaj grandaj kaj malgrandaj riveretoj. La loko estas tre interesa rilate la regionaj minoritatoj, la soraboj. La aranĝon organizas Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj.

Pliajn informojn eblas trovi ĉe la paĝaro http://jes.pej.pl.

Lasminuta novaĵo ĉe VINILKOSMO : 3 novaj muzikvideoj elŝuteblaj

3 novaj afrikaj muzikvideoj de KONGA ESPERO ĵus aperis ĉe http://www.facebook.com/l/fb0c1Z3uv_HuCHUcIenWD-DLTug;Vinilkosmo-mp3.com

ĵus aperis la 3 muzikvideoj de KONGA ESPERO anoncitaj en la lasteldonita Informletero de Vinilkosmo n-ro 28.
Finfine la 3 muzikvideoj aperis dank'al la teknikaj streboj de Ivo de "Ivimages" (Francio) kaj de Rogener Pavinski de "Kosmuzik" (Brazilo). Ili estis realigitaj de Clary Mandivila de "Clary Production Center" el Kinŝasa (Konga Demokrata Resp.) ... Do vere ankoraŭfoje internacia kunlaboro.
En la reto eblas spekti varbvideon de la kanto "Kiu lingvo por la homaro?" el la albumeto "Kiu lingvo ?" de la bando el kinŝaso KONGA ESPERO aperinta kadre de la AFRIKA KOMPILO.
La kompleta video jam elŝuteblas en la elŝutejo de Vinilkosmo ĉe : http://www.facebook.com/l/fb0c17d_neqUZaLZ0k5XUHTXPkQ;www.vinilkosmo-mp3.com/videos-video-clip-lingvo-homaro-konga-espero-p-1019.html
La KoDisko estas aĉetebla en la Vinilkosmo-diskoservo ĉe : http://www.facebook.com/l/fb0c193b_sd_2WXl5tAJVufpRRg;www.vinilkosmo.com/?disc=vkkd100&lng=e
La albumo kaj muzikoj elŝuteblas laŭ mp3 kaj ogg formatoj en la elŝutejo de Vinilkosmo : http://www.facebook.com/l/fb0c1501K1v2Z80IOktLfH-bKtA;www.vinilkosmo-mp3.com/lingvo-c-74_154_156.html kaj elŝuteblas laŭ flac senperda formato ĉe cd1d:
http://www.facebook.com/l/fb0c14N9wpNHEXI9jA9faSq6JUQ;cd1d.com/fr/artist/konga-espero
Bona novaĵo por la jarfinfestoj ĉar per tia muziko vi afrikumigos kaj varmigos vian hejmon!
Plej ĝojan Kristnaskon kaj muzikajn bondezirojn por la nova jaro alproksimiĝanta.
Flo ! (Floreal Martorell - Vinilkosmo)

Membriĝu por 2011

Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2011 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.). http://www.uea.org

Venontaj renkontiĝoj

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

JES 2010, 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 http://jes.pej.pl/

28.12.2010 - 02.01.2011 SANO-1, Herzberg, Germanio http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=62498645

Festu la jarfinon kun kastelaj fantomoj en Greziljono http://gresillon.org/spip.php?article65&lang=eo

MEDITERANEA ESPERANTO-SEMAJNO – 2011, 26-a de februaro ĝis 5-a de marto 2011 Agay - Francio - Lazura Marbordo Monique Prezioso, 92 alleé des Harkis, FR 83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni ĉe hotmail.com; tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du progres, FR 83600 Frejus, Tel. 0033(0)494956618

27a Printempa Semajno Internacia, 22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio http://www.esperanto.de/psi;

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Augusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu