TEJO-aktuale: numero 259, 2010-12

[pri IJK] IJK 2012 okazos en Japanio

Malsukcesa elŝuto.

[tejo] Pola Esperanto-Junularo post la kunveno: novaj prezidantino, emblemo kaj regularo

Multajn ŝanĝojn enkondukis kunveno de PEJ okazinta en Bjalistoko. Nia organizo havas novan prezidantinon – Agnieszka Mozer el Varsovio. Ni elektis novan emblemon, projektitan de Przemek Wierzbowski. Ni finverkis kaj aprobis novan regularon de PEJ. Ni diskutis pri aliĝo al kunfondata de ni Pola Konsilio de Junularaj Organizoj. Ni pritraktis evoluigon de nia loka agado kaj formis kelkajn laborgupojn okupiĝantajn pri konkretaj projektoj, kiel instrumaterialoj, Eŭropa Volontula Servo kaj informmaterialoj pri PEJ. Dum paŭzo ni partoprenis urban ludon.
Pliajn informojn pri nia renkontiĝo kaj ties rezultoj eblas trovi en raporto de la kunveno (http://pej.pl/pri-ni/dokumentoj/12-a-pej-kunveno/raporto/) kaj protokolo de la komitatkunveno (http://pej.pl/o-nas/dokumenty/12-zjazd-pme/protokol/?lang=pl nur pole).
http://pej.pl/2010/12/05/post-la-kunveno-novaj-prezidantino-emblemo-kaj-regularo/

Novembro 2010: Informletero de Vinilkosmo n-ro 28 pri aktualaj esperanto-muzikoj

Estimataj muzikŝatantoj
Nia informletero, antaŭe preskaŭ ĉiumonata, ŝajne iĝis rezolute sesmonata, unuj kaj aliaj havante tro multan laboron kaj la novaj eldonaĵoj malpliiĝas pro klarigitaj kialoj ĉi-sekve.
Tamen, ni ne forgesis vin ĉe alproksimiĝo de la jarfinfestoj kun du novaj KDoj aldonendaj sub la kristnaskan abion, kaj jam disponeblaj ĉe www.vinilkosmo.com. Temas pri la tria de Dolchamar post longa malĉeesto; kaj surprizo de inicialoj dc, kiu revenas viglece kun sia unua tutesperanta albumo! Tiuj ĉi du albumoj estas disponeblaj ankaŭ laŭ mp3- kaj ogg-formatoj, kaj po unu video ĉe http://www.vinilkosmo-mp3.com kaj krome laŭ flac-formato ĉe http://www.cd1d.com/fr/structure/vinilkosmo-esperanto-muzik-prod.
Ĉi tiu jaro estas ankaŭ la dudekjara datreveno de Vinilkosmo, kiu ne malmulton faris dum tiuj du pasintaj jardekoj: la bilanco estas samtempe tiu de riĉa realigado kies diversaj aktoroj povas fieri, sed ankaŭ maltrankvilo antaŭ nuna evoluo de la muzikmerkato... ĉu tio koncernas ankaŭ nin?
Inter multaj aliaj projektoj kaj novaĵoj, estas unu malĝoja pro la forpaso de Manola Martorell, la patrino de Flo. Li dankas ĉiujn kiuj lin subtenis en tiu malfacila elprovo.
Tiu ĉi informletero tutcerte estante la lasta de la jaro, ni deziras iom pli frue feliĉan kristnaskon, kaj jam ekde nun donas al vi rendevuon por 2011, kiu promesas esti riĉeventa jaro!

Redaktita por vi de Floreal Martorell kaj Mark Eaton

[Junulara E-Semajno] Quer-durchs-Land-Ticket denove: traveturi Germanion labortage

Malsukcesa elŝuto.

La 64a elsendo de Varsovia Vento jam en la reto!

En la 64a programo inter alie:
- Aleksandro Osincev prezentas filmon "Planlingvo",
- Platano invitas al sonraporto pri FESTO, dum kiu Floréal Martorell rakontas pri detaloj de la aranĝo,
- muzike prezentas sin en la intervjuo Johannes Mueller,
- Tea Radovanović kaj Marija Jerković prezentas tradukprojekton de Kroata Esperanto Ligo
- kaj Martusia kun Goŝka ME kaj Anton trarigardas la aktualaĵojn kaj viajn reagojn.
Multajn salutojn el Varsovio kaj kompreneble
bonan aŭskultadon! Pli : http://www.podkasto.net

[baveleto] eŭropa ambasadoro sur radoj

Esperanto-Centro, 37412 Herzberg am Harz - die Esperanto-Stadt, 22.11.2010
Saluton,
Herzberg - la Esperanto-urbo elradias verdan komunikadon.
Jen bona varbagado. La ĉefo de nia distrikto Osterode am Harz s-ro Bernhard Reuter inaŭguris novan kamionon kun unikaj surskriboj. Temas pri kvarlingva varbado: angla, germana, pola kaj Esperanto kontraŭ rasismo.
La nova kamiono traveturos Eŭropon. Pro la neutraleco kaj vera internacieco oni elektis Esperanton kiel plej okulfrapan lingvon. La distrikta ĉefo s-ro Reuter emfazis la gravan signalefikecon.
Osterode am Harz havas la ĝemelurbojn Scarborough en Britio kaj Ostroda en Pollando. Estus bone, se Esperantistoj anoncus sin kaj serĉus kontakton kun ni (Interkultura Centro Herzberg/Germana Esperanto-Centro.
Bv. rigardi la fotojn sub: http://esperanto-urbo.de (nia hejmpagho). Aŭ rekte sub:http://esperanto-urbo.de/blog.php?blog_id=84293929
Krome la subdistrikto varbas kontraŭ rasismo per granda german- kaj esperantlingva varbsloganbendo. Dank al persista kaj amika interlaborado oni pli kaj pli komprenas en nia regiono la gravecon de Esperanto.
Samideane salutas, Petro, Zsofia kaj la ICH-teamo
http://esperanto-urbo.de (multlingva)

[Esperantistoj] Petskribo iniciatita de italdevena kipra esperantisto

Esperanto-parolantoj en la mondo - The Petition Site: http://www.thepetitionsite.com Kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo? Partoprenu la popolnombradon!

Festu la jarfinon kun kastelaj fantomoj en Greziljono

Ne restu sola dum la jarfino, venu festi kaj silvestre festeni de ĵaudo, 30-a de decembro 2010 ĝis dimancho, 2a de januaro 2011 en kastelo Greziljono, kies fantomoj kaj vespertoj vizitos vin noktomeze.
Vidu ĉiujn informojn (prezo, programo, aliĝintoj) en: http://gresillon.org/spip.php?article65&lang=eo
Vin bonvenigas via kastelo
Kulturdomo de Esperanto
Chateau de Gresillon
FR-49150 Bauge
Francujo
http://gresillon.org

Membriĝu por 2011

Por fariĝi membro de TEJO, oni membriĝu en Universala Esperanto-Asocio (UEA), ĉar TEJO estas ties integra parto. Vi estas en la aĝo por esti membro de TEJO, se vi aĝas malpli ol 30 jarojn (aŭ 30-jariĝas ne pli frue ol en la jaro por kiu vi membriĝas) (por ke ni sciu tion, ne forgesu indiki vian naskiĝdaton). Ankaŭ atentu, ke la kategorio MG (Membro kun Gvidlibro) ne validas por membriĝi al TEJO. En la ttt-paĝaro de UEA vi trovos la retan aliĝilon; jen rigardu la kotiztabelon por la jaro 2011 kaj detalan klarigon pri la pagmanieroj. (Se tio ne sufiĉas, bv. rigardi la ĝeneralan paĝon pri membriĝado al UEA.)

Venontaj renkontiĝoj

9-a Novjara Renkontiĝo (NR), 27a de dec. 2010 - 3a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nr/;

2-a Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj (ĉ. 14 - 30jaraj) 27-a de dec. 2010 - 3-a de jan. 2011 en Saarbrücken http://www.esperantoland.org/nis/;

JES 2010, 27-a de decembro 2010 ĝis la 2-a de januaro 2011 http://jes.pej.pl/

28.12.2010 - 02.01.2011 SANO-1, Herzberg, Germanio http://esperanto-urbo.de/page.php?pid=62498645

MEDITERANEA ESPERANTO-SEMAJNO – 2011, 26-a de februaro ĝis 5-a de marto 2011 Agay - Francio - Lazura Marbordo Monique Prezioso, 92 alleé des Harkis, FR 83700 Saint-Raphael, Francio, rete: prezmoni ĉe hotmail.com; tel. 0033 (0)4 94 83 06 88 aŭ Christine Graissaguel, Les Iles d’Or, rue du progres, FR 83600 Frejus, Tel. 0033(0)494956618

27a Printempa Semajno Internacia, 22a ĝis 29a de aprilo 2011 en Waldfischbach-Burgalben, Germanio http://www.esperanto.de/psi;

Torino 2011 - Nacia kongreso inter historio kaj pasio, inter la 20a kaj la 26a de Augusto 2011, Italio http://italakongreso.esperantoitalia.it/

Pliaj renkontiĝoj haveblas en la Internacia Kalendaro: http://www.eventoj.hu