[baveleto] publika honorigo de Zsofia Korody el Herzberg - la Esperanto-urbo
Germana Esperanto-Centro / Interkultura Centro Herzberg (ICH), DE-37412
Herzberg - la Esperanto-urbo 26.10.2010
Karaj,
estas granda ĝojo komuniki al vi, ke Zsofia Korody el Herzberg dum solena
festo en la kavalira salono de la kastelo Herzberg am Harz ricevis publikan
distingon por la pli ol sepjara honorofica aktiva agado sur la diversaj
kampoj por Esperanto kaj la oficiala Esperanto-urbo Herzberg.
La ĉefo de la Esperanto-urbo aparte dankis al Zsofia Korody kaj transdonis gratuldokumenton kaj ombrelon kun la bela surskribo "Herzberg ... la Esperanto-urbo". Ĉeestis nemalmultaj poltikistoj kaj reprezentantoj de aliaj asocioj kaj kulturgrupoj.
Gerhard Walter substrekis la valoron "Esperanto" por Herzberg kaj anoncis akceladon de la poresperantaj agadoj. Jen bonaj ekzemploj: baldaua fondo de speciala Fondaĵo Esperanto-urbo Herzberg, starigon de tiel nomataj "kontinentaj Esperanto-domoj", ekz. "Azia Esperanto-domo".
Do, tio estas belaj kaj realigendaj paŝoj en ne tro fora futuro. Bv. serioze kunkonstrui la Esperanto-urbon Herzberg! Ni elkore gratulas al Zsofia Korody kaj deziras al ŝi bonan sanstaton, feliĉon kaj pluajn sukcesojn "sur la vere esperiga verda pado".
En la aldono vi trovas fotojn sub: http://esperanto-urbo.de kaj tie sub: fotogalerio/j
Intertempe ankaŭ aperis gazetartikolo pri la honoriga evento, ankaŭ tio jam videblas sur nia hejmpaĝo!
Dankon!
Amike kaj samideane salutas, Petro Zilvar el Herzberg Harald Mantz el Osterode